20-a de septembro 2008
Saluton, kara amiko-ino!
En nia radio-elsendo: Jen nova programero de BUDHISMO kaj prelego de D-ro Paulo Sergio Viana pri Leonardo Da vinci- LEONARDO - LA SENEGAL, legas Jianping Zhao.
Estu ege bonvena!
Klaku sur ![]()
Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur
kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur ![]()
PAROLUMONDO.COM - 2008-09-20
AGENDO:
Brazilo:
En oktobro – la 10-an, 11-an kaj 12-an, okazos la 3-a kongreso de la ŝtato San-paulo, ĉi-foje en la urbo Lorena. La kongresa temo estas “La internacia jaro de lingvoj”, omaĝe al la 100-jariĝo de UEA. Konfirmitaj la partopreno de naŭ prelegantoj. Jen ĉeestinda kongreso! Informojn ĉe: http://www.easp.org.br
EŬROPO:
TURNIRO DE ALEJANDRO COSABELLA TRA EŬROPO:
Alejando Cossavella, la fama argentina artisto (kantisto kaj
gitaristo de la Porkoj kaj Strika Tango) estas en Eŭropo por tuta
serio de koncertoj ekde la 19a de septembro 2008 en la
festivalo ARKONES en Pozano (Pollando) kun sekvaj datoj en
Berlino, Kopenhago, Kanariaj Insuloj (Hispanio), Belgio,
Nederlando (Malferma Tago ĉe UEA Centra Oficejo) Francio,
Katalunio kaj finiĝos en Germanio la 8an de januaro en 2009 post
koncerto en IS .. tiu turneo estas kunordigata de EUROKKA.
La ĝisdatigata kalendaro de la turneo Ale estas disponebla ĉe la ipernitia blogo de VINILKOSMO. Kotrolu tie ĉi: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/91247
Okaze de la turneo en Eŭropo Alejandro Cossavella preparis
kodiskon, kiun li disvendos turnee.
Post malfermo de la paĝo:
http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella
Ale finfine malfermis ankaŭ paĝon en miaspaco:
http://www.myspace.com/alecossavella
kun tute novaj muzikoj kaj ankaŭ tangomuzikan videon kun la
kanto “Pro nur unu kapo”.
NOVAĴOJ DE VINILKOSMO:
Projektoj por novaj albumoj
- La Pafklik eniros em studion en oktobro por kunproduktita albumo de repkantoj fare de Vinilkomo
… fakte estos la unua esperanto-hiphopa albumo eldonita en Esperantujo
… la disko devus aperi ankoraŭ antaŭ la jarfinfestoj…
- Krio de Morto metalkora pola bando el Poznano daŭre
prilaboras sian projekton de esperanto-albumo, en kiu troviĝas la esperanto-kanto “Mi staras” ankaŭ en videofilmeto aperonta en la nova KD-projekto en esperanto….
http://www.myspace.com/kriodemorto
- La Kopenhaga triopa bando Espo Despo preparas la unuan albumon .. la albumo ne estos eldonita sur KoDisko, sed disvendita nur enrete – kiu estas nuntempa tendenco inter internaciaj artistoj – nun ankaŭ en Esperantujo!
Ĉu io raportinda:
Skribu al nia programo: rede@radioboanova.com.br
BUDHISMO
Kun la helpo de la Bonzo Miaohui
1-10. DEMANDO: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
RESPONDO: Se temas pri la malriĉeco ekonomie, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se temas pri malbona kvalito de homa vivo per malriĉeco, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas ekonomie riĉa kaj potenca sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas neglektitaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj; hejma perforto kaj turmento al la infanoj estas gravaj problemoj. Triono de la geedzoj fine eksedziĝas, pornografio estas furora. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun ni rigardu Birmon, landon ekonomie postrestintan. La gepatroj estas honoritaj kaj respektitaj de siaj infanoj; la krimo-proporcio estas relative malalta; eksedziĝo kaj memmortigo estas preskaŭ ne aŭdeblaj. Ankaŭ ne ekzistas pornografio, seksa licenco, perforto en la hejmo kaj turmento al la infanoj. Kvankam ĝi estas ekonomie postrestinta, sed ĝi havas eble pli superan vivkvaliton ol landoj kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj la ekonomie disvolviĝintaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie 93% de la loĝantaro sin nomas budhano.
1-11. DEMANDO: Pro kio ni malofte aŭdas pri la filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?
