9-a de aŭsgusto 2008

Hodiaŭ vi akompanas la programerojn:
- Kio pri Roterdamo? – Intervjuo kun James Pitton pri la tago de la patroj – Emilio Cid en la TV-o parolumondo.com prezentas la katolikan kristo-korpan feston – Rimarkoj pri la fundamento de Esperanto, de Floriano Pessoa, legas Jianping Zhao .  Dankon pro via ĉeesto!  Klaku  ĉi tie por vidi la videojn >>>>


Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur




Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

“PAROLU, MONDO!” DE LA 9-a DE AŬGUSTO 2008

HEJ KARA AŬSKULTANTO!  ESTAS TRE BONE RETROVI VIN TIE ĈI EN NIA RADIO-PROGRAMO “PAROLU, MONDO!”.  ELSENDAS REDE BOA NOVA EN SAN-PAULO, BRAZILO, KAJ JE VIA DISPONO KUN TV-OA ENHAVO  ĈE PAROLUMONDO.COM

U.K-O EN ROTERDAMO!

INTERESA ELMONTRO DE KUNESTADO INTER LA ESPERANTISTOJ; VASTA KAJ RIĈA LIBROSERVO; INTERESAJ PRELEGOJ, ĈEFE TIUJ DE LA UNIVERSITATO DE ESPERANTO; HOMOJ EL PLURAJ LANDOJ KAJ PAROLANTAJ PLURAJN LINGVOJN.
RESUME: NUR INTERESA RENKONTIĜO!

BELARTA KUNKURSO: PREMIITAJ EN LA ĈI-JARA U.K-O LA BRAZILANOJ PAULO SERGIO VIANA, EL LA URBO LORENA, SAN-PAULO PRO LA INFANA LIBRO DE LA JARO “BRENO KAJ BRUNO” – ELDONEJO OPORTUNO.
“Breno kaj Bruno”. Temas pri kolora 32-paĝa verko pri amikeco inter labradora hundo kaj ties mastro. Ĝi estas originale verkita en Esperanto de Paulo Sergio Viana, kiu jam kelkfoje antaŭe estis premiita en la Belartaj Konkursoj, interalie per la unua premio en la proza branĉo en 2002.
(El la paĝo de UEA)

GERALDO MATTOS PER LA TEATRAĴO: “AMO NE MURDAS”.
LI RICEVIS LA DUAN PREMION.   LA UNUA KAJ LA TRIA LOKOJ NE ESTIS PREMIITAJ.


“PAROLU, MONDO!’MI ĈEESTIS LA KUNVENON DE LA BELARTA KONKURSO KAJ TIE HUMPHREY TONKIN STARIGIS DEBATON KUN LA ĈI-JARA JUĜINTOJ PRI LA KVALITO DE LA ALVENINTAJ ESEOJ, POEMOJ, TEATRAĴOJ FILMOJ KAJ MUZIKOJ…
ILI TAKSIS LA MATERIALOJN IOM PLI MALBONAJ ĜUSTE PRO LA KVALITO.  TONKIN KOMENTIS PRI LA AGORDMANKO INTER LA TIEL BONAJ MATERIALOJ JE DISPONO EN LA GAZETOJ KAJ LA RETO KAJ TIUJ, KIUJN ILI RICEVIS POR LA BELARTA KONKURSO.

ORATORA KONKURSO
En la Oratora Konkurso de la 93-a UK en Roterdamo partoprenis kvin gejunuloj el kvin landoj. La unuan premion gajnis Daniel Moreno Martinez el Meksiko pro parolado pri la temo “Ĉu oni devas kontraŭbatali la malaperon de lingvoj?” La duan premion ricevis David Welsh el Norvegio, kiu traktis la temon “Ĉu povas harmonie kunvivi malsamaj kulturoj?, kaj la trian Francesco Maurelli el Italio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreato de la unua premio.
(El la paĝo de UEA)


“Parolu, mondo!”MORGAŬ EN BRAZILO ONI FESTAS LA TAGON DE LA PATROJ !  EN ĈIU 2-A DIMANĈO DE AŬGUSTO ESTAS TEMPO FESTI KAJ GRATULI – FOJE DONACI ION – AL LA PATROJ!  TIUJ TER GRAVAJ ESTULOJ!
PRO TIO, PAROLU, MONDO!’ HODIAŬ RICEVAS LA ĈEESTON DE JAMES PITON!

