16a de majo 2009
Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
Standard Podcast [9:30m]: Play Now | Play in Popup | Download![]()
dulingve
Djalma Pessata
Saluton, karaj aŭskultantoj kaj legantoj. Mi estas Djalma Pessata. Tie ĉi vi aŭskultas kaj “vidas” la radio-programon “Parolu mondo”. Sendu al ni viajn kritikojn kaj sugestojn: falamundoesperanto@gmail.com . Tekstoj de la programo >>>
Gutoj de Spiritismo
Studado de la libro “La Konsolanto”, verkita de Emmanuel kaj psikografiita de Chico Xavier(Ŝiko Ŝavier)

Chico Xavier (Ŝiko Ŝavier)
3.-Ĉu, en la kampo de la Kemio, la fortoj el la spirita mondo helpas la surteran homon?
La komisiitoj de Jesuo troviĝas en ĉiuj sektoroj de la homa laboro kaj, en ĉiuj epokoj, ili kunlaboris kun la homo en lia penado por perfektiĝo; cetere, la studemuloj kaj la scienculoj sur nia planedo ne kreis la kemiajn fenomenojn, kiuj ekzistis ĉiam, ekde la aŭroro de la tempoj, certigante ian superan intelekton.
Vere, la homoj lernis Kemion el la Naturo. Ili kopiis ĝiajn asociiĝojn, elvolvante sian sferon de studoj, kaj elpensis nomenklaturon, reduktante la kemiajn valorojn, ne komprenante ilian dian originon.

4.- Ĉe la studoj de Kemio, oni kalkulas je ĉirkaŭ kvarona miliardo la terajn substancojn, kiuj ja povas reduktiĝi, kvazaŭ ili estus devenintaj el proksimume nur naŭdek elementoj. Kiam la studoj de tiu scienco estos pliigitaj, ĉu povos reduktiĝi ankoraŭ plu la originaj fontoj?
La Kemio bezonas prezenti tiun dividon de elementoj por la registrado de la edukaj valoroj, celante la sciencajn esplorojn, en la mondo. Se tamen en ĝia bazo troviĝas la atomoj en plej vasta karaktero de diverseco, eĉ tiamaniere ĝi ĉiam direktiĝos al la substanca unueco, revenante, konforme al spiritaj instruoj, al siaj originaj fontoj.
Cetere, rilate la kemiajn individuiĝojn, vi jam scias, ke, en la kadro de la surteraj scioj, la hidrogeno estas la plej simpla el ĉiuj elementoj. Ĝia atomo estas la primitiva formo de la planeda materio, kaj ĝi konsistas el absolute simpligita sistemo, ĉar ĝin formas nur unu elektrono, de kie devenas la ceteraj individuiĝoj de la evolua meĥanismo de la materio, en siaj rudimentaj manifestiĝoj.
Muzika Momento

