31a de julio 2010

Ĉu Vi Scias?

La unua eseo de Zamenhof estis publikigita en “La Esperantisto”, en 1889. En tiu eseo li skribis pri “Esperanto kaj Volapuko”.
Kiu ricevos la diskon “Simbiozo” estas…Marly Freitas, el Rio-de-Ĵanejro, Brazilo! Gratulon, Marly! Koincide, Marly Freitas  sendis la humuraĵon de tiu ĉi semajno. Do, gratulon kaj dankon, Marly! Mi ankaŭ dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis en nia monata  konkurso.

 

Aferoj de la Vivo

La Divenistino
De: Machado de Assis
Tradukis kaj voĉlegas: Paulo Sérgio Viana
6-a Parto

Unu el la kovriloj de la brazila originala verko

Ŝi turnis tri kartojn sur la tablon kaj diris al li:
           -Ni unue vidu, kio vin kondukas ĉi tien. Vi havas grandan timon…
           Camilo mirigite jesis.
           -Kaj volas scii, ŝi daŭrigis, ĉu io al vi okazos, aŭ ne…
           -Al mi kaj al ŝi, li emfaze klarigis.
           La divenistino ne ridetis; ŝi nur diris, ke li atendu. Ŝi rapide reprenis la kartojn kaj ilin miksis per la longaj fingroj kun miszorgitaj ungoj; ŝi ilin bone miksis, transmetis la amasojn, unu, du, trifoje; poste ŝi eksurmetis ilin. Camilo tenis la rigardon sur ŝi, scivolema kaj angora.
           -La kartoj al mi diras…
           Camilo kliniĝis por ensorbi ĉiun vorton. Tiam ŝi asertis, ke li nenion timu. Nenio okazos al unu, nek al la alia; li, la tria, scias nenion. Tamen, necesigis multe da prudento; envio kaj spitiĝo boladis. Ŝi parolis al li pri la amo ilin kuniganta, pri la beleco de Rita…Camilo estis mirigita. La divenistino finis, deprenis la kartojn kaj ilin enfermis en la tirkeston.
           -Vi redonis al mi spiritpacon, li diris, ŝovante la manon super la tablon kaj prenante tiun de la divenistino.
           Ŝi leviĝis ridante.
           -Iru, ŝi diris; iru, ragazzo innamorato…
           Kaj stare, per la montrofingro ŝi tuŝis lian frunton. Camilo ektremis, kvazaŭ ĝi estus la mano de sibilo mem, kaj same stariĝis. La divenistino venis al komodo, sur kiu kuŝis telero kun sekaj vinberoj, prenis grapolon kaj komencis eltiri kaj manĝi ilin, montrante du vicojn da dentoj, kiuj aspektis kontraste al la ungoj. Eĉ je tia ordinara faro la virino montris apartan manieron. Malpacienca pri foriro, Camilo ne sciis, kiom pagi; li ne sciis la prezon.
           -Sekaj vinberoj kostas monon, li fine diris, prenante la monujon. Kiom da ili vi volas mendi?
           -Demandu al via koro, ŝi respondis.
           Camilo prenis dekmilrejsan bileton kaj ĝin donis al ŝi. La okuloj de la divenistino ekbrilegis. La ordinara prezo estis du mil rejsoj.
           -Mi vidas, ke vi tre amas ŝin…kaj prave; ŝi tre amas vin. Iru, iru trankvile. Atentu la ŝtuparon, ĝi estas malluma; surmetu la ĉapelon…
           La divenistino jam gardis la bileton en la sakon, kaj malsupreniris kun li, parolante per milda akcento. Camilo adiaŭis ŝin malsupre, kaj laŭiris la ŝtuparon al la strato, dum la divenistino, ĝoja pro la pago, supreniris, kantante barkarolon. Camilo renkontis la atendantan tilburon; la strato estis libera. Li envenis kaj sekvis per rapida trotado.

 

