30-a de aŭgusto 2008

 
icon for podpress  ALEJANDRO COSSAVELLA: Play Now | Play in Popup | Download

Kara amiko kaj amikino!

Hodiaŭ ni ricevas la ĉeeston de Alejandro Cossavella – gitaristo kaj kantisto!
En la intervjuo, li parolas pri siaj projektoj en Esperanto – La Porkoj, Strika tango,
Tom Jobim – kaj pri la novaĵoj – baldaŭ alvenos “Hej” Ĝuu ĝin!

Televida parto: UK Roterdamo – Solena Malfermo – Oomoto – Akademio de Esperanto.  Metiejo kun Edukado.net.

Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>>


Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur


AMIKEJO!

Pri kio temas?
Sciu kiel registri vian voĉon kaj filmi vin, kaj tuj poste sendu al “Parolu, mondo!” la rezulton!
Tio estas amikejo! Via spaco en nia programo!

Hodiaŭ en nia amika spaco estas la video de “Pro nur unu kapo” de Alejandro Cossavella, indiko de nia amiko Roberto Sartor Bressan, kaj videa raporto de Li Jianhua (bluacxielo) el la Pekino.



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

 

ALEJANDRO COSSAVELLA!

Akompanu la karieron de Alejandro Cossavella per la sekvantaj tekstoj kaj per la ligiloj :
Radistacio Horizonto:
http://www.barinoticias.com.ar/
La Porkoj:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
Strika Tango:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
Brazila Kolekto: Tom Jobim
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
Ipernity:
http://www.ipernity.com/home/alejandrocossavella


Flávio Fonseca kaj Alejandro Cossavella (La Porkoj) kunproduktis tiun superban kompilon de brazilaj muzikoj de la famega artisto Tom Jobim tradukitaj en esperanto de Flávio, Alejandro, la brazilaj Jair Salles kaj Francisco Wechsler, la svedo Bertil Wennergren (Persone) kaj la germana Aaron Koenig (de la Mondanoj). Varma, profesia, kosmopolita kaj brazileca KD !
Tiu KD estas la unua volumo de kolekto, la sekvontaj prezentos kantojn de aliaj brazilaj famaj auxtoroj. Notindas la specialan partoprenon de la kantistino Silvana kaj de la bonega gitaristo Marcelo Lafeta.
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.

Li partoprenis multajn bandojn, kun kiuj li faris plurajn koncertojn en Buenos-Ajreso kaj Eŭropo. Inter ili elstaras La Porkoj.

La bando havas varistilan repertuaron, kun poeziaj kaj kuraĝaj tekstoj kiuj malaperigas iun ajn heziton danci kaj kanti kun ili. La voĉo alloga, mistera kaj varma de Alejandro Cossavella vigle movigas liajn plej rokajn komponaĵojn, kaj donas melodian “latin-blusan” etoson al la akustikaj kanzonoj.

En Brazilo, Alejandro kunlaboris kun la komponisto Flávio Fonseca. El tiu kunlaboro rezultis la KD Brazila Kolekto – Tom Jobim en Esperanto.

Nuntempe li partoprenas triopon kiu prezentas bosanovon, tangon, regeon, boleron, en pluraj lingvoj, kaj produktas la plurfacetan Strika Tango.

Ekde la vigla interveno en 1999 de la kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiuepokaj Porkoj, oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj. Ĉu estis pro manko de kulturo aŭ muzika tekniko sufiĉe klera, aŭ simple pro manko de pacienco por agi pli diplomate? Do bone, estas domaĝe por la fanoj de tiu stilo same kiel por la alergiaj kritikantoj, Alejandro estas ĝisfunda artisto, plurfaceta kaj altgrade talenta kiu ne ĉesos surprizi nin!

Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sia hejma cirklo (Argentino). Estas en la Studio de la Trappe, en la ejoj mem de Vinilkosmo (Francio), ke tiu muziko, tamen forte inspirita de la latinamerika tradicio, trovis la tutan deziratan plurecon de Ale, kaj eskapas samtempe la etikedojn kiuj tendencas limigi la radiadon de tiaj kreaĵoj.

Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga.

Tiu ĉi albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco.

Comments are closed.