16-a de aŭgusto 2008

Karaj geamikoj, koran dankon pro via ĉeesto!

Hodiaŭ, en nia programo:

En la radioelsenda parto: Agendo – Budhismo – Gianfranco Molle kaj La Fiŝkaptisto – Ĉinaj Fabloj – Raporto de Emilio Cid pri la IJK Vjetnamio 2007 – Kio estas amikejo? – Ĉehov: la animo de literaturo, prelego de Paulo Sergio Viana, legas Jianping Zhao.

En la televida parto: Movada Foiro dum la UK Roterdamo 2008 - IJK Vjetnamio 2007 - La Fiŝkaptisto -Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>>


Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur
Tiu filmo aperis danke al la homoj, kiuj subskribis la promeson “Mi promesas donaci 10 Eŭrojn por ke TEJO aĉetu filmilon por filmi IJK-n”



Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur



“PAROLU, MONDO!” DE LA 16-A DE AŬGUSTO 2008

Vidu kiel sendi vian kontribuon al nia programo

Hej kara amiko kaj amikino! Estu ege bonvena ĉe ni! Hodiaŭ vi ĝuas la programerojn:

AGENDO: BRAZILO

En la 31-a de aŭgusto, okazos la 73-a renkontiĝo de Esperanto en la Paraiba Valo – ĉi-foje en la urbo Taubaté. Kontrolu pri la programeroj kaj adreso ĉe http://www.easp.org.br/taubate/programo.jpg
Lampiro - oficiala organo de EASP – serĉas pri kontribuaĵoj!
artikolo, poeziaĵo, originala aŭ tradukita. Sendu ĝin al:
lalampiro@easp.org.br

KOREO:


“Junulara Somera Esperanto-kursokunveno 2008” en Deĉon regiono de ĈungĈong sud-provinco. De la 22-a de aŭgusto ĝis la 24-ª kaj sabate, la 30-an okazos la festo: “Memore al la ducenta kurso de Esperanto”. Unue vi akompanos simpozion kies temo estas: “Kiel progresigi Esperato-movadon en Azio” kaj due estos ceremonio pri la ducenta kurso. Kontrolu ĉe: http://esperanto.co.krĈu okazos io ĉe vi? Memraportu al “Parolu, mondo!” : rede@radioboanova.com.brBUDHISMO: (“Parolu, mondo!” dankas al la Ĉina Bonzo Miaohui)El la verko de Ven S Dhammika1-8. DEMANDO: Sed mi jam aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
RESPONDO: Tia onidiro nur reflektas la miskomprenon de la idolo-farantoj. En la vortaro oni difinis la signifon de idolo kiel “bildo aŭ statuo adorata kiel dio”. Laŭ nia scio, budhanoj ne kredas, ke Budho estis dio. Kiel ili povus kredi, ke peco de ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por esprimi diversajn konceptojn. En Taoismo, la desegno de “Jin-jan” estas uzata kiel simbolo de la konkordo inter kontraŭaj aferoj. En Sikhismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, la fiŝo estas uzata kiel simbolo de krista ĉeesto kaj la kruco estas uzata kiel simbolo de lia sinofero. En Budhismo, la statuo de Budho estas uzata kiel simbolo de homa perfekteco. La statuo de Budho ankaŭ rememorigas nin pri la homa dimensio en budhisma instruado. Fakte Budhismo prenas homon kiel centron, sed ne prenas dion kiel centron. Ni devas rigardi internen sed ne eksteren por atingi memperfektecon kaj iluminiĝon. Do ne pravas la onidiro, ke budhanoj adoras idolojn.1-9. DEMANDO: kial oni bruligas paperan monon kaj faras ĉiajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
RESPONDO: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ forigi tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni preferu klopodi eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke la praktikoj de iuj budhanoj havas siajn originojn el populara superstiĉo kaj miskomprenon anstataŭ la veran instruon de Budho. Kaj tia afero ekzistas ne nur en Budhismo, sed ankaŭ en ĉiuj aliaj religioj de tempo al tempo. Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni tion, oni ne devas kulpigi Budhon.
Jen onidiro:
Se iu suferas de malsano, sed ne serĉas kuraciĝon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu turmentiĝas pro la korupteco, sed ne serĉas helpon de Budho, tio ne estas kulpo de Budho.
Oni ne rajtas juĝi Budhismon aŭ aliajn religiojn per tiuj, kiuj ne praktikas sian kredon konvene. Se vi volas scii la veran instruon de Budhismo, legu la budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene.AMO AL LA VIVO – legas Jianping ZhaoEsperantigis Miaohui
“The Love of Life” angle rerakontita de G B TalovichCheng Tang regis Ĉinion pli ol 600 jarojn.4. ZiChan kaj la Fiŝoj

Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Chan (Zi Ĉan) estis
ĉefkortegano en Zheng-regno (Ĝeng) dum la
periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.).
Konfuceo iam laŭdis lin pri lia moraleco. Nun la
ĉinoj ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj
bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la
suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn
kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage lia amiko donacis al li plurajn vivajn
fiŝojn. El ili oni povus fari bongustan manĝaĵon. Zi
Chan akceptis la donacon ĝojplene kun granda
dankemo. Poste li alvenigis la servistinon.
“Portu la fiŝojn kaj liberigu ilin en la fiŝlageton
en la korto.”
La servistino diris: “Honora Mastro, la fiŝoj
estas vere raraj. Se vi metus ilin en la fiŝ-lageton,
la fiŝviando fariĝos malmola kaj ankaŭ malpli
bongusta, ĉar la lageto estas ne tiel klara kiel la
rojo. Ni devus kuiri ilin senprokraste!”
Zi Chan ridetis kaj respondis: “Mi estas la
mastro, do obeu min. Kiel mi povus mortigi la
fiŝojn tiel kompatindajn kaj senkulpajn pro ilia
bongusteco? Mi ne povas toleri tion.”
La servistino do obeis la ordonon. Post kiam
ŝi metis la fiŝojn en la lageton, ŝi diris al ili: “Vi
estas vere bonsortaj. Se vi estus donacitaj al aliulo
anstataŭ al mia mastro, nun vi jam estus kuirataj en
la kaldrono.”

Gianfranco Molle:

Li naskiĝis en 1950, en Italujo. Filo de loka politikisto kaj advokato, Gianfranko mem interesiĝis pri juro kaj ĝin kursis dum du jaroj ĝis tiam, kiam io ŝanĝiĝis en lia vivo.
Esperanton li eklernis en 1971 gramatike kaj ankaǔ per interesa maniero: survoje de liaj rondvojaĝoj en Eŭropo, lin akompanis esperataj kanzonoj.
Lia unua esperanta kanto estis “La vojo” – al kies li donis modernan veston kaj fariĝis famkonata en Esperantujo.
Gianfranko Molle kantas kaj komponas teme pri politiko, foje pri Esperanta vivo kaj ankaux pri intimaj sentoj.

Nun li pretigas novan diskon kun novaj originalaj kanzonoj, kies provizora titolo estas “Teron promeni, chielon rigardi”
Nun vi gxuas em “Parolu, mondo!” la muzikon de Gianfranco Molle : La fisxkaptisto

Brakumoj kaj kisoj:

Ricevas niajn brakumojn kaj kisojn Alcyr el Taubaté – San-Paulo; Marly Freitas el Rio de Janeiro kaj Cesar Dornelles el Porto Alegre! Dankon pro viaj kontaktoj kaj komentoj!
Kaj al Tulio Flores, kiu sugestis la nomojn de novaj amikoj de Emilio Cid. Jen la duopo: Ata kaj Ita! Bone… ;-)
Kaj vi? Skribu ao nia programo: rede@radioboanova.com.br

PAROLUMONDO.COM

Karaj geamikoj de PM!

Jen novaĵo por vi!

AMIKEJO – VIA SPACO EN NIA PROGRAMO!

En ĝi, vi povas voĉe aŭ ekrane prezenti vian enhavon! Kontrolu, ĉe nia adreso parolumondo.com; tie, sciu, kiel filmi vian enhavon per la instruoj de Emilio Cid!
Ĉar vi estas nia amiko kaj akopanas nian laboron, vi meritas tiun spacon en nia programo! Sendu tuj vian materialon!
mirnamarino@yahoo.com.br Emilio@esperanto.org
Jianping Zhao,

nia famkonata ĉina belparolisto, registris por vi la prelegon de D-ro Paulo Sergio Viana pri Ĉehov – La animo de literaturo – kaj ĝin vi akompanos ekde nun:

ĈEĤOV: LA ANIMO DE LITERATURO
Paulo S. Viana
“La batalantoj por nia ideo jam longe konvinkiĝis,
ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri
al la publiko, efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej
lertaj teoriaj paroloj…”
(L.L.Zamenhof)

