23a de majo 2009
Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
dulingve
Saluton, karaj aŭskultantoj kaj legantoj. Tie ĉi ni povas legi la esperantajn tekstojn de nia radio-programo. Pro diversaj petoj, en junio ni anstataŭos la legadon de la libro “La Konsolanto” per aliaj verkoj. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com
Gutoj de Spiritismo
5.- Ĉu, en la nomataj Brown-aj movadoj kaj en la molekulaj altiroj, ni povos rimarki manifestiĝojn de spiritoj?
- En la tiel nomataj Brown-aj movadoj, same kiel en la molekulaj altiroj, ni ankoraŭ ne povos vidi ĝustasencajn manifestiĝojn de spiritoj kiel komencon de intelekto, sed nur rudimentajn fenomenojn de la vivo en ĝia elmontro de potenciala energio, en la evoluo de la materio sur vojo al la animaj principoj, sub la luma beno de la dia naturo.
Brown-a movado
6.- Ĉu estis la materia unueco por la formado de la diversaj organaj estaĵoj ekzistantaj sur la Tero?
- Same kiel la homa kemiisto trovas en la hidrogeno la plej simplan formulon por difini la direkton de siaj substancaj komparoj, tiel same la spiritoj kunlaborintaj kun la Kristo, en la unuaj tempoj de nia planeda organizado, trovis en la protoplasmo la deirpunkton por sia realiga laboro, prenante ĝin kiel esencan bazon de ĉiuj vivaj ĉeloj de la surtera organismo.
Protoplasmo
7.- Ĉu ekzistas ia leĝo de progreso por la kemia individuiĝo?
- Laŭ la koncepto pri la spiritaj valoroj, la leĝo estas de evoluo por ĉiuj estuloj kaj aĵoj de la Universo. Ankaŭ la kemiaj individuiĝoj sekvas sian direkton, por havigi al si la unuajn animajn karakterojn, kaj estas juste rimarki, ke, en la industria rondo, la individuiĝo estas ellaborata laŭ la plej krudaj procesoj, ĝis ĝi povos esti utiligita de la nevidebla aganto en la biologia kemio, kie ĝi eniras en novan vivo-ciklon, ascendante al sia destino.
Muzika Momento
Mia Vojo
Verkis: Markone Froes
Kantas: Merlim
KD “Por la Mondo” – Merlin
Merlin
La vojo kiun mi sekvas, estas nur mia
Vojo plena da ŝtonoj, kiun mi forlasis
Nur unu vojo, por la tuta vivo
Kie mi faras miajn elektojn
Kie mi lernas per la vivo
La vojo, kiun mi sekvas, ofte ne estas facile
Vojo kiu lernigas min, kie mi devas marŝi
Nur unu vojo, kiu montriĝas per tiom da bildoj
Kie mi vidas miajn elektojn
Kie mi lernas per miaj eraroj
Nur unu vojo, al kiu mi iras
Unu longa vojo, al kiu mi sekvas
La vojo kiu portas min, kie mi devas alveni
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Kie mi alvenos per ĝi
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Ĝis la vivo finiĝi
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Kie mi povas renkontiĝi
En mia vojo, unu vojo, unu vojo, nur
Poeziaĵo
Ismalja
De la brazila poeto Alphonsus de Guimarães
Tradukis: Leopoldo Knoedt
Alphonsus de Guimarães (1870-1921)
Jen Ismalja sur krenel’
dum frenez’ en reva star’…
vidis lunon sur ĉiel’,
vidis lunon en la mar’…
En la rev’ de l’mens-malhel’
ŝi mergiĝis en lunklar’…
volis supren al ĉiel’,
volis suben al la mar’…
Kaj ĉe la delirŝancel’
ŝi ekkantis sur rempar’…
ŝi apudis al ĉiel’,
fore estis ŝi de l’mar…
Kvazaŭ estus ŝi anĝel’
kun flugiloj en prepar’…
volis lunon de l’ĉiel’,
volis lunon de la mar’…
Flirtis larĝ-aperte de l’
Di-donita flugilpar’…
kaj animo al ĉiel’,
korpo falis al la mar’…
Jen Ismalja sur krenel’
Novaĵoj
La hispano Toño del Barrio anoncas novan uzadon de Esperanto per interreto. Li kreis kurson pri la lingvo en la nova reta servo Twitter, tiu furoranta retejo, en kiu homoj rakontas en tre mallongaj mesaĝoj, malpli ol 140-literaj, kion ili faras, kiel ili fartas, kion ili pensas…La servo estas disponebla ĉe tiu ĉi adreso: www.twitter.com .
Toño del Barrio

La 15-an de majo 1998 estis dissendita la unua numero de Gazetaraj Komunikoj de UEA. Precize 11 jarojn poste la populara novaĵservo ricevis aŭdvidan kunulon, kiu nomiĝas “UEA viva”. Temas pri 10-minuta filmĵurnalo en YouTube kun mallongaj raportetoj pri aktualaĵoj en la vivo de UEA kaj TEJO kaj de la Centra Oficejo. Ĉiufoje oni prezentas ankaŭ novaĵon en la Libroservo. La ĵurnalo “UEA viva” troviĝas en: www.youtube.com/UEAviva
Humoraĵo
Ĉu hundo en la kinejo?
En kinejo, iu sinjoro sidas kun sia hundo, kiu atente rigardas la filmon.
Alia sinjoro, kuriozigite, lin demandas:
- Ĉu vere via hundo rigardas la filmon? Kiel tio eblas?
La unua sinjoro respondas:
- Vere, tio estas tre stranga afero, precipe konsiderante ke ĝi tute ne ŝatis la romanon!
Ĉu vi scias?
Ĉu vi scias ke la 21-a de Majo estas la Esperanta Tago en la urbo Sorokaba, ŝtato San-Paŭlo, Brazilo? SEK(Sorokaba Esperanto Klubo) fondiĝis en la 21-a de majo 1967. La Esperanto-movado en tiu urbo estas tre tradicia. La radioprogramo Klubo de Esperanto, prezentata de Maria Ester de Melo Baptista, dimanĉe, je la 9:30h, estas la plej malnova brazila esperanta radioprogramo ankoraŭ elsendata. Ĝi ekzistas jam de pli ol 40 jaroj kaj nuntempe Radio Boa Nova el Sorokaba ĝin elsendas. Unu el pioniroj de la e-movado en la urbo estas s-ro Manoel Blaz García. Li estas 80-jaraĝa kaj ĝis nune disvastigas Esperanton.
Maria Ester de Melo Baptista
Manoel Blaz García
Adiaŭa Muziko
Mia bon’, mia malbon’
Esperanta versio de la muziko “Meu Bem, Meu Mal”
Verkis: Caetano Veloso
Tradukis: Flávio Fonseca
Kantas: Luanda Cozetti(Brazilo)
Luanda Cozetti
Flávio Fonseca
Vi estas mia vojo
La ĝojo, kaj arto
Ekde la starto mi volas vin
Balzamo kaj benigno
La signo, kaj zeno
Sekurhaveno kvazaŭ patrin’
La tim’ kaj ocean’
La vin’ kaj la ĉampan’
Vizio de senfinastral’
Dronigo kaj apogo
Tabako kaj la jogo
Vi estas mia drogo
Pasi’ kaj karnaval’
La bon’, malbon’, la mal’


