7a de novembro 2009
ESPERANTE [17:27m]: Play Now | Play in Popup | Download
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! Estu bonvenaj al “Parolu, Mondo”! Hodiaŭ komenciĝos la serio pri Teozofio, kun la speciala partopreno de nia kara Lucas Yassumura (Lukas Jasumura). Nia retadreso estas falamundoesperanto@gmail.com. Skribu al ni!
Aferoj de La Vivo
La hodiaŭa temo estas “Teozofio”
Amonio Sakas(175-242)
La vorto “Teozofio” ekzistas jam de miloj da jaroj kaj ĝi estas heredaĵo de la antikva Egiptujo. En la 3-a jarcento post Kristo, Amonio Sakas nomis sian universalistan platonan filozofion kiel Ekletikan Teozofion. Laŭvorte, Teozofio signifas sciencon aŭ dian konon. En la jaro 1857, Helena Petrovna Blavatskij, kune kun William Quan Judge kaj Henry Steel Olcott, en Novjorko, fondis la modernan skolon de universala scio kaj nomis ĝin “teozofian movadon”.
Hodiaŭ same kiel en la antikveco, “Teozofio” estas tiu universal kaj eterna scio kiu estas ene de la grandaj religioj, filozofioj kaj de la ĉefaj sciencoj de la homaro. Ĝi fariĝas do ponto inter kulturoj. Ĝi estas interdisciplina kono, kaj postulas malferman menson, kritikan spiriton kaj konstantan defion al dogmoj, rutinoj kaj burokratiaĵoj ĉiuspecaj, inkluzive religiaj. Teozofio malfermas la pordojn de la kono por ke ĉiu esploranto vidu kaj komprenu revolucian veron: la fakto, ke lia aŭ ŝia animo estas viva parto de la universala ĉio.
Tri estas la objektoj de la moderna teozofia movado:
1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto;
2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj;
3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo;
Estas tamen necesa klarigi ion antaŭ ol ni sekvu: Teozofio ne estas religio, des malpli sekto. Oni povas diri, ke ĝi estas aro de studoj, kiuj sintezas Filozofion, Komparan Religion kaj Sciencon.
En la venonta programo, ni parolos pri la vivo de Helena Petrovna Blavatskij.
Por scii pli, vizitu la adreson www.ult.org en la angla lingvo, aŭ www.teozofio.wordpress.com en Esperanto.
Teksto de Lucas Yassumura
Muzika Momento
Provu Denove!
Esperanta versio de la brazila kanzono “Tente Outra Vez”
Verkis: Raul Seixas kaj Paulo Coelho kaj Marcelo Motta
Esperantigis kaj kantas: Markone Froes
Raul Seixas(1945-1989)
Vidu
Ne diru, ke la kanzono estas perdita
Fidu je Dio, fidu je la vivo
Provu denove!
Trinku
Ĉar la viva akvo
Ankoraŭ estas en la fonto
Vi havas du piedojn
Por transpasi ponton
Nenio finiĝis
Ne, ne ,ne
Provu
Levu vian soifantan manon
Kaj rekomencu marŝi
Ne pensu, ke la kapo elportos
Se vi haltos
Ne, ne, ne, ne
Estas voĉo kiu kantas,
Voĉo kiu dancas,
Iu voĉo kiu turniĝas
Dancante en la aero.
Volu
Sufiĉas esti sincera
Kaj deziri profunde
Vi estos kapabla ŝanĝi la mondon
Provu denove!
Provu
Kaj ne diru, ke la venko estas perdita
Cel-bataloj oni vivas vivon
Provu denove!
Poeziaĵo
Hieraŭ
Esperanta versio de la poemo “Ontem”.
Verkis: Carlos Drummond de Andrade
Esperantigis: Francisco Valdomiro Lorenz
Carlos Drummond de Andrade(1902-1987)
Konsternis min hieraŭ
Tio kio velkis,
Kaj ne estis petaloj.
Kiel ĉi tiu benko
Ne gardis formon,
Koloron, memoron.
Nek ĉi tiu arbo
Balancas la branĉon
Kiel ĝi balancis.
Ĉio mallonga estis
Kaj definitiva,
Kaj estas gravurita
Ne en l’aer’; en mi
Kiu miavice
Skribas, fordisigas.
Humuraĵo

Instruisto pri religio, prelegas pri la kreo de la mondo…
Joĉjo interrompas lin:
- Sinjoro instruisto, mia paĉjo ĉiam diras al mi, ke ni devenis
de simioj.
Li riproĉe ordonas:
-Silentu! La historio de via familio tute ne interesas nin!
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique
Affonso Soares
La 6-an de decembro okazos la 16-a Spiritisma Esperantista Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro. La evento havos lokon en la Spiritisma Instituto Bezerra de Menezes, kies adreso estas Rua Coronel Gomes Machado, 140 – Urbocentro de Niterói. La ĉefa prelegonto estos Affonso Soares, kiu pritraktos la temon Doktoroj March, Bezerra kaj Zamenhof: kuracistoj de malriĉuloj. La aranĝo etendiĝos de la 9-a ĝis la 16-a horo.
Amri Wandel
UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj por la 63-a sesio de Internacia Kongresa Universitato. La evento okazos dum la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Havano. La prelegoj estu pri interesaj kaj taŭgaj temoj por klera publiko. La proponoj estos prijuĝitaj de la IKU-komisiono kaj sekve la Estraro de UEA decidos, kiuj estos akceptitaj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. La elektitaj prelegoj estos rekompencitaj per honorario de 240 eŭroj. La tekstoj devas esti senditaj al profesoro Amri Wandel, ĝis la 31-a de januaro 2010. La retpoŝta adreso estas amri@huji.ac.il.
Ĉu Vi Scias?
Ĉu Zamenhof parolis pri Teozofio?
Ĉu vi scias, ke Zamenhof estis la unua, kiu en Esperanto uzis la vorton “teozofio”, sen eksplicite difini ĝin? En lia 4-a aldono al la dogmoj de Hilelismo, li skribis: “Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la eterneco…”
Adiaŭa Muziko
Estu Natura
Verkis: Max Bale
Kantas: Max Bale kaj Bombaj-Dob’ Orkestro
Bombaj Dob’
Daŭras la muzik’!
Se ne naturas vi.
Natura!
Eku!
Fetoras aero pro la subpremado
Aŭskultu nun!
Se vi n’estas natura, oni vin ja naturigos.
Certe jes, montru vian naturdoton,
Aŭ oni malnaturigos vin.
Estu natura kaj vi estos vi mem.
Kaj kontraŭ bemoluloj eknaturu do.
Kontraŭ la aĉega supernatura pov’
Uzu vian naturemon jam.
Estu natura kaj vi estos vi mem.
Estu natura, do.
Eku!
Estu natura, do.
La ismoj kaj la istoj, tio taŭgas sen troec’.
Estu vi, ne aliajn imitaĉu.
Estu vi, rigardu en spegul’,
Kaj per tio do bone inspiriĝu.
Nur en la lernej’ kopiadi vi rajtas,
Kopii super la ŝultro de flankul’.
Sed ne faru tiel en la viv’.
Estu natura kaj vi estos vi mem.
Estu naturega por mi.
Estu naturega por ni.
Por mi, por vi, natura ja!
Estu natura, do.
Eku!
Estu natura, do.
Ĉu en la angla, ĉu en Esperanto,
Gravas plej komunikado.
Aŭskultu min!