RESPONDO: Eble pro tio, ke budhanoj ne opinias sian bonfaron propagandinda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion por sia laboro akceli interreligian konkordon. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro kontraŭ toksiĝemo. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara klopodado helpi senhejmajn infanojn en kamparo. Kian grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Hindio? Ili konstruis lernejojn, infanajn prizorgejojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin provizi. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel esprimon de sia religia praktiko ĝuste kiel la aliaj religianoj faris, sed ili kredas, ke tion ili devus fari kviete sen propagando. Jen kial vi ne aŭdas multe pri ilia filantropia laboro.
1-12. DEMANDO: Pro kio estas tiel multe da malsamaj skoloj en Budhismo?
RESPONDO: Sukeroj estas diversaj: bruna sukero, blanka sukero, grajnigita sukero, ŝtona sukero, frukta sukero kaj kando, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj ĉies gusto estas dolĉa. La sukero produktiĝis en malsamajn formojn, do oni povas uzi ĝin en diversaj manieroj. Budhismo estas sama. Estas Theravada Budhismo, Zen’isma Budhismo, Purlanda Budhismo, Yogacara Budhismo kaj Vajrajana Budhismo, sed ili ĉiuj apartenas al Budhismo, kaj havas la saman guston - la staton de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Budhismo havas longan historion de pli ol du mil kaj kvincent jaroj, tamen ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la formoj de Budhismo diferencas unu de la aliaj, tamen la esenco de ĉiuj skoloj estas la Kvar Sanktaj Veroj kaj la Ok Ĝustaj Vojoj. Ĉiuj gravaj religioj, inkluzive de Budhismo, apartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed la malsamaj skoloj de Budhismo neniam militis inter si. Ili neniam esprimis malamikecon unu al la aliaj, kaj eĉ ĝis nun, ili iras reciproke al aliaj temploj kaj adoras kune. Tiaj toleremo kaj interkompreno certe estas raraj.
AMO AL LA VIVO – LEGAS JIANPING ZHAO
Jadbastona Supo
En Wenzhou-urbo (Ŭenĝoŭ), Zhejiangprovinco
(Ĝeĝjan) estis knabo nomata Xiao Zhen.
Iunokte li sonĝis, ke dio en ora kostumo venis al
li kaj diris: “Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj,
knabeto.” Li eksentis timon post vekiĝo. Li
malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
La patro de Xiao Zhen estis registara
oficisto. Pro sia honesteco, li estis promociita kaj
sendita al Sichuan-provinco (Siĉuan)
malproksimen de sia hejmloko. Xiao Zhen ne
volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne
povos vivi longe. La patro sciis nenion pri lia
sonĝo kaj insistis, ke li iru kune.
Je la tago post kiam la patro venis al sia
posteno, la lokaj oficistoj festenis por bonvenigi
lin, kaj ankaŭ Xiao Zhen estis invitita. Kiel
kutime, en la speciala festeno post tri pladoj
sekvis la ĉefa manĝaĵo nomata “jadbastona supo”.
La metodo por fari la jadbastonan supon
estis tre kruela. Oni ĝisruĝe ardigis feran
bastonon kaj penetrigis ĝin en mamon de bovino
por ke la lakto koaguliĝu al ĝi. Kiam oni eltiris la
bastonon, ĝi vidiĝis kiel blanka jado. Iuj opiniis,
ke la supo el la koaguliĝinta lakto estis tre
bongusta.
Dum Xiao Zhen atendis la festenon, li
hazarde iris en la kuirejon. Tie li vidis bovinon
ŝnure ligitan al kolono kaj feran bastonon
ardigatan en brulanta forno. Li demandis pri tio
al kuiristo, kaj la kuiristo respondis, kion ili faros.
Informiĝinte pri tio, Xiao Zhen hastis al sia
patro kaj petis, ke li haltigu ilin. Li diris: “Oni
penetrigos ruĝe ardigitan bastonon en mamon de
bovino por fari bongustan manĝaĵon, tamen, kiel
dolore suferos la bovino. Paĉjo, bonvolu haltigi
ilin. Ne lasu ilin fari tiel teruran manĝaĵon!”
Lia patro estis bonkorulo, do li senprokraste
ordonis ilin ŝanĝi la menuon kaj liberigi la
bovinon. Post pluraj noktoj la dio en ora kostumo
denove venis en la sonĝon de Xiao Zhen. Ĉifoje
li diris kun ĝojo: “Knabeto, vi faris bonan aferon
kaj ne plu mortos juna. Kaj krome, vi sukcesos
en la kortega ekzameno kaj fariĝos unu el la plej
altaj oficistoj en Ĉinio. Tio estos la rezulto de via
bona konduto.”
Xiao Zhen plenkreskiĝis kaj vere gajnis
altegan pozicion en la kortego, kaj krome li vivis
ĝis pli ol naŭdek jaroj.
