4a de julio 2009

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  ESPERANTE [16:53m]: Play Now | Play in Popup | Download

dulingve esperante

Saluton, karaj aŭskultantoj! Nun vi havas du versiojn de nia radioprogramo: la dulingvan kaj la esperantan. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com

Aferoj de la Vivo

Artefarita Inteligenteco

Adamo, artefarita inteligenteco

Dum jardekoj, kelkaj esploristoj pri Artefarita Inteligenteco —en la subfako de lernivaj maŝinoj— prilaboras komputilprogramojn kiuj povas malkovri regulojn kaj leĝojn surbaze de statistikaj aŭ/kaj logikaj rilatoj inter variabloj, simile al kiel sciencisto malkovras “naturajn leĝojn” (pli ĝuste: “modelojn pri partoj el la universo” sufiĉe precizajn por kompreni la funkciadon de parto el la naturo, trovi kaŭzojn kaj efikojn, kaj por antaŭvidi/antaŭdiri la evoluadon de naturo).

Nun la novaĵo alvenas pri maŝina “sciencisto” pli ambicia, ne nur ĉar la problemoj estas kompleksaj —genetiko/biokemio— sed ankaŭ ĉar ne temas nur pri programaro, sed pri roboto kun moviĝantaj organoj por fari ĝi mem la eksperimentojn kiujn ĝi bezonas. Ĝia nomo estas ADAMO (angle: ADAM). La koncernaj sciencistoj (homoj) estas en la Universitato de Aberystwyth, en Kimrio kaj aliaj en Kembriĝo (Britio).

Adamo formulas hipotezojn pri la origino de enzimoj por kiuj sciencistoj estis nekapablaj identigi la kodantajn genojn. Tiam la roboto planas kaj faras eksperimentojn por pruvi siajn hipotezojn: elektanta fermenton mutaciintan el kolekto, kovantajn ĉelojn en inkubatoro, kaj mezuranta iliajn kreskoprocentojn. Adamo ellaboris 20 hipotezojn pri genoj kodantaj 13 enzimojn, el kiuj ĝi konfirmis 12 enzimojn.

Ekstrakto de la  raporto “The Automation of Science” de la revuo SCIENCE de la 3a de aprilo  2009

Muzika Momento

Tempo de Espero

Esperanta versio de la originala muziktemo de la filmo “Jeux Interdits”, de René Clement.

Verkis: Narciso Yepes

Esperantigis: Edward Wojtakowski.

Kantas: Mariusz Domaszewicz

La pola kantisto Mariusz Domaszewicz

Forfluas la tempo kaj spuron postlasas,

Alvenas foriras sopiroj kaj revoj,

Kaj ĝojo kaj larmoj ĉielas kaj teras,

Vi koron espere malfermas al mond’.

Akceptu serene donacon de sorto

La revojn vi lasu kaj flugu ĉielen,

Nebulon evitu, se koron vualas

Amanto ekkredos, ke belas la mond’.

La tempo ankoraŭ por vi nun restinta

En vi kun espero ekbrulu plenflame,

Vivbruo neniam la amon haltigu

La arko ĉiela plu brilu por vi.

Poeziaĵo

Mi Havas Revon

Esperanta versio de “I Have a Dream”

Verkis: Martin Luther King

Esperantigis: Matthew MClauchlin

Deklamas: Maria Ester de Melo Baptista, el Sorokabo, San-Paŭlo, Brazilo

Martin Luther King(1929-1968)

Kiam ni saltigas liberan sonon,

kiam ni sonas ĝin el ĉiu vilaĝo kaj urbeto,

el ĉiu ŝtato kaj ĉiu urbo,

ni povas rapidigi tiun tagon

kiam ĉiuj el la gefiloj de Dio,

nigruloj kaj blankuloj,

judoj kaj ne-judoj,

protestantoj kaj katolikoj,

povos kunigi manojn kaj kanti,

en la vortoj de la malnova negra spiritkanto,

“Fine liberaj! Fine liberaj! Danku Dion; ni estas fine liberaj”

Novaĵo

Probal Dasgupta, prezidanto de UEA

La 16-an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj intencas kunlabori pli intense kaj elpaŝi kune en la monda politiko.

Post la kunveno la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, skribis leteron al la ŝtatestroj, karakterizante la eventon kiel historian kaj samtempe enkondukis proponon. Jen parto de tiu letero: “Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj malpli kostan solvon.”

La broŝuro “Malkovru Esperanton”

“Malkovru Esperanton” estas la titolo de nova 24-paĝa broŝuro pri Esperanto en multaj lingvoj. La broŝuro kreiĝis en internacia kunlaboro, kadre de E@I kaj ILEI, kaj celas prezenti nian internacian lingvon al homoj kiuj ŝatus legi iom pli ol nur faldfolion sed ankoraŭ ne pretas  aĉeti libron pri Esperanto. La Esperanto-versio de la broŝuro rigardeblas ĉe ikso.net.

Humoraĵo

Juĝisto demandis al la akuzito:

- Ĉu dum la rabo vi ne pensis pri via familio?

La akuzito respondis:

- Mi pensis, tamen tiu butiko nur vendas por-virajn vestojn.

Ĉu Vi Scias?

(Kun la partopreno de Alcione Koritzky)

Ismael Gomes Braga(1891-1969)

Ĉu vi scias ke Amerika Esperanto-Akademio estis institucio el la 1940-aj jaroj en Vaŝingtono kaj  je la fino de tiu jardeko la grava brazila esperantisto Ismael Gomes Braga estis  vic-prezidanto de tiu institucio? Amerika Esperanto-Akademio celis instigi kaj gvidi kreivan  literaturan kaj lingvistikan verkadon en Esperanto.

Adiaŭa Muziko

La Bambo

Esperanta versio de la muziko “La Bamba”

Verkis: Trini Lopez

Esperantigis kaj kantas: JoMo

(Elektu kundanciston kaj bambu!)

Por dancadi la bambon,

Por dancadi la bambon

Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,

Kulereto da ĉarmo kun petolemo.

Al la supro, la supro…

Al la supro, la supro,

Alvenos mi

Kaj fariĝos maristo…

Kaj fariĝos maristo,

Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon.

Por atingi ĉielon,

Por atingi ĉielon,

Necesas lerto, kune kun ŝtuparego,

Kune kun ŝtuparego kun suplemento.

Al la supro, al la supro…

Al la supro, la supro,

Alvenos mi

Kaj fariĝos maristo…

Kaj fariĝos maristo,

Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon.

Hejme ĉiuj min taksas

Hejme ĉiuj min taksas

Naiva viro, ĉar mi vere galantas,

Ĉar mi vere galantas al junulinoj.

Al la supro, al la supro…

Al la supro, la supro,

Alvenos mi

Mi fariĝos maristo…

Kaj fariĝos maristo,

Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon.

Por dancadi la bambon,

Por dancadi la bambon

Necesas jeno: kulereto da ĉarmo,

Kulereto da ĉarmo kun petolemo.

Al la supro, la supro…

Al la supro, la supro,

Alvenos mi

Kaj fariĝos maristo…

Kaj fariĝos maristo,

Se volas vi, se volas vi, se volas vi.

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon,

Dancu la bambon.

(Se vi plu, se vi plu piruetos

La ĉapelon mi demetos kaj surmetos!)

Comments are closed.