3a de julio 2010

Saluton! Mi estas Djalma Pessata kaj vi aŭskultas nun la radio-programon “Parolu, Mondo!”. Hodiaŭ ni prezentos la duan ĉapitron de la rakonto “La Divenistino”, de Machado de Assis, kun traduko kaj voĉlego de Paulo Sérgio Viana. En la dua parto de nia programo, Emílio Cid prezentos informojn pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010.
Ĉu Vi Scias?

La unua eseo de Zamenhof aperis en 1889 en la gazeto “La Esperantisto”. Pri kio temis tiu eseo?
Sendu vian respondon ĝis la 26-a de julio per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com. Unu el vi povos gajni la diskon “Simbiozo”, kun tekstoj de Geraldo Mattos kaj muzikoj de Flávio Fonseca.
Rimarkoj:
1-La skipo de “Parolu, Mondo!” ne povas konkuri al premio.
2-Ni sendos la premion al la gajnonto per ordinara letero.
3-Inter la solvintoj ni lotumos nur unu premion.
Aferoj de la Vivo
La Divenistino
Verkis: Machado de Assis
Tradukis kaj voĉlegas: Paulo Sérgio Viana
2-a Parto
Paulo Sérgio Viana
Vilela, Camilo kaj Rita, tri nomoj, unu aventuro kaj nenia klarigo pri la komenco. Ek al ĝi. La du unuaj estis amikoj de infanaĝo. Vilela plenumis karieron de magistratano. Camilo fariĝis ŝtatoficisto, kontraŭ la volo de sia patro, kiu emis vidi lin kuracisto; sed la patro mortis, kaj Camilo preferis esti nenio, ĝis la patrino havigis al li ŝtatan oficon. En la komenco de 1869, Vilela revenis el la provinco, kie li edziĝis al bela kaj ventkapa sinjorino; li forlasis magistratecon kaj venis por starigi advokatan oficejon. Camilo trovis al li domon en la regiono ĉirkaŭ Botafogo, kaj iris akcepti ilin.
-Ĉu Camilo estas vi? – ekkriis Rita, donante al li la manon. Vi ne povas imagi, kiel mia edzo estimas vin; li ĉiam parolis pri vi.
Camilo kaj Vilela rigardis unu la alian ame. Ili ja estis amikoj. Poste, Camilo al si mem rekonis, ke la edzino de Vilela ne kontraŭas la leterajn komentojn de la edzo. Fakte, ŝi estis gracia kaj vigla je gestoj, varmaj okuloj, delikata kaj demandesprima buŝo. Ŝi estis iom malpli juna ol ili ambaŭ: ŝi estis tridekjara, Vilela dudek-naŭ- kaj Camilo dudek-ses-. Tamen, la severa sinteno de Vilela ŝajnigis lin malpli juna ol la edzino, dum Camilo estis naivulo koncerne psikan kaj praktikan vivon. Mankis al li same la efiko de la tempo, kiel la kristalaj okulvitroj, kiujn naturo metas en la lulilojn de iuj homoj por anticipi la jarojn. Nek sperto, nek intuo.
La tri homoj kuniĝis. Kunvivado kondukis al intimo. Iom poste mortis la patrino de Camilo, kaj je tia katastrofo, vera katastrofo, la du sin montris grandaj liaj amikoj. Vilela prizorgis la sepulton, la mortokultojn, kaj la inventaron; Rita speciale zorgis pri la koro, kaj neniu ĝin farus pli bone.