LEONARDO - LA SENEGALA
PRELEGO DE PAULO SERGIO VIANA, EL BRAZILO
LEGAS JIANPING ZHAO
Kio estas geniulo? Estas malfacile difini tion, kvankam oni ne havas dubon, vidante verkon de geniulo: ĝi kaŭzas al ni, ordinaraj homoj, perturbajn sentojn, nome miron, admiron, timon kaj eĉ… nekaŝeblan envion. Geniuloj iamaniere minacas nian akomodiĝemon.
Foje estiĝas diskuto pri tio, kiu estis la plej granda geniulo en la historio de la homaro. Listiĝas tuj Eistein (matematiko, fiziko), Ŝekspiro (literaturo), Sokrato (filozofio), Mikelanĝelo (pentroarto, skulptarto), Bach (muziko), Zamenhof (lingvokapablo), Freud (psikologio, literaturo), Pelé (korpolerteco), k.m.a.. Tamen, kape de tiu listo ĉiam staras la figuro de Leonardo da Vinci, pro la frapa kvanto da artoj kaj sciencoj, kiujn li eminente regis: pentrarto, skulptarto, arkitekturo, anatomio, inĝenierarto, matematiko, muziko, biologio, geometrio, astronomio, optiko. Kvankam multaj liaj produktaĵoj perdiĝis, restis ĝis la nuna tempo ĉirkaŭ 6000 paĝoj da manuskriptoj liaj. Li lasis la plej eksterordinaran kolekton da inventaĵoj kaj maŝinoj iam kreitaj de unu sola homo: helikoptero, submarŝipo, paraŝuto, veturiloj, akvoveturiloj, flugmaŝino, turbinoj, teksiloj, kanonoj, pontoj, batalveturiloj, k.a.. Longan tempon li praktikadis sekcadon de kadavroj kaj desegnis brilajn anatomiajn bildojn.
Leonardo vivis en tempo, kiam la kontakto inter Eŭropo kaj Azio kreskis. Tio stimulis komercon kaj sekve riĉecon. Komercistoj tiam investis je artaĵoj, favorante skulptistojn, pentristojn, muzikistojn, k.s.. Tiaj mecenatoj celis populariĝon kaj ĉefe en Italio (Venecio, Florenco, Ĝenovo) rezultis la plej intensa movado de Renesanco. Karakterizaj de tiu movado estis revalorigo de grekromia kulturo, kvalitoj de inteligento, klereco kaj arttalento, antropocentrismo kaj plivalorigo de racieco kaj naturo. Plej elstaraj reprezentantoj de itala Renesanco estis Mikelanĝelo, Rafael Sanzio, Botticelli, Copernico, Galileo Galilei kaj Leonardo mem.
Leonardo naskiĝis en Vinci, vilaĝo proksima al Florenco, en 1452, kaj mortis en Francio, en 1519. Li estis neleĝa ido de notario kaj kamparanino kaj ĉi tiu detalo kaŭzis la kuriozan fakton, ke li neniam
ricevis familian nomon. Ankoraŭ tre juna, en Florenco, li fariĝis disĉiplo de la fama artisto Andrea del Verochio. Liaj unuaj pentraĵoj estis “Sankta Hieronimo” kaj “Adorado de Magoj”, kiujn li ne
finis. Cetere, lia laborritmo estis ĉiam tre malrapida, tiel ke ankaŭ pluraj aliaj verkoj restis nefinitaj. Tio ĉi des pli mirigas, se oni konsideras la grandegan kvanton da produktaĵoj, kiujn li lasis.
Mezepokaj potenculoj de la familioj Medici kaj Sforza (Ludoviko, Francisko) dungis la geniulon por inĝenieraj kaj militaj laboroj. Rezultis projektoj por militinĝenierarto, hidraŭliko, arto. Omaĝe al
Francisko Sforza li planis grandan bronzan skulptaĵon, nome “La Grandan Ĉevalon”, kiun tamen li neniam forĝigis. En 1503 li ekverkis la faman “Mona Lisa” kaj preskaŭ samtempe “Leda”; pri ĉi tiu lasta, la sola
bildo pri nuda homo inter liaj verkoj, restis nur kopioj. Rilate la privatan vivon de la artisto, tri aferoj vekas atenton: ebla samseksemo, vegetaranismo kaj ateismo. Pro sia kunvivado kun belaj
junuloj, kiuj pozis por li, li estis procesita sub akuzo de pederastio – kaj tamen absolvita. Pri viandomanĝado, oni atribuas al li ĉi tiun frazon: “De frua aĝo mi forlasis viandon kaj venos tempo, kiam homoj, kiel mi, konsideros murdadon de bestoj same kiel oni nuntempe konsideras murdadon de homoj.” Kaj koncerne ateismon, plej miriga estas la aperado de religiaj temoj en liaj pentraĵoj.
