13a de junio 2009

 
icon for podpress  Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download

dulingva elsendo

Saluton, karaj aŭskultantoj!Hodiaŭ ni dediĉas nian radioprogramon al ĉiuj amintoj, al ĉiuj amantoj kaj al ĉiuj amontoj. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com. Vizitu nian retpaĝon: www.parolumondo.com. Tie vi povas aŭskulti, legi kaj vidi nian programon.

Parolu Mondo en la brazila Tago de la Amindumantoj

Aferoj de la Vivo

Al Mia Amanto

Teksto de Carl Mäsak

La sveda esperantisto Carl Mäsak

Ĉiam kiam mi fermas miajn okulojn
Mi vidas vin
Kaj ĉiam kiam silento ĉirkaŭas min
Mi aŭdas vian ridadon
Eĉ kiam mi estas komplete sola
Mi povas senti vian ĉeeston
Mi devas nur meti mian manon
Sur mia brusto
Por scii ke mi amas vin

Ĉiam kiam mi lasas min distriĝi
Mi fine pensas pri vi
Kaj ĉiam kiam mi sentas min trista
La penso pri vi konsolas min
En miaj sonĝoj
Vi igas min deziri neniam vekiĝi
Mi devas nur enspiri profunde
Kaj tiam suspiri
Por scii ke mi amas vin

Muzika Momento

Grandamor’

Verkis kaj kantas: Attila Schimmer

Estis nur momento en la viv’
Kiam ekkonis mi l’amoron, senti ĝin
Kio decidis pri futuro
Venis nova tempo en la viv’
Kiam aperis vi kun fajro en la kor’
Portis lazuron de la ĉielo

Tuj karesis min la ventoj
Ekfloris nur por mi la flor’
Kokcineloj sur la kampoj
Ridetis, ludis plene de ĝoj’

Grandamor’
Min akompanas trans la viv’
Grandamor’
Fortigas, igas min sen tim’
Grandamor’
La steloj en la ĉielo gardas nin sur tero
Grandamor’
Kiam vi estas en la for
Grandamor’
Sentigas vin en mia kor’
Grandamor’
Klarigas sencon de la vivo
Grandamor’

Kolomboj en la vento flugas for
Senlime ami sin sur ĉielo trans la mond’
Ĉi tie restas nur memoro
Venas nova tempo en la viv’
Kiam sur tombo staras kruco kun la nom’
Iam aminte sin du koroj

Tuj alvenas nova vento
Denove floras nun la flor’
Eknaskiĝas nova sento
Denove ami sen dolor’

Grandamor’…

Ĉu Vi Scias?

Geedzoj Grattapaglia(sidantaj)

Ĉu vi scias kiu estas la geedzoj Grattapaglia? Ursula naskiĝis en Germanio. Giuseppe naskiĝis en Italio. Ambaŭ naskiĝis en 1933. Fine de la 1940-aj jaroj ili esperantistiĝis. Post sesjara korespondado, ili renkontiĝis kaj en la posta jaro geedziĝis. Ekde 1974 geedzoj Grattapaglia laboras volontule en Brazilo , en la  municipo “Alto Paraizo”, ŝtato Gojaso, en la bieno-lernejo Bona Espero, esperantista eduka institucio por protekti, eduki kaj instrui infanojn en socia risko.

Poeziaĵo

La Nokto de Karino

Esperanta versio de la muziko “A Noite do Meu Bem”
De la brazila komponistino Dolores Duran
Esperantigis: Sylla Chaves

Dolores Duran(1930-1959)

Volas mi en la mondo la rozon plej belan
kaj la plej frue venantan lumon stelan
por la belig’ de l’nokto de karin’!

Serĉas mi la trankvilon de dormo infana,
la tenerecon de tuŝo du-mana,
por la belig’ de l’nokto de karin’!

Volas mi tutan gajon de ŝipa reveno,
la sindonemon de flora ĝardeno,
por la belig’ de l’nokto de karin’!

Aj!Mi volas amon falantan en ondo,
mi volas tutan belecon de l’mondo,
por la belig’ de l’nokto de karin’!

Aj!Kiel la hora fluad’ vundas min!
Kiel mi volus gardadi ĝis fin’
l’okulojn puraj por rigardi ŝin!

Humoraĵo

Vesperiĝas.Ekstere neĝas. En la ĉambro lumas nur la fajrejo.
La juna viro diras al junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandis, kion vi farus?
- mi krie venigus la panjon!
La viro perdas sian bonhumoron, leviĝas kaj diras:
- Adiaŭ, kara fraŭlino! Mi foriros antaŭ ol vi ekkrios!
- Stulteta viro vi estas! Mia panjo ne estas hejme!

Novaĵo

Koresponda servo de edukado.net estas reta listo de korespondpetoj, al kiu la petantoj mem povas aliĝi. Helpe de rapidaj funkcioj eblas trovi partnerojn laŭ landoj, nomoj, aĝoj, interesoj, lingvoniveloj ktp. Oni povas trovi amikojn kaj eĉ novan amon! La servo aparte traktas grupajn kaj invididuajn petojn. Pri nova korespondpeto avertmesaĝo estas sendata al la interesgrupo. La servo estas parto de portalo edukado.net.: www.edukado.net

Adiaŭa Muziko

Ondo

Esperanta versio de la muziko “Wave”
De la brazila komponisto Tom Jobim
Esperantigis kaj kantas: Flávio Fonseca

Tom Jobim(1927-1994)

Rakontos mi
Okuloj ne vidivas plu
L’aferojn kiujn
Nur komprenas nia kor’
Ĉar fundamentas ja nur la am’
Tute ne eblas  feliĉiĝi sole

Ceteras mar’
Ne ĉio rakonteblas plu
Belegajn  sentojn havas mi
Kaj donas for
Ĉar fundamentas ja nur la am’
Tute ne eblas feliĉiĝi sole

En l’unua foj’ ni vidis nin
Due l’eternec’ etendis sin
Kaj nun lernis mi
Pri l’ondo leviĝinta plu
Kaj pri la steloj
Kiujn ne kalkulis ni
Ĉar amo  iĝas bela surpriz’
Kaj dume
Nokte ĉirkaŭvolvas briz’

——————————
Kunlaboris kun nia hodiaŭa programon Carl Mäsak, Attila Schimmer kaj Waleska Pessata. Al ĉiuj vi niajn specialajn dankojn.

Comments are closed.