12a de septembro 2009

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  ESPERANTE [17:31m]: Play Now | Play in Popup | Download

  

Saluton! Sendu viajn kritikojn kaj sugestojn pri nia radioprogramo per la retadreso: falamundoesperanto@gmail.com

Aferoj de la Vivo

La hodiaŭa temo estas “Humuro”

La tridek “veraĵoj” plej ripetataj

                    


ADVOKATO
Tiu proceduro rapide finiĝos.

STRATVENDISTO
Kaze de iu ajn problemo, revenu ĉi-tien por ke mi anstataŭigu la varon.

GASTIGANTO
Ĉu vi jam estas foriranta? Estas tro frue!!!

DATREVENANTO
Ĉu donaco? Pli gravas via ĉeesto .

EBRIULO
Mi bone scias, kion mi diras.

SENINFANAJ GEEDZOJ
Revenu ĉiam.Ni amegas viajn infanojn.

DOMMAKLERISTO
Maksimume post ses monatoj oni instalos rimedojn por ke vi havu akvon, lumon kaj telefonon.

POLICA DELEGITO
Ni faros la necesajn paŝojn.

DENTKURACISTO
Vi sentos nenian doloron.
10ª
ELREVIGITA VIRINO
Neniam plu mi interesiĝos pri viro.
11ª
ŜULDANTO
Morgaŭ, nepre!
12ª
TUBISTO
Tio okazas pro troa eksterhejma akvopremo
13ª
17-JARAĜA FILINO
Mi dormis ĉe kolegino.
14ª
17-JARAĜA FILO
Antaŭ ol la 11ª ptm mi revenos.
15ª
ESTRO DE BANKA AGENTEJO
Ni laboras laŭ la plej malaltaj bank-tarifoj de la merkato.
16ª
MALAMIKO DE LA MORTINTO
Li estis bona viro.
17ª
FUTBALISTO
Ni daŭre laboros forte.
18ª
ŜTELISTO
Ĉi-tio estas donaco farita de la viro.
19ª
MEKANIKISTO
Estas  karburila problemo.
20ª
KONTRABANDISTO
…kvalito garantiata de la fabriko.
21ª
AMINDUMANTINO
Sincere mi konfesas,ke eĉ kisi mi ne scias…
22ª
AMINDUMANTO
Fakte, vi estas la nura virino,kiun mi amis.
23ª
FIANĈO
Kiel eble plej baldaŭ ni geedziĝos!
24ª
PAROLADISTO
Nur du vortojn …
25ª
MALRIĈULO
Se mi estus milionulo, mi disdonus monon al ĉiuj.
26ª
NOVEDZO
Ĝis la morto apartigos nin…
27ª
ŜUISTO
Post uzado ĝi fariĝos  komforta.
28ª
BOPATRINO
Mi ne eniras en geedzan kverelon.
29ª
SENLABORULO
Ekde 3 jaroj mi vane serĉadas laboron.
30ª
MI
Ĉi tiu estas la lasta retmesaĝo,kiun mi plusendas.

De nekonata aŭtoro
Esperantigis: Fernando José Galvão Marinho

 

Muzika Momento

Kanto al la Mondo
Muziko, teksto, perkutiloj, gitaro kaj voĉo: la brazila muzikisto Daniel Haddad

Brazila muzikisto Daniel Haddad

Kantas mi al tuta mondo
El mia mondo kantas mi
kun la volo pri vojaĝo…
Sentas do la energion kiu kreskas pro la vol’,
pri la kono de la mondo…
La pejzaĝo iĝas klara tre feliĉa iĝas mi,
pro la kanto de la vivo…
Per la sento, daŭra venko pli formiĝas enforma,
kreskas tia simpatio!
Mi kun Vi al la mond’
Internacia lingvo plia kon’
Mi kun vi al la mond’
Internacia lingvo kuna kon’

 

Humuraĵo

 

En apoteko demandas sinjorino:
- Kion vi havas por la blanka hararo ?
- Grandan respekton, karega sinjorino.

Novaĵoj

Informas Fabiano Henrique

 Busto de Zamenhof atingita per farbo

La Polico de Bjalistoko arestis la respondeculon pri la atenco al la busto de la kreinto de Esperanto. Temas pri 17-jaraĝa junulo, kies identeco ne estis diskonigita. Laŭ sciigo de la amaskomunikiloj, la monumento omaĝe al Zamenhof estis atingita per farbo ĵetita de kapuĉita viro, dum la ĵus finiĝinta Universala Kongreso de Esperanto. Dum depozicio farita en distrikta policejo, la arestito ne sukcesis klarigi la motivojn de la delikto. Tuj poste li bedaŭris la okazintaĵon. Lokaj gazetoj informis, ke la krimulo estis arestita dum sia datrevena festo. La pola kriminala kodo fiksas por vandalismo maksimuman  punon je 5-jara malliberigo. Polico ankoraŭ esploras ĉu la junulo partoprenis de aliaj atencoj, kiuj okazis dum la UK.
 
Walter Fontes disvastigas E-on en gravaj maratonaj kuradoj

La esperantista movado partoprenis de la Duona Marotono de Rio-de Ĵanejro. Konsiderata kiel unu el la precipaj eventoj de brazila sporta kalendaro, la kurado estis disputata en la lasta dimanĉo. La geatletoj Walter Fontes kaj Alcione Koritzky estigis la skipon Esperanto. La duopo plenumigis la konkuron kune, post du horoj kaj 27 minutoj. Pli ol 17 mil personoj partoprenis de la 21-kilometra kurado.

 

Ĉu Vi Scias?

Kun Alcione Koritzky
LIBE – http://libe.narzan.com

Ĉu vi scias kio estas LIBE? LIBE estas mallongigo de “Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj”. LIBE estis fondita en 1951, en Munkeno, Germanio, kaj precipe celas unuigi diverslandajn blindajn kaj viddifektitajn esperantistojn por helpi al ili en studado, perfektiĝo kaj praktika utiligo de la internacia lingvo per brajla skribo aŭ per sonaj dokumentoj.

 

Adiaŭa Muziko

La Virbovo kaj la Luno
Esperanta versio de la populara hispana kanto “El Toro y la Luna”
Verkis kaj kantas: JoMo

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

La virbovo kiu ekamis la lunon
Kaj forkuras dum la nokto el bovej’
La odora papaveto kaj la pruno
Jen parfumas la kamparon bone plej
Rosmareno de montaro al rand’ de river’
La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
La virbovo kuraĝega kaj de brava genero
Memoraĵon de la luno konservas en la kor’

La luno dum nokto alvenas
El la profund’ infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras.

————————————————————————

Dankon al Fernando José Galvão Marinho kaj al Waleska Pessata pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.

Comments are closed.