27a de junio 2009
Saluton, karaj aŭskultantoj!Ekde hodiaŭ nia retpaĝo prezentos du versiojn de nia radioprogramo: la nunan dulingvan kaj alian nur esperantan.Ekde hodiaŭ ni ankaŭ havos la partoprenon de nia laborema esperantistino Alcione Koritzky en la sekcio “Ĉu Vi Scias?”.

Aferoj de la Vivo
Kiel Eliri el la Krizo?
(Peco de artikolo skribita por la revuo Monato, en majo 2009)
Aŭtoro: Zlatko TiŝLiar
Ŝajnas, ke la disvolviĝo de la aktuala krizo (krizo de ekonomio, krizo de politiko, krizo de ekologio, krizo de socioj ktp) ĉiam pli montras, ke tute ne eblas antaŭvidi ĝian finon. Ŝajne la homaro unuflanke evoluis al stadio, kiu postulas ĝeneralan ŝanĝon, kaj aliflanke ĝi venis al punkto, de kiu la pluiro sur la malnova vojo kondukas al katastrofo. Ĉu eblas ion ajn antaŭvidi?
Ŝajnas al mi, kiel mi jam skribis en du antaŭaj artikoloj, ke la informadika erao (rimedoj de moderna elektronika teknologio) signifas por la homaro similan salton, kian havis la kombino de transportevoluo kaj la invento de la vapormaŝino. Tiel komplete ŝanĝiĝis la socia strukturo. Ekestis, post feŭda vivkoncepto, la burĝa, kiu inkluzivis la komencon de nova kapitalisma ekonomia ordo, nova rolo de bankoj, nova politika idearo pri libereco kaj egalrajteco de ĉiuj homoj, kaj ideo pri nacio. Ĉiuj tiuj konceptoj nun malnoviĝis kaj bremsas la evoluon de la nova informadika mondo.
La granda krizo daŭros kelkdek jarojn, sed el ĝi eliros nova refreŝigita homaro, en kiu ne plu eblos ŝtato kun miliardoj da malsataj homoj kaj kelkcentmilionoj da terure riĉaj, en kiu ne eblos, ke iuj ne havu puran akvon kaj puran aeron. Anstataŭ la planitaj militoj por akvaj rezervoj, apokalipsaj bataloj por regi la posedon de terenoj, venos tempo nova, tempo en kiu ankaŭ ideoj kiel Esperanto ekhavos sian valoron.
Muzika Momento
Sola en Vaku’
Aŭtoro: Martin Wiese
Kantas: Persone
La sveda rokgrupo Persone
Ĉu vi vere scias kion vi faris?
Ĉu vi vere miras pri la rezult’?
Mi ŝatus vin akuzi
Sed timas vin rifuzi
Pro nura stult’
Mi serĉis por juvelo en pulbazaro
Mi serĉis por planedo en la stelar’
Mi gapis kaj mi miris
foliojn mi fortiris
De l‘kalendar’
…Se mi nenion pentus
Mi ne aprecus vivon plu
…Se mi nenion sentus
Mi ŝvebus sola en vaku’
Mi aŭdis vian voĉon en la radio
Mi aŭdis viajn paŝojn ĉe mia pord’
Subite mi memoris
Kaj ĉio tuj sonoris
Kun malakord’
…Se mi nenion pentus
Mi ne aprecus vivon plu
…Se mi nenion sentus
Mi ŝvebus sola en vaku’
…Se mi nenion sentus
Mi malaperus en la blu’
Novaĵo
La kataluna poeto Abel Montagut
Komence de junio okazis en Majorko, Hispanio, la 11-a Poezi-Festivalo de Mediteraneo. Ĉi-jare la organizantoj invitis unuafoje ankaŭ poeton, kiu verkas en Esperanto – Abel Montagut. Li estis multfoje intervjuita en lokaj amaskomunikiloj. Entute partoprenis dek kvar poetoj, esprimantaj sin en dek lingvoj: la angla, dana, Esperanto, galega, hungara, itala, kastilia, kataluna, malta kaj slovena. En la tago de la inaŭguro aperis artikolo pri la historio de Esperanto en Majorko en la ĉefa ĵurnalo de la insulo. Sekvos dudekhora kurso pri Esperanto en la loka universitato.
