15a de aŭgusto 2009
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [17:04m]: Play Now | Play in Popup | Download
dulingve
esperante
Saluton, karaj gesamideanoj! Ĉi tie vi povas legi, aŭskulti kaj “vidi” nian programon. Post la hodiaŭaj tekstoj estas du sondosieroj(dulingve kaj esperante) por ke vi aŭskultu nian programon. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com.
Aferoj de la Vivo
La hodiaŭa temo estas “demografio”

Konstante kreskas la monda loĝantaro. Post proksimume 40 jaroj ĝi nombros naŭ miliardojn: la kresko devenos ĉefe de landoj en Azio kaj Afriko. Sed en Ukrainio (same kiel en Rusio kaj Belorusio) malkreskos la popolo.
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN) vivis sur la terglobo en 1950 2529 miliardoj da homoj; en 2009 6829. Daŭre kreskos la cifero ĝis en 2015 proksimume7302, kaj en 2050 ĝis 9149. En la samaj jaroj la ukraina loĝantaro jenas: 37; 46; 44; 35. Do en la daŭro de 100 jaroj la loĝantaro – kontraste al multe aliaj landoj – malkreskos.
Same en najbaraj landoj Rusio kaj Belorusio. Jen la samjaraj ciferoj: Rusio – 103; 141; 138;116; Belorusio – 7,7; 9,6; 9,3; 7,3. Kontraste: en Usono – 158; 315; 333; 404; Barato – 371; 1198; 1294; 1613; Ĉinio – 544; 1345; 1395; 1417; kaj Brazilo – 52; 193; 202; 218.
El tio sekvas konstanta maljuniĝo de la loĝantaro en Ukrainio. Nun la meza ago estas 39 jaroj; laŭ UN post dek jaroj ĝi estos 40.
Teksto de Dmitrij ciBulevSkij – Revuo Monato – Aŭgusto 2009
Muzika Momento
Tragedio
Verkis: Rainer Conrad
Kantas: Tutmonda Muziko

Senfoliariĝas
Arboj jam en maj’
Akvo malpuriĝas
Ĉirkaŭ eĉ havaj’
Birdoj falas teren
El ĉiela pac’
Radias aeren
la atomminac’
Oh, oh ne, malpermesu tion ĉi
Oh, oh ne, mondon savu ni de ĝi
Uh, tragedi’
Tamen ĝi aspektas
Kiel komedi’
Uh, tragedi’
Jam aŭdeblas nia
Fina melodi’
Uh, tragedi’
Troas problemaro
Kaj rezignaci’
Nulas nia faro
Fuĝas la raci’
Plu seninterrompe
Fluas la ĉampan’
Vivas ni senhonte
Dancas sur vulkan’
Oh, oh ne, tuj ni finu tion ĉi
Poeziaĵo
Momento
Verkis: Maria Nazaré Laroca
Maria Nazaré Carvalho Laroca
Milda vualo de lumo
ektuŝas mian vangon
kiel fluganta kiso.
El la sino de la vento,
bruas kanzono
de birdoj
faritaj el feliĉo.
En ĉi tiu unika momento
ŝajnas, ke Dio
ĵus ekripozis por amuziĝi.
Humuraĵo

Du viroj interparolas.
Diras la unua:
-Ve! Mia edzino prenis tuton de miaj posedaĵoj kaj forlasis min.
La dua viro:
-Vi estas feliĉa. Mia edzino ankaŭ prenis tuton de miaj posedaĵoj, sed…ne forlasis min!
Novaĵo

Flandra Esperanto-Ligo lanĉis la libron “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj”,la kompleta verkaro de Lidia Zamenhof, kompilita de Jean Amouroux, Zofia Banet-Fornalowa, Masayosi Higasida kaj Bernhard Westerhoff, kun antaŭparolo de Louis Christophe Zaleski-Zamenhof.
La vivon de Lidia Zamenhof, plej juna el la tri Zamenhof-infanoj, stampis la du mondmilitoj. La unuan ŝi travivis adoleske kaj dum la dua ŝi pereis koncentreje. Ŝiaj en tiu ĉi volumo kolektitaj artikoloj, paroladoj kaj fikciaj verkoj pentras unikan bildon de la periodo intermilita. Lidia volis esperantistojn savi de la regantaj naziismo, rasismo kaj aliaj materiismaj ideologioj. Kaj ŝi sopiris vidi ilin fermenti la venon de paca kaj justa estonteco pri kiu revis ŝia patro.
Pli da detaloj pri la libro vi trovos ĉe www.retbutiko.net
Ĉu Vi Scias?
“Angoroj”, fotita de Jacques Mahé(1963)
Ĉu vi scias, ke la unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo estis “Angoroj”? Temas pri kriminala filmo produktita de la franca direktoro Jacques-Louis Mahé, en 1963.

Ĉu vi scias, ke “Mefisto”, hungara filmo de István Szabó, gajnis la premion “Oscar” kiel la plej bona eksterlanda filmo, en 1981 kaj ĝi estis dublita Esperanten okaze de la 100-jara jubileo de la lingvo, en 1987?
——————————————————–
Esti esperantisto ne estas nur paroli, legi aŭ skribi Esperante, sed precipe eksenti en la koro la Esperantan idealon.
Gilberto A. Silva Velho
———————————————————
Adiaŭa Muziko
Nia adiaŭa muziko estas:
En Akvo de la Klara Fonto
Esperanta versio de la muziko “Dans l’eau de la claire Fontaine”
Verkis : Georges Brassens
Esperantigis : Marcel Redoulez kaj Marcel Ternant
Kantas: Jacques Yvart
La franca kantisto Jacques Yvart
En akvo de la klara fonto
Ŝi tute nuda banis sin
Sed forblovis la vent’ sen honto
La vestojn de l’ĉarma knabin’ .
Al mi ŝi signis pro pudoro
Petis “ Krovu min per foli’
Per folioj de vit’ aŭ floroj
Jen per lekant’, jen per lili’”
Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
Do korsaĵeton faris mi
El petaloj de unu rozo
De unu roz’, ne unu pli.
El vitobranĉo en proksimo
Jupeton jen drapiris mi
Tiel etis la belulino
Sufiĉis ja nura foli’.
Dankema kvazaŭ al hazardo
Ŝi kun brakumo kisis min
Kaj responde pro mia ardo
Jen re senvesta la ondin’.
La junulin’ la ludon ŝatis
Ĉar en la fonto ja sen pent’
Tute nuda ŝi sin banadis
Preĝante nur ke blovu vent’…
Ke blovu vent’…


