11a de julio 2009
dulingve
esperante
Saluton, karaj aŭskultantoj! Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La Gripaj Epidemioj
Verkis: Vladimir Lemelev
Portugaligis: Djalma Pessata
Porka gripo en Meksikio
Kiuj estas la kaŭzoj de tiuj kvazaŭ neatenditaj gripaj epidemioj? Por tio ni rigardu iujn ecojn de la virusoj, kiuj kaŭzas gripon. Oni distingas tri tipojn de gripaj virusoj: A, B kaj C. La viruso C aperas ĉe la homoj tre malofte. La viruso B povas kaŭzi gripepidemiojn, precipe dum aŭtuno kaj vintro. Sed plej danĝera por la homo estas la viruso de tipo A. Tion kaŭzas la specifeco de ĝia genaro, kiu – diference de la genaroj de aliaj virusoj – havas fragmentan strukturon. Ĝi konsistas el ok apartaj neligitaj fragmentoj. Ĉiu fragmento de la ribonukleata acido (RNA) de la homa gripa viruso povas interŝanĝi sin kun iu genara fragmento de la gripvirusoj de bestoj (inkluzive de birdoj).
Ĉu ankaŭ bestoj povas esti infektitaj de la gripaj virusoj? Certe, kaj tre ofte. La plej signifoplena rezervujo de gripaj virusoj estas birdoj, precipe sovaĝaj anasoj, sed ankaŭ anseroj, mevoj kaj aliaj. Multaj el ili ĉiujare migras transkontinente, disportante ĉien multajn gripajn virusojn. Ofte infektiĝas kaj malsaniĝas la kortbirdaro kiel kokinoj kaj anasoj. Ĉe birdoj la gripvirusoj reproduktiĝas en la intestaro kaj eliĝas precipe kun la ekskrementoj. El diversaj bestoj la plej signifaj por la homo estas porkoj infektitaj de gripo. Ekzemple, en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed plej danĝeraj por la homoj estas la hibridaj stamoj de la virusoj. En la ĉeloj de trakeo kaj bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ la gripvirusoj de la homo kaj de birdoj. Tie inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi la interŝanĝo kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn gripepidemiojn.
Tiu ĉi teksto de Vladimir Lemelev estis skribita en 2005, sed ankoraŭ estas tre aktuala en 2009
Humoraĵo
Japanoj malmulte manĝas grasajn nutraĵojn, kaj havas malpli da koratakoj ol britoj kaj usonanoj.
Francoj manĝas tro da grasaĵoj, kaj havas malpli da koratakoj ol britoj kaj usonanoj.
Italoj multe trinkas ruĝan vinon, kaj ankaŭ havas malpli da koratakoj ol britoj kaj usonanoj.
KONKLUDE:
Manĝu kaj trinku kion vi volas.Tio, kio vere mortigas la homojn estas paroli la anglan !!
Kartuno adaptita
Ĉu Vi Scias?
Albert Einstein
Ĉu vi scias ke Albert Einstein estis simpatia al Esperanto? La hebrea fizikisto, matematikisto kaj Nobelpremiito diris:
“La internacia interkompreniĝo helpe de internacia lingvo ne estas nur neceso, sed memkomprenebla afero. Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de lingvo internacia”
Novaĵo
De morgaŭ, la 12-a, ĝis la 17-a de julio, en Juiz de Fora, ŝtato Minasĵeraso, okazos la 44ª Brazila Kongreso de Esperanto. La ĉijara temo estas “Junularo kaj Esperanto:Bazo por la Estonteco”. La subtemo estas “La 150-jariĝo de Zamenhof”. Kultura Esperanto Asocio organizas la kongreson, sub la aŭspicio de Brazila Esperanto-Ligo. Pli da informoj pri kongresejo, loĝado kaj programo vi trovos ĉe www.esperanto.org.br
Poeziaĵo
Mia Amo
Verkis: Julio Baghy
Portugaligis: Djalma Pessata
Hungara verkisto Julio Baghy(1891-1967)
Entomba sento estas mia am’,
ne donas ĝojon, plendas nur …
Nek vivi povas, nek fordormi jam,
fantomas ĝi post kripta mur’ …
sed ĝia ve’ libere flugas for
trans barojn de la tomb’ al Vi,
kiel peteg’ de almozula plor’
direktas sin de ter’ al Di’
kaj mia almozula amo jen
ne tuŝas vian koron nun …
silik’ fariĝis la iama gem’ …
Vi turnis vin al nova sun’!
Muzika Momento
Lul’ Kanto
Verkis: Dirce Sales
Dirce Sales
Muzika Momento prezentas la muzikon “LUL’Kanto”,omaĝo al la ĵus forpasinta esperantisto Sylla Chaves. Lul’Kanto estis verkita de la brazila kantistino kaj komponistino Dirce Sales, kiu sendis al ni la jenan tekston:
“Sub la malvarma vetero de la Imperia Urbo, varmigis nin la pasion de Sylla Chaves al Esperanto kaj lia amdeklaro asertante al la publiko pri lia lasta deziro havi la cindrojn apud kambukao, brazila arbo, kies simpleco allogis la atenton, la kareson de la poeto. Mi, kortuŝita, skribis al li letereton parolante pri mia intenco komponi muzikon parolante pri la afero kies titolo, Lul’ Kanto, estis sugestita de li mem. Jen mia promeso.”
Kambukao-o! Kambukao-o!
Bonvol’ parfumu, lulilu
kaj zorgu pri li!
Kambukao-o! Kambukao-o!
pri li, kiu dormas, nuntempe dormas
jen apud vi.
Sub via freŝa ombro,
kaj la ĉarmaj floroj
kiuj baldaŭ tapiŝos
la grundon amatan,
Kie li, la ĉiama poeto,
pasie vivis, intense amis,
kaj tiel vigle instruis nin!
Kambukao!
Adiaŭa Muziko
Kanto de Iu-loka Popolo
Esperanta versio de la muziko “Canto de um Povo de um Lugar”, de Kaetano Velozo
Esperantigis kaj kantas: Markone Fróes
Brazila artisto Kaetano Velozo
Ĉiutage suno soras
Kaj ni salutas sunon ĉiutage
Vesperiĝe tero ruĝas
kaj ni rifuĝas ĉiam vesperiĝe
Dum la nokto mildas luno
kaj ni en kuno omaĝas la nokton
Ĉiutage suno soras
kaj ni salutas sunon ĉiutage
Vesperiĝe tero ruĝas
kaj ni rifuĝas ĉiam vesperiĝe
Dum la nokto mildas luno
kaj ni en kuno omaĝas la nokton
——————————————————————————
Dankon al Fernando José Galvão Marinho pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.