INTERVJUO:

FARU RESUMETON PRI VIA ESPERANTA VIVO:

Mi estis lernanto de David Bianchini en 1988 – mi do festas jubileon
ĉijare – kaj li en la unua leciono klarigis, ke eble iuj inter ni
tute normale ne havos la tempon kaj emon atingi esperantistecon. Mi
kredis min unu el tiuj, sed mi evidente plene eraris! :-)

Mi poste fariĝis estrarano kaj prezidanto de Kultura Centro de
Esperanto en Campinas. Mi estis estrarano de BEJO, de
TEJO pri Informado en 1995-97. Komitatano de Brazilo ĉe
UEA ekde 2000 kaj Ĉefdelegito de UEA en Brazilo ekde 2003,
post la forpaso de Symilde Ledon kaj mi denove reprezentas
Brazilon en la Amerika Komisiono de UEA. Mi estis LKK-ano
de la UK en Fortalezo kaj de la Brazila Kongreso en
Campinas, 2006.

Mi estas filatelisto kun partopreno de mia Esperanto-kolekto
en internaciaj ekspozicioj kaj profunde interesiĝas pri
la historio de Esperanto, kiun mi studas ankaŭ pere
de la Esperanto-poŝtkartoj eldonitaj en la komenco de
la XX-jarcento.

PREZENTU AL NI VIAN FAMILION:

Mia familio estas mia edzino Isis, psikologo kaj ankaŭ ŝi estas
aktiva esperantisto, nia 5-jara filo Jean kaj nia filino Milena, kiu
ĉi-semajne datrevenis kaj fariĝis 3-jara.

EM UNU EL LA REGISTRITAJ PAROLADOJ DE PROFESORO IVO LAPENNA, LI PREZENTAS LA DENASKAJN ESPERANTISTOJN KIEL UNU EL LA MANIEROJ DAŬRIGI LA EKZISTON DE ESPERANTO.  KIUJ MALFACILAĴOJ ESTAS EN TIU; PREZENTI ESPERANTON AL FILOJ:

Ni esperantistoj scias paroli pri lingva egaleco, lingvaj rajtoj,
demokratio, akuzativo, korelativoj sed malmultaj scias la
signifon de “vindajxo” aŭ “suĉbotelo”. Ni do devas pretigi nin
por lerni la vortojn, kiuj priskribas la ĉiutagan vivon, ĉar kiam oni
decidas uzi la lingvon al infanoj, ili ne povas kompreni, ke tio estas
vere streĉiga situacio. Por miaj gefiloj, Esperanto estas mia
denaska lingvo kaj mi provas ankoraŭ ŝajnigi tion al ili, kvankam
ili evidente konstatas, ke mi parolas la portugalan al aliaj homoj.

KIAMANIERE PREZENTI ESPERANTON AL FILOJ?

Mi alparolas ilin ekskluzive en Esperanto. Isis ambaŭ
lingvojn uzas, laŭ la situacio. Sed ni decidis, ke mi nur
Esperanton. Tio estas utila por ne konfuzigi la infanojn.
Ili ĉiam scias kiun lingvon ili uzos kun mi. Komence ni
uzis la esprimon “en la lingvo de Paĉjo”, kaj iom poste
“en Esperanto”. Nun ambaŭ scias, ke ne ĉiuj homoj
ĉirkaŭ ni parolas aŭ eĉ komprenas Esperanton.
Jean jam estas en aĝo, kiam la infano tre rapide
ŝanĝas de unu lingvo al la alia, preskaŭ sen
miksado de vortoj.

