19a de decembro 2009

 
icon for podpress  ESPERANTE [16:44m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 

Saluton! Mi, Djalma Pessata, nome de la skipo de “Parolu, Mondo!” deziras al ĉiuj vi “Feliĉan Kristnaskon!”

Aferoj de la Vivo

La hodiaŭa temo estas “Jesuo kaj Kristnasko”

Ĉeestanta dum la lastaj preskaŭ dudek jarcentoj de la Historio, neniu egalas Jesuon.
Lia estas la plej potenca forto ĝis nuntempe konata.
Estas nekalkuleblaj la libroj, kiuj raportas kaj laŭdas Lian vivon, kaj same multaj tiuj, kiuj ĝin kontestas.
Kvankam la Homaro emociiĝis pro bonegaj oratoroj ekde Demosteno, Liaj paroladoj daŭre estas ripetataj kaj rememorigataj, kiel neniam okazis al iu ajn alia persono.
La rememoro pri Lia persono emocias kaj trankviligas. La lecionoj, kiujn Li transdonis al tiuj, kiuj Lin sekvadis, vekas la plej altajn homajn sentojn.
En ĉi tiu horo de gravaj kondutaj, sociaj, ekonomiaj kaj kulturaj paradoksoj, Li daŭre logas homamasojn, kiuj ekstazas en la agado por la bono kaj eltenas la pezon de mil afliktoj sen ribelo, nek venĝemo aŭ kolero.
Jesuo estas la Vivo en la vojplano de Dio. Tamen Li naskiĝis en malriĉa loko, kie omaĝe al simpleco kolektiĝis kaj nutriĝis bestoj, kvankam Li venis el la trono el steloj, kien Li reiris, sed ne disiĝinte de ni…
Vi do rememoru Lin en ĉi tiu Kristnasko, pli multe amante kaj mildigante la dolorojn sur la vojo, plifortigante la solidarecon inter niaj nuntempuloj, malfermante la animajn orelojn por aŭskulti la ĉiaman laŭdon de la anĝelaj Estuloj, glorantaj Dion en la Alto, kaj stimulantaj la pacon ĉe ĉiuj homoj sur la Tero.   

         
Teksto adaptita el mesaĝo de Joana de Ângelis, psikografiita de Divaldo Pereira Franco, sendita de Allan Lemos al Esperanto-Grupo San-Diego, en 2005.

 

Muzika Momento

Tintilar’
Esperanta versio de “Jingle Bells”
Teksto kaj muziko: James Pierpont
Tradukis: David Richardson
Kantas: Ralph Glomp


Glitante sur la neĝ’,
malantaŭ solĉeval’
Rapide iras ni
sur kampo kaj en val’.
Sur la ĉevala vost’
gajigas tintilar’;
Glitrajdo kaj kantado estas
Ĝojo sen kompar’!

(Ho…) Tintilar’, tintilar’,
tintu sur la voj’.
Rajdi en glitveturil’
ho kia granda ĝoj-o;
Tintilar’, tintilar’,
tintu sur la voj’
Rajdi en glitveturil’
ho kia granda ĝoj’!

Semajnon antaŭ nun
glitrajdi iris ni,
Fraŭlino Fanjo Brajt
kaj tutapude mi.
Sed nian ĉevala-ĉon
trafis malfeliĉ’:
Ĝi tiris nin sur neĝmontet’
kaj sekvis renversiĝ’!

(Ho…) Tintilar’,…

 

Humuraĵo

 

Kelke da tagoj post Kristnasko Joĉjo diris al la onklo:
-Dankon, ke vi donacis al mi buŝharmonikon! Ĝi estas la plej bona el la kristnaskaj donacoj.
La onklo demandis:
-Kial? Ĉu ĝi estas interesa?
Kaj la nevo respondis:
-Jes! Mia patrino ĉiutage donis al mi unu dolaron, por ke mi ne ludu ĝin

 

Poeziaĵo

Sankta nokt’
Verkis: Joseph Mohr
tradukis Sofia KAMIENIECKA

Sankta nokt’, silenta nokt’
sendas pacon al la mond’.
Kaj ĉe l’ trogo Patrin’ Sankta
estas dolĉe ridetanta
:: al la dormanta Fil’. ::

Sankta nokt’, silenta nokt’
kaŭzas miron en la mond’.
Mirtuŝita paŝtistaro
pro la kant’ de l’ Anĝelaro
:: kuras al la mirakl’. ::

Sankta nokt’, silenta nokt’
vokas al la tuta mond’,
ke Fil’ Dia jen naskita,
de l’ majesto plenigita,
:: estas nia Savant’. :: 

 
Ĉu Vi Scias?

Esperantista kristnaska arbo la plej granda en la mondo

Ĉu vi scias, ke la plej granda  kristnaska arbo en la mondo estas esperantista?Ĝi estas sur la monto Sammucro ĉe la urbo San Vittore del Lazio en Italio kaj konsistas el pli ol 1.000 diverskoloraj lampoj kaj estas 425 metrojn alta. La novaĵo estas la esperanto-stelo sur ĝia pinto. La kristnaska arbo havas ateston kiun atribuis la Kompanio “Guiness World Records” je la jaro 2002.

 
Adiaŭa Muziko

 

Paca Nokt’
Esperanta versio de “Stille Nacht”(en la sondosiero mi eraris la prononcon de la vorto “Nacht”. La korekta prononco estas “naĥt”))
Teksto: Joseph Mohr
Muziko: Franz Gruber
Tradukis: Kloster Kirchberg
Kantas: Akordo

 Paca nokt’, sankta nokt’!
Sonĝas stel’. En malhel’
Viglas ame la sankta par’.
Ĉarma knabo kun bukla harar’,
Dormu; gardos Ĉiel’.
Dormu; gardos Ĉiel’.

Paca nokt’, sankta nokt’!
Tra la land’ vibras kant’:
“Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi’,
Li de l’ mondo Savant’,
Li de l’ mondo Savant’.

Paca nokt’, sankta nokt’!
Tie ĉi Fil’ de Di’
Donas amon el Dia kor’.
Por elsavo nun sonas la hor’:
Krist’ naskiĝis por ni!
Krist’ naskiĝis por ni!

———————————————————————————————-
En la venonta semajno ni elsendos nian specialan programon pri Novjaro.

Comments are closed.