25-a de oktobro 2008

 
icon for podpress  Vikipedio*Budhismo*Orientaj Rakontoj : Play Now | Play in Popup | Download

Saluton, kara!

Estu bonvena ĉe “Parolu, mondo”!

Hodiaŭ: Kio estas Vikipedio? – Raporto de Fernando Maja Junior  * BUDHISMO * Orientaj Rakontoj-Paulo Sergio Viana *

En nia televida parto:

Hej!
Jen demado al vi: ĉu vi kutimas viziti la retejon de Vikipedio en la reto?
kompreneble, eblas miloj da eblaj respondoj al tiu mia simpla demando… sed estus malbone ricevi tian respondon: Kio estas Vikipedio? Se estas ĝuste tia la via, bonevole akompanu la raporton de Fernando Maja Junior al nia programo pri tiu mirinda portalo en la reto:
Kio estas Vikipedio? Por tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas ĝin, Vikipedio estas elektronika, plurlingva kaj liberenhava enciklopedio. Tio signifas, ke ĉiu homo en la mondo kun aliro al la interreto, scipovanta iun ajn lingvon, povas verki kaj reverki artikolon por Vikipedio pri ia ajn temo, tamen sub nelimiga kopirajto.
Tiu libereco verki surprizas, kaj multaj kritikas Vikipedion pro tio, ĉar ne nur spertuloj povas kontribui por la enciklopedio. Fakte, dum sia komenco, Vikipedio havis meznivelajn artikolojn. Sed iom post iom pluraj el ili pligrandiĝis kaj fariĝis ja elstaraj tekstoj, danke al la kontribuo de homoj el pluraj partoj de la mondo. Nuntempe la sola vero estas, ke Vikipedio faras rimarkindan historion favore al la libera konado por la homaro.
La vikipedia projekto komencis la 15-an de januaro 2001 – anglalingve. En tiu lingvo oni nomas ĝin Wikipedia. Tiu interesa nomo devenas de kunigo inter la havaja vorto “wiki”, signifanta “rapide”, kaj la internacia vorto “enciklopedio”. La esperanta Vikipedio aperis kelkajn monatojn poste, en la 6-a de novembro 2001, danke al la juna usonano Chuck Smith. Li kaj du aliaj esperantistoj, Jerry Muelver kaj Stefano Kalb, laboris kune por fari bazan enciklopedion, kaj en decembro 2001 la esperanta Vikipedio jam havis pli ol 100 artikolon.. Pro la kontribuado de esperantistoj el pluraj partoj de la mondo, en januaro 2002 ĝi antingis pli ol 300 artikolojn, kaj en junio de 2008 ĝi trapasis 100.000!
Hodiaŭe Vikipedio ekzistas en cxirkaŭ 250 diverslingvaj versioj, el kiu proksimume cent estas bone aktivaj. Sed nur malmultaj lingvoj havas pli ol 100.000 artikolojn.  El la 250 versioj, nur 20 antingis tian rangon, inter ili la anglalingva, la germanlingva, la franclingva, la hispanlingvan, la portugallingva kaj la japanlingva.
Tio sendube montras la forton de Esperanto. Kaj indas mencii, ke esperantistoj agadas ankaŭ for de la Esperanta Vikipedio. Unu el la ĉefaj teknikistoj de la tutmonda Vikipedio, Brion Vibber, estas esperantisto. La slovakan version de Vikipedio kreis la esperantisto Viliam Búr. Kaj en pluraj vikipedioj esperantistoj agas kiel administrantoj.
Kaj vi: kion vi atendas por koni kaj kontribui por tiel mirinda kunlaborado? Ŝajnas, ke Esperanto kaj Vikipedio havas ja komunajn trajtojn – la volon kunlabori kaj klopodon kontribui por io bona al la homaro.
De kelkaj monatoj, la Esperanta Vikipedio trapasis la nombron de 100.000 artikoloj!
En la 24-a de oktobro, la aktuala nombro de esperataj artikoloj en Vikipedio sumis 105 580.
Provu tiun fascinan mondon! Alklaku tie ĉi:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉefpaĝo

BUDHISMO – dankon al la Bonzo Miaohui, el Ĉinio.
1-13. DEMANDO: Vi certe estimas Budhismon. Do laŭ mia supozo, vi opinias vian religion ĝusta, kaj ĉiujn aliajn malĝustaj.