Ili ŝatis ĝis nun niajn partoprenojn en
Esperanto-aranĝoj kaj kelkaj niaj samideanoj
jam estas malnovaj konatoj por Jean kaj Milena.

Antaŭ unu semajno ni hejme gastigis japanan esperantiston
kaj estis bele konstati, kiel ili senĝene komunikis
eĉ kiam ni ne troviĝis ĉirkaŭe.

MI JAM TROVIS “VERDAJN PATROJN”, KIUJ PAROLIS AL SIAJ INFANOJ NUR ESPERANTE DUM LA UNUA INFANAĴO SED NE KURAĜIS INSTRUI GRAMATIKE ESPERANTON AL LA FILO PRO LA TIMO STREĈIGI LA INFANON.  KION VI PENSAS KAJ JAM MEM SPERTAS PRI TIO?

Estas amuze, ke oni pensas pri gramatiko, dum ni ĉiuj
sufiĉe bone parolas la gepatran lingvon kaj tamen eniras
lernejon kaj eklernas la gramatikon nur kiam oni estas 7-jara.
Mi foje jam montris al Jean la Esperanto-literojn, sed vere
ne necesas, ke li alfabetiĝu en Esperanto, dume. Sufiĉas,
ke ili aŭdu kiel eble plej korektan Esperanton. Kaj bonŝance
ŝajnas, ke mi sukcesas, ĉar efektive Jean uzas la akuzativon
preskaŭ ĉiam trafe, mi povas rimarki.

KIA ESTAS LA MOVADO POR LA ESPERANTAJ FAMILIOJ?

Jes, ekzistas Rondo Familia de UEA, kiu kunigas gepatrojn, kiuj
havas similajn dubojn kaj malfacilaĵojn kaj kiuj ankaŭ kundividas
raportojn pri la evoluo de siaj denaske Esperanto-parolantaj infanoj.
Oni serĉu en la hejmpaĝo de UEA pri “Rondo Familia”
http://www.uea.org

ONI VIVAS SUR IU MONDO ANKORAŬ MALFAVORA AL LA IDEOJ DE ESPERANTO: KAJ LA LINVO KAJ LA INTERNA IDEO. ĈU VI KREDAS, KE VIAJ NEPOJ SIATEMPE JAM BENOS VIN PRO LA TIAM REALA AKCEPTO DE ESPERANTO SUR LA TERO?

Optimisme, mi dirus, ke jes. Dume mi volas, ke miaj infanoj
estu kiel eble plej bonaj civitanoj kaj feliĉaj homoj. Mi kredas,
ke estas sufiĉe interesaj kaj bonaj homoj en la movado por
Esperanto, kaj multon oni lernas per tiu rimedo. Sekve mi
esperas, ke ili plu interesiĝu pri la afero. Se ne, ke tiu
denaska dulingveco estu al ili almenaŭ instrumento por
interesiĝo pri la diverseco de la homaj kulturoj kaj ke ili
fariĝu homoj konsciaj pri la mondo.

ĈU VI PENSAS, KE ĈIUJ ESPERANTISTAJ GEPATROJ NEPRE DEVAS PREZENTI ESPERANTON AL SIA FILO?

Kiel mi rakontis al vi, estas streĉige paroli nedenaskan lingvon
la tutan tempon. Sed oni ĝuas ĉiun lingvan evolueton de
niaj infanoj, mi supozas, ke pli ol rilate al la la nacia lingvo.
Ekzemple ĉisemajne mi denove surpriziĝis. Mi ŝerce kantis
al Jean dum mi vestis lin: “Kvazaŭ ĉi tiu ĉemizo apartenus
al Jean…” kaj li plu kantis responde: “Sed ĝi estas…”. Mi
tute ne konsciis, ke li jam bone komprenas la rolon de
“kvazaŭ ĝi estus”.

KIUN MESAĜON VI LASAS AL NIA AŬSKULTANTO PRI LA PATRECO?

