04 de oktobro 2008

 
icon for podpress  Bonega programo: Play Now | Play in Popup | Download

Hej!

Estu ege bonvena en “Parolu, mondo!”

Jianping Zhao: Ĉinaj Fabloj kaj Fina Alvoko – Mirna Marino: Orientaj Rakontoj – Muzikoj: Sonoriloj de l’ paco kaj Grezjono

AMIKEJO!

Sciu kiel registri vian voĉon kaj filmi vin, kaj tuj poste sendu al “Parolu, mondo!” la rezulton!
Tio estas amikejo! Via spaco en nia programo!

Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur


Saluton, karaj amiko kaj amikino!Estas ĉiam bonega momento retrovi vin ĉe nia programo!  Hodiaŭ vi ĝuas la trian parton de la muziko “Sonoriloj de l’ paco” kaj la kanton Grezijono – tiuj du enhavoj vi spektas en nia televida parto! Vi aŭdos belegan tradukon de Floriano Pessoa al la fama teksto “Peroração aos moços” de Rui Barbosa per la voĉo de Jianping Zhao!  Jianping ankaŭ rakontas al ni plian Ĉinan Fablon kaj mi legas por vi tradukon de Paulo Sergio Viana por Orientaj Rakontoj :“Libereco de Kolomboj”. Sed nenio okazos hodiaŭ en nia programo antaŭ ol mi kisu kaj brakumu vin!Brakumoj kaj kisoj:

Ekde la bonega programo kun Ale Kosabela, mi ŝuldas kisi kaj brakumi la jenajn aŭskultantojn:

- Perarne FRITzon nia Sveda amiko!
-Edward Jaśkiewicz el Pollando!
-Patrick Kaj Sandrine – de NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO
- Remi Troagro el Francio
- Aloísio Sartorato kaj Paulo Sergio Viana el Brazilo!
-Ankauŭ en Brazilo meritas kisegon kun brakumo nian amikon Fernando Maia Junior!
- Helder Vieira!
- Túlio Flores!
- Kaj el Ipernito la geamikojn: Sergio Coelho, Sako, el Ĉinio, Neuza Brienzi, Stefano Ŝafisto, Mike, Odamir…dankon, karegaj geamikoj!  Bonege havi vin ĉe nia programo!  rede@radioboanova.com.br

Ĉinaj Fabloj: Jianping Zhao

Fratiĝo nur por Mono
Iam estis viro bela, saĝa kaj riĉa. Ĉiuj en la regiono laŭdis
lin. Vidinte tion, malsaĝulo titolis lin frato por peti lian monon
laŭ bezono. Sed kiam la riĉulo povriĝis, kaj devis pagi siajn
ŝuldojn al aliaj, la malsaĝulo ne plu tiel nomis lin. La najbaroj
riproĉis la malsaĝulon: “Vi estas stulta. Kial vi nomis lin frato
kiam vi bezonis monon, sed tuj deklaris lin ne via frato kiam li
ŝuldis al aliaj?” La malsaĝulo respondis: “Mi nomis lin frato nur
por peti lian monon. Fakte li ne estas mia frato. Do kiam li
povriĝis, mi ne plu rigardu lin kiel mian fraton.” Aŭdinte tion,
oni ĉiuj mokridis lin.

 Antaŭvido de la Bramanano
Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri
astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo,
do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis
dolore. Vidinte tion, oni demandis: “Pro kio vi ploras?” La
bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min
doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras.” Oni konsolis
lin: “La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la
kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras
antaŭe pro tio?” La bramano respondis: “Eĉ mallumiĝus la suno
kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia
aŭguro.” Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian
propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte
pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: “Vere
ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro.” Ili ekkredis kaj estimis
lin.

