12a de decembro 2009
ESPERANTE [19:05m]: Play Now | Play in Popup | Download
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! En januaro kaj februaro 2010 ni rememoros la plej bonajn momentojn de niaj epizodoj en 2009 kaj en marto komenciĝos la nova “Parolu, Mondo!”. Partoprenu! sugestu novajn programerojn! Nia retadreso estas: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Lucidaj Sonĝoj” – Lasta Parto

En la lasta parto de la serio pri “Lucidaj Sonĝoj”, mi ekzemplos la tipajn pruvadojn pri ili.
1-a ekzemplo:
La horloĝo: Se oni estas en sonĝo, la horloĝo ne funkcias kiel ĝi kutimas. La montriloj moviĝas freneze kaj en la ciferaj horloĝoj, la nombroj ŝanĝiĝas hazarde, aŭ anstataŭ la nombroj, oni eblas vidi vortojn.
2-a:
La salto: Se oni saltas en sonĝo, eblas resti en la aero, atingi malkredeblan altecon, kaj se oni revenas grundon, la revenado povas esti tre malrapida. Se oni restas en la aero estas bona ŝanco por flugi.
3-a:
La karto: Oni povas fari malgrandan karton kun vorto aŭ frazo. Ekzemple oni povas skribi en la karto: “Ĉu mi sonĝas?”. La frazo ne estas grava oni povas skribi ion ajn sed plejbone se la frazo rilatas al realeco aŭ al malrealeco. Kiam oni rigardas en sonĝo la karton, la vortoj eblas ŝanĝiĝi aŭ moviĝi aŭ esti malklaraj. Kutime estas malfacila legi en sonĝoj. Do se vi suspektas ke vi sonĝas, legu ion!.
Tiuj ĉi estas nur ekzemploj. Oni povas pensi aliajn pruvadojn por scii se oni sonĝas aŭ ne. Kiam finfine ni troviĝas en sonĝo, ni estas en mondo sen fizikaj limoj kaj nia imago metas aŭ malmetas la limojn. Bona direktado povas rezulti malfacilan kaj la trejno eble estos longa.
La komencantoj povas komenci farante agojn kiel flugi, movi aĵojn sen tuŝi ilin, pensi pri ie por vojaĝi tien sen moviĝi. Praktiki tiujn ĉi ekzercojn estas rekomendinda por lerni kiel moviĝi en sonĝoj kaj ĝui la liberecon ke oni havas en ili. Tamen ni devas memori ke la sonĝoj ankaŭ montras informon al ni pri aferoj atentindaj aŭ atentendaj. Do lasu iom da libero al la sonĝoj.
Teksto el la portalo “Onirujo” ĉe www.onirujo.com (Tiu ĉi teksto ne estis reviziita)
Muzika Momento
Hodiaŭ ni prezentos muzikon el la disko “Esperanto”, eldonita de la hispana Warner Music en 1996. La disko konsistas el 10 kantoj tute en Esperanto, kantataj de profesiaj korusoj bulgaraj kaj rusaj. La kantoj estas modernaj adaptoj kaj reverkoj de klasikaj pecoj ne tre konataj por la ĝenerala publiko. Omaĝe al la 150-jariĝo de la naskiĝo de Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en la venonta mardo, la 15-a de decembro, ni aŭskultos nun unu el la plej belajn kantojn de la disko “Esperanto”. Temas pri “Zamenhof”, la sesa trako de la disko.

ZAMENHOF
Homo kies vivo estis
senmakula, pura
nobla, sindona, malavara,
de oferam’,
kaj kiu meritas la kvalifikon
de ekzempla viv’.
Neniam ni kredas
ke esperanto faros
el la homoj
anĝelojn,
ĉar la homoj malbonaj
ankaŭ poste restos malbonaj.
Ĉu Vi Scias?
Kun Alcione Koritzky
Charlotte Kohrs(maldekstre)
Ĉu vi scias, ke la usona instruistino Charlotte Kohrs, en 1982, tiam 72-jaraĝa, interesiĝis pri Esperanto? Ŝi instruis infanojn, kiuj havis problemojn rilate al legado. Ŝia revo instrui Esperanton al infanoj ĉirkaŭ la mondo donis al ŝi novan vivon dum dudek jaroj. Charlotte, Honora Membro de ILEI, mortis je la 31-a de julio 2002. Sciu plu ĉe www.icxlm.org
Poeziaĵo
Tributo al Lazaro Ludoviko Zamenhof
De: Genildo Martins Coelho
Tradukis: Geraldo Mattos
D-ro Genildo Martins Coelho
Vekiĝas mond’ por nova tagmisio:
nova ekesto por la vivpotenco,
kie milito for, indulgintenco
de pura florjuneco por biblio!
Ĉiujn sublimaj tenu harmonio
de lingvo, kiun kreis Providenco:
Ĉiuj per am’ en frata vivesenco
en mondo sen milito kaj orgio.
Al la homaro en agita vivo
en blokojn dividita kaj en drivo:
preĝe levante sin al la Kreinto,
per frata kaj sublima amosankto
heredon faris li el Esperanto,
de la perfekta amo vera lingvo!
Novaĵoj
Libera Folio informas
Kálmán Kalocsay(1891-1976)
Gimnazio en Hungarujo, vilaĝo Bercel, departemento Nógrád, laŭ iniciato de Ilona Sirkó, diplomita mezlerneja instruistino interalie de Esperanto, alprenis la nomon de la elstara esperanta verkisto Kálmán Kalocsay. Kálmán Kalocsay(1891-1976) estis hungara kuracisto kaj esperantlingva poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem.
Adiaŭa Muziko
En 2006 mi invitis la brazilan kantiston kaj komponiston Alexandre Sankor partopreni en esperanta evento. Mi instruis lin pri la esperanta prononco kaj unusemajne li estis preta kanti en la nova idiomo. Simpatianto de la internacia lingvo, en la sekvinta jaro, li decidis verki kanzonon, en la portugala, omaĝe al Zamenhof. Tiu kanzono, kiun mi esperantigis, nomiĝas “Esperanto” kaj ĝi estas la kvara trako de la disko “Qual a Religião de Deus?”(Kiu estas la religio de Dio?). Kvankam ankoraŭ Alexandre ne havas perfektan prononcon de Esperanto(cetere nek li nek mi), liaj verko kaj voĉo estas tre belaj.
Alexandre Sankor
Esperanto
Teksto, muziko kaj voĉo: Alexandre Sankor
Esperantigis: Djalma Pessata
La bono kolorigas l’ alfabeton
Per akvaria sono kantas ĝin en plena glor’.
Kun la plej noblaj pensoj la direkton
De l’ horizonto trovis Zamenhof en bona hor’.
Ludas per la vortoj la infanoj,
Miksante la literojn por la am’.
La frazoj ja atingas nin, teranojn,
Unuigas nin la lingvo jam.
Simplaj, liberaj en la mensoj flosas vortoj,
Sen lingvaj baroj sendependaj fortoj,
Iloj de la paco de L’ Sinjor’, ESPERANTO.
Kune, vokaloj kaj konsonantoj sin amas,
Por fari bonon al homaro flamas
Kaj ĉiuj perfektiĝas per labor’, ESPERANTO.
—————————————————————————
En la venonta semajno, nian specialan programon pri Kristnasko!


