30 de majo 2009
Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
dulingve
Karaj aŭskultantoj, pro diversaj petoj, ekde la venonta semajno, ni anstataŭos la studadon de la libro “La Konsolanto” per aliaj verkoj.Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com.
Gutoj de Spiritismo
Libro: La Konsolanto
Verkita de: Emmanuel
Psikografiita de: Francisco Cândido Xavier
organa ĉelo
8.- Kiu estas la diferenco, kiun la Spiritoj rimarkis, inter la biologia kaj la industria kemioj?
- Ĉe la unua superstaras la spiritaj influoj sur ĉiuj organismoj; dume, ĉe la dua, ĉiuj faktoroj havas, ĝustedire, materian efikon.
En tio kuŝas ja la granda diferenco. Tiel estas, ĉar en la interno de la organa ĉelo la vivo-fenomeno submetiĝas al la dia aganto, en sia profunda naturo, kaj, en la industriaj komponaĵoj, la kemiaj kombinoj povas obei al ia homa aganto.
radioaktiveco
9.- Ĉu la radioaktiveco okazigas la detruiĝon aŭ la evoluon de la materio?
- Per la radioaktiveco okazas la evoluo de la materio. El tiu kontinua konsumiĝo okazas ja la kemiaj individuiĝoj, transformitaj en energion, movadon, elektron, lumon, en ilia ascendo al novaj evoluaspektoj, obee al la leĝoj regantaj la Universon.
Suno, la vivofonto
10.- Ĉar la radioaktiveco agas senĉese, ellaborante siajn fortojn, kie troviĝas la fonto de energio por la materio?
- La Suno estas tiu vivofonto por ĉiuj nukleoj de la planeda vivo. Ĉiuj estaĵoj, same kiel ĉiuj centroj, kie agas la fortoj de la embria vivo, ricevas la senĉesan renovigon de siaj energioj per daŭra atompluvo sendita de la sistemo-sidejo al la familio de mondoj ekvilibritaj en ties altiro, en la Senlimo.
Muzika Momento
Simbiozo
Geraldo Mattos
Teksto: Geraldo Mattos
Muziko kaj voĉo: Flávio Fonseca
Muziko ĉarmas nin per ritmagordoj
kaj nian senton skuas per mistero:
ni palpe paŝas tra sonantaj pordoj
de revo, fantazio kaj kimero…
Parolo estas preĝoj, kisoj, mordoj:
jen batalilo en persvadkampanjo,
jen dia blovo de poetaj kordoj,
sublimo sur infanaj lipoj: panjo!
La kanto estas la kunigaj bordoj
de vortosenco kaj de sonkristalo:
brakumo de du infinitaj fortoj,
simbiozo de revemo kaj fatalo…
Poeziaĵo
Ho!Mia Kor’
Marly Freitas, el Rio de Ĵanejro
Teksto:Ludoviko Lazaro Zamenhof
Portugaligis: Sylla Chaves
Deklamas: Marly Freitas
Ho! Mia Kor’ !
Ne batu maltrankvile
El mia brusto nun
Ne saltu for
Jam teni min
Ne povas mi facile
Ho! Mia Kor’ !
Ho! Mia Kor’!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos
En decida hor’?
Sufiĉe! trankviliĝu de l’batado
Ho! Mia Kor’!
Novaĵo
afiŝo pri ERUSP
La 21-a Esperanto-Renkontiĝo de la urbo San-Paŭlo okazos morgaŭ, la 31-an de majo, ekde la 14:00h, en la sidejo de Unuiĝo de la Spiritistaj Societoj, en la kvartalo Santana. Ĉijare, la invititaj prelegontoj estas James Rezende Piton, kiu prezentos la dokumentarion “Vizito per la Tempomaŝino al Kelkaj Unuaj Parolantoj de Esperanto” kaj Guilherme Souto Jardim, kiu priparolos la temon “ Kion oni devas fari por flue paroli kaj kompreni Esperanton?”
La sidejo de Unuiĝo de la Spiritistaj Societoj situas ĉe strato D-ro Gabriel Piza, 433-Santana.
Humoraĵo

Estas tria horo post noktmezo. Policisto haltigis sur strato iun viron.
- Kien vi direktas vin tiel malfrue?- demandis la policisto
- Al prelego pri moralo, sinjoro – diris la viro
- Ne elpensu! Kiu organizas prelegon pri moralo tiutempe? – refutis la policisto
- Mia edzino…
Ĉu Vi Scias?
Lucien Péraire(1906-1997)
Ĉu vi scias, ke en 1928, la franco Lucién Peraire, juna entuziasmoplena “E-proleto” ekrajdis sian biciklon por kvarjara veturado, kiu kondukis lin tra Eŭropo kaj Siberio ĝis Japanio, Ĉinio, Hindoĉinio kaj Indonezio? Ĉu vojo mankis por trairi Siberion? Nu, nia junulo elpensis rimedon por bicikle ruliĝi sur la reloj de la Transsiberia fervojo!Dume, li notis siajn impresojn, siajn malfacilojn kaj siajn renkontojn kun samideanoj. Ĉu esperanto ankoraŭ ne atingis urbon, landon? Nu, Lucien kreis kurson kaj metodon! Li rakontis siajn aventurojn en la libro “Tra la mondo per biciklo kaj esperanto”
Muzika Adiaŭo
Vicente Valdés Bejarano(Ĉente)
Hodiaŭ, mi adiaŭas vin per speciala muziko: Novjork’, Novjork’, esperantigita de grandega meksika talento, Vicente Valdés Bejarano, aŭ simple, Ĉente. Li estas direktoro de Meksika Esperanto-Instituto, komponisto kaj kantisto.En la retejo Jutubo sufiĉas skribi Novjork’, Novjork’ kaj ni povos spekti la videon pri la muziko. Ni iru do al Jutubo kaj lasu niajn gratulojn al tiu talenta artisto.Iom pri li oni trovas en:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vicente_Valdes_Bejarano.
Novjork’, Novjork’
Esperanta versio de la originala muziko “New York, New York”, de John Kander kaj Fred Ebb
Esperantigo kaj voĉo: Vicente Valdés Bejarano (Ĉente)
Al stela kaskad’
atingos tuj mi
deziras loĝi mi ĉe vi
Novjork’, Novjork’
miajn paŝojn al vi
kondukas nun mi
vian urbocentron iras mi
Novjork’, Novjork’
por kanti mi, en brila urb’
sendorma viv’
la turojn grimpi sen lim’
sukces’ sen fin’
sentema muzik’
kortremigas min
malsaman sunon trovas mi
tie ĉi, Novjork’
sukcesos mi tie ĉi
ne restos lim’ ja por mi
decidu vi, Novjork’, Novjork’
Novjork’, Novjork’
deziras mi, trafi ĉar vi
vivigas min
kriegi…Hej! venu vi
aŭskultu min, sukcesas mi
belega urb’
sentema muzik’
kortremigas min
malsaman sunon trovas mi
tie ĉi, Novjork’
sukcesos mi tie ĉi
ne restos lim’ ja por mi
decidu vi, Novjork’, Novjork’
Novjork’