Se la patrino havas tute naturan kaj evidente fizikan ligitecon
al sia infano, pro la longa periodo de mamnutrado, la patroj
havas defion tion konkeri ekskluzive per sia amo, sindediĉo,
ĉeesto, ekzemploj. Mi estas feliĉa, ke mi tion atingis.
Transdonu vian plej bonon – inkluzive de via amo al Esperanto -
kaj viaj infanoj respektos kaj dankos vin per sia sinteno.
Feliĉan Patrotagon al niaj aŭskultantoj.

Muziko de Fabio Jr. “Pai herói” (Heroa Patro)

Pai, pode ser que daqui a algum tempo
Haja tempo pra gente ser mais
Muito mais que dois grandes amigos, pai e filho talvez
Pai, pode ser que daí você sinta, qualquer coisa entre esses vinte ou trinta
Longos anos em busca de paz….
Pai, pode crer, eu tô bem eu vou indo, tô tentando vivendo e pedindo
Com loucura pra você renascer…
Pai, eu não faço questão de ser tudo, só não quero e nao vou ficar mudo
Pra falar de amor pra você
Pai, senta aqui que o jantar tá na mesa, fala um pouco tua voz tá tão presa
Nos ensine esse jogo da vida, onde a vida só paga pra ver
Pai, me perdoa essa insegurança, é que eu não sou mais aquela criança
Que um dia morrendo de medo, nos teus braços você fez segredo
Nos teus passos você foi mais eu
Pai, eu cresci e não houve outro jeito, quero só reencostar no teu peito
Pra pedir pra você ir lá em casa e brincar de vovô com meu filho
No tapete da sala de estar
Pai, você foi meu herói meu bandido, hoje é mais muito mais que um amigo
Nem você nem ninguém tá sozinho, você faz parte desse caminho
Que hoje eu sigo em paz

HEROO PATRO

Patro, eble post iom da tempo
Estos tempo por ke ni estu pli,
Multe pli ol du grandaj amikoj, patro kaj filo eble,
Patro, povas esti, ke tiam vi eksentos ion inter tiuj dudek aŭ tridek
longaj jaroj de paco-serĉado…
Patro, kredu min, mi fartas bone, sufiĉe bone, mi klopodas, mi vivas
kaj freneze petas, ke vi renaskiĝu…
Patro, mi ne postulas, ke mi estu ĉio, mi nur ne volas kaj ne restos
muta
Por paroli pri amo al vi
Patro, sidiĝu tie ĉi, la vespermangxo estas surtable, diru ion, via voĉo
estas tiel sufokita
Instruu al ni tiun vivo-ludon, en kiu la vivo ĉiam riskas
Patro, pardonon pro tiu malsekureco, mi ne plu estas la infano
Al kiu iam, en viaj brakoj kun granda timo, vi rakontis sekreton
Dum viaj paŝoj vi ĉiam preferis min
Patro, mi kreskis, ne estis alternativo, mi nur volas ree kliniĝi sur via
brusto
Por peti, ke vi venu ĉe mi kaj ludu kiel avĉjo kun mia filo
Sur la tapiŝxo de mia vizitĉambro
Patro, vi estis mia heroo, mia bandito, hodiaŭ estas multe pli ol amiko
Nek vi, nek kiu ajn estas sola, vi estas parto de tiu vojo
Kiun mi hodiaŭ laŭiras kun paco.

Tradukis James Pitton speciale por nia programo; por ke vi konu la enhavon de tiu  komponaĵo de Fábio Jr.  Sciu: li ja verkis tiun muzikon kaj poemon por sia patro, kiujn li ne vidis dum pluraj kaj pluraj jaroj…


