29a de aŭgusto 2009

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  ESPERANTE [15:37m]: Play Now | Play in Popup | Download

Saluton! Skribu al ni per la retadreso: falamundoesperanto@gmail.com. Sendu viajn kritikojn kaj sugestojn.

Aferoj de la Vivo

La hodiaŭa temo estas “Arkeologio

Ĉu Kleopatra eltrovita?

Kleopatra(69 a.K. / 30 p. K.)

Virina kranio, elterigita apud la urbo Aleksandrio, povus esti tiu de la plej fama el la reĝinoj de Egiptio : Kleopatra. Tiu eltrovo, se ĝi montriĝas vera, povus esti la plej grava ekde la identigo de la tombo de Tutanĥamono en 1922. En aprilo 2009, kiam ekstartis la arkeologiaj serĉoj, la arkeologisto Zahi Hawass estis optimisma, kaj esperis fari gravan eltrovon.

“Tio povus esti la plej grava eltrovo de la 21-a jarcento. Ĉi tiu loko estas perfekta ŝirmejo por la korpoj de Kleopatra kaj Marko Antonio ” li deklaris. La sciencistoj ne konfirmis ĝis nun, ke la kranio eltrovita de la teamo de Dro Hawass estis tiu de la egipta suverenino. Sciencaj testoj devas denove esti elfaritaj por konfirmi aŭ malkonfirmi ĉi tiun hipotezon. La restaĵoj de kompleta korpo, eltrovitaj apud la kranio en ŝtona ĉerko, devas esti ankaŭ submetitaj al tuta serio de testoj por lerni pli pri ilia deveno.

La Supera Egipta Konsilio pri Antikvaĵoj klarigis, ke tri ejoj estis identigitaj lastan februaron, dum radarsondado sub la ternivelo. Inter ili, la ejo kiu ŝirmas la restaĵojn, troviĝis apud la Lago Mariut, estis konstruikta dum la regado de Ptolomeo la Dua.

El la retpaĝaro “eventeo.net”, aprilo 2009-08-16

Muzika Momento

Ni Renkontiĝos
Verkis: Vladimir Soroka
Kantas: Oraj Kantoj

Oraj Kantoj, el Rusio

Post multaj jaroj renkontiĝos ni,
kiam ĉi tempo estos histori’,
kiam la nunaj tagoj pasos for,
do, kion fari? Sed ne plendas mia kor’,

Ni renkontiĝos en amika rond’,
kaj rememoroj – kiel varma ond’,
kaj niaj kantoj sonos ĝis aŭror’,
niaj tendaraj kantoj – ĝojo kaj dolor’.

Vento kruela ne disigos nin,
ja en batalo venkos la obstin’,
ja geamikoj en la tuta mond’
estas plej vera en la vivo firma fort’.

Ni renkontiĝos dum feliĉa temp’,
fruaj hirundoj venos kun printemp’,
suno unua kaj unua flor’
novan inspiron vekos en amika kor’.

Poeziaĵo

Parolu, Mondo!
Akrostiko farita de la aŭskultanto Silvana Paredes, el Gŭajakilo, Ekvatoro
La retpaĝo de Silvana Paredes: www.silvanaparedes.org

Silvana Paredes(memportreto)

P ensoj de frateco
A lvenis al la tuta mondo
R esponde al la bezono de paco,
O kazigante la unuecon inter
L andoj, kontinentoj kaj personoj,
U nuigante nin en unu solan koron.

M embroj de pluraj kulturoj nun venas kune kiel
O ndoj de la sama maro kie ni estas.
N askita por protekti nin, gefratojn,
D ankon al la internacia lingvo kiu
O feras al ni gvidantan manon.

Humuraĵo

Post la lasta tago…  :-)

Vivu ĉiu tago kvazaŭ ĝi estus via fino ĉar…
… je iu tago vi pravos!

Novaĵo

Informas Fabiano Henrique

La diskeldonejo Vinilkosmo estis premiita dum la lasta Universala Kongreso de Esperanto. La firmo ricevis la Premion Onisaburo Deguchi 2009. La honoraĵo estas donacata al individuoj kaj institucioj, kiuj laboras por paco kaj amikeco inter la popoloj. Laŭ la komitato, kiu respondecas pri la premiigo, Vinilkosmo estis elektita pro sia kontribuo al la integriĝo de la nacioj per esperantista muziko. La diskeldonejo ricevis, krom diplomon, du mil eŭrojn, monsumo, kiu estos destinata al la produktado de novaj diskoj.

Walter Rosa Fontes

Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro estis premiita per la Trofeo Vi kaj Paco. Kreita de la mediumo Divaldo Franco, tiu honoraĵo celas rekompenci fizikajn kaj jurajn personojn, kiuj elstariĝas naci- kaj internaciskale, pro ties agado favore al la kulturo de paco. La cerimonio, kiam oni transdonos la trofeon, okazos en la 19-a de decembro en urbo Salvador. Tiam Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro estos reprezentata de sia prezidanto, la atleto Walter Rosa Fontes.

Ĉu Vi Scias?

Kun Alcione Koritzky

Rade estas ligita al “Rotary International”

Ĉu vi scias, ke “RADE” estas mallongigo de “Rotaria Amikaro de Esperantistoj”? “RADE” signifas ankaŭ “per la rado”, ĉar dentrado estas la insigno de Rotario Internacia.
RADE, fondita en 1928, estas la plej malnova el la cento da fakoj de Rotario Internacia kaj celas plenumi unu el la ĉefaj celoj de Rotario, kiu estas la interkompreniĝo kaj mondamikeco.

———————————————-

Marŝante kaj servante, kredante kaj amante, ni trankvile esperos.
Francisco Valdomiro Lorenz

———————————————-

Adiaŭa Muziko

Bandonio
Esperanta versio de la franca muziko “Bandonéon”
Verkis: Emmanuel Dubois
Esperantigis: Roel Haveman
Kantas: Esperanto Trio

Esperanto, trio el Francio

En barrio* de malnova stil’
Nun bruas el drinkeja pord’.
En strato de la ‘Luna Bril’
Kuniĝas am’ kaj malbonsort’.
Jen Luceano, jen Leon’,
Ridet’ malĝojas sen graci’.
Grimac’ feliĉas pro ebri’
Laŭ sonoj de l’ akordion’.

Kaj sub sunbrilo de neon’,
Kaj dum hispana gitarlud’,
Nun fajras sang’ en ambezon’.
Ebrie tangas la drinkej’,
Kaj ritme laŭ la festa ond’
Flamenke hulas la dancad’.
La ŝipo kun danceja rond’
Nun flugas for al Eldorad’.

Kaj ĉe l’ unua tanga son’
Sin donas Margo al la bal’,
La ruĝa, ora dancdemon’
En korp-al-korpa taŭrbatal’.

Oh, mi amor, baila, baila, baila*

Milonga* kant’ en nokta hor’,
Dum plende ploras bandoni’.
Mi corazón*, vin amas mi,
Sur pampo Margo flugas for.
En barrio* de malnova stil’,
En la nebuloj de l’ maten’,
Nun vakas revo kaj la glas’,
La ŝip’ revenas al haven’.

[*hispane:
barrio: kvartalo
Oh, mi amor, baila, baila, baila: Ho, mia amo, dancu, dancu, dancu
Mi corazón: mia koro(karulino)
Milonga: ia argentina kanto]

—————————————————–
Dankon al Silvana Paredes kaj Emílio Cid kaj Fernando José Galvão Marinho kaj Floriano Pessoa pro la specialaj kunlaboroj en nia hodiaŭa programo.

Comments are closed.