10a de oktobro 2009

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  ESPERANTE [18:02m]: Play Now | Play in Popup | Download

 

Saluton! Ni dediĉas nian hodiaŭan programon al ĉiuj infanoj en la tuta mondo. Skribu al ni: falamundoesperanto@gmail.com

 

Aferoj de la Vivo

La hodiaŭa temo estas “Fabelo”

KIAL HAVAS TESTUDO KIRASON?

Granda dio Zeus estis reganto de ĉiuj grekaj dioj. Li havis grandan aŭtoritaton kaj ofte li havis malbonan humoron. Tiam li ĉirkaŭĵetadis fulmojn kaj aliaj dioj timis lin.

Zeus invitis al solena edziĝfesta bankedo ĉiujn bestojn. Kiam komencis tiu granda tago, la bestoj rapidiĝis al ĝi. Ili ne povis ĝisatendi! Dum ĉiu tago ili povis manĝi siaj la plej ŝatatajn manĝaĵojn, kiom ili volis.

Zeus rigardis ilin kaj gaje ridetis. Poste li eknubiĝis: “Kie estas la testudo?” demandis li al Hera, sia novedzino. “Kial ĝi ne estas ĉi tie?” Ankaŭ diino Hera rimarkis, ke la testudo ne alvenis kun aliaj bestoj. “Morgaŭ mi demandos ĝin”, diris Zeus.

En alia tago trovis Zeus la testudon, kiu trankvile ripozas sur kota bordo de la rivero. “Testudo, kial vi kiel soleca el ĉiuj bestoj ne alvenis al mia edziĝfesta bankedo? Respondu!”. La testudo levis kapon kaj flustris per mallauta, timema voĉo: “Ĉie bone, sed hejme plej bone.”

Zeus ekkoleriĝis. Li tiel laŭte kriegis, ke li timigis birdojn, kiuj kun krio elflugis el ĉirkaŭaj arboj.

“Pro tiu ĉi kaŭzo vi ĉiam portos vian hejmon kun vi ĉien, kien vi iros!” Poste Zeus kun granda frapo kaj kun blindiga fulmo malaperis.

La testudo en tiu momento sentis, ke io sur dorso peniĝas ĝin. Estis tio firma, peza kiraso, kiu ĝin tute kovris. La testudo paŝetis for. Videbla estis nur skvama kapeto, pinto de vosto kaj kvar fleksitaj piedoj. De tiu tempo ĉiuj testudoj en mondo portas sian dometon senĉese sur dorso.

Fabelo verkita de  Eliska Splichalova, el Ĉeĥio

Muzika Momento

Ĵulieto
Teksto kaj muziko: Miquèu Maffrand
Esperantigis kaj kantas: Kaj Tiel Plu

 Kaj Tiel Plu en la studio de Vinilkosmo

Anĝelet’ dormu    
belulin’ dormu     
alvenas tute
plenreva la nokt’
Blovu kandelon,
lumigu stelon
premu okulferma
la fingron al mi.
Paĉjo por ci
estas paĉjo muzika,
tiklo-komercanto,
frenezul’,
por pentri al ci 
tute bluan dometon
aŭ meti la lunon
sur la lit’.
Kio estos ci
ŝafistin’ aŭ princino
montar’ aŭ marbordo
kor’ de kap’?
Kia estos ci?
Kie trovos mienon,
ĉi tie aŭ en
libera mond’?

Humuraĵo


Knabeto televidas filmon pri indianoj. Li demandas patron:
- Paĉjo, por kio ili farbas siajn vizaĝojn.
La patro respondas:
- Ili prepariĝas por milito.
Vespere la knabo alkuras patron kaj krias kun timo:
- Paĉjo! Panjo prepariĝas por milito!

Marŝu, Soldato!
Esperanta versio de la brazila infana kanzono “Marcha, Soldado”
Esperantigis: Jorge Telles kaj Flávio Fonseca
Kantas: Flávio Fonseca

Marŝu soldato,
Kun kasko el paper’.
Se vi malbone marŝas,
Vi restos sen liber’.

La kazerno bruliĝas,
Avertas sonoril’.
Tuj kuru, helpu, savu
Standardon de Brazil’.

Novaĵoj

Informas, escepte, Djalma Pessata

Hodiaŭ, la 10-an de oktobro, komenciĝis la 4-a kongreso de Esperanto de Ŝtato San-Paŭlo, en la urbo Bauru, 345 km for de la ĉefurbo San-Paŭlo. La kongreso finiĝos en la venonta lundo, la 12-an de oktobro. La ĉeftemo de la kongreso estas “Mediprotektado: unuopa kontribuo, kolektiva ĝuo”. Pli da informoj troviĝas en la paĝaro www.easp.org.br

D-ro Humphrey Tonkin, prezidanto de “Esperantic Studies Foundation”

La monda ekonomia krizo atingis unu el la ĉefajn financantojn de poresperantaj projektoj, la usona fondaĵo Esperantic Studies Foundation. Tial la fondaĵo ĉi-jare devis duonigi siajn elspezojn  kaj la rimedoj estis direktitaj al subteno de jam ekzistantaj programoj. Vicprezidanto Mark Fettes tamen jam vidas lumon ĉe la fino de la tunelo kaj kredas, ke la problemoj baldaŭ estos solvitaj.

Ĉu Vi Scias?

Kun Alcione Koritzky

Kongresejo de la 83-a UK(1998)

Ĉu vi scias, ke la 83-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Montpeliero, Francio, en la jaro 1998 estis la plej granda okazinta en la Okcidenta Eŭropo post la dua mondmilito, kun 3133 aliĝintoj el 71 landoj ? Ĝia impona kongresejo, “Le Corum”, oferis unu el la plej bonaj informajn laborojn de la du lastaj jardekoj.

Adiaŭa Muziko

Edgar, kiam li estis infano

Apud la Maro
Verkis kaj kantas: Edgar Piŝĉikas*

*Edgar Piŝĉikas, el Litovio, verkis la kanzonon “Apud la Maro” kiam li estis 9-jara. Nun li estas 24-jara. Edgar estas filo de Edvard kaj Elena, el la grupo Asorti.

Ho, tre plaĉas al mi apud la maro!
plaĉas al mi apud la mar`!
plaĉas promeni laŭ la mara strand` ,
kie “Pom-Pom” ludas la latuna band`!
Ho, tre plaĉas al mi apud la maro!
plaĉas al mi apud la mar`!
Estas vera idili`
kun fraŭlino apud mi 
apud la maro!
apud la mar`!

Comments are closed.