PAROLUMONDO.COM

Kristokorpa Festo

Kristokorpa Festo
Corpus Christi (latinaj vortoj por Kristokorpo) estas malstatika festo de Katolika Eklezio kiu celebras la ĉeeston realan kaj substancan de Kristo en la Eŭkaristio.
Ĝi okazas en la ĵaŭdo post la dimanĉo de Sanktega Triunuo kiu, siavice, okazas en la dimanĉo post Pentekosto. Estas precepta festo, tio estas, la katolikoj devas spekti Meson en tiu tago, en la maniero difinita de la Episkopa Konferenco de la koncerna lando.
La procesio tra la stratoj plenumas, kiam okazas, rekomendon de Kanonika Kodo (n. 944), kiu determinas al la dioceza Episkopo ĝian okazon tie, kie eblas, “por atesti publike la amon al la Sanktega Eŭkaristio, ĉefe en la soleno de Korpo kaj Sango de Kristo.” Estas rekomendate, ke tiutage la Episkopo ne malestu en la diocezo, escepte pro urĝega kaj gravega motivo (n. 395).
Historio

La Soleno de Korpo kaj Sango de Kristo devenas de la 13-a jarcento. La Katolika Eklezio sentis la bezonon rimarkigi la realan ĉeeston de la “tuta Kristo” en la konsekrita pano. La Kristokorpa Festo estis kreita de Papo Urbano la 4-a per la Buleo ‘Transiturus’ de la 11-a de aŭgusto 1264, por ke oni celebru ĝin en la ĵaŭdo post la Festo de la Sanktega Triunuo, kiu okazas en la dimanĉo post Pentekosto.
La Papo Urbano la 4-a estis, antaŭ fariĝi papo, la monaĥo Jakobo Pantaleono de Troyes (arkdiakono de Dioceza Monaĥaro de Liège, Belgio), kiu ricevis la sekreton pri la vizioj de aŭgustena monaĥino Juliana de Mont Cornillon, kiuj postuladis feston pri Eŭkaristio dum la Liturgia Jaro. La ‘Fête Dieu’ (Festo de Dio) komencis en la parokejo de Saint Martin en Liège, jaro 1230, kun permeso de la arkdiakono por la eŭkaristia procesio nur en la preĝejo, celante proklami la dankon al Dio pro la donacego nome Eŭkaristio. En 1247 okazis la unua eŭkaristia procesio tra la stratoj de Liège kiel dioceza festo. Poste ĝi fariĝis nacia festo em Belgio.
La mesan tekston komponis Sankta Tomaso de Akvino kiu, pro amo al la liturgia tradicio, uzis kelkajn el la Antifonoj, Lecionoj kaj Respondoj jam uzataj en kelkaj Eklezioj.
La monda festo de Kristokorpo estis dekretita en 1264. La dekreto de Urbano la 4-a malmulte disvastiĝis ĉar li mortis iom poste. Sed ĝi disvastiĝis tra kelkaj preĝejoj, kiel en la diocezo de Kolonjo, Germanio, kie Kristokorpo estas celebrata de antaŭ la jaro 1270. La procesio ekaperis en Kolonjo kaj diskoniĝis unue en Germanio, poste en Francio kaj Italio. En Romo oni ĝin festas de 1350.
La Eŭkaristio estas unu el la sep sakramentoj kaj estis dekretita dum Lasta Vespermanĝo, kiam Jesuo diris: ‘Tiu ĉi estas mia korpo … tiu ĉi estas mia sango … ĉi tion faru por memorigo pri mi’. Ĉar la Eŭkaristio estis celebrita unuafoje en la Sankta Ĵaŭdo, tial Kristokorpo estas celebrata ĉiam en ĵaŭdo post la post-Pentekosta dimanĉo.
La Festo en Brazilo
En multaj portugalaj kaj brazilaj urboj oni kutimas ornami la stratojn, tra kiuj la procesio pasas, per tapiŝoj multkoloraj kaj desegnaĵoj de religia inspiro. Tiu ĉi aĝa festo ja estas tradicio en Brazilo, ĉefe en historiaj urboj, kaj ricevas malnovajn kaj novajn kutimojn, kaj la ornamoj kongruas kun la lokaj kutimoj.
En ĉi-tiu elsendo, Emilio Cid preparis por vi TV-an enhavon -  “Parolu, mondo.com – kristokorpa festo “-  en kiu vi konatiĝas kun unu el la festaj elmontroj de fido de la katolika religio.
Ĉi tie la vi aŭdas la voĉo-registradon de Emilio Cid kaj en nia paĝo spektas la enhavon per nia TV-a programo:

