5a de septembro 2009
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [16:40m]: Play Now | Play in Popup | Download
![]()
Saluton!Hodiaŭ ni havos la specialajn partoprenojn de Dirce Sales en “Aferoj de la Vivo” kaj de Waleska Pessata en “Humuraĵo”.Sendu viajn kritikojn kaj sugestojn per la retadreso: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Spiritismo”
La Leĝo de Amo
Leĝo de Amo
La amo resumas la tutan doktrinon de Jesuo, ĉar ĝi estas la plej altgrada sento, kaj la sentoj estas la instinktoj, levitaj al la nivelo de la plenumita progreso. Ĉe sia deirpunkto, la homo havas nur instinktojn; pli progresinta kaj koruptita, li havas nur sensaciojn; instruita kaj purigita, li jam havas sentojn; kaj la delikatega punkto de la sento estas la amo, ne la amo en la vulgara senco de la vorto, sed tiu interna suno, kiu centrigas kaj kunigas ĉe sia ardanta fokuso ĉiajn aspirojn kaj ĉiajn revelaciojn superhomajn. La leĝo de amo anstataŭigas la personecon per la kunfandiĝo de l’ estuloj; ĝi nuligas la sociajn afliktojn. Feliĉa tiu, kiu, superante sian homecon, amas per larĝa amo siajn dolorfratojn! Feliĉa tiu, kiu amas, ĉar li ne konas angorojn de l’ animo, nek de la korpo; liaj piedoj estas malpezaj, kaj li vivas kvazaŭ transportita ekster sin mem.
Mi diris, ke en sia komenco la homo havas nur instinktojn; do tiu, kies instinktoj regas lin, estas pli proksime de sia elirpunkto, ol de la celo. Por antaŭenpaŝi al la celo, la homo devas venki la instinktojn profite de la sentoj, tio estas, perfektigi ĉi tiujn lastajn, sufokante la latentajn ĝermojn de la materio. (…)La malplej progresintaj estuloj estas tiuj, kiuj, nur iom post iom senvestiĝante de sia krizalido, restas sklavigitaj al siaj instinktoj.
La Spirito devas esti kulturata kiel kampo; ĉia estonta riĉeco dependas de la nuna laboro, kaj pli, ol la surterajn bonojn, tiu laborado alportos al vi gloran altiĝon; kaj tiam, komprenante la leĝon de amo, kiu unuigas ĉiujn estulojn, vi ektrovos la trankvilajn plezurojn de l’ animo, kiuj estas la antaŭĝuado de la ĉielaj ĝojoj.
(Lazaro. Parizo, 1862)
El la libro “La Evangelio Laŭ Spiritismo”, de Allan Kardec
Muzika Momento
La Bono
Verkis: Markone Froes
Kantas: Bando Merlin
La 2 KD-oj de Merlin
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon, ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Vi povas alporti manĝon al kiu malsatas
Vi povas alporti veston al kiu frostas
Vi povas alporti konsolon al kiu suferas
Vi povas alporti la amon al kiu estas sola
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Ni povas ja kunligi la manojn
Kaj forgesi ĉiajn diferencojn
Farante la bonon ne rigardu al kiu
Kaj forgesante pri neniu
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon
Faru la bonon ne rigardu al kiu
Fari la bonon, fari la bonon…
Humuraĵo

Virino al sia edzo:
- Vi ne amzorgas pri mi. Rigardu kiel Petro adiaŭas sian edzinon per kisoj. Ĉu vi farus same?
- Volonte, sed Petro ĉagreniĝus.
————————————————-
Oni povas trompi iun la tutan tempon; oni povas trompi ĉiujn dum kelka tempo, sed oni ne povas trompi ĉiujn la tutan tempon.