Kiamaniere ili alvenis al amo, tion li neniam eksciis. La fakto estis, ke al li plaĉis pasigi la horojn apud ŝi; ŝi estis lia psika flegistino, preskaŭ fratino, sed ĉefe ŝi estis virino, bela virino. “Odor di femina”: jen tio, kion li ensorbis de ŝi, kaj ĉirkaŭ ŝi, por ĝin enigi en sin mem. Ili legis la samajn librojn, kune vizitis teatrojn, kune promenis. Camilo al ŝi instruis ludadon de damoj kaj ŝako kaj ili ludadis vespere; – ŝi mallerte ludadis – li, por plaĉi al ŝi, iom malpli. Tiel fluadis la afero. Sed koncerne la homojn, jen la obstinaj okuloj de Rita, kiuj ofte serĉadis liajn, kiuj pridemandis liajn, antaŭ ol tion fari al la edzo, la malvarmaj manoj, la nekutimaj sintenoj. Unu tagon, je lia naskiĝdato, li donace ricevis de Vilela riĉan promenbastonon, kaj de Rita apenaŭ karton kun vulgara, krajonskribita saluto, kaj tiam li povis legi en la propra koro; li ne sukcesis apartigi la okulojn for de la letereto. Vulgaraj vortoj; sed ekzistas vulgaraĵoj sublimaj, aŭ almenaŭ plezurigaj. La malnova kaleŝo, en kiu vi unuafoje promenis kun la amatino, vi ambaŭ enfermitaj, valoras kiel la ĉaro de Apolono. Tia estas homo, tiaj estas la aferoj ĉirkaŭ li.
A Cartomante
De: Machado de Assis
2ª Parte
Vilela, Camilo e Rita, três nomes, uma aventura, e nenhuma explicação das origens. Vamos a ela. Os dois primeiros eram amigos de infância. Vilela seguiu a carreira de magistrado. Camilo entrou no funcionalismo, contra a vontade do pai, que queria vê-lo médico; mas o pai morreu, e Camilo preferiu não ser nada, até que a mãe lhe arranjou um emprego público. No princípio de 1869, voltou Vilela da província, onde casara com uma dama formosa e tonta; abandonou a magistratura e veio abrir banca de advogado. Camilo arranjou-lhe casa para os lados de Botafogo, e foi a bordo recebê-lo.
— É o senhor? exclamou Rita, estendendo-lhe a mão. Não imagina como meu marido é seu amigo; falava sempre do senhor.
Camilo e Vilela olharam-se com ternura. Eram amigos deveras. Depois, Camilo confessou de si para si que a mulher do Vilela não desmentia as cartas do marido. Realmente, era graciosa e viva nos gestos, olhos cálidos, boca fina e interrogativa. Era um pouco mais velha que ambos: contava trinta anos, Vilela vinte e nove e Camilo vente e seis. Entretanto, o porte grave de Vilela fazia-o parecer mais velho que a mulher, enquanto Camilo era um ingênuo na vida moral e prática. Faltava-lhe tanto a ação do tempo, como os óculos de cristal, que a natureza põe no berço de alguns para adiantar os anos. Nem experiência, nem intuição.
Uniram-se os três. Convivência trouxe intimidade. Pouco depois morreu a mãe de Camilo, e nesse desastre, que o foi, os dois mostraram-se grandes amigos dele. Vilela cuidou do enterro, dos sufrágios e do inventário; Rita tratou especialmente do coração, e ninguém o faria melhor.
Como daí chegaram ao amor, não o soube ele nunca. A verdade é que gostava de passar as horas ao lado dela; era a sua enfermeira moral, quase uma irmã, mas principalmente era mulher e bonita. Odor di femina: eis o que ele aspirava nela, e em volta dela, para incorporá-lo em si próprio. Liam os mesmos livros, iam juntos a teatros e passeios. Camilo ensinou-lhe as damas e o xadrez e jogavam às noites; — ela mal, — ele, para lhe ser agradável, pouco menos mal. Até aí as cousas. Agora a ação da pessoa, os olhos teimosos de Rita, que procuravam muita vez os dele, que os consultavam antes de o fazer ao marido, as mãos frias, as atitudes insólitas. Um dia, fazendo ele anos, recebeu de Vilela uma rica bengala de presente, e de Rita apenas um cartão com um vulgar cumprimento a lápis, e foi então que ele pôde ler no próprio coração; não conseguia arrancar os olhos do bilhetinho. Palavras vulgares; mas há vulgaridades sublimes, ou, pelo menos, deleitosas. A velha caleça de praça, em que pela primeira vez passeaste com a mulher amada, fechadinhos ambos, vale o carro de Apolo. Assim é o homem, assim são as cousas que o cercam.
Muzika Momento
Frua Frost’
Kantas: Attila Schimmer
Attila Schimmer
La frua frost’, kuriero de la vintro
Diras “salut’” malvarme al la kor’
De frua frost’ l’amantoj havas timon
Anĝel’ falanta frapas ĉe la pord’
La frua frost’ alvenis senatente
Palluma prujno kuŝas sur la ter’
La frua frost’ atakinte nian sonĝon
Ne venku ankoraŭ, ne alvenis nia temp’ !
