23-a de aŭgusto 2008

 
icon for podpress  Intervjuo kun Affonso Soares - Spiritismo - Jianping Zhao legas Paulo Sergio Viana - Kio estas amikejo?: Play Now | Play in Popup | Download

Kara aŭskultanto:

Estu bonvena al nia hodiaŭa elsendo!
Akompanu la intervjuon kun Affonso Soares, brazilano, spiritisto kaj esperantisto, kiu dediĉas sian vivon al la kuniĝo de tiuj du filozofioj: Spiritisma Doktrino kaj la Internacia lingvo Esperanto.
Kio estas amikejo? Jianping Zhao legas tekston de Dr-o Paulo Sergio Viana: Kiel trakti idojn, kiel trakti lingvolernantoj? Homaĝo al la ĵuspasinta kantisto de Brazilo – Dorival Caymmi.  Koran dankon!

Televida parto: HODIAŬ AKOMPANU EN NIA TELEVIDA PROGRAMO PLIAN PROGRAMERON DE LA ROTERDAMA U.K-O.   ĈI FOJE VI SPEKTAS PARTON DE LA KLERIGA LUNDO – PRELEGO PRI DUA VIVO.

Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>>

Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

Informoj pri DuaVivo

 ________________________________________________________________________________________

“Parolu, mondo!” de la 23-a de aŭgusto 2008

AGENDO:

Brazilo:

En la urbo Braziljo, la 5-an, 6-an kaj 7-an de septembro okazos la TRIA BRAZILA RENKONTIĜO DE ESPERANTISTAJ SPIRITISTOJ, kies gvidatemo estos “La Planeda transiro”.  INFORMOJN ĈE: http://www.bres.org.br

Nia agendo estas je via dispono.  Raportu al rede@radioboanova.com.br

________________________________________________________________________________________

AMIKEJO!

Pri kio temas?
Sciu kiel registri vian voĉon kaj filmi vin, kaj tuj poste sendu al “Parolu, mondo!” la rezulton!
Tio estas amikejo!  Via spaco en nia programo!

Hodiaŭ en nia amika spaco estas la videa raporto de Li Jianhua (bluacxielo) el la
Olimpika Parko:


Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

_______________________________________________________________________________________PAROLUMONDO.COM

_______________________________________________________________________________________
INTERVJUO: Affonso Soares

(RJ, 1940). Affonso Borges Gallego Soares studis unua- kaj duagrade en Rio, eklaboris en privata banko kaj, en 1963, per konkurso, eniris la ŝtatan Banco do Brasil, kie li restis ĝis pensiiĝo en 1990. Ankaŭ en 1963 li eniris universitatan kurson pri filozofio, kaj forlasis ĝin en 1964, pro spiritaj motivoj kaj pro la studentaj malagrablaĵoj sub la ĵus establiĝinta militista reĝimo. Inter 1958 kaj 1961 li amatore ludis gitaron, sed forlasis tiun ludadon, ankaŭ pro spiritaj motivoj, kaj pro la profesiiĝo de la grupo, kie li ludis. Aldone al sia profesia laboro, li preferis nur okupiĝi pri spiritismo kaj Esperanto (al kiu, cetere, li alvenis pro siaj spiritismaj konvinkoj). Inter 1965 kaj 1985, li loĝis en bela insulo de Golfeto Gvanabara apud Rio. Sian ĉiutagan unuhoran ŝipetan venon al la urbocentro kaj unuhoran reiron hejmen li dediĉis al Esperanta perfektiĝado  kaj legado. Li jam Esperantigis gravajn verkojn spiritismajn kaj plurfoje gvidis Esperantajn kursojn en la Brazila Spiritisma Federacio. Ankaŭ tie, li delonge respondecas pri la Esperanta rubriko de la grava revuo “Reformador” (Reformisto). Nun li intense laboras por la profunda reviziado de la Esperanta-portugala kaj portugala-Esperanta vortaroj de tiu Federacio. Li estas plenkora poeziamanto, sed lia modesteco limigas lin al tradukoj, ĉiam kun profunda morala enhavo.

Konu la bazajn verkojn de Spiritisma Doktrino ĉe: http://www.febnet.org.br

Al Karolina – de Machado de Assis/tradukis Affonso Soares Amata, ĉe la lito vivofina,Kie vi kuŝas post la voj’ surtera,Mi venas kaj plu venos, Karolina,Alporti koron de kunul’ sincera. En ĝi pulsadas tiu sento vera,Kiu, spitante al decid’ destina,Tenadis nian vivon plenesperaKaj nian neston igis ben’ senfina. Mi portas tristajn florojn, el la teroVidinta nin en ĝoja vivpromeno,Kaj disigitaj nun en mortsufero. Se montras mi, en larmoj de ĉagreno,

Pensoj pri l’ viv’ de lukto kaj prospero,

Ili jam velkis en la vivĝardeno.

