6a de junio 2009
Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
dulingva elsendo
Saluton, karaj aŭskultantoj kaj legantoj. Hodiaŭ nova programero debutas en Parolu Mondo. Ĝi estas “Aferoj de la Vivo”, krestomatio de tekstoj pri diversaj aferoj. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com
klaku sur ![]()
Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur
kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur ![]()
Aferoj de la Vivo
Petego de Arbo al Preterpasanto

Vi, kiu pasas kaj levas viajn brakojn kontraŭ mi, antaŭ ol fari ian malbonaĵon, atente rigardu min.
Mi estas la varmo de via hejmo dum la vintraj noktoj malvarmaj.
Mi estas la amika ombro, kiun vi trovas, kiam vi marŝas sub la aŭgusta suno, kaj miaj fruktoj estas la alloga freŝeco, kiu satigas vian soifon dum vojiradoj.
Mi estas la amika trabo de via domo,la tabulo de via tablo, la lito kie vi ripozas, kaj la lignaĵo de via boato.
Mi estas la prenilo de via ŝpato, la pordo de via loĝejo, la ligno de via lulilo kaj la gastamo ĉe via ĉerko.
Mi estas pano de bonkoreco kaj floro de beleco.
Al vi, kiu preterpasas, mi petegas atente rigardi min, kaj…ne fari al mi malbonaĵon!
Aŭtoro de la teksto: Albano Mira Saraiva
Elportugaligis Fernando Marinho
Teksto trovita de la brazila esperantistino Liette Lêla, la 22-an de Aŭgusto 2005, afiŝita sur trunko de arbo staranta ĉe la korto de Hotelo “Parque Lamego”, en Lamego, Portugalio.
Muzika Momento
Birdo Blanka
Teksto: Jorge das Neves
Muziko kaj voĉo: Tarcísio Lima

Jen priskribo de Brazilo, kie loĝas poezi’:
Tropika lando, jen suna brilo,
Virinoj belaj kaj harmoni’…
Tre gastama, la popolo amas ĉiujn, kiaj ni;
Muzikas bele ĉies gitaro,
Salutas kore vin tie ĉi
Kolombeto, birdo blanka
Ame kveras pli kaj pli
Al la homaro, en nia lando
Kveras por paco, ja kveras ĝi
Povas esti, ke la birdon
La pafisto malgraŭ ni
Volas mortigi malbonintence,
Ĉar por la Paco ja kveras ĝi!
Tamen multaj kolombidoj,
Birdoj blankaj, kia ĝi,
Naskiĝas fortaj kaj por la Paco
De la homar’,
Ja kveradas pli!
Poeziaĵo
Al Karolina
De la brazila poeto Machado de Assis
Esperantigis: Affonso Soares
Deklamas: Nílson Bulhões, el Rio de Ĵanejro.
Nílson Bulhões, el Rio de Ĵanejro
Amata, de la lito vivofina,
Kie vi kuŝas post la voj’ surtera,
mi venas kaj plu venos, Karolina,
alporti koron de kunul’ sincera.
En ĝi pulsadas tiu sento vera,
kiu, spitante al decid’ destina,
tenadis nian vivon plenespera
kaj nian neston igis ben’ senfina.
Mi portas tristajn florojn, el la tero
vidinta nin en ĝoja vivpromeno,
kaj disigitaj nun en mortsufero.
Se montras mi, en larmoj de ĉagreno,
pensojn pri l’ viv’ de lukto kaj prospero,
ili jam velkis en la vivĝardeno.
Novaĵo
Laŭ informo sendita de “Top Blog”, la plej granda portalo de la brazila interreto, la blogo “Esperanto Fora da Toca”, de nia kara samideano , eksprezidanto de BEL, Fernando Marinho, estis proponita kiel konkuranton al la premio TOP BLOG 2009, en la branĉo “komunikado”. “Esperanto Fora da Toca” estas slanga esprimo signifikanta ” Esperanto eksterneste”. Ĝi estasportugallingva blogo, kreita por diskonigi Esperanton inter neesperantistoj. Ni esperas , ke amaso da esperantistoj kaj simpatiantoj al nia movado estos pretaj baloti favore al tiu blogo por montri al la ekstera publiko, ke ” Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos”. Detaloj:La balotado finiĝos la 11-an de aŭgusto 2009; por baloti, la voĉdonanto devas viziti la blogon “Esperanto Fora da Toca”, surklaki la sageton aperantan sur la bildo kie estas la vorto “vote”; poste, nepras ke, la voĉdonanto enregistrigu sin en la portalo “Top Blog”, per du simplaj sciigoj : nomo kaj retadreso; finfine la voĉdoninto ricevos pere de retmesaĝo la konfirmon kaj de la registro kaj de la voĉo.
www.esperantoforadatoca.blogspot.com
Fernando J. G. Marinho
“Esperanto Fora da Toca” konkuras al la premio “Top Blog 2009″ en la branĉo “Komunikado”.
Humoraĵo
Kiom kostas diri “Bonan Tagon!”?
Iu viro vizitas sian amikon:
- Mi vetas kun vi je dek eŭroj, ke vi ne divenos, kial mi vizitis vin!
La amiko provas diveni:
- Nu, certe vi venis por pruntepreni monon de mi.
La vizitanto diras cinike:
Ho!Mi nur volis diri “bonan tagon” al vi. Vi malgajnis la veton! Do…la dek eŭrojn!
Ĉu Vi Scias?
Ĉu vi scias, ke en la Holivuda filmo “Blade: Trinity” /Usono, 2004/ eblas vidi Esperantajn skribojn, sur la konstruaĵoj, pordoj, afiŝoj kaj E-flagojn ? En kelkaj epizodoj eblas aŭdi, ke homoj en la urbo parolas Esperante. En unu epizodo oni montras homon, kiu rigardas filmon “Incubus”, kie ĉiuj herooj parolas en Esperanto.
Blade: Trinity(2004)
Adiaŭa Muziko
Hodiaŭ, la adiaŭa muziko estas “Mia Eraro”, esperanta versio de la muziko “Meu Erro”, de Herbert Viana.Esperantigis kaj kantas Markone Froes.
Markone Froes
Mi volis diri
Vi ne volis aŭdi
Nun ne petu min
Ne faru promesojn
Mi ne volas vidi vin
Kaj nek volas kredi
Ke estos malsama
Ke ĉio ŝanĝiĝis
Vi diras ne scii
Kiel okazis erare
Kaj eraro estis kredi
Ke esti ĉe vi
Al mi sufiĉus
Ho dio mia estis ĉio
Kion mi volis
Mi diris vian nomon
Neniam plu lasu min
Eĉ volante
Mi ne trompiĝos
Mi konas viajn paŝojn
Mi vidas viajn erarojn
Estas nenio nova
Ankoraŭ ni estas similaj
Do ne voku min
Ne rigardu la pasinton
La 12-an de junio estas la Tago de la Amindumantoj en Brazilo. Do, nia venonta programo (13-an de junio)estos dediĉita al la amo.



Emilio diris,
merkredon, la 10-an de Junio 2009 @ 14:02
bone
Djalma diris,
ĵaŭdon, la 11-an de Junio 2009 @ 2:27
Karaj,
Mi havas problemon pri la administrado de la paĝo kaj akcidente forviŝis la komentojn. La ĉefa motivo estis “spamo”. Do mi decidis reaktivigi la sistemon de enregistrigo por sendi komentojn. Mi pardonpetas al ĉiuj kaj dankas pro la atento.