26a de decembro 2009

 
icon for podpress  ESPERANTE [22:03m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 

Saluton, karaj geaŭskultantoj! Bonvenaj al ĉijare lasta “Parolu, Mondo!”. Mi, Djalma Pessata, nome de la skipo de nia programo, tre dankas al ĉiuj, kiuj rekte aŭ nerekte partoprenis en niaj elsendoj en 2009. Mi deziras prosperan novjaron, plenan je sukcesoj al ĉiuj vi kaj viaj familioj.

Ne forgesu! En januaro kaj februaro 2010 ni rememoros la plej bonajn momentojn de niaj elsendoj en 2009. En marto 2010 komenciĝos la nova “Parolu, Mondo!”

Ĉu vi ŝatus partopreni en nia programo? Do, sugestu novajn programerojn por la nova “Parolu, Mondo!”, kiu komenciĝos en marto 2010. Skribu al ni per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com

Al ĉiuj vi, Novjaron plenan je sano, paco kaj amo! Feliĉan 2010!

 
Ĉu Vi volas Danci?
Esperanta versio de la muziko “Do You Wanna Dance?”, de Bobby Freeman
Esperantigis kaj kantas:JoMo

Jomo

Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno:
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci kaj preni manon?
Ĉar dancado bonigas sanon.
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci tiel senĉese
Min brakumi ege karese
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno (2-foje)
Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno (4-foje)
Ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci?

 

Ŝipo de l’pac’
Verkis: Sándor Csizmadia
Esperantigis: Péter Rados
Kantas: Anjo Amika 

Anjo Amika

 Ek per la ŝipo de l’ paco
de l’haven’ de via bord’
se l’regno ne havas maron
ŝip’ haltos ĉe l’riverpord’.
sur la ŝipo kanto nin armos
kaj kanon’ – la popolvol’.
Sonu la porpaca kanto
el libera la kor’.
Halt’, halt’, ŝipo de l’pac’
multaj estas nun
sur kies ter’ mankas haven’
kaj ne brilas la sun’,
kaj ne brilas la sun’
Ek per la ŝipo de l’ paco,
nia temp’ alvenis jam.
Stiristo prenu stirilon
trovu la vojon la man’.
Por progres’ levu la ankron
antaŭen ŝipo kun fort’.
Inter la mar’ kaj ĉielo
videblos tuj nia bord’.
Ek, ek, ŝipo de l’pac’
nia celo nun
sur ĉiu ter’ estu haven’
ĉie brilu la sun’,
ĉie brilu la sun’.

 
Ay Mama
Teksto kaj Muziko: Chayenne
Esperantigis kaj kantas: Attila Schimmer

Attila Schimmer
Se mi aŭdas tion ĉi muziko
Mi devas danci dum la nokto
La piedoj sentas nur la ritmon
Kies deveno estas la latino
Granda festo estis komencita
La mateno ankoraŭ estas fora
La ĉielo ŝajnas eksplodema
Mia sango igas min bolanta
Jen superas min la ritmoj belaj, ne teraj
Ay Mamá! Por mi ludas la kongao
Ay Mamá! Por mi sonas la salsao
Ay Mamá! Ĉiuj dancas sen ripozo
Ay Mamá! Min atendas gaja vivo
Alte fajreras la ĉielo
Sube la tero pro la danco
Ne finu fajro, la somera
Kio igis min freneza
Granda festo estis komencita
La mateno ankoraŭ estas fora
La ĉielo ŝajnas eksplodema
Mia sango igas min bolanta
Ay Mamá! Por mi ludas la kongao…

 

Peto
Verkis kaj kantas: Dirce Sales

 Dirce Sales

Tek, tik, tin, dendera!
Tek, tik, tin, dendera!
Tek, tik, tin, dendera!
Tek, tik, tin, dendera!

Plej rapidu, mia penso
kaj senĉese serĉu lin!
kie ajn nune li estos
en Bahia aŭ Pekin’!

Plej rapidu mi vin petas,
ne malfruu pro bonvol’ !
Informet’ pri vivo lia
estus al mi vera konsol’.

La Bambo
Esperanta versio de la muziko “La Bamba”
Verkis: Trini Lopez
Esperantigis kaj kantas: JoMo

(Elektu kundanciston kaj bambu!)
Por dancadi la bambon,
Por dancadi la bambon
Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
Kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro…
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo…
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.
Por atingi ĉielon,
Por atingi ĉielon,
Necesas lerto, kune kun ŝtuparego,
Kune kun ŝtuparego kun suplemento.
Al la supro, al la supro…
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo…
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.
Hejme ĉiuj min taksas
Hejme ĉiuj min taksas
Naiva viro, ĉar mi vere galantas,
Ĉar mi vere galantas al junulinoj.
Al la supro, al la supro…
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Mi fariĝos maristo…
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.
Por dancadi la bambon,
Por dancadi la bambon
Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,
Kulereto da ĉarmo kun petolemo.
Al la supro, la supro…
Al la supro, la supro,
Alvenos mi
Kaj fariĝos maristo…
Kaj fariĝos maristo,
Se volas vi, se volas vi, se volas vi.
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon,
Dancu la bambon.
(Se vi plu, se vi plu piruetos
La ĉapelon mi demetos kaj surmetos!)

  
Mia Maniero
Verkis kaj kantas: Vera Jordan

Vera Jordan(1948-2006)

Se vi konas min, vi scias ke
Ke animo mia ĝojas, se
Harmoniiĝas kaj bono kaj belec’
Mi ne vivas, ne vivas
Sen vera fratec’

Nek mono nek famo
Gravas nenio
Ne gravas la nacio
Sed multe, multe gravas la emocio

Se vi konas min, vi scias ke
Ke animo mia ĝojas, se
Harmoniiĝas kaj bono kaj belec’
Mi ne vivas, ne vivas
Sen vera fratec’

Personoj valoras pro tio
Kion ili konstruas
Denove mi diras ke nenion
Mi konsideras ke
Ne al mi faru ĝui
Ĝui la veran justecon
Ĝui la veran fratecon
Ĝui la veran unuecon
Ĝui la veran egalecon
Ĝui la veran belecon

La Bono
Verkis: Markone Froes
Kantas: Bando Merlin

Bando Merlin

Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon, ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Vi povas alporti manĝon al kiu malsatas
Vi povas alporti veston al kiu frostas
Vi povas alporti konsolon al kiu suferas
Vi povas alporti la amon al kiu estas sola
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Ni povas ja kunligi la manojn
Kaj forgesi ĉiajn diferencojn
Farante la bonon ne rigardu al kiu
Kaj forgesante pri neniu
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon…

————————————————————–

FELIĈAN NOVJARON!

Comments are closed.