18a de julio 2009

 
icon for podpress  DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  ESPERANTE [16:21m]: Play Now | Play in Popup | Download

dulingve esperante

Saluton, karaj aŭskultantoj!Nia hodiaŭa programo estas omaĝo al Internacia Tago de la Amikeco, en la venonta lundo, la 20-a de julio 2009. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com

Aferoj de la Vivo

Leciono pri Amikeco
Teksto: Miĥail Pljackovskij

Vivis du paseroj: Kvik kaj Kvivit. Foje Kvik ricevis poŝtan pakon de sia avinjo. Tutan keston da milia grio. Sed Kvik ne diris pri tio eĉ unu vorton al sia amiko.
“Se mi disdonados la milian grion, restos nenio por mi”, – ĝi pensis. Do, ĝi forbekis ĉiujn grajnojn sola. Sed kiam ĝi forĵetis la keston, kelkaj grajnoj tamen elŝutiĝis sur la teron. Tiujn grajnojn trovis Kvivit. Ĝi zorge kolektis ilin en paketon kaj flugis al sia amiko Kvik.
– Saluton, Kvik! Mi trovis dek miliajn grajnojn. Ni disdividu ilin je egalaj partoj kaj forbeku.
- Ne indas…
- Por kio?..
Kvik komencis svingi rifuze la flugiletojn.
– Vi trovis – do, vi manĝu!
– Sed ni ja estas amikoj, – Kvivit diris. – Kaj amikoj devas ĉion dividi egale. Ĉu tio ne estas vero?
– Verŝajne vi pravas, – Kvik diris. Ĝi sentis grandan honton. Ja ĝi mem forbekis tutan keston da milia grio kaj ne regalis la amikon, ne donis al ĝi eĉ unu grajnon. Sed nun rifuzi la donacon de  la amiko signifus ofendi ĝin. Kvik prenis kvin grajnojn kaj diris:
– Dankon al vi, Kvivit! Kaj pro la grajnoj, kaj precipe pro la leciono pri amikeco…

Muzika Momento

Amiko
Teksto: José Carlos Guimarães
Kantas: Koroudeb

Brazila muzikistaro Koroudeb

Kie mi estos, mi iros kun vi
Mia frato kaj bonkora amiko
En la arbaroj, sur montoj,
Ĉe maroj en via vivado estas mi amiko
Kie mi estos, mi iros kun vi mia frato
Kaj bonkora amiko
En la malhumo, la lumo revenos,
La suno brilegos en vi amiko
Frato mia nenio malkunigos,
Frato mia nenio malkunigos nin.

Poeziaĵo

Kanzono de Ameriko
Verkis: Mílton Nascimento
Esperantigis: Marcos Zlóv Zlotovic

Brazila muzikisto Mílton Nascimento

Amiko estas io por ke ni gardu
per pli ol sep ŝlosiloj enterne de la kor’
tiel rakontis kanzon’
de mi aŭdita en Amerik’
sed kiu kantadis ploris vidante amikon foriri
sed kiu restis, en la penso flugadis kun sia kanto kiu la alia memoris
kaj kiu flugis en la memor’ restadis kun la inspiro kiun alia kantadis

Amiko estas por ke ni gardu en maldekstra flanko de l’ brusto,
malgraŭ la tempo kaj distanco diru ne
malgraŭ forgesante kanzonon
ĉar plej grave estas aŭskulti la voĉon venintan el la kor’
ĉar estu, kiu estos; venu, kio venos
iun tagon, amiko, ni  nin renkontos

Novaĵo

De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2009 okazos la 94-a universala kongreso de Esperanto, en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof, en Pollando. Al UK-2009 jam aliĝis preskaŭ 1800 personoj el 61 landoj.
Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun  esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn.

Ĉu Vi Scias?

Esperanto: stranga lingvo en televida reklamo de la entrepreno “Littlewoods Direct”.

Ĉu vi scias ke la brita entrepreno “Littlewoods Direct” uzis Esperanton en sia televida reklamo pri vestaĵoj? Stephen Thompson, de Esperanto-Asocio de Britio diris, ke “ni kredas ke la utilo de Esperanto neniam estis tiel granda”. David Inglis, el “Littlewoods” opinias: “ni scias ke plejparto de tiuj, kiuj rigardis la reklamon, ne komprenis kion oni diris, sed la lingvo estas tiel bela kaj eleganta kiel niaj vestoj!”.

Humuraĵo

Inter amikoj:
-Ĉu vi vere estas mia amiko?
-Jes, certe.
-Do, pruntedonu al mi 200 realojn. Mi lasis la  monon hejme…
La alia rapide prenas la monujon.
-Ho! Mia kara amiko, jen ĉi tie du realoj kaj dudek centavoj por la autobuso kaj veturu hejmen…

Adiaŭa Muziko

Imagu
Esperanta versio de “Imagine”, de John Lennon
Esperantigis kaj kantas: Markone Fróes

John Lennon(1940-1980)

Imagu, ke estas nenia anĝelĉielo.
Tio estas facila, se vi klopodos.
Neniu infero sub ni,
super ni nur la ĉielo.
Imagu ĉiujn personojn
vivantaj por la hodiaŭtago.
Imagu estas nenia patrujo.
Tion ne estas malfacile fari.
Neniu motivo por morti aŭ mortigi
kaj ankaŭ nenia religio.
Imagu ĉiujn personojn
pace vivantaj la vivon.
Vi povas diri, mi estas revema,
sed mi ne estas la sola.
Mi esperas, ke iun ajn tagon, vi aliĝos al ni,
kaj la mondo estos kiel ununura.
Imagu nenian posedaĵon.
Mi imagas, ĉu vi povas tion.
Nenian bezonon pri avideco nek malsato,
frataron da homoj.
Imagu ĉiujn personojn
egaldividantaj la tutan mondon.
Vi povas diri, mi estas revema,
sed mi ne estas la sola.
Mi esperas, ke iun ajn tagon, vi aliĝos al ni,
kaj la mondo estos kiel ununura.

———————————————————————————————

“Plena estas homo nur kiam li havas malfalsan amikon por lin kompreni, por kunpartigi ĉiujn la  siajn pasiojn kaj ĉagrenojn kaj kunstari apud li tutdaŭre la vivon.”
Susan Polis Schutz

———————————————————————————————-

Dankon al Maria Ester de Melo Batista kaj Marly Freitas pro la kunlaboro kun nia hodiaŭa programo.

Comments are closed.