25a de julio 2009
dulingve
esperante
Saluton, karaj aŭskultantoj! Baldaŭ ni intencos krei novan sekcion en nia radioprogramo. Temas pri “Parolu, Homo!”.En ĉiu semajno, homoj el diversaj mondpartoj partoprenos en nia programo. Kiel? Estas facile! Kreu 2-minutan sondosieron en mp3-formato, per kiu vi diros vian personan nomon, aĝon, urbon kaj landon. Vi ankaŭ povas paroli iomete pri via profesio aŭ pri via lando aŭ mem pri kiel kaj kiam vi esperantistiĝis, inter aliaj aferoj.Sendu ne nur la sondosieron sed ankaŭ la teksto pri via sonaĵo al nia retadreso: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Pano el fromaĝo”, facila kaj bongusta kulinara recepto sendita de Klara Rozalba, el Rio-de-Ĵanejro
Pano el fromaĝo
Ingrediencoj:
1 taso da lakto
1 taso da oleo
180g da parma fromaĝo
3 tasoj da dolĉa amelo
3 ovoj
salo, laŭ via gusto
Instrukcioj:
Miksu ĉion per kirlilo.
Poste ŝmiru malgrandajn bakformujojn per oleo kaj verŝu la miksaĵon en ilin.
Enfornigu la bakformujojn, kaj atendu ĝis kiam la pasto estos pufigita kaj orkolorigita.
Muzika Momento
Nigraj Okuloj
Rusa cigana kanto tradukita de Boris Kolker
Pianludas: Therezinha de Maria Carvalho Pinto
Kantas: Neide Barros Rêgo
Boris Kolker
Nigra ĝis ebri’ la okul-rigard’,
Plena de pasi’, de brulanta ard’,
Mi tre amas vin, mi tre timas vin,
En malbona hor’ mi renkontis vin!
Nigra ĝis ebri’ la okul-rigard’,
Logas vi al land’ de feliĉa fart’ -
Al la land’ de l’am’, kie regas ver’,
Lando sen dolor’, lando sen sufer’.
Se ne trafus vi al sanganta kor’,
Pasus mia viv’ sen anim-dolor’.
Pereigis min flama amrigard’.
Pasis la feliĉ’ kiel neĝ’ en mart’.
Nigra ĝis ebri’ la okul-rigard’,
Plena de pasi’, de brulanta ard’,
Mi tre amas vin, mi tre timas vin,
En malbona hor’ mi renkontis vin!
Poeziaĵo
Maja Sekundo
Verkis: Nikolaj Neĉaev
Deklamas: Alcione Koritzky
Nikolaj Neĉaev
En ĉiu sekundo
Pro varmaj radioj
Naskiĝas abundo
Da junaj folioj.
En ĉiu sekundo
Pli blankas paduso,
Pli ĉeas hirundo,
Pli ĉeas apuso.
En ĉiu sekundo
Pro multo da floroj
Pli altas inundo
De ĝojo en koroj.
—————————————————————————-
Tasko ne finita estas laboro perdita. Kiu flugas, devas flugi ĉiam, por ke li ne falu. Antaŭen do, kaj fariĝu bona esperantisto. Ne restu apud la vojo, sed antaŭeniru al la universala kulturo, per la internacia lingvo!
Francisco Valdomiro Lorenz
—————————————————————————-
Novaĵo
Projekto de Esperanto-Centro Zamenhof
Hodiaŭ komenciĝis la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, Pollando. En la pasinta mardo, la 21-an de julio, urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto-Centron Ludwik Zamenhof, troviĝantan ĉe la strato Warszawska, n-ro 19. Samtempe kun la malfermo de la Centro oni inaŭguris la konstantan ekspozicion: “Bjalistoko de juna Zamenhof”.
Humuraĵo
En la komenco de la tempoj , Dio kreis…
…la viron.
Pasis la jaroj…
Tamen, la viro ne estis kontenta.
Io mankis al li
Nu, feliĉe, iun tagon aperis…
la interreto!

Ĉu Vi Scias?
www.esperanto.gr – la retpaĝo de grekaj esperantistoj
Ĉu vi scias ke estas esperanto-movado en Grekio? Do, por ke oni komprenu ion, vi ne bezonas paroli la grekan!! Parolu Esperanton! La unua esperantisto en Grekio estis E.M. Dragoumis, en 1904, kiam li jam skribis favorajn artikolojn pri Esperanto en gazetoj, kiel “Akropolis” kaj “Deltion”, ekzemple.
Adiaŭa Muziko
Nia adiaŭa muziko estas postmorta omaĝo al nia kara Vera Jordan, forpasinta en 2006.
Vera Jordan (1948-2006)
Mi Esperante
Verkis kaj kantas: Vera Jordan
La unua vorto estis Esperanto…
La unua vorto kiun iam mi diris
Estis Esperanta nom’
Ĝi stimulis tian donon
Kunigi verson al son’, verson al son’
La nuna vorto estas Esperanto…
La nuna vorto, kia bela sorto
Hodiaŭ loĝas en sekura dom’
Mi decidis vivi tiamaniere
Verda stelo ĉe la mur’
mia adreso, Esperanto nur
Per ĝi mi amas, mi kreas, mi kantas multe pli
Mi deziras ke multe da homoj d’ el mondo
Tiel faru kiel mi, tiel faru kiel mi, kiel mi…
La unua vorto estis Esperanto…
La nuna vorto estas Esperanto…
———————————————
Dankon al Fernando José Galvão Marinho, Alcione Koritzky kaj Klara Rozalba pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.

