19a de septembro 2009
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [17:24m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! Faru kritikojn kaj donu sugestojn al nia skipo: falamundoesperanto@gmail.com
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “Sporto”
La legenda Fejdipido(530 a.K./490 a.K.)
POR FORKUROJ, TAŬGAS KRUROJ…
Tiu esprimo estas uzata, kiam oni bezonas ekkuri, ĉefe se oni estas antaŭ baldaŭa danĝero. Kuri estas io, kion sanaj homoj faras eĉ antaŭ ol komenci piediri, ĉar piediri estas provo stabiligi la korpon, kiu emas kliniĝi antaŭen. La infano, provante ne fali,ekkuras.
La Strat-kuroj ĉiam altiris la atenton de homoj kaj, el inter la kur-specoj, la plej fama, la reĝa speco en Olimpikoj, estas sendube la Maratono.
Estas legendo, laŭ kiu, en la jaro 490 antaŭ Kristo, la grekoj venkis la persojn en la batalo ĉe Maratono — kaj soldato Fejdipido (Pheidipides) devis alporti la bonan novaĵon ĝis la urbo Ateno.
Li kuris proksimume 35 km, de la ebenaĵo Maratono ĝis Ateno kaj, kiam li alvenis, li kapablis nur eldiri “Ni venkis!” kaj falis morta!
Fakte ne ekzistas pruvo pri tiu legendo, sed la historieto estas bona kaj inspiris la konkuron, kiu okazis unuafoje en la Olimpikoj de 1896, en Ateno.
En la ĵus pasinta 6-a de septembro ĉi-jare, antaŭtago de la celebro de la Sendependiĝo de Brazilo, okazis en Rio Duona Internacia Maratono de Rio-de-Ĵanejro — kaj Esperanto prezentiĝis pere de malgranda sed obstina skipo, konsistanta el Walter Fontes, prezidanto de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro kaj mi, Alcione Koritzky. Ni ankaŭ havis la kunlaboron de Erick en la kunordigo kaj disdono de esperantistaj mesaĝoj al la ĉeestanta publiko.
Ĉi tiu ne estis la unua fojo ke Walter Fontes kunportis la flagon de Esperanto pere de sporto. Li ankaŭ partoprenis en la Kurado de Sankta Silvestro, en urbo San-Paŭlo. La diskonigo de la evento estas farita de la Projekto Esperanto por la Publiko, kunordigita de la senlaca esperantisto Evandro Caboclo.
Se vi estas strat-kuristo, aranĝu en via urbo la skipon “Esperanto” kaj enskribiĝu en tiu demokrateca kaj frateca sporta evento. Se kuri estas bone por la sano, kuri por Esperanto estas tre bone por la koro…
Teksto de Alcione Koritzky
Muzika Momento
Via Nokto
Verkis: Rainer Conrad
Kantas: Tutmonda Muziko
Germana grupo Tutmonda Muziko
Mi memoras ke vi staris apud mi
Parolis per okula bril’
Hezitis vi, sed diris mi al vi
Ke ni forgesu flirtojn mil
Ho destin’, ne plu pasos tiu hor’
Ho destin’, elsendas mia kor’
Mesaĝon nur por vi
Sankta Patro, jen ni
Jen la nokt’
Mian floron plantis vi
Jen la nokt’
Kredu, kion kantis mi
Pensu pri mi, ho mia beb’ – via nokt’
Eĉ se multaj ne plu kredas pri la am’
Vi ĉi zorgon prenis for
Nia nokto – tuta vivo por ni
Restados mi, do ĉesu plor’
Ho destin’, ne plu pasos tiu hor’
Ho destin’, elsendas mia kor’
Mesaĝon nur por vi
Sankta Patro, jen ni
Jen la nokt’
Mian floron plantis vi
Jen la nokt’
Kredu, kion kantis mi
Via nokt’
Humuraĵo

Avarulo eniras pan-vendejon:
-S-ro, mi volas aĉeti unu panon!
La vendisto demandas:
-Ĉu vi scias, ke hodiaŭ plialtiĝis la prezo de la pano?
La avarulo respondas:
-Ne gravas…mi petas la hieraŭan!
Novaĵoj
Informas Fabiano Henrique
Profesoro Carlo Minnaja
La 31-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de Universala Esperanto-asocio okazos sabaton, la 28-an de novembro. La aranĝo estos dediĉita al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ivo Lapenna. Profesoro Carlo Minnaja faros du prelegojn pri la vivo kaj verko de la omaĝonto. Krome oni montros filmojn kun fragmentoj el diversaj paroladoj de Lapenna. Okazos ankaŭ prezentado de novaj eldonaĵoj, kiuj, same kiel ĉiuj aliaj varoj en la Libroservo de UEA, estos vendataj rabate. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
D-ro Maurício Monken, en la centro de la foto, vestita per griza jako
La 20-an de septembro okazos la Esperanto Renkontiĝo de Sudparaiba Valo. La programeroj havos lokon en la urbo Karagvatatubo, ĉe la norda marbordo de Ŝtato São Paulo. Organizas la aranĝon la loka esperantista grupo, gvidata de la kuracisto Mauricio Monken. Inter la prelogontoj elstariĝas David Bianchini kaj Pedro Cavalheiro. Aliĝilon kaj informojn oni trovas ĉe la adreso
www.easp.org.br.
Ĉu Vi Scias?
Kun Alcione Koritzky
Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro
Ĉu vi scias, ke KKE, Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, produktis originalan esperantan filmon en 1975? “La Sesa Raso” estis verkita kaj reĝisorita de Reginaldo Cipolatti kaj prezentas progresintan Teron en estonteco. Tiam, sciencisto sukcesis revivigi memmortigintojn kaj ankaŭ monstron, kiu donas specialajn povojn al stranga virino, Ester. Pro manko de mono, la filmo ne estis finpretigita.
Poeziaĵo

Obstino
De Maria Nazaré Laroca
Mi insiste
ŝaltas stelojn
sur vian vojon,
sed malgraŭ tio
vi ĝojas faleti
en la mallumo.
Adiaŭa Muziko
Kasiano, kunverkisto de la originala brazila kanzono “Primavera”
Printempo
Esperanta versio de la fama brazila kanzono “Primavera”.
Verkis: Cassiano kaj Sílvio Rochael
Esperantigis kaj kantas: Markone Froes
Kiam la vintro alvenos
Mi volos esti ĉe vi
Kiam aŭtuno revenos
Mi volos esti ĉe vi
Mi
Printempo floras
Vin amas
Printempo floras
Vin amas
Mia amo
Jen ruĝa rozo
de mi al vi
Jen ruĝa rozo
de mi al vi
Jen ruĝa rozo
de mi al vi
Mia amo
La ĉielo bluas gaje
For pluvo !
La ĉielo bluas gaje
For pluvo !
La ĉielo bluas gaje
For pluvo !
Mia amo…