RESPONDO: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias la aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas esplorinte pri aliaj religioj diligente kaj grandanime. Kiam vi studas la malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komuneco ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke onia nuna stato estas nekontentiga. Ĉiuj kredas, ke ŝanĝo de oniaj sinteno kaj konduto estas bezono por plibonigi la nunan situacion. Ĉiuj instruas moralon kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, donacemon kaj socian respondecon. Ĉiuj konsentas, ke ekzistas ia formo de perfekteco.
Ili uzas diversajn lingvojn, malsamajn nomojn kaj proprajn simbolojn por priparoli kaj klarigi la aferojn. Nur kiam ili etanime alkrociĝas al sia propra vido, estiĝas religia maltoleremo, memfiero kaj sinpravigo.
Imagu, kiel anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras, “Tio estas ‘cup’.” La franco respondas, “Ne, tio ne estas ‘cup’. Tio estas ‘tasse’.” La ĉino diras, “Vi ambaŭ eraras. Tio estas “bei’.” La Indoneziano mokas la aliajn, dirante “Kiel malsaĝaj vi estas. Tio estas ‘cawan’.” La anglo prenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj dirante, “Mi povas pruvi, ke ĝi estas ‘cup’. Mia vortaro tiel diras.” “Do via vortaro havas eraron,” diras la franco “ĉar mia vortaro klare diras, ke estas ‘tasse’.” La ĉino mokas ilin. “Mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do mia vortaro estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas ĉinan lingvon ol la aliajn, do ĝi devas esti ‘bei’.” Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, budhano aperas kaj trinkas per la taso. Trinkinte, li diras al la aliaj, “Ĉu vi nomas ĝin taso, tasse, bei aŭ cawan, ĝi estas produktita nur por uzi. Ĉesu argumenti, sed trinku, ĉesu kvereli, sed sensoifigi vin.” Jen estas la sinteno de budhanoj pri la aliaj religioj.

1-14. DEMANDO: Ĉu Budhismo estas scienca?
RESPONDO: Antaŭ la respondo, ni plej bone difinu la vorton “scienco”. Scienco, laŭ la vortaro estas “scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de oniaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, kiujn oni povas studi precize.”
Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Sanktaj Veroj, pli konformas al ĝi. Suferado, la unua Sankta Vero, estas sperto, kiun oni povis difini, sperti kaj mezuri. La dua Sankta Vero eksplikas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun oni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provis ekspliki la suferon per terminoj de la metafizika koncepto aŭ mitoj. Sufero estas forigebla, laŭ la Tria Sankta Vero, ne de la supera estulo, kredo aŭ preĝoj sed simple per metodo forigi la kaŭzon. Tio estas komprenebla. La kvara Sankta Vero, la metodo por forigi la suferon, refoje, neniel koncernas metafizikon, sed dependas de onia konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Budhismo estiĝis laŭ koncepto de la Iluminiĝinto, kaj eksplikas la originon kaj sistemon de la universo per la terminoj de naturaj leĝoj, same al scienco. Ĉio ĉi bone elmontras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan trajton. Li diris:
“Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ la rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ la antaŭjuĝo de ideo aŭ alies ŝajna kapablo kaj ne iru laŭ la ideo ke li estas nia instruisto’. Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona; ke ĝi estas ne kulpigebla; ke ĝi estas laŭdinda por la saĝuloj kaj kiam vi praktikis kaj observis, ke ĝi kondukas al feliĉo, tiam sekvu la aferon.”
Do ni povus diri, ke kvankam Budhismo ne estas tute scienca, tamen ĝi certe havas fortan sciencan trajton. Ĝi certe estas pli scienca ol ajna alia religio. Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, jam diris signifoplene pri Budhismo:
“La estonta religio estos kosma religio. Ĝi superos personan dion kaj evitos dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ la naturan kaj la spiritan kampojn, ĝi devus baziĝi sur religia sento, kaj estiĝi de la sperto al ĉiuj aferoj natura kaj spirita kaj ankaŭ komuna. Budhismo konformas ĉi tiun priskribon. Se la religio povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi certe estus neniu alia krom Budhismo.”

