13a de marto 2010
ESPERANTE [16:31m]: Play Now | Play in Popup | Download
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
Saluton, geamikoj! Kelkaj homoj skribis al ni, dirante ke ne sukcesas legi la tekstojn de “Parolu, Mondo!”. Do, jen simpla kaj grava klarigo: sufiĉas alklaki la esprimon “legu plu tiun artikolon” de ĉiu elsendo por legi ĉiujn tekstojn. Se vi havos pli da duboj, skribu al ni per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com.
Ĉu Vi Scias?
Aŭdu bone la jenan voĉon, kiu apartenas al fama jam mortinta esperantisto.
Nu! Kiu estas li? Al kiu apartenas tiu voĉo?

Skribu la ĝustan respondon ĝis la 22-a de marto per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com, informante kompletan nomon kaj poŝtadreson. La 27-an de marto ni lotumos la DVD-on “Zamenhof, Mondcivitano”, dokumentario pri la vivo de Zamenhof al unu el la partoprenontoj, kiuj korekte respondos nian demandon. Partoprenu! Pluraj aŭskultantoj jam sendis siajn respondojn.
Rimarkoj:
1-La skipo de “Parolu, Mondo!” ne povas konkuri al premio.
2-Ni ripetas: vi devas sendi la respondon ĝis la 22-a de marto
3-Ni sendos la premion al la gajnonto en la 29-a de marto per ordinara letero.
Aferoj de la Vivo
Serio pri la vivo de Zamenhof
Partoj: 11
Voĉleganto: Emílio Cid
Zamenhof, Mondcivitano – Dua Parto – La Naskiĝo de Zamenhof

Ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento, Pollando ankoraŭ apartenis al la Moskva Imperio, kie oni parolis proksimume 200 lingvojn.
En la malgranda urbo Bialistoko, en la orienta parto, oni parolis 4 oficialajn lingvojn: la rusan, la germanan, la polan kaj la jidan ( tre uzata lingvo de hebreoj). Estis 4 malsamaj naciecoj kaj lingvoj, krom antagonismaj celoj kaj malamikaj kredoj.
En tiu malamika medio, kie ekzistis granda diverseco rilate lingvojn kaj klerecon, geedziĝis en la jaro 1858, en Bialistoko, la 21-jara lingvoinstruisto Marko Zamenhof kaj la 18-jara Rozalja Sofer.
La geedzoj Zamenhof loĝis en ligna domo numero 6 en Ulica Zielona, kiu esperante signifas “Verda Strato” . En 1919, la nomo de tiu strato ŝanĝiĝis al Zamenhof-strato.
En la 15-a de decembro 1859 naskiĝis la unua el naŭ gefiloj de Marko kaj Rozalja: Li estas Ludoviko Lazaro Zamenhof.
Tiutage naskiĝis ne nur unu el la gefiloj de la geedzoj Zamenhof, sed precipe la kreinto de Esperanto.
La unuaj ses gefiloj de la paro naskiĝis en Bialistoko: krom Ludoviko, naskiĝis tie Sara, Fani, Augusta, Felikso kaj Henriko. La aliaj tri, Leono, Aleksandro kaj Ida naskiĝis en Varsovio.
Nun, ni koncentru nian atenton sur la historion de nia plej grava persono. La 6-jaraĝa Zamenhof eklernis en Elementa Lernejo, kie li studis dum 4 jaroj. En 1869, li transiris de la Elementa Lernejo al la Reĝa Lernejo de Bialistoko por frekventi la gimnazian kurson. De tiam li jam montris neordinarajn talenton kaj klerecon por legi kaj skribi kaj estis admirata de siaj instruistoj kaj amikoj.
Aŭdu kaj Lernu

