8-a de novembro 2008

 
icon for podpress  Dirce Salles - Genésio Nogueira. [33:41m]: Play Now | Play in Popup | Download

Hej karega!  Bonvenon!

Hodiaŭ vi spektas la intervjuon de Mirna Marino kun la kantistino Dirce Sales en la sidejo de KKE – Kultura Koperativo de Esperantistoj – en Rio de Ĵanejro, Brazilo!  Ĉe la fino, la gitaristo Genésio Nogueira ludas brazilan muzikon en KKE!
Filmaranĝo kaj produktado de Emilio Cid.  Ĝuu ĝin!



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

AMIKEJO!

Sciu kiel registri vian voĉon kaj filmi vin, kaj tuj poste sendu al “Parolu, mondo!” la rezulton!
Tio estas amikejo! Via spaco en nia programo!

Kara,

Dirce Sales elsendis sian K-Don “Almenaŭ” de antaŭ unu jaro kaj hodiaŭ vi konatiĝas kun ŝi, kun ŝia vivhistorio, esperantiĝo kaj ekanta kariero kiel kantistino. Kompreneble ankaŭ kun ŝia muziko!
Kaj se vi deziras akompani la tekstojn, jen!

ALMENAŬ – Dirce Sales

Almenaŭ,
Diru unu vorton al mia animo,
Por via ĉeesto sopiranta,
En la soleco nune estas mi.

Almenaŭ,
Telefonu aŭ sendu etan mesaĝon,
Kiel du amikoj en vojaĝo,
Sendantaj unu al alia,
Bild-leteron!

ALLLOGA CIGANO – Dirce Sales

Tia, kiam mi pensas pri vi
Ene de brusto mia kor’
Batas freneze kiel mi
Neniam povus kredi ja!

Mi supozas ke ĝi estas
Tute enamiĝinta,
Kaj pro tio, povrulo
Ripozi ne povas jam.

Kaj mi ĝi vekiĝas frumatene,
Per tamburo je serenado,
Kia cigano tro alloga,
Ĉi tiu fripono, tage min konvinkos,
Konfesi al la popolo,
Ke estas vi amato mia!

Kion mi faros?

FORIRO

Dirce Sales

Vi deziras foriri,
Mi komprenas la pravon,
Jen la fino de l’ amo,
De l’ pasi’ jen malvarmo!

Sed mi petas al vi:
Ne forgesu bonvol’,
Redoni al mia kor’,
La iluziojn…
Ĝia nura trezor’!

KIO ESTAS ESPERANTO?

Mi ripetos…
Kaj vi retenos
En la memor’:

Esperanto
Estas la lingvo
De la kor’!

Fartu bonege!

Brakumojn de Emilio Cid kaj Mirna Marino.

Comments are closed.