Ekstere en la griza kort’ ekploras ruĝa roz’
Ĝi sentas, ke la vintro venas kune kun la mort’
Reprenante ĝian lastan forton
Vokas nun someran pluvon
Forpeli la malvarman venton reen en la for
Repetante, reŝtelante lastan vivon el la kor’
La frua fost’, kuriero de la vintro
Diras “salut’” malvarme al la kor’
De frua frost’ l’amantoj havas timon
Anĝel’ falanta frapas ĉe la pord’
La frua frost’ alvenis senatente
Palluma prujno kuŝas sur la ter’
La frua frost’ atakinte nian sonĝon
Ne venku ankoraŭ, ne alvenis nia temp’!
La mistero malkovriĝis, la mensogo estas for
Mi forviŝas miajn larmojn kaŭzitajn de la sort’
Divenante la dezirojn viajn
Dolĉiĝas la rilato nia
Ĝis la nuboj malaperas sur la firmament’
Ornamita ĉielarko spitas fiere al la vent’
La frua frost’…………
“Parolu, Mondo!” Informas
Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la Universala Kongreso 2010
La Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK celas informi lokajn ĵurnalojn tra la mondo pri la partoprenoj de siaj sam-urbanoj en la UK, kaj ebligi la aperon de raportoj pri Esperanto kaj pri la Kongreso.
La originala ideo pri tiu kampanjo aperis dum la kongreso de Helsinko per propono de S-ro Giancarlo Fighiera, kaj poste la Brusela Komunikad-Centro sukcese organizis ĝin dum kelkaj jaroj.
En la pasinta jaro, la estraro de UEA decidis ke estu restarigita la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK, kaj danke al la klopodoj de la CO, kaj ĝia direktoro Osmo Buller, de la Pola LKK kaj ankaŭ de kelkaj aktivuloj aperis pli ol cent raportoj pri Esperanto en ĵurnaloj de pluraj landoj.
Ekde la pasintjara kampanjo ni petas ke la kongresanoj mem kontaktu la ĵurnalojn, ĉar ne eblas al malmultaj voluntuloj fari milojn da kontaktoj.
En la kongresoj ni havas oportunon partopreni kaj ĝui altnivelajn prelegojn, kunsidojn kaj prezentadojn faritajn de gravaj samideanoj. Eble vi, kara leganto, ne estos gvidanto de tiaj eventoj, sed ankaŭ via partopreno estas tre grava, ĉar la kongreso okazos por vi kaj pro vi.
Via partopreno evidentigas la diferencon inter kongreso de iu projekto de lingvo kun dekoj da homoj, kaj kongreso de sukcesinta, parolata, vivanta lingvo kun miloj da kongresanoj.
Pro tio, ke via partopreno estas tiom grava, vi ne povas perdi la oportunon informi pri la kongreso kaj pri esperanto al la ĵurnaloj de via regiono. Eble vi apartenas al malgranda grupo de via urbo, aŭ eble vi estas la sola homo de via urbo, kiu iras al kongreso de Havano. Do, vi reprezentos vian urbon en unika evento kun miloj da homoj el cento da landoj, kie ĉiuj interkompreniĝas sen interpretisto, sur egala lingva bazo.
Tio certe estas interesa kaj publikinda fakto por la gazetaro.
Ĉi-jare ni kongresos en Kubo, lando kun tradicia esperanta movado. Kongresi ne signifas ke nia movado apogas, nek kontraŭas kuban politikon. Nia movado estas neŭtrala kaj estas ĉie en la mondo, kie estas esperantistoj, sendepende de reĝimoj nek politikaj vidpunktoj. Esperantistoj agadas por interkompreniĝo de la popoloj, ĉie, ĉiam, ĉiel.
Kubo certe alvokos kroman intereson de la ĵurnaloj, do kara kongresano, ne hezitu telefoni al via loka ĵurnalo, radiostacio aŭ televidprogramo kaj oferti al viaj samurbanoj tiom riĉan informon pri nia kongreso.
En nia paĝo www.gazetaro.co.nr vi trovos sugestojn pri informa teksto, adresojn de redakcioj kaj detalojn pri la kampanjo. Ni kalkulas je via agado.