P-ro D-ro Ivo Lappena
————————————————-
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique
Barbara Pietrzak
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2011 okazos en Kopenhago, ĉefurbo de Danujo. Tiun decidon anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Du urboj kandidatiĝis: Madrido, en Hispanujo, kaj Kopenhago, en Danujo. La enhavo de la decido estis tenita strikte en sekreto. Kopenhago estos la kongresa urbo en 2011, post 36-jara paŭzo. La kongresanoj bonvenigis la decidon per aplaŭdoj.
Aloísio Sartorato
Ĉi-semajne efektiviĝis la 91-a sendo de la kampanjo Esperanto en la bibliotekojn, starigita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Ĉi-foje la elektita biblioteko estis Biblioteca Pública do Estado da Bahia (Publika Biblioteko de Ŝtato Bahia). Ekde Julio 2001, estis donacitaj pli ol 900 libroj al 80 brazilaj kaj 11 alilandaj bibliotekoj. Administras la kampanjon Aloísio Sartorato kaj Maria das Graças Carâp.
————————————————
Esperanto ne estas nur lingvo, ĝi havas sian “internan ideon”, kiu estas super la praktika utileco. Tiu ĉi ideo estas “frateco kaj justeco” inter ĉiuj popoloj.
Lazaro Ludoviko Zamenhof
————————————————
Ĉu Vi Scias?
Kun Alcione Koritzky
Monumento “Futuro”
Ĉu vi scias, ke la grava dana skulptisto Jesper Neergard donacis skulptaĵon al la urbo Zagrebo, en Kroatio? La skulptaĵo “Futuro” estas monumento starigita en la jaro 2001 okaze de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto. Sur ĝi estas jena esperantlingva teksto: “Por monda komunikado en paco kaj libero”. Farita el la fama marmoro de Kahara en Italio, ĝia pezo estas ses tunoj. Laŭ la opinioj de plastikartaj fakuloj, la skulptaĵo apartenas al la plej belaj zagrebaj monumentoj starigitaj en la 21-a jarcento.
Adiaŭa Muziko
Pro Nur Unu Kapo
Esperanta versio de la argentina tango “Por Una Cabeza”
Teksto: Alfredo Le Pera
Muziko: Carlos Gardel
Esperantigis kaj kantas: Alejandro Cossavella
Carlos Gardel(1890-1935)
Pro nur unu kapo de nobla ĉevalo
Ke ĵus ĉe l’linio laciĝas, ho ve!
Kaj ke dum reven’ ŝajnas diri al mi:
“Ne forgesu, frato, ja ne devus veti vi”.
Pro nur unu kapo, subita enamiĝo,
Ŝi estas la plej bela kaj ŝika virin’
Ridetema buŝo, plena je mensogoj,
Brulas mia koro en ŝia sorĉa fajr’.
Pro nur unu kapo, ĉiuj frenezaĵoj!
La lipoj kisantaj varmigas la korojn, sanigas la animojn.
Pro nur unu kapo,
Se ŝi min forgesas,
Ne gravas la vivon,
Perdi ja mil fojojn,
Kial vivi plu ?
Kiom da malĝojoj pro nur unu kapo?
Milfoje mi ĵuris, ne vetos mi plu
Sed inas la rigard’, kaj venas la forges’
Kaj mi nur vidas lipojn, sopiras al kares’
Ne plu da vetkuroj,
Mi diras serioze: “tiuj emocioj ne taŭgas por mi”.
Sed se ĉevaleto brilos dum dimanĉo,
Mi ja vetos ĉion, tia estas mi.
Pro nur unu kapo, ĉiuj frenezaĵoj!
La lipoj kisantaj varmigas la korojn, sanigas la animojn.
Pro nur unu kapo,
Se ŝi min forgesas,
Ne gravas la vivon,
Perdi ja mil fojojn,
Kial vivi plu ?
—————————————————————————————–
Dankon al Dirce Sales pro la kunlaboro en “Aferoj de la Vivo” kaj al Waleska Pessata pro la partopreno en la ero “Humuraĵo”.