Ĉu homoj posedas animon? Ĉu popoloj posedas animon?
Ne temas ĉi tie pri religiaj, mistikaj aŭ metafizikaj demandoj. Temas simple pri la potenca kapablo de literaturo. Ne ekzistas du egalaj homoj inter la ses miliardoj da kunfratoj sur la Tero; ne ekzistas du egalaj popoloj inter la nacioj kaj gentoj. Samtempe, ni ĉiuj, homoj kaj popoloj, havas tiom da komunaj trajtoj, ke ni similas formikojn, en formikejoj. Riĉiga homa studo estas do eltrovi inter ĉiuj homoj tion, kion ili havas komuna, kaj tion, kio distingas ilin. Kaj same pri la popoloj. Kiel fari tion? Ne sufiĉas anatomiaj sekcoj, geografiaj priskriboj, sociologiaj teorioj: animo ŝvebas alte super tiaj apenaŭ palpeblaj aspektoj. Nu, se ekzistas animo, kio ĝi estas – de homoj kaj de popoloj? Ĉu literaturo povas kontribui al ĉi tiu afero?
Tiaj (sinuaj, mi konsentas) pensoj venas al mi en la kapon dum legado de juvela libro: “Ĉeriza ĝardeno”, de Anton Ĉeĥov (eld. Sezonoj, 2004). Mi varme rekomendas tiun belan kolekton da rakontoj kaj dramoj de la talenta ruso. Paĝo post paĝo, leganto ensorbas la animon de la rusa popolo. Tute ne temas pri patriota, laŭda montrado de virtoj de tiu bela gento. Male: tuta galerio da simpluloj, naivuloj, ruzuloj, pigruloj, egoistoj, trompistoj, idealistoj, sentimentaluloj, ĉiaspecaj popolanoj, kiu iom post iom, je malrapida parado, sin montras. Tre kurioze, ni grade ekkonas tiujn tute ne sanktajn, sed realajn hometojn. Kaj plej strange, laŭlonge de tiuj magiaj paĝoj, ni… ekamas ilin!
Ĉeĥov estis mirinda verkisto. Preskaŭ sen ornamoj, per frazoj kaj bildoj sekaj kaj celprecizaj, li formas riĉan mozaikon. Li ne beligas siajn scenojn, siajn rolulojn. Ili estas konstruitaj per karno kaj ostoj, kiel ni mem. Iamaniere, ni konas similajn personojn inter ni, kie ajn en la mondo. Ĉeĥov estas rafinita konanto kaj montranto de animoj.
Mafacile estus elekti inter la rakontoj la plej bonan. Certe oni ne atingus unuanimecon. Iuj legantoj preferus la amuzajn, aliaj la delikate melankoliajn, ankoraŭ aliaj la pitoreskajn. Persone, min ravis novelo kies titolo estas “La homo en ujo”. Temas laŭ mi pri majstroverko. La teksto komenciĝas per ia ridinda, komedia, farsa tono, kaj finiĝas per sobraj konsideroj pri la vivo kaj la homaj rilatoj. Perfektaj atmosfero kaj ritmo en la fluado de la linioj. Vera surprizo, kiun mi antaŭe ne konis, eĉ en mia nacia lingvo.
Ĉeĥov estis kuracisto, kiu laboris en la landinterno de Rusio, kie li longe kaj profunde kontaktis la popolon en ĝia intimeco. Ĝisfunda psikologo li fariĝis. La stilo lumas simple, nature kaj samtempe subtile penetra. Al ni Esperantistoj, kurioza detalo en lia biografio estas, ke li frekventis la saman universitaton kiel Zamenhof, en la sama tempo. Tre probable ili konis unu la alian, almenaŭ supraĵe.
“Ĉeriza ĝardeno” enhavas 36 rakontojn kaj teatraĵojn, tradukitajn de deko da kompetentuloj. La bone zorgita eldono, firme bindita, proponas antaŭparolon, biografion d la aŭtoro kaj notojn pri ĉiu teksto. La nivelo de la Esperantaj versioj estas tre alta: dum la legado, oni forgesas, ke temas pri tradukoj. La tuto legiĝas flue kaj agrable, kaj bagatelajn stumbletojn ne indas mencii.
Kiam kun bedaŭro mi turnis la lastan paĝon, magio de literaturo jam kaptis min: per delikata akvarelo pentriĝis antaŭ miaj okuloj la animo de la rusa popolo. Kaj per tio, riĉiĝas mia propra animo. (Lorena, marton, 2008)
Ne forgesu spekti la televidan parton de nia programo!

Kore kaj amikeme salutas vin Emilio Cid kaj Mirna Marino

 
icon for podpress  AGENDO-BUDHISMO-ĈINAJ FABLOJ-GIANFRANCO MOLLE-VJETNAMO-ĈEHOV – LA ANIMO DE LITERATURO: JIANPING ZHAO: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  AMIKEJO - VIA SPACO EN NIA PROGRAMO: Olimpikaj Ludoj- "Bluaĉielo" Li Jianhua [12:32m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.