24a de julio 2010

Ĉu Vi Scias?

Saluton! Mi estas Djalma Pessata kaj vi aŭskultas la programon “Parolu, Mondo!”.
Pri kio temis la unua eseo de Zamenhof, publikigita en “La Esperantisto”, en 1889? Vi povas respondi la monatan demandon ĝis la venonta mardo, 27-a de julio, per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com. Unu el vi gajnos la diskon “Simbiozo”, de Geraldo Mattos kaj Flávio Fonseca. En nia venonta elsendo ni anoncos la nomon de la gajnonto.
Rimarkoj:
1-La skipo de “Parolu, Mondo!” ne povas konkuri al premio.
2-Ni sendos la premion al la gajnonto per ordinara letero.
3-Inter la solvintoj ni lotumos nur unu premion.
Aferoj de la Vivo
La Divenistino
De: Machado de Assis
Tradukis kaj voĉlegas: Paulo Sérgio Viana
5-a Parto

Camilo sin klinis en la tilburo, sed nenion vidis. Lia ekscitiĝo estis granda, eksterordinara, kaj el la profundo de liaj menstavoloj, elfluis iuj pratempaj fantomoj, la malnovaj kredoj, la antikvaj superstiĉoj. La koĉero al li proponis reveni laŭ la unua stratangulo kaj sekvi alian vojon; li nee respondis, ke tiu atendu. Kaj li sin klinis por rigardi la domon…Poste li nekredeme gestis: la ideo aŭskulti la kartdivenistinon sin montris de tre, tre malproksime, kun vastaj grizaj flugiloj; ĝi malaperis, reaperis, kaj denove elfumiĝis en la cerbo, sed post momento ĝi denove svingis la flugilojn, pli proksime, ronde flugante… Sur la strato, homoj kriadis, restarigante la ĉaron:
-Antaŭen! Nun! Puŝu! Jen! Jen!
Post nelonge la baraĵo estos forigita. Camilo fermis la okulojn, pensis aliajn aferojn; sed la voĉo de la edzo flustris al li la vortojn de la letero: “Venu tuj, tuj…” Kaj li vidis la spasmojn de la dramo kaj tremis. La domo rigardis al li. La piedoj emis malsupren kaj internen…Camilo troviĝis antaŭ longa, opaka vualo…li rapide pensis pri la neeksplikeblo de tiom da faktoj, la voĉo de la patrino ripetadis al li aron da eksterordinaraj eventoj, kaj la sama frazo de la princo de Danujo eĥiĝis en li: “Ekzistas pli da aferoj en ĉiel’ kaj sur la tero, ol instruas filozofoj…” Kion li perdus, se…?
Li rekonsciiĝis sur la trotuaro, ĉe la pordo; li diris, ke la koĉero atendu lin, kaj rapide iris laŭ la koridoro, kaj supreniris la ŝtuparon. Lumo malabundis, la ŝtupoj estis eluzitaj, la manapogilo grasmalpura; sed li vidis kaj sentis nenion. Li supreniris kaj frapis. Ĉar neniu aperis, li ekhavis la ideon reveni malsupren; sed vane, scivolemo skuis al li la sangon, la tempioj al li pulsadis; li refrapis unu, du, trifoje. Venis virino; ŝi estis la divenistino. Camilo diris, ke li konsultos ŝin, ŝi envenigis lin. De tie, ili grimpis al mansardo, laŭ ŝtuparo eĉ pli aĉa kaj malluma ol la unua. Supre estis ĉambreto apenaŭ prilumita tra fenestro, kiu frontis al la posta tegmento. Malnovaj mebloj, senlumaj muroj, malriĉa etoso, kiu pliigis la prestiĝon, kaj ne kontraŭe.
La divenistino sidigis lin antaŭ la tablo kaj mem kontraŭflanke sidiĝis, kun la dorso turnita al la fenestro, tiel ke la malmulta ekstera lumo plene atingis la vizaĝon de Camilo. Ŝi malfermis tirkeston kaj prenis aron da longaj kaj aĉaj kartoj. Dum ŝi rapide miksis ilin, ŝi rigardis lin, ne fronte, sed kun mallevita kapo. Ŝi estis virino kvardekjara, itala, brunhaŭta kaj maldika, kun grandaj, akutaj kaj trompaj okuloj.
A Cartomante
De: Machado de Assis
5ª Parte
Camilo reclinou-se no tílburi, para não ver nada. A agitação dele era grande, extraordinária, e do fundo das camadas morais emergiam alguns fantasmas de outro tempo, as velhas crenças, as superstições antigas. O cocheiro propôs-lhe voltar a primeira travessa, e ir por outro caminho; ele respondeu que não, que esperasse. E inclinava-se para fitar a casa… Depois fez um gesto incrédulo: era a idéia de ouvir a cartomante, que lhe passava ao longe, muito longe, com vastas asas cinzentas; desapareceu, reapareceu, e tornou a esvair-se no cérebro; mas daí a pouco moveu outra vez as asas, mais perto, fazendo uns giros concêntricos… Na rua, gritavam os homens, safando a carroça:
— Anda! agora! empurra! vá! vá!
Daí a pouco estaria removido o obstáculo. Camilo fechava os olhos, pensava em outras cousas; mas a voz do marido sussurrava-lhe às orelhas as palavras da carta: “Vem já, já…” E ele via as contorções do drama e tremia. A casa olhava para ele. As pernas queriam descer e entrar… Camilo achou-se diante de um longo véu opaco… pensou rapidamente no inexplicável de tantas cousas. A voz da mãe repetia-lhe uma porção de casos extraordinários; e a mesma frase do príncipe de Dinamarca reboava-lhe dentro: “Há mais cousas no céu e na terra do que sonha a filosofia…” Que perdia ele, se…?
Deu por si na calçada, ao pé da porta; disse ao cocheiro que esperasse, e rápido enfiou pelo corredor, e subiu a escada. A luz era pouca, os degraus comidos dos pés, o corrimão pegajoso; mas ele não viu nem sentiu nada. Trepou e bateu. Não aparecendo ninguém, teve idéia de descer; mas era tarde, a curiosidade fustigava-lhe o sangue, as fontes latejavam-lhe; ele tornou a bater uma, duas, três pancadas. Veio uma mulher; era a cartomante. Camilo disse que ia consultá-la, ela fê-lo entrar. Dali subiram ao sótão, por uma escada ainda pior que a primeira e mais escura. Em cima, havia uma salinha, mal alumiada por uma janela, que dava para os telhados do fundo. Velhos trastes, paredes sombrias, um ar de pobreza, que antes
aumentava do que destruía o prestígio.
A cartomante fê-lo sentar diante da mesa, e sentou-se do lado oposto, com as costas para a janela, de maneira que a pouca luz de fora batia em cheio no rosto de Camilo. Abriu uma gaveta e tirou um baralho de cartas compridas e enxovalhadas. Enquanto as baralhava, rapidamente, olhava para ele, não de rosto, mas por baixo dos olhos. Era uma mulher de quarenta anos, italiana, morena e magra, com grandes olhos sonsos e agudos.
Muzika Momento
La Gajaj Tagoj
Esperanta versio de la rusa folklora muziko “Dorogoj Dlinnoyu”
Kantas: Attila Schimmer
Attila Schimmer
Estas taverneto en la urbo,
kutime tie sidas ĉiuj ni,
Por diskuti revojn de futuro
Kaj trinki el kalikoj du aŭ tri.
La gajaj tagoj jen, pasintaj tempoj jen
La kanto, danco regis nin sen fin’.
La vivo pezas jen, konkeru nia cel’
La junular’ futurplanas sen ĝen’.
La la la la la la , la la la la la la ,
Sekve pasis jaroj okupitaj,
Niaj sonĝoj flugis de ni for.
Sed ne perdis ni la bonesperon,
brilas niaj revoj en la kor’ !
La gajaj tagoj jen, pasintaj tempoj jen
La kanto, danco regis nin sen fin’.
La vivo pezas jen, konkeru nia cel’
La junular’ futurplanas sen ĝen’.
La la la la la la , la la la la la la ,
Ĉe taverno haltis mi vespere
Samis ĉio kiel frue pli
Vizaĝo sur la glaso spegulite
Spektriĝis tute fremde tie li!
La gajaj tagoj jen, pasintaj tempoj jen
La kanto, danco regis nin sen fin’.
La vivo pezas jen, konkeru nia cel’
La junular’ futurplanas sen ĝen’.
La la la la la la , la la la la la la ,
Ĉe la pordo sonas voĉ’ konata
Vidas mi vin, vokas vin je nom’,
Jen amiko iĝis ni pli aĝaj
Herediĝis nur al mi la eta sonĝ’.
La gajaj tagoj jen, pasintaj tempoj jen
La kanto, danco regis nin sen fin’.
La vivo pezas jen, konkeru nia cel’
La junular’ futurplanas sen ĝen’.
La la la la la la , la la la la la la ,
“Parolu, Mondo!” Informas
Internacia novaĵo
En la 95-a Universala Kongreso de Esperanto, en Havano, Kubo, Probal Dasgupta estis reelektita kiel prezidanto de UEA por la venontaj tri jaroj.

