24a de oktobro 2009

 
icon for podpress  ESPERANTE [17:34m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 

Saluton! En la kvar sabatoj de novembro, ni elsendos specialan serion pri Teozofio, kun produktado kaj prezentado de Lucas Yassumura (Lukas Jasumura). Atendu! Skribu al ni: falamundoesperanto@gmail.com

 

Aferoj de la Vivo

La hodiaŭa temo estas “Astrofiziko”

Enigmoj kaj misteroj de la kosmo

kvazaro

La homo observadis la stelojn jam antaŭ miloj da jaroj, sed aldone al la steloj Astrofiziko okupiĝas pri multaj aliaj fenomenoj kaj objektoj malkovritaj nur relative lastatempe, kelkaj el ili tre strangaj kaj fascinaj. Jen kelkaj ekzemploj:

Nigraj truoj, kiuj estas strangaj objektoj kie la tuta materio kolapsis al tiom densa formo, ke ĝia enorma gravito baras eĉ la proprajn lumradiojn.

Kosmaj radioj, treege energiaj partikuloj kiuj venas de la spaco. Unue malkovritaj komence de la 20a jarcento, sed ilia esplorado kaj observado daŭras kaj evoluiĝas.

Galaksioj, kiuj estas spiralaj aŭ elipsaj amasoj havantaj miliardojn da steloj, same kiel nia hejma-galaksio, la Lakta Vojo. Astronomoj observadis ilin kiel nebulozoj per teleskopoj jam antaŭ jarcentoj, sed nur en la 20a jarcento oni konstatis ke temas pri foraj objektoj ekster nia galaksio.

Kvazaroj, tre foraj kaj fortaj fontoj de energio, supozeble enormaj nigraj truoj kiuj voras tutajn stelojn en la centro de galaksio. La unua kvazaro estis malkovrita en 1963, kaj nun oni konas kelkmiloj da kvazaroj.

Gama-radio fontoj, misteraj fulmoj de gama-radioj, kiuj daŭras kelkajn sekundojn, sed venas de tre grandaj distancoj kaj liberigas grandegan kvanton de energio – simila al tio de supernovao-eksplodo. Oni malkovris ilin en 1967, sed nur en la 1990aj oni sisteme esploris ilin. Ĝis nun ne ekzistas akceptita klarigo pri tiu fenomeno.

La pra-eksplodo (PEKO) – la nuna teorio, laŭ la  kosmologio,  pri la komenco kaj evoluo de la universo. Klarigas la observatan ekspansion de la universo per eksploda komenco antaŭ 12-15 miliardoj da jaroj. En 1965 oni malkovris la kosman mikro-ondan radiadon, kiu estas kvazaŭ la “eĥo” de la PEKO.

Teksto de Amri Wandel, profesoro en la Hebrea Universitato de Jerusalemo, Israelo

Muzika Momento

Du kanzonoj de la brazila grupo Legião Urbana: Ĝis nun (Por Enquanto) kaj Kiam la suno ekbrilos tra la fenestro de via ĉambro (Quando o sol bater na janela do teu quarto).
Verkis: Dado Villa-Lobos, Renato Russo kaj Marcelo Bonfá.
Esperantigis kaj kantas: Markone Froes

 Brazila grupo “Legião Urbana”

Ĝis Nun

Aliiĝis la sezonoj
Nenio aliiĝis
Sed mi scias ke io okazis
Estas ĉio tia
Tiel malsimila
Ĉu vi memoras kiam ni
Preskaŭ iutage kredis
Ke ĉio estis porĉiame
Ne sciante
Ke la ĉiamo
Ĉiam finiĝas
Sed nenio sukcesos ŝanĝi tion
Kio restis
Se mi memoras iun
Mi pensas pri vi
Kaj ĉio do estas en ordo
Estante tiom da motivoj
Por lasi ĉion samstata
Kaj nek rezigni
Nek provi
Nun ja ne gravas
Ni estas survoje
Revene al hejmo…

 
Kiam la Suno Ekbrilos tra la Fenestro de Via Ĉambro

Kiam la suno ekbrilos tra la fenestro de via ĉambro
Memoru kaj vidu
Ke la vojo estas unu sola
Kial atendi
Se ni volas komenci ĉion denove…ja nun
La homaro estas malhumana
Se ni ankoraŭ havas ŝancon
Suno naskiĝas por ĉiuj
Nur ne scias, kiu ne volas
Kiam la suno ekbrilos tra la fenestro de via ĉambro
Memoru kaj vidu
Ke la vojo estas unu sola
Antaŭ ne tre longa tempo
Ne povus ŝanĝi la mondon
Kiu forprenis nian kuraĝon ?
Ĉio estas doloro
Kaj ĉiu doloro
Venas el deziro
De ne estu doloro.
Kiam la suno ekbrilos tra la fenestro de via ĉambro
Memoru kaj vidu
Ke la vojo estas unu sola

 

Humuraĵo

 Elefanto estis mordata de la serpento, sed la serpento rapide forkuris en tunelon.