La plej konata parto el la verkoj de Leonardo estas liaj pentraĵoj. Restis nur 12 el ili - ĉiuj ceteraj perdiĝis aŭ detruiĝis. Li uzis teknikon, kiu kontrastigis lumon kaj ombron. Disfumiĝo de la figuroj kaŭzis apartan efekton kaj same liaj studoj pri anatomio.
Plej famaj pentraĵoj estas “La Lasta Manĝo” kaj “Mona Lisa”. La unua estis farita sur muro de manĝejo de monaĥejo Santa Maria delle Grazie, en Milano. La materialo uzita ne estis taŭga, kaj la verko difektiĝis
laú pasado de la tempo. La tuta bildo impresas pro la esprimpova soleco de Jesuo meze de la apostoloj – kiuj verŝajne simbolas la Zodiakon. “Mona Lisa” estas ankaŭ nomata “La Gioconda”. Ĝi estas eble la plej
fama pentraĵo en la tuta Historio. La rideto de la virino estigis nenombreblajn interpretojn. Pri la reala virino, kiu pozis antaŭ Leonardo, oni ne havas pruvojn. Ĝenerale oni supozas, ke ŝi estis edzino
de komercisto en Florenco, kiu nomiĝis Francisko Giocondo, probable najbaro de la artisto, kaj mendinto de la portreto. Alia kurioza supozo estas, ke la vizaĝo de “Mona Lisa” estas tiu de Leonardo mem.
Kurioze, ke “Mona Lisa” troviĝas nuntempe en Parizo, en Muzeo Louvre, kaj ne en Italio. Historiistoj asertas, ke la artisto verkadis ĝin dum pli ol kvar jaroj kaj eĉ ne finis ĝin. Fine de sia vivo, pro internaj
militoj en sia lando, Leonardo forkuris al Francio, kunportante la tolaĵon. Tie, li eklaboris por Reĝo Francisko la I-a, kiu aĉetis ĝin. Kaj tie ĝi restis.
Alia interesa kaj konata figuro desegnita de Leonardo da Vinci estas la “Vitruvia Homo”. Ĝi estas elpensaĵo de la romia arkitekto Marco Vitruvio Poliono(1-a jarcento p.K.), kiu konceptis perfektan homan korpon, surbaze de matematikaj mezuroj. Ĝi baziĝas sur ia dieca proporcio, kiu konsistigas klasikan idealon de beleco. La originala desegnaĵo havas la grandecon de 34 x 24 cm, kaj per du sintenoj lokiĝas interne de kvadrato kaj cirklo. La umbiliko estas la centro. Tuta listo da matematikaj proporcioj estas priskribitaj, ekzemple: la distanco inter la ekstremoj de la manoj (brakoj en horizontala pozicio) egalas la altecon. La intenco de tiu verko, tre karakteriza en Renesanco, estis loki la homon en la centron de la koncepto pri Harmonio en la Naturo.
Ĉiu pentraĵo de Leonardo ests submetata de fakuloj al detala interpretado. Li estis ja subtila kaj rafinita pentristo. Li eĉ verkis “Traktaĵon pri Pentrarto”, per kiu li rekomendis, ke Arto servu al Scienco.
Sigmund Freud verkis brilan eseon pri Leonardo da Vinci, provante analizi lian personecon laŭ sia analizmaniero: “Leonardo – analizo pri infanaĝa rememoro”. La tuta analizo baziĝis sur sonĝo, kiun la artisto lasis skribita. En la sonĝo aperis birdo, kies nomon oni tradukis al la germana per la vorto “vulturo”. Surbaze de tiu aparta vorto, Freud specife konceptis longan analizadon pri la psiko de Leonardo. Poste, montriĝis, ke la originalo ne aludas al vulturo, sed al tute alia birdo, kio parte senvalidigis la interpreton. Tradukeraro perfidis do la kreinton de Psikanalizo, kaj Leonardo projekciis al tempo longe posta sian misteron, sian abismecan personecon.
Laste, ni aldonu: Leonardo da Vinci estis malkvieta pensemulo. Longan vicon da pensoj, kvazaŭ iajn sentencojn aŭ maksimojn, oni atribuas al li. Tia multtalenta spirito sendube plu mirigas nin, jarcentojn poste. Vidu:
“Ekzistas tri specoj de homoj: tiuj, kiuj vidas; tiuj, kiuj vidas, kiam oni montras al ili; kaj tiuj, kiuj ne vidas.”
“Simpleco estas maksimuma rafiniteco.”
“Nenio trompas nin pli multe ol nia opinio.”
Koran dankon pro via akompano al nia laboro!
Akceptu kaj do ricevu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!