FINA ALVOKO ( El” Parolado en Kolegio Anŝieta “)

Rui Barbosa

Dio, kiu faris ĉi tiujn montojn, la globon kiu ilin subtenas, la spacon nin ĉirkaŭantan,la ĉielon kiu nin envolvas, vi, kiu disŝutas la stelojn de la firmamento kaj la florojn de la tero; kiu helege brilas en la sankteco de la justaj, kaj fulme tondras en la konscienco de la malbonaj; vi, semanta  per la senkulpeco de infanoj, kaj rikoltanta per la sperto de maljunuloj, disverŝu  vian favorkorecon sur tiun ĉi domon, sur ĝian laborantan loĝantaron, sur tiun ĉi svarmon el esperoj tie daŭre renoviĝantaj, sur tiun ĉi etan burĝonon miaaniman, kiun mi ĉi tie lasas sub zorgado de viaj apostoloj, sed ankoraŭ pli sur tiujn hodiaŭ adiaŭantajn la domon, ricevinte ateston pri la plenumo de la unuaj ŝtupoj de lernado, por fronti aliajn defiojn.
Vi, kiu enmane havas forton, vivon kaj bonecon,disvolvu ilin en boneco kaj vivo kaj forto. En iliajn korojn plantu la virtojn formantajn la homon kaj tiujn kreantajn la popolojn. Ĉe ili retenu fidelecon al la kredo al vi kaj al viaj leĝoj, same kiel al la inspirita parolo de iliaj instruistoj, kaj al la bonaj ekzemploj de la gepatroj. Plenigu iliajn animojn , tiel per amo al justeco kaj libereco, kiel ankaŭ per la sento de tradicio kaj respekto, kaj ia instinkta ŝato de disciplino kaj ordo.  Faru, ke ĉe ili kunmiksiĝu la karesa amo al la gefiloj  kaj la kulto al la memoro de la prapatroj- tiu  signo de dankemo neniam estingiĝonta ĉe vere fortaj popoloj . Kiam ilin sieĝos danĝero kaj luktoj, kaj amareco pro suferado, konsentu al ili la heroecon de kuraĝo, heroecon de rezignacio, heroecon de humilo, heroecon por agnoski vian favoron, meze de la malfeliĉoj vualantaj tiun bonfaradon por la miopa malforta homo. Konsekru ilin per la spirito de vero, ke ili amu la studadon, per la spirito de rebonigo, ke ili malamu perforton,per la spirito de obeemo, por agi laŭ la leĝo,per la spirito de solidareco, ke ili unuiĝu por fari  bonon, per la spirito de rezisto, por kontraŭstari premadon. Aŭskultu nin, Sinjoro, laŭ via senfina grandanimeco, kies trezoroj ne malgrandiĝas, kiel ajn abunde ili estas disdonataj tra la mirindaĵoj de kreado kaj  favorado al la kreitoj. Por ke tiuj multobliĝe nasku idojn, plue irontajn laŭ tiu via sama vojo, kaj unu plia generacio kaj aliaj, kaj ankoraŭ aliaj pasu, rigardante, benante kaj servante al la bonfara kreinto de la Universo.

Voĉo: Jianping Zhao
Muziko: 2-a movo de la Concierto de Aranjuez – gitaro: John Williams

ORIENTAJ RAKONTOJ : Libereco de kolomboj

Estis antikva regno, kie la popolo tradicie kutimis donaci al la reĝo kolombojn grandkvante, por ke li liberigu ilin. Kaj la donacintoj ricevis rekompenson.
Foje, vizitanto demandis la reĝon:
“Kial vi akceptas la kolombojn, se vi poste liberigas ilin?”
“Por montri mian grandanimecon en festaj tagoj”, la reĝo respondis.
Kaj la homo plu diris:
“Por donaci al vi tiujn kolombojn, miloj da homoj ĉasadas la kompatindajn birdojn. Multaj mortas. Por montri grandanimecon, ĉu ne estus oportune malpermesi la ĉasadon? Tiel vi efektive protektus ilin. Vi ne atentas pri la malbono, kiun vi kaŭzas al ili.”
Per kapmovo la reĝo konsentis, ke tiuj observoj estas tre pravaj.

Traduko de Paulo Sergio Viana/voĉo: Mirna Marino

AGENDO: EN LA PROKSIMA SEMAJNFINO:

3-a Kongreso de Esperanto de la ŝtato San-paulo, en la urbo Lorena, de la 10-a ĝis la 12-a de oktobro!
En la programaro prelegoj de :
James Píton, Geraldo Mattos, Sylla Chaves, Ísis Okabe Píton…inter aliaj!
Kara amiko kaj amikino: mi ĝojos trovi vin persone tie!
Ne manku en tiu bonega kunveno!

Muzikoj:

Sonoriloj de l’ paco kaj Grezijono

Dankon, kara!
Vi estas ĉiam nemalhavebla ĉeestanto en nia programo!  Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!

Ĝis!

Comments are closed.