Emilio Cid
komisiito de UEA pri la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la UK 2010
Campanha Jornalística em torno do Congresso Universal 2010
A Campanha Jornalística em torno do Congresso Universal objetiva informar os jornais locais pelo mundo sobre as participações de seus conterrâneos no Congresso Universal e possibilitar o aparecimento de reportagens sobre o Esperanto e sobre o Congresso.
A ideia original dessa campanha surgiu durante o congresso de Helsinki através de uma proposta do Sr. Giancarlo Fighiera e depois o Centro de Comunicação de Bruxelas organizou-a com sucesso durante alguns anos.
No ano passado, a diretoria da UEA decidiu restaurar a Campanha Jornalística em torno do UK e graças aos esforços do CO(Centra Oficejo) e de seu diretor Osmo Buller, do LKK(Loka Kongresa Komitato)polonês e também de alguns ativistas apareceram mais de cem reportagens sobre o esperanto em jornais de vários países.
Desde a campanha do ano passado nós pedimos que os congressistas mesmos contactem os jornais, porque não é possível aos poucos voluntários fazer milhares de contatos.
Nos congressos nós temos uma oportunidade de participar e usufruir de palestras de alto nível, reuniões e apresentações feitas por importantes samideanos. Talvez você, caro leitor, não será um dirigente desses eventos, mas sua participação será muito importante porque o congresso acontecerá para você e por causa de você.
Sua participação evidencia a diferença entre um congresso de um projeto de língua com dezenas de pessoas e um congresso de uma língua de sucesso, falada, viva, com milhares de congressistas.
Por sua participação ser tão importante você não pode perder a oportunidade de informar sobre o congresso e sobre o Esperanto aos jornais de sua região. Talvez você pertença a um pequeno grupo de sua cidade, ou talvez você seja a única pessoa de sua cidade que irá ao congresso de Havana. Então, você representará sua cidade em um evento único com milhares de pessoas de uma centena de países, onde todos se compreendem sem intérpretes, sobre uma base linguística igualitária.
Isso certamente é interessante e é um fato digno de publicação pela imprensa.
Neste ano nós faremos o congresso em Cuba, um país com tradição no movimento esperantista. Fazer o congresso não significa que nosso movimento apoia ou é contrário à política cubana. Nosso movimento é neutro e existe em todo lugar do mundo, onde estão os esperantistas, independentemente de regimes e pontos-de-vista políticos. Esperantistas agem pelo entendimento entre os povos, em todo lugar, sempre, de toda maneira.
Cuba certamente despertará um interesse complementar dos jornais, então, querido congressista, não hesite em telefonar ao seu jornal local, estação de rádio ou programa de televisão e ofertar aos seus conterrâneos uma informação tão rica sobre nosso congresso.
Em nossa página www.gazetaro.co.nr você encontrará sugestões de texto informativo, endereços de redações e detalhes sobre a campanha. Nós contamos com sua ação.
Texto original: Emílio Cid
Comissário da UEA da Campanha Jornalística em torno do Congresso Universal de 2010
Tradução para o Português: Djalma Pessata
Muzika Momento
Trovis mi Patrujon
Verkis: Lajos Boros
Tradukis: Péter Rados
Kantas: Anjo Amika
Anjo Amika
Oni al mi diris land’ via posed’,
Ricevis fil’ de ter’ la valon en hered’.
Vivis mi sen la sci’ kiun amu mi,
Ĉu eblas vivi jam sen ĉi emoci’.
Dum veno kaj en ir’ mi ekkonis vin
Do kiel ami vin eksciis la sin’;
Ĉion ekhavis li scias patrujan’
Ĉion posedas li ne estas orfo jam.
Refreno:
Trovis mi patrujon,
mia estas ĉi ter’
vidas mi la vojon
de Danub-river’. (2-foje)
Batadon sentas mi nun de via kor’
Respondon scias mi al la voka vol’,
Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar’
Parolas mia buŝ’ lingvon de l’madjar’.
Refreno
Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar’
Parolas mia buŝ’ lingvon de l’ madjar’.
Diras al vi poet’ lulilo kaj tombar’,
Fidela al patruj’ estu, ho hungar’.
Refreno
Vidas mi la vojon de Danub-river’.

