27a de decembro 2008
Mallonga reklamo (1 min.) pri la Monda Socia Forumo 2009 - 63a IJK de Esperanto – Hanojo, Vjetnamio – 2a parto
klaku sur ![]()
Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur
kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur ![]()
AMIKEJO!
Sciu kiel registri vian voĉon kaj filmi vin, kaj tuj poste sendu al “Parolu, mondo!” la rezulton!
Tio estas amikejo! Via spaco en nia programo!
BRILE SUKCESIS LA 63a INTERNACIA JUNULARA KONGRESO DE ESPERANTO (IJK63)
Hanojo, Vjetnamio, 27 julio – 3 Aŭgusto 2007
Partoprenis 145 oficiale aliĝintaj membroj, (83 el fremdaj landoj kaj 62 enlandanoj) La pli juna estas 14 aĝa el Svedio kaj la pli maljuna 79 aĝa el Ho Chi Minh urbo, Vjetnamio. Dum la 7 tagoj de la Kongreso, 24 prelegoj, raportoj kaj fakaj diskutoj okaziĝis en tri malsamaj salonoj kaj 2 ĉambregoj. Okazis 7 vesperaj programoj prezentintaj vjetnaman arton, internacian arton, filmprojekciadon. Krome, LKK organizis du duontagajn ekskursojn en Hanojo kaj unu tuttagan ekskurson al Ha Long Golfo.
La programeroj de la Kongreso okaziĝis en unu 200 seĝa salonego, du salonoj kun 80 seĝoj, en Studenta Klubejo kaj la partoprenintoj manĝis en Studenta Manĝejo kaj loĝis en Studenta Loĝejo ene de la Hanoja Fremdlingva Universitato.
La malferma ceremonio okaziĝis ĉe Vu Dinh Lien salonego. Partoprenis : s-ro Vu Xuan Hong, deputito de Nacia Asembleo, prezidanto de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj (VUAO) – alta protektanto de la Kongreso; s-ro Nguyen Van Loi, prezidanto de VEA, s-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA kun sia edzino ; Haris Subasic, vic-prezidanto de TEJO kaj aliaj reprezentantoj de diversaj asocioj, organizoj kaj reporteroj de amaskomunikiloj.
s-ro Vu Xuan Hong en bona Esperanto salutis la kongreson kaj laŭvice, oni aŭdis la saluparolojn de s-ro Nguyen Van Loi, Renato Corsetti kaj Haris Subasic. Oni laŭtlegis la salutmesaĝon de s-ro Hori Yasuo, prezidanto de KAEM, kiu ne povis alveni pro preparado de UK92 en Japanio.
S-ro Tran Dac Loi, vicprezidanto de VUAO, prelegis pri Vjetnamio survoje al renoviĝo. S-ino Anna Lowenstein, la edzino de Renato Corsetti prelegis pri la vivo de la romianoj 2000 jarojn antaŭe. Ĉiuj tiuj prelegoj allogis la intereson de la aŭskultantoj, precipe la eksterlandanoj.
En la 80-seĝaj salonoj okaziĝis prelegoj, intervenoj, fakaj diskutoj, pri diversaj temoj: medicino, edukado, lingvistiko, kulturo kaj internaciaj rilatoj.
En la Studenta Klubo okaziĝis la Interkona vespero, la Internacia Lingva kaj Gastronomia Festo. En tiu Festo, ĉiu lando havas angulon por prezenti tipikajn trajtojn pri sia kulturo, lingvo kaj manĝaĵo. Oni gustumis diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiel japana sakeo, itala vino, germana brando, vjetnama nem-o kaj farĉita krabo. La partoprenantoj opinias, ke tiu Festo estas la plej interesa kaj signifoplena festo el ĉiuj IJK-j ĝis nun okazintaj.
La teretaĝo de la Studenta gastejo estas loko por la deĵorantoj kiuj devas solvi ĉiutagajn problemojn de la partoprenantoj. Tie oni ankoraŭ vendas memoraĵojn, projekciaj filmojn, kantas, dancas kaj s-ro Tran Quan Ngoc, prezidanto de Esperanto-Asocio de Ho Chi Minh urbo prezentas siajn pentraĵojn kaj desegnas portretojn.
LKK ankoraŭ organizis ekskursojn por viziti vidindaĵojn, kiel la Maŭzoleo de Ho Chi Minh, la Unukolona Pagodo, la Etnologia Muzeo, la Templo de la Literaturo, la Okcidenta Lago, Ha Long Golfo kaj speciale, la kongresanoj havis okazon ĝui Surakvan Pupteatran spektaklon kaj viziti Noktan Bazaron.
La Kongreso fermis posttagmeze de la 2a de Aŭgusto. LKK resumis la rezultojn de la Kongreso, kaj prezidanto de Organiza Komitato dankis la organizantojn, la helpantojn, la organizojn kaj individuojn kiuj kontribuis labore kaj finance al la sukceso de la kongreso.
La ferma ceremonio finiĝis per arta programo, el kiu plej memorindas estis la fama vjetnama tradicia kanto, tradukita en Esperanto “Tra la ponto” kiu vere lasis en ni entuziasman momenton. 5 internaciaj paroj (el Germanio, Hispanio, Italio, Madagaskaro, , Aŭstralio, Britio, Japanio, Koreio….) vestitaj de vjetnamaj tradiciaj kostumoj, konkursis interpretante tiun kanton en Esperanto – kiel ili rendevuis, kiel la fraŭlo senpacienciĝis, kiel ili koleretiĝis, repaciiĝis, interŝanĝis memoraĵojn, kaj kiel, reveninte hejmen ili mensogis siajn gepatrojn. Amo estas ĉiea, eterna, sed esprimo de amo malsamas depende de kulturo. Tiu lasta amatora interpretado simbolas amon, internacian amon, kaj Esperanto estas la ligilo de tiu amo…. Ni vere sentis ke la monda kulturo unuiĝis en tiu momento.
La 63a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto finiĝis kun belega sukceso kaj granda impreso pri Vjetnamio en la koroj de ĉiuj partoprenantoj. Post IJK, LKK ricevis multajn mesaĝojn de partoprenantoj, en kiuj ili skribis ke ili jam lasis sian koron en Vjetnamio kaj deziras reveni por serĉi ĝin.
LAI THI HAI LY
Prezidantino de IJK 63
PHAM MAI LAN
Sekretario de IJK 63