En tiu monato, la 5-an de aŭgusto, oni festas iom plian jaroj de la unua esperanta kongreso en Bulonjo-ĉe-maro kaj en tiu kongreso estis diskonigata al la esperantistoj la Fundamento de Esperanto.
Nia ĉina radiparolanto Jianping Zhao legas por vi la prelegon kaj rimarkojn  de Floriano Pessoa pri la Fundamento de Esperanto.
Akompanu:

RIMARKOJ PRI LA “FUNDAMENTO DE ESPERANTO”

1. En aŭgusto 2005 la “Fundamento de Esperanto” fariĝos centjara, sed ankoraŭ restas “fama nekonato” inter la plimulto de la esperantistoj. Kio do estas tiu “fundamento”, ĉu ĝi efektive gravas kaj, laŭ emfaza peto de Zamenhof, ĉu ĝi plu ” devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto, kiel konstanta gvida dokumento”? Jen, esence, nia hodiaŭa temo, en kies pritrakto mi multe uzas konceptojn kaj informojn el la fontoj cititaj en la Bibliografio…

2. En la Unua Universala Kongreso de Esperanto, en Bulonjo-ĉe-Maro, Francio, dum la kunsido de la 9ª de aŭgusto 1905, estis aprobita la “Deklaracio pri la esenco de esperantismo”
(bildo 01), (tri paĝoj) kies kvara paragrafo interalie tekstas:” La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto”, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.

3. La “Fundamento de Esperanto” estas verko de Zamenhof kaj konsistas el Antaŭparolo, Fundamenta Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro kun traduko en kvin lingvoj. Ĝia unua eldono, fare de la franca firmo Hachette, aperis en tiu sama jaro. La naŭa eldono (1963), kies titolpaĝon ni nun vidas entenas ankaŭ la Gramatikon en kvin lingvoj (franca, angla, ger-mana, rusa kaj pola), kaj filologian studon de la akademiano André Albault (1). Jen do la plena Tabelo de Enhavo de tiu 9ª eldono
(bildo 3).

4. La Antaŭparolo al la Fundamento, verkita ankaŭ de Zamenhof, klare difinas la celon de la verko, kaj la manieron, kiel la esperantistoj devas agi rilate al ĝi. Ni provu resumi la mesaĝon de la kreinto de Esperanto;
4.1. Por ke lingvo internacia progresu kaj neniam disfalu, ĝi nepre devas havi klare difinitan, neniam tuŝeblan, neniam ŝanĝeblan fundamenton;
4.2. La aŭtoro de Esperanto rigardas la tri verkojn de la Fundamento (16-regula Gramatiko, Universala Vortaro kaj Ekzercaro) kiel leĝojn kaj neniam permesis al si almenaŭ konscie- pekon kontraŭ tiuj leĝoj;
4.3. Ĝis la tempo, kiam aŭtoritata institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en la Fundamento estas deviga por ĉiuj; kaj ĉio, kio estas kontraŭ tiu libro devas esti rigardata kiel malbona, eĉ se verkita de la aŭtoro de Esperanto mem;
4.4. La ceterajn verkojn de Zamenhof oni rigardu kiel modelaj, sed ne kiel devigaj;
4.5. La Fundamento devas esti netuŝebla eĉ kun siaj eraroj
4.6. Kvankam la Fundamento ne estas la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto, ĝi tamen devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto, kiel konstanta gvida dokumento;
4.7. La Fundamento ebligas distingi vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private; ĝi estas konstanta kontrolilo, kiu garantios unuecon;
4.8. Malgraŭ la netuŝebleco de la fundamento, la lingvo povos evolui per vojo natura: riĉigo per novaj vortoj, sed nur en literaturo; singarda enkonduko de novaj formoj, paralele kun formoj malnovaj, kiujn oni trovos tro mal-oportunaj; Tiuj lastaj fariĝos arkaismoj sed ne estos ŝanĝitaj aŭ forigitaj.