Poeziaĵo
Se Estas Paco
Verkis: Luna Fernandes
Esperantigis: Sylla Chaves
Deklamas: Sylla Chaves kaj Neide Barros Rêgo
Sylla Chaves(1929-2009)
Neide Barros Rêgo
Se estas paco en la blua puro
donata de l’ ĉiel’ kun malavar’,
se estas kaj ĉielo kaj lazuro,
kial ne trovas pacon la homar’?
Se estas paco en la mov’ de ondo,
alterne blanka, verda, sur la mar’,
kaj ondas maroj en la tuta mondo,
kial ne trovas pacon la homar’?
Se pacon per parfumoj kaj koloroj
disĵetas flor’ por nia vid’ aŭ flar’,
se estas pac’ en flor’, kaj multaj floroj,
kial ne trovas pacon la homar’?
Se estas paco en la frumatena
saluto birda antaŭ sun-ekstar’,
kaj se la mondo estas birdo-plena,
kial ne trovas pacon la homar’?
Se estas paco en la milda iro
de la zefiro tra la foliar’…
pac’ en zefir’, kaj multe da zefiro…
kial ne trovas pacon la homar’?
Kaj se disverŝas pacon la trankvilo
de beb-rigardo ĉe geedza par’,
kaj se en ĉiu dom’ estas lulilo,
kial ne trovas pacon la homar’?
Se estas paco en preĝanta koro,
kaj se por fido ne ekzistas bar’,
ni preĝu kune, stare kaj en ĥoro,
kaj iam trovos pacon la homar’.
Humoraĵo

Iu avarulo iris aĉeti ĉemizon:
- kiom kostas ĉi tiu ĉemizo?
- 30 realojn – respondis la vendisto.
-Ho! Tro multe!
La vendisto konsentis redukti la prezon:
- 10 realojn!
- Tro multe! – ripetis la avarulo.
Iom kolere, iom malice, la vendisto diris:
- Do, prenu ĝin senpage!
La avarulo ridetis:
- En tiu situacio mi petas du ĉemizojn…
Ĉu Vi Scias?
Kun la partopreno de Alcione Koritzky
Alcione Koritzky
Ĉu vi scias ke en 1990 Fidel Castro persone partoprenis la solenan inaŭguron de la 75-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo, kaj li donis aŭdiencon en la ŝtatestrejo por ĉirkaŭ 200 kongrespartoprenantoj? Samokaze, sciante pri la esperantaj celoj, Fidel diris: “Mi konsideras min soldato de Esperanto”.
Adiaŭa Muziko
Mi Brilu Plu
Esperanta versio de la muziko “The Show Must Go On”
Verkis: Brian May (muzikisto de la rokbando “Queen”)
Esperantigis: Roel Haveman
Kantas: Kore
Dua albumo de la rokbando Kore
Ĉio lantas – ĉu vivon regas ni
Aspiroj vantas – trivita melodi’
Sen elir’
Ĉu ĉie eblas vivi nur en iluzi’
Jen nova dio, jen nova stulta krim’
En la kuliso, en la pantomim’
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi’
Mi brilu plu
Mi brilu plu, (yeah)
Dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
Mia mien’ – plu ridas
La estonteco, ne estas en program’
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am’
Sen elir’
Ĉu iu povas diri kial vivas ni
Mi iĝas certa (certa, certa, certa)
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta)
Kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum’ sopiras al liber’
Mi brilu plu,
Mi brilu plu, (yeah)
Ooh, dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
Mia mien’ – plu ridas
Anim’ pentrita laŭ flugil’ de papili’
La fabelo kreskas plu, sed restos la defi’
Flugas mi – amik’
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Persiste kun grimac’
Kaj sen kapitulac’
Ooh, brilu plu
Ooh, impone nun, demone nun
Sindone jes mi penas iri plu
Plu, mi brilu plu
(Mi ne forgesu vin)
DULINGVE [24:00m]: Play Now | Play in Popup | Download
ESPERANTE [17:54m]: Play Now | Play in Popup | Download