_______________________________________________________________________________________
En la pasinta semajno, sabate matene, mortis en la urbo Rio de Janeiro, unu el la plej gravaj komponistoj kaj kantisto de Brazilo: Dorival Caymmi!
Li naskiĝis en la 30-a de aprilo 1914, en la urbo Salvador, Bahia, kaj ankoraŭ juna, li traslokiĝis al Rio de Janeiro, kie li komencis sian karieron kiel kantisto en radio.  Dorival Caymmi verkis pli ol 100 muzikojn, el ili, pluraj restas en la memoro de la brazilanoj, kelkaj estas konataj en la tuta mondo, kiel, ekzemple, “O que é que a baiana tem?” (kia estas la bahianinoj?) en kiu Dorival faras referencon al specialaj virinoj de la ŝtato Bahia, kiuj vestas tipajn vestojn kaj posedas specialajn gestojn kaj elparolojn.  Tiun muzikon kantis Carmem Miranda en la filmo “banana da terra” (banano de la tero) .
Dorival Caymmi edziĝs al kantistino Stella Maris en la 40-aj jaroj kaj kun ŝi havis 3 gefilojn – Dori, Nana kaj Danilo – ĉiuj bonegaj kantistoj kaj komponistoj.  Dorival Caymmi eĉ konkeris spritan famon pro lia estimaniero tre trankvila kaj pigreca.  ŝerce oni kutimis al la eldiraĵo, ke en la sxtato Bahia, oni vivas laŭ tri vivoritmoj: malrapida, ter malrapida kaj Dorival-Caymieca!
Li mortis 94-jara.

Sylla Chaves, grava brazila poeto kaj verkisto, tradukis kelkajn komponaĵojn de Caymmi kaj nun mi invitas vin aŭskulti unu el ili, homaĝe al nia neforgesebla brazila artisto Dorival Caymmi. Akompanu la poemon portugallingve kaj Esperante en la paĝo de nia programo: parolumondo.com

ACALANTO – DORIVAL CAYMMI

É tão tarde
A manhã já vem
Todos dormem
À noite também
Só eu velo
Por você, meu bem
Dorme anjo
O boi pega Neném
 
Lá no céu
Deixam de cantar
Os anjinhos
Foram se deitar
Mamãezinha
Precisa descansar
Dorme, anjo
Papai vai lhe ninar
"Boi, boi, boi,
Boi da cara preta
Pega essa menina
Que tem medo de careta"

LULKANTO – SYLLA CHAVES KAJ FLORIANO PESSOA

 

Ter malfruas,

venus tuj aŭror’

Ĉiuj dormas.

Nokto kuras for.

Paĉjo kantas

Por luladi cin.

Nun bezonas

Ripozi la patrin’.

 

Anĝelaro

Enĉiela blu’

Iris dormi

Kaj ne kantos plu.

Dormu pace,

Ĉar dormas la patrin’…

Aŭ grimace

La bovo prenos ĉin.

 

Bov’,bov’,bovo,

Nigravizaĝulo,

Prenu ĉi infanon,

Kiu timas grimaculon.

Brakumoj kaj kisoj:

Murata Kazuo el Japanio;
Victor, el Francio;
Kaj al la datrevenintoj: Erundino Mariño; Minosun kaj César Dornelles!
Gratulojn!

Ĉu datreveno?

En la 21-a de aŭgusto, nia programo fariĝis du jara!  Bonege!
Mi deziras feliĉajn kaj senlimajn momentojn por “Parolu, mondo!”… kaj vi, kune kun ni!
__________________________________________________________________

Nia ĉina belvoĉulo registris por via ĝuado la prelegon Dr-o Paulo Sergio Viana, en kiu li pritraktas la rilatojn inter la edukado de idoj kaj la stimulo al lingvolernantoj.  Aŭskultu la belan esperantan parolon de Jianping Zhao:
KIEL TRAKTI IDOJN? KIEL TRAKTI LINGVOLERNANTOJN?
Paulo S. Viana