Brazilo
Forpasis la 18-an de julio S-ro Eurico Antônio Ribeiro, asociano, multjara kunlaboranto de EASP kaj ties prezidanto en la dujaro 1984-1985. S-ro Eurico Ribeiro dum 49 jaroj sin dediĉis al esperantaj aktivadoj en EASP.
Ni Rekomendas

La retejo de EASP estas denove vizitebla.Ĝi estis refasonita kaj estas tre bela, utila kaj funkcia. Vizitu ĝin ĉe www.easp.org.br
Humuraĵo

- Kiu estas la oka mirindaĵo de la mondo?
- Estas la homo, kiu povas rememori sep la aliajn.
Aŭdu kaj Lernu
La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ekzemple:
brako – brakumi (ĉirkaŭbraki)
plena – plenumi(fari plene)
Momento Musical
La Mondo Estas Muelilo
Esperanta versio de “O Mundo é um Moinho”, de Cartola
Tradukis kaj kantas: Markone Fróes
Cartola(1908-1980)
Ankoraŭ fruas, amatino
Vi apenaŭ ekkonis la vivon
Kaj sciigas la horon de via foriro
Sen scio pri la direkto,
Kiun vi sekvos
Atentu bone, kara
Malgraŭ tio, ke vi jam decidiĝis
Tie for falas iom de via vivo
Post nelonge vi ne plu estos vi mem
Aŭdu min bone, kara
Atentu bone, la mondo estas muelilo
Ĝi dispistos viajn revojn malŝatindajn
Ĝi pulvorigos viajn iluziojn
Atentu bone, kara
De ĉiu amo vi heredos cinikecon
Kiam vi troviĝos ĉe la bordo de abismo
Tia, kian vi fosis al vi