A Cartomante
De: Machado de Assis
6ª Parte

Voltou três cartas sobre a mesa, e disse-lhe:
           — Vejamos primeiro o que é que o traz aqui. O senhor tem um grande susto…
           Camilo, maravilhado, fez um gesto afirmativo.
           — E quer saber, continuou ela, se lhe acontecerá alguma coisa ou não…
           — A mim e a ela, explicou vivamente ele.
           A cartomante não sorriu; disse-lhe só que esperasse. Rápido pegou outra vez as cartas e baralhou-as, com os longos dedos finos, de unhas descuradas; baralhou-as bem, transpôs os maços, uma, duas, três vezes; depois começou a estendê-las. Camilo tinha os olhos nela, curioso e ansioso.
           — As cartas dizem-me…
           Camilo inclinou-se para beber uma a uma as palavras. Então ela declarou-lhe que não tivesse medo de nada. Nada aconteceria nem a um nem a outro; ele, o terceiro, ignorava tudo. Não obstante, era indispensável mais cautela; ferviam invejas e despeitos. Falou-lhe do amor que os ligava, da beleza de Rita… Camilo estava deslumbrado. A cartomante acabou, recolheu
as cartas e fechou-as na gaveta.
           — A senhora restituiu-me a paz ao espírito, disse ele estendendo a mão por cima da mesa e apertando a da cartomante.
           Esta levantou-se, rindo.
           — Vá, disse ela; vá, ragazzo innamorato…
           E de pé, com o dedo indicador, tocou-lhe na testa. Camilo estremeceu, como se fosse mão da própria sibila, e levantou-se também. A cartomante foi à cômoda, sobre a qual estava um prato com passas, tirou um cacho destas, começou a despencá-las e comê-las, mostrando duas fileiras de dentes que desmentiam as unhas. Nessa mesma ação comum, a mulher tinha um ar particular. Camilo, ansioso por sair, não sabia como pagasse; ignorava o preço.
           — Passas custam dinheiro, disse ele afinal, tirando a carteira. Quantas quer mandar buscar?
           — Pergunte ao seu coração, respondeu ela.
           Camilo tirou uma nota de dez mil-réis, e deu-lha. Os olhos da cartomante fuzilaram. O preço usual era dois mil-réis.
           — Vejo bem que o senhor gosta muito dela… E faz bem; ela gosta muito do senhor. Vá, vá tranqüilo. Olhe a  escada, é escura; ponha o chapéu…
           A cartomante tinha já guardado a nota na algibeira, e descia com ele, falando, com um leve sotaque. Camilo despediu-se dela embaixo, e desceu a escada que levava à rua, enquanto a cartomante alegre com a paga, tornava acima, cantarolando uma barcarola. Camilo achou o tílburi esperando; a rua estava livre. Entrou e seguiu a trote largo.

 

Muzika Momento

 

Nia unua Muzika Momento estas omaĝo al la kamparana duopo Milionuloj de la Ĝojeco. En 2009 Sônia Mary Ribeiro kaj Luiz Viola, tiam 73-79-jaraĝaj, respektive, ĉarmis nin per sia arto kaj per sia vivekzemplo. En majo 2010 Luiz Viola bedaŭrinde forpasis. Hodiaŭ ni prezentos esperante kaj portugale la muzikon “Hirundeto”, esperanta versio de “Andorinha”, de la duopo Belmonte kaj Amaraí, kun traduko de Geraldo Mattos kaj la voĉoj de Sônia Mary Ribeiro kaj Luiz Viola. Al ambaŭ, kie ajn ili estos, nian simplan omaĝon.

Hirundeto
De:Belmonte e Amaraí
Traduko de: Geraldo Mattos
Kantas: Milionuloj de la Ĝojeco

Oh. Kien iras tre rapide
La hirundeto tra l´ĉiel
Flugante tiel, trista,
Tiel sola… kaj sen fin
Mi vidas min, simila
Al tiu povra…..
Ĉar mi soleca irante tenas min

Por ke mi perdis
En mia vivo
La Karan am´for ……..
Kaj nun mi vivas
Kun turmenta dolor…….

Sen pravo lasis min
Sola sen ŝia am´…..
Sekvis alia
Kaj ŝi ne venis jam
Kaj ŝi … ne venis …. Jam …….

 

“Parolu, Mondo!” Informas

 Fernando Rojas Gutiérrez

La 95-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010, en Havano, Kubo,  estis malfermita per la vortoj de la kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, en Esperanto. Li interalie diris: “Mi esperas ke vi iomete pli konatiĝu kun la kuba popolo, socio  kaj kulturo, kaj ke vi pasigu agrablan tempon en nia lando. Bonvenon al Kubo kaj sukcesan kongreson”.

Alexandre Prado Serafim

Preskaŭ 70 brazilanoj partoprenis en la 95-a Universala Kongreso de Esperanto. Pluraj anoj de Lorena Esperanto-Klubo estis tie. Junulo Alexandre Prado Serafim ricevis Honoran Mencion en la tradicia Oratora Konkurso kaj Paulo Sérgio Viana ricevis literaturajn premiojn en la branĉoj “rakontoj” kaj “eseoj”. Gratulojn al niaj samideanoj.

 

Humuraĵo

Petro venas per sia aŭto al riparisto kaj diras:
- Estas malbona la bremso. Bonvolu ripari ĝin.
- Bone sinjoro, – diras la riparisto. – En la venonta semajno ĝi estos preta.
- Nur en la venonta semajno! – krias Petro. – Ĉu vi ne povas ripari ĝin pli rapide?
- Sed, sinjoro, vidu, kiom da aŭtoj estas por ripari!
- Mi vidas, sed mi havas grandan haston. Mi devas urge aŭto-veturi!
- Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

 

Muzika Momento

Por Vid’ Via
De: Béla Rák
Tradukis: Péter Rados
Kantas Anjo Amika

Anjo Amika
Por vid’ via en mia land’ levas sin la sun’
ĉar mia mond’ la orient’ via l’uesto nun.
Por vid’ via estas mi nur polvero sur la ter’
En la for mi lumas al vi la mistera stel’.

Por aŭd’ via en mia land’ ne batas mia kor’,
Mi ne scias en via man’ ‘stas fusil’ aŭ flor’?

Por vid’ via estas mi nur polvero sur la ter’,
Sed el ili kreskas ĉiele ĉiu grandega stel’.

Por kor’ via senteblas nur iu angora tim’,
Ja kvankam ĝi vanas vere mi volas savi vin.

Por vid’ via en mia flank’ mi ‘stas celata ul’.
Ne pafu min ĉar povas vi vin trafi ne min nur.

Comments are closed.