Inter amaso da verkoj de la tiel nomata “literaturo por memhelpo”, kiuj lastatempe ŝtopas la tutmondan libromerkaton, kaptis nian atenton du, kiuj temas pri edukado de infanoj, flanke de gepatroj. La titoloj estas “Eduki kaj Laŭdi Knabinojn” kaj “Eduki kaj Laŭdi Knabojn”. La angla aŭtorino, Elizabeth Hartley-Brewer, estas fakulo pri infanedukado kaj kontribuas al famaj ĵurnaloj. Eble ŝiaj konsiloj estas foje evidentaj, sed fakto estas, ke multaj gepatroj ne sekvas ilin – kaj estas tre dezirinde tion fari. Jen ni prezentas dek ŝiajn rekomendojn, kiuj ŝajnas al ni tute saĝaj:
1. Montru, ke vi fieras pro la atingoj de viaj idoj. Ĉi tiu sinteno estas grava por ilia memestimo.
2. Laŭdu infanon. Sed prefere laŭdu la sintenon, kiu kondukis al sukceso (multaj horoj da studado), ne nur la rezulton (la bona poento ĉe ekzameno).
3. Atentu la infanon kaj ofte ĉeestu, por ke ĝi sentu sin amata kaj valorigata.
4. Helpu vian idon atingi celojn kaj helpu ĝin elvolvi kapablecojn.
5. Memoru, ke la aspiroj de la infano, ne la viaj, gravas por ĝia elvolviĝo. Ne projekciu viajn dezirojn sur idojn.
6. Kuraĝigu vian idon esti sociema, sed ankaŭ preni klaran sintenon fronte al konfliktaj situacioj.
7. Valorigu fantaziemon de infanoj, akceptu ties kreemon, eĉ malordon, sed ne maldisciplinon.
8. Rekompencu vian idon ne nur per donacoj, sed per gestoj aŭ rigardoj, kiuj montras amon.
9. Stimulu amikecon inter gefratoj.
10. Neniam sarkasmu al infanoj. Ili ne povas kompreni tiaspecan humuraĵon.
***
Ĉu eblas transmeti similan saĝon al lingvolernantoj? Eble ne estas tro fantazie supozi, ke kiam homo komencas lerni lingvon, tiam li iamaniere fariĝas infaneca – eĉ se li estas plenkreskulo. Li devas lerni novajn sonojn, balbuti, ekuzi simplajn frazkonstruojn, barakti meze de nekonataj vortoj kaj lingvostrukturoj. Pruvo pri tia infaneco estas la milda estimo, kiun lingvolernanto konservas pri sia instruisto, simile al tiu, kiun ni ĉiuj konservas pri la unua instruisto, kiu nin alfabetigis.
Se tio estas vera, do eble ni devus klopodi adapti la konsilojn de Elizabeth Hartley-Brewer al niaj lingvolernantoj. Jen kelkaj proponoj:
1. Montru, ke vi fieras pro la progresado de viaj gelernantoj. Ankaŭ por ili memestimo gravas.
2. Laŭdu viajn gelernantojn. Ne nur pro la poentoj ĉe ekzamenoj, sed ĉefe pro ilia klopodado.
3. Klopodu montri individuan atenton al ĉiu aparta lernanto. Ĉiu lernanto prezentas apartajn lernomanieron.
4. Helpu ĉiuj apartan lernanton atingi sian celon, evitante komparojn kun kolegoj.
5. Memoru, ke gelernantoj ne havas la saman senton pri la lingvo lernata, kiel vi mem. Ne projekciu vian idealismon sur ilin senrezerve.
6. Kuraĝigu vian lernanton esti sociema en la klaso kaj eĉ ekster ĝi, sed permesu, ke ne ĉiuj volu partopreni en viaj “amuzaĵoj”. Atentu pri la ŝercoj en la klaso – eble ili ne plaĉas al ĉiuj.
7. Valorigu improvizaĵojn flanke de viaj gelernantoj, eĉ foje iom da malordo en la klaso, sed neniam ĉesu insisti, ke lingvolernado postulas disciplinon.
8. Rekompencu viajn gelernantojn ne nur per belaj poentoj post ekzamenoj aŭ post hejmaj taskoj, sed ĉefe per via sincera amikeco.
9. Stimulu kamaradecon kaj kunlaboron inter viaj gelernantoj.
10. Neniam sarkasmu aŭ senpacienciĝu antaŭ viaj gelernantoj. Eĉ se vi estas bonega instruisto, eble ili forlasos la kurson, se ili sentis sin persone atingitaj.
__________________________________________________________________

Koran dankon pro vai akompano al nia programo!
Akceptu la brakumon de Emilio Cid kaj Mirna Marino!

Comments are closed.