5. Rolo de la Fundamento en la historio de Esperanto:

5.1. Ĝi estas historia dokumento karakterizanta la unuan periodon de Esperanto, kiam la lingvo ankoraŭ ne havis la nunan inercian forton de la tradicio kaj do estis facile detruebla;
5.2. Ĝi helpis gvidi la esperantistojn por kontraŭstari pereigajn reformojn de la lingvo, kiel en la Ido-krizo, en 1908;
5.3. Malgraŭ ĝia koncizeco la Fundamento, kies partoj estis diversepoke verkitaj, konsistigis la ĉefan fonton, kiun homoj kiel Grabowski, Kabe, Bourlet kaj aliaj pioniroj uzis por lerni Esperanton. Ĉar la Ekzercaro estas plena de ekzemploj pri la klasika uzado de la lingvo.
5.4. De la komenco ĝis nun, oni obeas la Fundamenton rilate morfologion kaj vortfaradon, kaj pri la formo de la vortoj en la Universala Vortaro. La lingvo do restas unueca sur la bazo de tiuj fundamentaj dokumentoj (1).
5.5. Tamen neniu obeis, nek povas obei la Fundamenton en ĉiuj ĝiaj leksikologiaj detaloj; Tre frue komenciĝis la enkonduko de novaj vortoj: (hospitalo/malsanulejo, poŝtmarko/signo de poŝto, ktp). Cetere la Antaŭ-parolo mem antaŭvidas la riĉigon de la lingvo per la vojo de neologismoj /arkaismoj (1).
5.6. Ankoraŭ nun la Fundamento estas citata kiel aŭtoritata fonto pri espe-rantologio, kiel en la polemiko pri la problemo de la pasiva participo (ata/íta);
5.7. Kvankam la Fundamento, hodiaŭ, estas nur nome konata de la plimulto de la esperantistoj, la lingvo plu restas unueca, ankaŭ pro ĝia nerekta influo, nome pro la laboro de sindonaj verkistoj, gramatikistoj, vortaristoj, kiuj sorbis la spiriton de tiu verko, kaj zorge registris kaj uzis la  evoluintan lingvaĵon de Zamenhof kaj de aliaj bonaj aŭtoroj, en Beletro, en Scienco, Tekniko, kaj en la ĉiutaga vivo. La Fundamento estas mejloŝtono, signalŝtono montranta la vojon, ian interkonsentitan minimumon. La Esperanta tradicio entenas kaj preterpasas tiun minimumon kaj permesas materiale preteratenti, sed senkonscie respekti la Fundamenton de Esperanto (1).

