Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo) 1450 kHz AM San-Paŭlo - Brazilo La arkivoj de tiu programo ankaŭ aŭdeblas ĉe www.radioboanova.com.br
La entrepreno Rede Boa Nova disponigas por vendado la arkivaron de nia programo. Por klarigoj aŭ mendoj, bonvolu turniĝi al: rede@radioboanova.com.br
Hodiaŭ ni ricevas la ĉeeston de Alejandro Cossavella – gitaristo kaj kantisto!
En la intervjuo, li parolas pri siaj projektoj en Esperanto – La Porkoj, Strika tango,
Tom Jobim – kaj pri la novaĵoj – baldaŭ alvenos “Hej” Ĝuu ĝin!
Televida parto: UK Roterdamo – Solena Malfermo – Oomoto – Akademio de Esperanto. Metiejo kun Edukado.net.
sabaton, la 23-an de Aŭgusto 2008, je la 19:00
Arkivita kiel Radio-programo
Intervjuo kun Affonso Soares - Spiritismo - Jianping Zhao legas Paulo Sergio Viana - Kio estas amikejo?[ 0:01 ]Play Now | Play in Popup | Download
Kara aŭskultanto:
Estu bonvena al nia hodiaŭa elsendo!
Akompanu la intervjuon kun Affonso Soares, brazilano, spiritisto kaj esperantisto, kiu dediĉas sian vivon al la kuniĝo de tiuj du filozofioj: Spiritisma Doktrino kaj la Internacia lingvo Esperanto.
Kio estas amikejo? Jianping Zhao legas tekston de Dr-o Paulo Sergio Viana: Kiel trakti idojn, kiel trakti lingvolernantoj? Homaĝo al la ĵuspasinta kantisto de Brazilo – Dorival Caymmi. Koran dankon!
Televida parto: HODIAŬ AKOMPANU EN NIA TELEVIDA PROGRAMO PLIAN PROGRAMERON DE LA ROTERDAMA U.K-O. ĈI FOJE VI SPEKTAS PARTON DE LA KLERIGA LUNDO – PRELEGO PRI DUA VIVO.
sabaton, la 16-an de Aŭgusto 2008, je la 22:00
Arkivita kiel Radio-programo
AGENDO-BUDHISMO-ĈINAJ FABLOJ-GIANFRANCO MOLLE-VJETNAMO-ĈEHOV – LA ANIMO DE LITERATURO: JIANPING ZHAO[ 0:01 ]Play Now | Play in Popup | Download
AMIKEJO - VIA SPACO EN NIA PROGRAMO: Olimpikaj Ludoj- "Bluaĉielo" Li Jianhua[ 12:32 ]Play Now | Play in Popup | Download
Karaj geamikoj, koran dankon pro via ĉeesto!
Hodiaŭ, en nia programo:
En la radioelsenda parto: Agendo – Budhismo – Gianfranco Molle kaj La Fiŝkaptisto – Ĉinaj Fabloj – Raporto de Emilio Cid pri la IJK Vjetnamio 2007 – Kio estas amikejo? – Ĉehov: la animo de literaturo, prelego de Paulo Sergio Viana, legas Jianping Zhao.
En la televida parto: Movada Foiro dum la UK Roterdamo 2008 – IJK Vjetnamio 2007 – La Fiŝkaptisto -Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>> Legu plu tiun artikolon »
sabaton, la 9-an de Aŭgusto 2008, je la 18:00
Arkivita kiel Radio-programo
ROTERDAMA U.K-O - LA TAGO DE LA PATROJ EN BRAZILO: INTERVJUO KUN JAMES PITON - KRISTA KORPO - RIMARKOJ PRI LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO - Play Now | Play in Popup | Download
Hodiaŭ vi akompanas la programerojn:
- Kio pri Roterdamo? – Intervjuo kun James Pitton pri la tago de la patroj – Emilio Cid en la TV-o parolumondo.com prezentas la katolikan kristo-korpan feston – Rimarkoj pri la fundamento de Esperanto, de Floriano Pessoa, legas Jianping Zhao . Dankon pro via ĉeesto! Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>>Legu plu tiun artikolon »