Elefanto kolere krias: “Mi deziras mortigi vin.”

Iom da tempo poste, lumbriko rampis el la tunelo kaj la elefanto rapide demandis ĝin:

“Kie estas via patro?”

Novaĵoj

Informas Fabiano Henrique

Alklaku la bildon por legi raporton kaj vidi fotojn pri la 4-a Esperanto-kongreso de Ŝtato São Paulo.

De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazis en la urbo Baŭru la 4-a Esperanto-kongreso de Ŝtato São Paulo. Ĉirkaŭ 110 homoj partoprenis. Ĉeestis ne nur kongresanoj el Ŝtato São Paulo, sed ankaŭ el Minas Gerais, Rio Grande do Sul, Paraná kaj Rio-de-Ĵanejro. La loka gazetaro publikigis raportojn pri la evento. En la venonta jaro la kongreso okazos en la urbo Piracicaba.

La paro Ĵomart kaj Nataŝa

La esperantista diskoeldonejo Vinilkosmo anoncis la eldonon de novaj titoloj. Gesinjoroj Ĵomart kaj Nataŝa publikigis la kompaktan diskon Ĵomart’s Studio. La paro ankaŭ disvastigas la unuan KD-n de sia filino, Carina. La ensemblo Kaj Tiel Plu propagandas sian novan verkon. La grupo Espo-Despo promesas epokofari per novaj muzikaj teknikoj. La direktoro de Vinilkosmo, Floreal Martorell, vetas la sukceson de la unua disko de Kapriol kaj Tone. La tuta katalogo de la esperantista diskoeldonejo troviĝas ĉe la adreso www.vinilkosmo.com.

 

Ĉu Vi Scias?

Hodiaŭ kun mi, Djalma Pessata

Harry Harrison

Ĉu vi scias, ke Harry Harrison, usona verkisto, en multaj siaj verkoj roligas la lingvon Esperanton kiel lingvon de estontaj societoj? Ekzemple, en la tradukita romano “Naskiĝo de Rustimuna Ŝtalrato”, junulo lernis Esperanton por interkompreniĝi sur aliaj planedoj dum sia kosma vojaĝo. Harry Harrison estas pacifisto kaj honora patrono de UEA.

Adiaŭa Muziko

Marborda Galopo
Verkis kaj kantas: Tarcísio Lima

Tarcísio Lima (Sizjo)

Inviton per rimoj ni kantas gitare,
flugante sur versoj al samideanoj,
najbaraj popoloj kaj foraj landanoj,
per voĉo kantanta sincere kaj klare
kaj kor’ kiu vibras eksterordinare.
Al ili ni vokas: ĉi-tien, fratar’,
por montri la mondon, ke la lingvo-bar’,
venkite forfuĝis jam de Esperanto,
laŭ versoj kantataj de l’prava kantanto,
kantanta galopon ĉe l’bordo de l’mar’.

Ni kantas invite la esperantistojn
ĉi-tien, por la okdeksepa kongreso;
en jar’ dumildua, en plena sukceso,
ni ĝuu la artojn, ni ĝuu l’artistojn
kaj la instruantojn, poetojn, lingvistojn,
uzantojn de lingvo, ne simple de var’!
La internacia esperantistar’
bonvolu akcepti ĉi nian inviton:
ni kune de l’paco refaru la riton,
kantante galope, ĉe l’bordo de l’mar’.

Al temo kongresa (jen ĝi: “Esperanto:
faktor’ de moderna civilizaci’”)
fiere invitas ni ĉiujn el vi –
fiere sed milde, sen ĝeno, sen vanto!
Favoras al versoj, favoras al kanto,
la lingva trezor’ de l’ genia Lazar’,
la maroj, la lando de Majstr’ Alenkar’,
la verda ĉeesto de Paul’ Amorim’ —
riĉeco je homoj, graveco kaj rim’
en nia galopo, ĉe l’ bordo de l’ mar’.

Sub nia Brazila Esperanto-Ligo
kaj sub Cearaa Esperant’-Asocio;
sub via bontrov’, sub la benoj de Dio,
nin ĉiujn kortuŝas ĉi via venigo
far ni, cearae, laŭ briza kantigo
de nia deziro vin vidi, fratar’,
sub hela lumbril’ de Sudkruca Stelar’,
sub varma, lumarda sun’ de Ceara’
membraron de BEL, CEA kaj UEA,
kantanta galope ĉe l’ bordo de l’ mar’.

Comments are closed.