Vortoj kun la finaĵo A montras econ, kvaliton, apartenon, rilaton , kaj estas uzataj por priskribi.
Ekzemploj:
longa = havanta multe da longo
ruĝa = havanta ruĝon kiel econ
El Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Muzika Momento
Epitafo
De: Sérgio Britto
Tradukis kaj kantas: Markone Froes
Sérgio Britto
Mi devus esti aminta pli,
plorinta pli
vidinta naskiĝi la suno.
Mi devus esti riskema pli,
erarinta pli
farinta kion mi volis fari.
Mi volus esti akceptinta
la personoj kiel ili estas
ĉiu scias pri la ĝojo
kaj doloro portinta en la koro
La okazo protektos min
dum mi iros senatenta
la okazo protektos min
dum mi iros
Mi devus esti malkomplika,
malpli laborema
vidinta sunsubiron.
Mi devus esti pli trankvila
ĉe malgrandaj problemoj
Mi devus morti de amo
mi volus esti akceptinta
la vivon kia ĝi estas
Al ĉiuj ni restos ĝojoj
kaj la malĝojo kiu venos.
“Parolu, Mondo!” Informas
Kun Fabiano Henrique
José Roberto Tenório
Esperanto-asocio de São Paulo havas novan estraron. La balotado okazis dum la Ĝenerala Asembleo, en la 27-a de februaro.
Por la dujaro 2010/2011 estis elektita kiel prezidanto José Roberto Tenório. La vic-prezidanto estas Arnaldo Alves de Oliveira.
La nova direktoraro celas interalie plibonigi la libroservon kaj pligrandigi la librejon. Dum la kunsido la elektantoj eksciis la projekton koncerne al la reformo de la sidejo. La hejmpaĝo de Esperanto-asocio de São Paulo troviĝas ĉe la adreso www.easp.org.br.
Walter Fontes
Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro estigis ties Instruan Komisionon. Dum kunsido okazinta en la lasta sabato, la 6-an de marto, oni decidis, ke la nova labor-grupo helpos la estraron de la instituicio rilate al pedagogiaj aferoj. Kunordigis la sesion Walter Fontes kunlabore kun Márcio Santos. Partoprenis ankaŭ la instruistoj Givanildo Costa, Elmir dos Santos Lima, Jair
Salles, Aloísio Sartorato, Luiz Alberto Coelho kaj Carlos Valle.
Ni Rekomendas
D-ro João José Santos
D-ro João José Santos, el Portugalio, fondinto kaj redaktisto de La Karavelo, informas, ke la numero 20 de la revuo baldaŭ aperos. Ĉi-numero markas novan fazon en la evoluo de La Karavelo. En la komenco ĝi estis revuo por disvastigado de la portugallingva literaturo pere de esperanto. Tamen, iom post iom La Karavelo ĝeneraligis siajn temojn, kaj do, pli ĝuste oni devas vidi ĝin kiel internacian kulturan magazinon en esperanto. Ekde ĉi tiu numero, La Karavelo aĉeteblos kiel normala papera revuo kolore presita en formato A4. Plu elŝuteblas senpage la revuo en la retejo de LK: www.lakaravelo.com.
Muzika Momento
Ne Pensu al Mi
Tradukis kaj kantas: Attila Schimmer
Attila Schimmer
Ne pensu al mi
Senhalte iru vian vojon, nur
Ne pensu plu al mi
Ŝajne estis nur
Amo pasema, flamo formortinta
Sen la lum’
Larmoj fluas for
Transvivi estas malfacile
Kaj mi vivas sen kolor’
Finu la dolor’
Kion kaŭzis senintence nur l’ Amor’
La mondo rondiras plu
La vivo ekbrilas en lazur’
Supre en la ĉiel’
Varmigas nin la suno sur la ter’
lalalalala
Larmoj fluas for
Transvivi estas malfacile
Kaj mi vivas sen kolor’
Finu la dolor’
Kion kaŭzis senintence nur l’ Amor’
La mondo rondiras plu
La vivo ekbrilas en lazur’
Supre en la ĉiel’
Varmigas nin la suno sur la ter’