2-1 DEMANDO: Kioj estas la ĉefaj instruoj de Budho?
RESPONDO: Ĉiuj instruoj de Budho centriĝas sur la Kvar Sanktaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de la rado centriĝas al la aksingo. La Kvar Sanktaj Veroj nomiĝas “Kvar” ĉar estas kvar de ili. Ili nomiĝas “Sanktaj” ĉar ili povas sanktigi tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas “Veroj” ĉar ili estas konformaj al la realo. Ili estas veroj.

AMO AL LA VIVO – LEGAS JIANPING ZHAO

Dankema Cervo

Klara rojo fluis preter la domo sidanta inter
belaj floroj en verda arbaro.
La suno brilis en la blua ĉielo. Malgranda
knabo sin amuzis en la korto de la domo. Subite
cervo entrudiĝis en la korton. Ĝi hokis la knabeton
je la vestaĵo per korno kaj portis lin eksteren. La
timigita knabeto ekploregis plengorĝe. Aŭdinte
tion, lia patrino elkuris kaj vidis, ke cervo kuras al
la montaro portante ŝian infanon.
La terurita patrino tuj postkuris la cervon per
sia tuta forto. Baldaŭ ŝi trovis, ke la knabeto sidas
sekure en la herbejo. Kiam li vidis la patrinon, li
ekridis kaj etendis la brakojn al ŝi. La patrino
ĉirkaŭprenis lin en la sinon kaj eklarmis de ĝojo.
Ŝi hastis hejmen kun sia karuleto. Sed
atinginte la domon, ŝi haltis stupore antaŭ la vidaĵo.
Apenaŭ ŝi elkuris por atingi la cervon kaj infanon,
falis arbego malantaŭ la domo kaj detruis ĝin. Ĉiuj
muroj kaj tegoloj de la domo dispeciĝis pro la
arbego. La hundo kaj kokinoj en la domo mortis
pro la katastrofo. Se ŝi restus en la domo kune kun
sia infano, ili certe…
Tiam la patrino ekmemoris okazaĵon de la
pasinta jaro. Iutage cervo subite entrudiĝis en ŝian
domon por sin savi de ĉasisto. Ŝi sentis kompaton
al la kompatinda animalo, kaj tuj kaŝis ĝin per
eluzitaj kostumoj. Kiam la ĉasisto enkuris, li ne
sukcesis trovi la cervon, kaj opiniis, ke ĝi jam
elkuris tra la posta pordo. Do li hastis eksteren por
daŭrigi la serĉadon. Kiam la ĉasisto estis
malproksima de la domo, ŝi ellasis la cervon, por
ke ĝi reiru en la arbaron.
Ŝajne la cervo bone komprenis, ke ŝi savis
ĝian vivon. Post kiam ĝi eliris, ĝi kapklinadis al ŝi
senĉese, esprimante sian dankon por ŝia bonkoreco.
Ŝi neniam antaŭvidis, ke la cervo povus
memori ŝian helpon. Kiam la cervo iamaniere sciis,
ke la arbego falos rekte kontraŭ ŝin, ĝi revenis por
rekompenci la favoron de sia savinto.
Kiam la patrino rememoris ĉion ĉi, ŝi diris:
“Savi alies vivon ja signifas savi la propran.”

ORIENTAJ RAKONTOJ – TRADUKIS PAULO SERGIO VIANA
Legas Mirna Marino
Kordoj de harpo

Iam vivis junulo, kiu havis delikatan sanon kaj naskiĝis en riĉa familio.  Ĉar li serioze deziris akiri saĝecon, li fariĝis disĉiplo de famekonata saĝulo. Por atingi sian celon, li tiel multe klopodadis, ke liaj piedoj sangadis.
La saĝulo ekkompatis lin kaj diris:
“Mia kara junulo, ĉu vi jam studis harpoludadon? Se jes, certe vi scias, ke harpo ne produktas muzikon, se ĝiaj kordoj estas tro streĉitaj aŭ tro malstreĉitaj. Muzikon oni aŭdas nur se la kordoj estas ĝuste metitaj.”
Kaj la saĝulo plu instruis:
“Akirado de saĝeco estas precize sama kiel alĝustigo de harpokordoj. Ne eblas atingi ĝin, se la kordoj de via menso kuŝas tro ŝtreĉitaj aŭ tro molaj.  Vi estu ĉiam atenta kaj agadu prudente.”
Post longa meditado pri tiu instruo la junulo fine atingis sian celon.

Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!

Comments are closed.