20a de junio 2009
dulingve
Saluton, karaj aŭskultantoj!Mi ĝojas informi vin, ke ekde la venonta semajno la kara samideanino Alcione Koritzky, el Rio-de-Ĵanejro, estos kun ni, prezentante la sekcion “Ĉu vi scias?”. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com.
Aferoj de la Vivo
Teksto pri Astronomio
Aŭtoro: D-ro David Galadí-Enríquez
(Centro pri Astrobiologio, Madrido, Hispanio)
D-ro David Galadí-Enríquez
Kiu estas la stelo plej proksima de la Tero? Mi plurfoje, ŝerce-neŝerce, faras tiun demandon al geamikoj. Plej ofte, la demanditoj iom pridubas kaj simple diras, ke ili ne scias, sed kelkaj el ili fiere respondas: “la stelo alfa de Centaŭro, kompreneble”. Mi tuj reagas: “Ne, karaj, la stelo plej proksima estas… la Suno.”
La Suno donas al ni lumon kaj varmon. Kiam ĝi estas super la loka horizonto, tiam la ĉielo aspektas blua, kaj neniu alia astro (krom la Luno kaj, kelkfoje, Venuso) vidiĝas. Sen la Suno,dumnokte, la firmamento tre ŝanĝas sian koloron, ĝia fundo iĝas nigra kaj… aperas aliaj astroj: la steloj. La kontrasto inter tago kaj nokto estas tiel ŝoka, kaj la ŝajna diferenco inter la astro de la tago (nia Suno) kaj la astroj de la nokto (steloj) estas tiel granda, ke nia subkonscio malfacile akceptas la fakton jenan: la Suno estas stelo, kaj la steloj estas sunoj. Ĉiuj amantoj de astronomio ja konas tiun fakton kaj, tamen, kiel malofte ni rigardas la Sunon kiel stelon! Kaj, se ni kelkfoje kaj subkonscie forgesas tiun konitaĵon, kio okazas al la ĝenerala publiko? La plej malgranda enketo montros, ke ankoraŭ multaj personoj en la mondo (tiel en riĉaj kiel en malriĉigitaj landoj) pensas, ke la Suno kaj la steloj apartenas al tute malsamaj kategorioj.
La fakto, ke la Suno estas tute normala stelo, inter pli ol cent miliardoj da steloj en nia Galaksio (inter pli ol cent miliardoj da galaksioj en la observebla kosmo), sendube konsistigas unu el la plej gravaj malkovroj en la historio de astronomio. La astronomoj konvinkiĝis pri tiu fakto nur post la kopernika revolucio. Kiam nia Suno akiris la centran kaj ĉefan lokon en la planeda sistemo, oni komencis kompreni, ke ĝi estas simila al la steloj. Tiam, ankaŭ la Tero perdis sian kategorion: se la Suno okupas la centron, do la Tero estas alia planedo, kaj nia planedo ne plu estas la sola mondo, kiu ekzistas. Se la steloj estas sunoj, do la planedoj estas mondoj similaj al la Tero. Tuj post tiu konstato, la sciencistoj komencis konsideri la eblecon, ke vivo ekzistu ne nur ĉi tie, en nia blua kaj akvoplena planedeto.
Poeziaĵo
Ĝusta Direkto
Aŭtoro: Manoel Borges dos Santos (Dokito)
Deklamas:Liette Lêla, el Sankto-Katarino, Brazilo
Liette Lêla, el Sankto-Katarino, Brazilo
Manoel B. dos Santos(Dokito), el Bahio, Brazilo.
Mi portas en la brusto dolĉan kanton
De amo kaj espero pri l’Estonto!…
Kaj dum batadas koro de giganto,
Resonas pasivoĉo sur ĉi-monto.
Mi amas ja la vivon!… eĉ se mondo
De lukto kaj konfuzoj kaj de vanto
Min ĝenas, jen ekestas nova fonto
De lumo, son’, koloroj, diamanto!…
Ĝi estas ventovoĉo de l’amoroj,
La flugparfumo de ridantaj floroj,
Dia Mesaĝo de la am’ kaj belo…
Sed se rigardas mi al mia eno
Mi vidas – min atendas ne malpleno –
Ĉar mi min turnas al la Verda Stelo!…
Ĉu Vi Scias?
Ĉu vi scias ke la 85-a universala kongreso de Esperanto okazis en Tel-Aviv, Israelo, en la jaro 2000? Tiu decido de la estraro de UEA kontraŭis multe da esperantistoj, kaj kelkaj el ili eĉ proponis bojkoti la israelan kongreson, ĉar la situacio en la Proksima Oriento ne estis stabila. Tamen, la temo de tiu kongreso estis “Lingvo kaj la kulturo de paco”, kio favoris trankvilan etoson dum la evento.

Muzika Momento
Ĉu Vi volas Danci?
Esperanta versio de la muziko “Do You Wanna Dance?”, de Bobby Freeman
Esperantigis kaj kantas:JoMo
La franca esperantisto JoMo
Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno:
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu volas vi?
Ĉu vi, ĉu vi, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci kaj preni manon?
Ĉar dancado bonigas sanon.
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci tiel senĉese
Min brakumi ege karese
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno (2-foje)
Ĉu vi volas danci en granda rondo
inter homoj de la tuta mondo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci sub luna lumo?
Amuziĝi laŭ la ritma drumo?
Knanjo, ĉu vi volas danci?
Refreno (4-foje)
Ĉu vi volas danci?
Ĉu vi volas danci?
Humoraĵo

Edzino diras al sia edzo:
- Vidu, mi ne povas kompreni, kial el inter tiom da viroj dezirintaj edzinigi min, mi elektis
ĝuste vin?
La edzo respondas venĝeme:
- Ĉar mi ĉiam estis malbonŝanca!
Novaĵo
Barra Mansa, Rio de Ĵanejro
Morgaŭ, la 21-an de junio 2009, de la 9a ĝis la 17a okazos la 76a Renkonto de Esperanto de la Paraiba Valo. Loko: GREBAL – Avenuo Argemiro de Paula Coutinho, 44, Urbocentro, Barra Mansa, Rio de Ĵanejro. En la programo: Paulo Sérgio Viana prelegos pri la verkisto Euclides da Cunha, Maurício Monken parolos pri gramatikaj elementoj de Esperanto kaj Alberto Flores prezentos biografion de Everaldo Backheuser kaj la “Esperanto-terapion”, inter aliaj programeroj. Por pli da informoj telefonu al DDD 24 – 3322-3273
Adiaŭa Muziko
Amiko
Esperanta versio de la muziko “Amigo”.
Teksto:José Carlos Magalhães
Kantas: Coroudeb
KD “La Espero”, de Koroŭdeb
Kie mi estos, mi iros kun vi
Mia frato kaj bonkora amiko
En la arbaroj, sur montoj,
Ĉe maroj en via vivado estas mi amiko
Kie mi estos, mi iros kun vi mia frato
Kaj bonkora amiko
En la mallumo, la lumo revenos,
La suno brilegos en vi amiko
Frato mia nenio malkunigos,
Frato mia nenio malkunigos nin.
———————————————
Kunlaboris kun nia hodiaŭa programo Marly Freitas kaj Liette Lêla. Dankon al vi.
Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download

