26a de septembro 2009
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [17:17m]: Play Now | Play in Popup | Download
![]()
Saluton! Ekde hodiaŭ vi povas fari sugestojn kaj kritikojn al nia programo ankaŭ per Orkuto kaj per Ipernito. Sufiĉas inviti nin retpoŝte: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Muziko”
DOLORES DURAN
Dolores Duran(1930-1959)
Dolores Duran – arta nomo de Adiléa da Silva Rocha – naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en la 7-a de junio 1930. Fakte, ŝi estis unu el la plej grandaj brazilaj kantistinoj kaj muzikverkistino. Dolores komencis sian artan vivon kiam ŝi estis 6-jara knabino. Kiam ŝi estis 15-jara, post la morto de sia patro, Dolores komencis labori por la vivtenado de sia familio.
Ŝi memlernis la anglan, la francan, la italan kaj la hispanan aŭskultante muzikojn. Foje, la usona kantistino Ella Fitzgerald opiniis, ke per la voĉo de Dolores okazis la plej bona interpretado de “My Funny Valentine”, klasikaĵo de la usona muzikaro.
En 1957, tiam 27-jaraĝa, Dolores, kiu ĵus disiĝis de sia edzo, post fiaska edziĝo, ricevis de preskaŭ nekonata Tom Jobim kanton, kies teksto estis verkita de Vinícius de Moraes. Post la aŭskultado de la melodio, Dolores verkis la tekston “Por Causa de Você” (Pro Vi) kaj skribis mesaĝon al Vinícius de Moraes petante lian konsenton por ŝanĝi la muziktekston. Vinícius…preferis ŝian version!
De tiam, dum siaj du lastaj vivjaroj, ŝi verkis kelkajn el la plej belaj, malĝojaj kaj teneraj brazilaj muzikoj, kiel ekzemple “Castigo”(Puno), “A Noite do Meu Bem”(“La Nokto de Karino”, laŭ la traduko de Sylla Chaves), “Olha o Tempo Passando” (Rigardu la Pasantan Tempon) kaj “Estrada do Sol”(Sunvojo), inter tiom da aliaj. Kiam Dolores Duran estis 29-jaraĝa, en la 23-a de oktobro 1959, ŝi alvenis hejmen je la 7-a matene kaj diris al sia servistino: “Ne vekigu min. Mi estas laca. Mi dormos ĝis la morto”.
Bedaŭrinde, ŝi estis tute certa…
Originala teksto de Carô Murgel
Adaptis kaj esperantigis: Djalma Pessata
Muzika Momento
En 1955, Dolores Duran kantis la unuan muzikon registritan en Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu muziko estas “Nigraj Manteloj”, esperanta versio de “Koimbro” (Aprilo en Portugalio) la fama portugala kanzono kies teksto temas pri la urbo Koimbro, kie ekzistas fama lernejo.
Kovrilo de la vinildisko “Dolores Viaja”(Dolores Vojaĝas), el 1955, kun la esperanta muziko “Nigraj Manteloj”
Nigraj Manteloj
Muziko:Raul Ferrão
Teksto: José Galhardo
Esperantigis: Othon Baena
Kantas: Dolores Duran
La plej fama lernejo de nia bela lando
inter arbaro staras kaj ĉarma banstrando.
Kie oni bone lernas, kun sento de la kor’
kiel nuba estas rememor’
sed estas revivi la majstroj eldiras min
ĉe vi alvokon aŭdu, de virin’
Manteloj nigraj tie, studas por estonto
vigliĝante volonto, kaj ja ni.
Doloro tage kreskas, plezuro estas fabel’
nun diras ĉiu kor’ kaj plendas…
Sed daŭru en la ĉiel’, Fortigas nian penson
kaj fonton vi mallumo etendas.
Ĉu Vi Scias?
Kun Alcione Koritzky

Ĉu vi scias, ke Ĉinio havas eble aparte gravan rolon en la antaŭeniĝo de Esperanto? En la lando de la plej granda loĝantaro en la mondo, la ŝtataj aŭtoritatuloj subtenas aktive Esperanton, la informaj servoj uzas Esperanton, kaj la ŝtata radio elsendas ĉiutage en la internacia lingvo.
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique
Maria Pozder Almada(1923-2009)
Forpasis en la lasta sabato la esperantistino Maria Almada. La morto okazis post plurmonata enhospitaliĝo pro Cerbo-Vaskula Afekcio, kiun ŝi suferis ĉi-jare. La korpo estis entombigita en la tombejo São Paulo. Marija Pozder Almada estis vidvino de Francisco Almada, kun kiu ŝi edziniĝis en 1962. Ŝi naskiĝis en Hungarujo, kie ŝi eklernis esperanton. Maria Almada estis membro de Esperanto-Asocio de São Paulo kaj honora membro de Brazila Esperanto-ligo.
Revuo Bona Volo n-ro 65
Legio de Bona Volo publikigis la 65-an numeron de la revuo Bona Volo. La ĉefa artikolo pritraktas la 150-jariĝon de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Elstariĝas ankaŭ la raporto pri la partopreno de LBV en la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto kaj la artikolo verkita de Paiva Netto pri la internacia financa krizo. Bona Volo legeblas senpage ĉe la adreso www.boavontade.com.
Humuraĵo

Patro al sia filino:
- Ĉu via nova fianĉo havas monon ?
- Ho! Ĉiuj viroj estas egalaj! Tiu estas la sama demando kiun li faris pri vi.
Adiaŭa Muziko
Kovrilo de la KD “Masko” – Kajto
Masko
Teksto: Sabine Trenner
Muziko: Nanne Kalma
Kantas: Kajto
Post matena ellitiĝo ĉiam jenas sama ago:
La pretigo por prestiĝo, la preparo por la tago.
Decas bele sin ja vesti, ŝminki, kombi, kaj parfumi,
Ĉar nur plaĉaspekte esti, nomas ni ja kulturumi.
Je vespero post laboro regas min jena problemo:
Kiel plaĉi kun humoro, afableco, sindeteno?
En konformo kun socio estu miaj agoj nur.
Ĉar per tio – dank’ al Dio! – vivas nia grandkultur’.
Ho! Imagu katastrofon kiun foje mi travivis:
Preterpasis la spegulon – vizaĝfaldoj ekskluzivis.
Naŭza, aĉa kromfiasko
Figrimaco de pajaco.
Ĝis min kaptis la sagaco
Forgesita estis masko.
Fiasko! Masko!
—————————————————————–
Dankon al Fernando José Galvão Marinho kaj al Waleska Pessata pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.


