17a de oktobro 2009
ESPERANTE [16:25m]: Play Now | Play in Popup | Download
DULINGVE [23:59m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! Sendu viajn kritikojn kaj sugestojn per nia retadreso: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Aktualaĵo”
La Muzeo Albertina

En la muzeo Albertina en Vieno troviĝas 41 000 desegnaĵoj kaj 900 000 grafkaĵoj. Ĝin fondis en 1776 la princo Albert Kasimir von Sachsen-Teschen. Ekde 1822 la kolekto estas publike vizitebla. Hodiaŭ ĝin posedas la ŝtato. La konstruaĵo staras sur iama bastiono de la viena urbomuro proksime al la ŝtata operejo. Dum renovigo inter 1996 kaj 2003, kiam la kolekto estas fermita, estis konstruita subtera deponejo 3000 kubikmetrojn granda. Krome oni konstruis en la suba etaĝo rondajn fenestrojn por sugesti – laŭ la arkitektoj – ŝipon.
Tamen post pluvego en junio 2009 enfluis kelkcent litroj da akvo en la novan deponejon. Bonŝance neniuj artaĵoj estas difektitaj. Tamen pro tro alta aera humideco oni devis fortransporti la valorajn objektojn, kiuj troviĝas en diversgrandaj skatoloj. Dum ses semajnoj 80 helpantoj laboris po 100 horojn semajne. Nerespondita estas la demando, kiu pagos la kostojn – ĝis nun milionon da eŭroj. Eble kaŭzis la problemon fuŝita laboro dum la rekonstruado.
Teksto de Walter Klag por la Revuo Monato – Oktobro 2009
Muzika Momento
Rakonta Silentado
Verkis: Kinĉek kaj Uliĉny
Esperantigis: Giorgio Silfer
Kantas: Team
D-ro Giorgio Silfer
Pluv’
rakontas sen vort’, sed
en si doloras ankaŭ rid’…
ĉu ĝin nomi ted’?
Via
same nun sonas paŝ’:
laŭ vitral’ eĥas inter ni
silentad’, silentad’.
Refreno:
Surda hor’
en ĝi nun
rulas nin
muta film’.
Rol’
enua por vi plej…
vane mi legas el via lip’:
vi mutas al mia sol’.
Pluv’:
tra gutar’ lacas spir’,
vi ŝajnas paĝ’ en brokantlibr’
kaj mi nekonat’.
Refreno
Vi ĉifron havas de l’ rakont’,
en vort’ muto maskon prenis
el ni, kiu demandas ĉu la am’
plu spiras, plu spiras…
Humuraĵo

“Doktoro, mia edzo kredas esti kato, ĉasas musojn dum la tuta tago, kaj manĝinte korŝire miaŭas”
“Ne estas grava; donu lin tri el tiuj piloloj po tago dum la venontaj du semajnoj, kaj li sendube resaniĝos”.
Preninte kuracilon, la virino ekas eliri sed, kvazaŭ subite prenita de grava penso, returniĝas al la kuracisto:
“Pardonu min, doktoro, sed eble mi malbone klarigis al vi mian problemon. Fakte, min nur necesas bonan digestigilon.”
Poeziaĵo
En Malproksimo
Esperanta versio de “Quem Sabe?”
Verkis: Bittencourt Sampaio
Esperantigis: Sylla Chaves
Bittencourt Sampaio (1834-1895)
Delonge en malproksimo,
Kien vi lasas flugi vian penson?
Mi petas, ke vi nun diru,
ĉu la ĵuron, ĉu la ĵuron vi forgesis.
Ĉu vi min ankoraŭ amas
same kiel mi amas vin?
Disŝiras mian animon
resopiro, resopiro, karulin’.
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique

Universala Esperanto-asocio disponigis pli da aŭdovidaj materialoj ĉe interreto. Krom la televidĵurnalon UEA Viva, la institucio prezentas arkivajn filmojn. Temas pri dokumentaj kaj informaj filmoj koncerne al esperantistaj eventoj, kiuj okazis laŭlonge de la 20-a jarcento. Elstariĝas la raporto pri la universala kongreso de 1987, omaĝe al la centjariĝo de esperanto. La filmoj estas videblaj ĉe la hejmpaĝoj YouTube kaj Ipernity.
Afiŝo de la 22-a esperanta renkontiĝo de EKOR(Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono)-Rio-de-Ĵanejro
En la 22-a de novembro okazos la Esperantista Renkontiĝo de la Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro. La ĉefa temos estos la 150-jariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof. La aranĝo havos lokon en la kvartalo Bangu. La programaro etendiĝos de la 10-a ĝis la 17-a horo. Detalojn per la retpoŝta adreso ekor.esperanto@yahoo.com.br.
Ĉu Vi Scias?
Hodiaŭ, escepte, kun Djalma Pessata

Ĉu vi scias, ke Zamenhof rifuzis aŭtorajn rajtojn post la eldono de sia unua lernolibro? Li volis, ke la lingvo estu viva kaj apartenu al homoj?

Ĉu vi scias, ke en la jaro 1954 Ĝenerala Asembleo de UNESKO agnoskis, ke atingoj de Esperanto kongruas kun la celoj kaj idealoj de UNESKO? De tiam komenciĝis konsultaj rilatoj inter UNESKO kaj Universala Esperanto-Asocio.
Adiaŭa Muziko
Kia Nokto
Verkis: Alejandro Cossavella
Kantas: La Porkoj
Kovrilo de la KD “Ŝako”, de La Porkoj
Dancu, dancu, karulino, kaj forgesu ĉian zorgon.
Revoj buntaj en la lito kvazaŭ estus rito svarmas.
Ĉiufoje sopirataj, kaviaro kaj ĉampano.
Kia nokto!
Ho ve, ĉu vi amas min?
Malfermante la fridujon, li malkovris ĝin malplena.
Mi sin vestis, haste haste, kaj forflugis al bazaro.
Tie trovis ne nur barojn, sed l’ anĝelan blondulinon.
Kia nokto!
Ho ve, ĉu vi amas min?
Ili dancis, mane male, en ĝangaloj kaj hoteloj.
Tango tango, rapo rapo, kor’ al koro, tango rapo.
Sunsubiro ĉe la strando, kaviaro kaj ĉampano.
———————————————————————————————————–
Dankon al Waleska Pessata pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.