6 Komentoj pri la enhavo.
Ni resumu kelkajn el la plej konataj rimarkoj pri la enhavo de la Fundamento:
6.1. La Fundamento prezentas la strukturon, la ĝeneralajn konturojn kaj la bazon de la komuna lingvo, sed en 1905 ĝi jam ne estis la tuta lingvo. Tiam Esperanto jam kreskis per novaj radikoj, neologismoj, iuj vortoj arkaiĝis, ĉe aliaj la signifo modifiĝis, kaj la stilo fariĝis pli internacia (1).
6.2. Ĝis kia grado oni devas obei la leksikologian enhavon de la Fundamen-to? Ni sekvu la ekzemplon de Zamenhof kaj de aliaj bonaj aŭtoroj aŭ, alivor-te, ni ĉerpu el nia tradicio (1).
6.3. La tradukoj de vortoj en la Universala Vortaro estis reviziitaj kaj korek-titaj de la Akademio de Esperanto. Tiu laboro komenciĝis jam antaŭ la Ĝeneva Kongreso, daŭris ĝis 1914 kaj, pro la monda milito, estis publikigita nur en 1922.
6.4. Ekster la konkreta enhavo (morfemoj kaj reguloj), la Fundamento posedas ian koncepton kaj spiriton, kiun karakterizas natureco, internacieco, simpleco, reguleco, kohero, klareco, logiko, libero, neceso kaj sufiĉo, kaj bonsoneco. Ne nur la reguloj, sed ankaŭ tiuj principoj devas esti obeataj (2).
6.5. La celo de la Fundamento estas starigi en la cerbon de la lernantoj kaj uzontoj la ĝustan lingvo-senton (2).
6.6. Troviĝas en la Fundamento ne sufiĉe klaraj punktoj, ekzemple pri uza-do de la nedifina artikolo LA: Zamenhof, kies lingvouzo ofte deviis de la Fun-damento, nekonsekvence uzadis la artikolon LA. Tio evidentiĝas jam el tiuj frazoj kiuj temas pri la artikolo mem, ekz. en la paragrafo 27 de la Ekzercaro: “Ĝia uzado estas la sama kiel en LA aliaj lingvoj”.En kiuj aliaj lingvoj? Certe Zamenhof ne celis ĉiujn kvin lingvojn de la Fundamento, ĉar du el tiuj, la rusa kaj la pola, ne havas artikolon. Do LA estas malprave uzita (2);
6.7. Mankas en la Fundamento regulo pri la uzado de la refleksivaj prono-moj SI kaj SIA (2);
6.8. Foresto de reguloj pri uzado de la participoj povas naski diskutojn kiel la fama afero pri ata/ita (2);
6.9. La praktiko montras, ke, malgraŭ la 9ª regulo, ĉiu vorto NE estas parolata kiel ĝi estas skribita (la konsonanta grupo KZ (makzelo, ekzisti, ekzameno) sonas KS, ĉar KZ estas tro malfacile prononcebla) (2).
7.KONKLUDO
7.1. “Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni”, skribis Zamenhof en la 31ª paragrafo de la Ekzercaro. Se ni akceptos la konsilon de la “Majstro”, kaj tralernos la Fundamenton, ni sendube estos diplomitaj pri la baza Esperanto. Plie, ni konatiĝos kun, aŭ plibonigos nian konon pri la kvin lingvoj, en kiuj estas tradukitaj la Gramatiko kaj la Universala Vortaro.
7.2. Kiel ĉia homa verko, la Fundamento estas neperfekta, kaj Zamenhof, ne senerara. Sed ni ne forgesu, ke li ne finfaris la lingvon: gvidate de genia klarvido, li preferis, ke la tuto de la uzantoj helpu kompletigi lian verkon. Jen la kaŭzo de la antaŭe priparolitaj mankoj. Rilate “erarojn” kaj “malkoheron”, ni memoru la kondiĉojn de lia laboro: post longa deĵorado kiel kuracisto, li devis verki ĝis malfrue en la nokto, kaj iafoje preteratentis ion. Krome, Esperanto estas pli fleksebla ol oni ordinare supozas, sen la rigideco, kiun postulas iuj kritikantoj.
7.3. Kaj jen bona maniero memorfesti la centjariĝon de la Fundamento: aĉetu kaj legu ĝin!

FLORIANO PESSOA, majo 2005

Bibliografio:
1. Albault, André:
“Ĝenerala Enkonduka Notico” (pri/en la Fundamento, 9ª.eldono);
2. Makkink, G.F.
“Nia Fundamento sub lupeo”, Flandra Esperanto-Ligo,Antverpeno, 1990.
3. Zamenhof, L.L.:
”Fundamento de Esperanto”, Esperantaj Francaj Eldonoj, 9ª. Eldono, 1963.

KAJ JEN LA FINO DE NIA HODIAŬA ELSENDO!  MI ESPERAS, KE ĜI PLAĈAS AL VI KAJ KE VI KONTAKTU NIN KAJ DO RAKONTU VIAJN IMPRESOJN PRI NIA LABORO!  NE FORGESU, KE VIAJ REAGOJ ESTAS TRE GRAVAJ POR LA SEKVO DE NIA PROGRAMO.  NIA ADRESO ESTAS: REDE@RADIOBOANOVA.COM.BR

Ĝis la proksima semajno!
Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!

Comments are closed.