3a de oktobro 2009
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [17:23m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! Faru kritikojn kaj sugestojn al nia radioprogramo per la retadreso falamundoesperanto@gmail.com.
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Konkurso”
Konkurso pri Poezioj kaj Rakontoj

Eldonejo Lusíadas, brazila eldonejo specialigita pri antologioj de prozo kaj poezio en la portugala, brakumis la idealon de la neŭtrala internacia lingvo, kaj ekde 2009 laboras ankaŭ per antologioj en Esperanto.
Eldonejo Lusíadas malfermis konkurson al verkistoj de la tuta mondo kaj elektos prozajn kaj poeziajn verkojn por partopreni de elektronika antologio. Se la eldonejo konkludos, ke ekzistas merkato, tuj aperos antologioj en papera formato.
Eldonisto Maurício Campos informas, ke la iniciato jam superis siajn esperojn. Aŭtoroj el Britujo, Belgio, Belorusio, Hungario, Usono kaj Brazilo jam sendis siajn verkojn. Ankaŭ partoprenos de la antologio invititaj aŭtoroj, kies verkoj estis tradukitaj de la eldonejo. Inter la invititaj aŭtoroj estas Garrett Jones el Britujo, Frank Roger el Belgio kaj la brazilano Ferréz.
Nun, atentu bone, karaj aŭskultantoj, la regularon de la konkurso:
1 – Aŭtoroj de la tuta mondo povas partopreni kun tekstoj (rakonteto aŭ poezio) en Esperanto, originalaj aŭ tradukitaj (se vi sendos literaturon tradukitan bonvolu atenti al kopirajto).
2 – Eldonejo Lusíadas ricevos la tekstojn ĝis la 15-a de novembro. Post tiu dato, la teksto atendos novan antologion.
3 – Eldonejo ne redonos la tekstojn.
4 – Ĉiuj aŭtoroj “kvalifikitaj” partoprenos de la antologio, en elektronika formato (e-libro).
5 – La grandeca limo por ĉiuj RAKONTOJ estas 1.000 (mil) vortoj kaj por la POEZIOJ estas 2 (du) paĝoj en la malgranda formato 14 cm. x 21 cm. Rando: 2 cm. Korpo: 12. Fonto: Times New Roman, Times Sudeuro aŭ alia kiel esperanto-times.
6 – Eldonejo ricevos la tekston en RTF-arkivo, en ESPERANTO, kun mallonga biografio, poŝtadreso (inkluzive POŜTKODO), kaj foto de la aŭtoro, por meti ĝin en sia biografia paĝo. Sendu la materialon al Eldonejo Lusíadas per la retadreso editora@lusiadas.com.br .
7 – La kopirajtoj de ĉiuj verkoj apartenas al la aŭtoroj, kaj la sendado de via teksto signifas plene akcepti tiun “regularon”.
Muzika Momento
Dindi
Esperanta versio de “Dindi”
Verkis: Tom Jobim kaj Aloysio Oliveira
Esperantigis: Flávio Fonseca
Kantas: Silvana Albuquerque
“Dindi” estas la sesa trako de la KD “Brazila Kolekto – Tom Jobim en Esperanto”, produktita de Flávio Fonseca.
Jes, grandegas ĉiel’
Kaj aro da nuboj pasadas rapide
Al kie ĝi iras mi ne scias, ne
Kaj vento parolas pri arboj
Kaj pri la rakonto kiu estas nenies
Kaj tamen ĝi estas de kaj mi kaj vi
Ha, Dindi!
Se vi scius kiom vin mi amas
La mondo fariĝus, Dindi, bela, Dindi, pura, Dindi
Ha, Dindi!
Kaj se iam decidos foriri, vi portu min kune, Dindi
Vidu, Dindi, vin mi amas, Dindi
Kaj kien iras akvoj de l’ river’ mi ne scias
Kaj dum la tuta vivo kun esper’ mi aten…dis nur vin
Dindi
Vi plej belas el kio ekzistas
Vi ne ekzistas, Dindi
Restu, Dindi, vin mi amas, Dindi
Humuraĵo

Instruisto demandas sian lernanton:
-kial hieraŭ vi ne vizitis lernejon?
-Dento doloris al mi kaj mi iris al hospitalo por peti eltiri ĝin.
-Ĉu la dento ankoraŭ doloras al vi?
-Kiu scias? Ĝi restis ĉe kuracisto.
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique
Clay Magalhães
Universala Esperanto-asocio sendis reprezentanton al Kubo. La sekretario Clay Magalhães vizitis la ĉefurbon, Havano, por oficiale komenci la preparajn laborojn de la venonta UK. Magalhães kunsidis kun la estroj de la kuba esperantista movado kaj inspektis kelkajn lokojn, kie okazos la evento. La tiea gazetaro sciigis la publikon pri la vizito. Oni kunvokis gazetaran konferencon. Aliaj informoj troveblas ĉe la adreso www.esperanto-cuba.org.
César Dorneles Soares
Gaŭcha Esperanto-asocio havas novan estraron. Reinaldo Zaghetto estis eletika la nova prezidanto. Olavo Faustino estas la vic-prezidanto. César Dorneles Soares kaj Marilia Marques Rocha estas, respektive, la unua kaj la dua sekretarioj. La sidejo de Gaŭcha Esperanto-asocio troviĝas en Rua dos Andradas, 1251 – sala 101, en la urbocentro de Porto Alegre.
Ĉu Vi Scias?
Kun Alcione Koritzky
Majstro Onisaburo Deguchi(1871-1948)
Ĉu vi scias, ke la “Premio Onisaburo Deguchi” estis kreita de UEA, Universala Esperanto-Asocio, en la jaro 1987? Tiu ĉi premio, memore al la kunfondinto de Oomoto, Onisaburo Deguchi, konsistas el diplomo kaj el sumo de 2000 eŭroj. La premio Deguchi oni aljuĝas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon.
Adiaŭa Muziko
Pasanta Pasio
Esperanta versio de la franca kanzono “Amour Éfémère”.
Verkis: Kris Spitzer
Esperantigis: Roel Haveman
Kantas: Kore
Rokgrupo KORE
La ŝminko distingas vin
Malplaĉas nokt-rutin’
Trivita ago, kontanta pago, fridas ĉi imago
Senmove frostas vi
Detruas la medi’
Tima bezono, de aĉa mono, sen glora krono
Sub pelta vest-abundo
Kaŝiĝas via vundo
Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo
Dum nokto forvagis vi
De via famili’
Ŝajniga foto, tro dolĉa noto, mesaĝo el la koto
Refreno:
Sinjoro, estiĝas tragedio
Sinjoro, vi agas sen konscio
Vi pagas por ĉi amor’
Vi pagas kaj iras for – pasanta pasio
Linĉita amo
Ploriga dramo – pasanta pasio
Kruela nokto
Fragila knabino – pasi’, pasi’
Vi volas for de tie ĉi – pasanta pasio
Sed vi nur suferos pli
Da sentoj restas nul’
Dum tiu ago de la ĝu’
Sen parolo, pri naŭza sento, pasanta pasio
————————————————————————–
Dankon al Maurício Campos kaj al Waleska Pessata pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.