Muziko: Tempo
Aŭtoroj: Oleg Svirskij kaj Miĥail Kulakov
Kantas: Kredo (Rusio)
Memoru pri la tempo
De kiam ni kapablis
Reale iĝi rev’
Sur bordo rajdi post la mev’,
En montoj flugi agle.
Memoru pri la tempo
De kantoj sentimentaj.
Ebria sen la vin’,
Mi amis furioze vin.
Memoru pri la tempo
Mi memoras ĉion travivitan.
Ni ja povus iĝi sun’, iĝi flor’,
Iĝi ros’…
Jam pasis nia tempo.
Moment’ post la momento
En sonĝoj dronis kaj
Eksplodis tondre kiel Maj’.
Jam pasis nia tempo.
Poeziaĵo
La Besto
De la brazila poeto Manuel Bandeira Esperantigis: José Leite Júnior
Manuel Bandeira
José Leite Júnior
Hieraŭ mi vidis beston
en la malpuro de la korto
serĉanta manĝajon inter la ruboj.
Trovinte ion,
ĝi nek ekzamenis, nek flaris:
ĝi avide voris la tuton.
La besto ne estis hundo,
ne estis kato,
nek estis rato.
La besto, Dio mia, estis homo
“La besto, Dio mia, estis homo”.
Novaĵoj
Humphrey Tonkin
La eminenta esperantisto, eksprezidanto de Universala Esperanto Asocio, Humphrey Tonkin, prelegis en la monata aprila renkontiĝo de Esperanto Societo de Novjorko. Dek ok esperantistoj, unu universitata profesorino pri indiĝenaj lingvoj (simpatia al Esperanto) kaj UNO reprezentanto alvenis. Inter pridiskutitaj temoj, estis grava demando: kial neniam en tiu tuta historio UEA formale proponis al UNO, ke ĝi akceptu Esperanton kiel sian laborlingvon ?
Michel Basso
La franca esperantisto kaj entreprenisto Michel Basso volas konstrui en junio 2009 en la urbo Herzberg, en Germanio, du belajn grandajn monumentojn “Espero” kaj “Esperanto”.Li bezonas por la betonkrustoj de la monumentoj ŝtonetojn el la tuta mondo por esprimi la mondsolidarecon al la oficiala Esperanto-urbo Herzberg . Por pliaj informoj skribu al esperanto-zentrum@web.de
Humoraĵo

Du frenezuloj renkontiĝas sur la vojo.
- kien vi iras ? (demandis la unua)
- Nenien ! (respondis la alia)
- Ha ! Kia koincido ! Mi ankaŭ iras tien !
- Do, ni iru kune!
Ĉu vi scias?
Esperanto kaj Volapuko
…ĉu vi scias ke ekzistas alia projektita lingvo nomata “Volapuko”?Krome…ĉu vi scias, ke en 1888, unu jaro post la apero de Esperanto, volapuka klubo de la urbo Nurembergo, en Germanio, cedis al la supereco de Esperanto kaj siaj membroj fariĝis esperantistoj kaj ili kune kun Zamenhof eldonis la gazeton “La Esperantisto”?
D-ro Izao Carneiro Soares
…ĉu vi scias ke en Ribeirão Preto, urbo de la subŝtato San-Paŭlo, Brazilo, funkcias la sola muzeo pri homeopatio en Amerikoj kaj ĝi uzas Esperanton kiel laborlingvo? Muzeo Abrahão Brickman funkcias en Instituto François Lamasson, sub la direktoreco de la homeopatia kuracisto Izao Carneiro Soares.
Muzika Adiaŭo
Muziko: Ino de l’Am’
Verkistoj: Barry Gibb kaj Robin Gibb
Esperantigis: Péter Rados
Kantas: Anjo Amika
Hungara kantistino Anjo Amika
Viv’ nur momento en spac’,
se la sonĝo for,
restas soleca plac’,
Adiaŭ morgaŭ ĝis, ĝis!
Sed la anim’ ne scias kial ĉi kis’.
Ho grandas vojo de l’am’,
de l’via trov’,
ĝis ekbrulas la flam’.
Mi turnas min de la mur’,
faligas min kur’,
sed vin amas mi nur.
Refreno:
Mi estas ino de l’am,
jen la sola cel’:
nur ke vi estu kun mi,
vin kapti per bel’!
Estas ja mia rajt’,
ĉiam defendas mi ĝin.
Kio do nun?
Kun vi, eterna amat’,
en am’ ne ’stas la tempmezurad’,
Komence estis la plan’,
ke ni sur ter’
vivos ĉiam en am’.
Vi povas esti tre for,
vin amas mi, vin aŭdas la kor’.
Mensogas iam la ver’,
faligas min kur’,
sed vin amas mi nur.
Refreno:
Mi estas ino de l’ am’…
sed mi diras al vi,
ke konas mi vin,
kiel povas nur in’.
Estas ja mia rajt’
ĉiam defendas mi ĝin.
Refreno:
Mi estas ino de l’am’…


