26-a de julio 2008
Hodiaŭ ni prezentos du filmetojn pri esperantaj lokoj en DuaVivo. Tiuj filmetoj estis prezentitaj en la UK. Klaku ĉi tie por vidi la videojn >>>>
Klaku sur ![]()
Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur
kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur ![]()
Klaku sur ![]()
Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur
kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur ![]()
Dua Vivo. La interreta virtualejo Dua Vivo (DV) perdis sian misteron por la ĉ. 50 partoprenantoj (el pli ol 100 interesitoj), kiuj sukcesis eniri la salonon.Prezentata de Anna Löwenstein kaj Beatrice Allée, en la ĉeesto de Bent Holm-Laursen (la kreinto de Esperantolando en DV) la ĉeestantoj lernis, ke DV estas ne nur ludilo por frenezuloj, sed ĉefe novtempa komunikilo, tute senpaga por la uzantoj. Per Skajpo ili vidis kaj aŭdis la trian gvidanton, Emilio Cid el Brazilo, kiu rakontis siajn spertojn pri DV kaj ties gravecon por Esperantolernado ĉe esperantistoj izolitaj dise en la mondo.
Post realtempa vizito de la klasĉambro en Esperantolando, la ĉeestantoj vizitis aliajn Esperanto-centrojn en DV, vidis kiel eblas uzi tian teknikon por varbi por Esperanto, kaj renkontis rolfigurojn de esperantistoj el Pollando, Japanio kaj Francio. Filmetoj realigitaj en DV montris al la ĉeestantoj la eblon uzi tiun novan komunikilon por babilado, prelegoj kaj eĉ kongresoj.
Tiurilate, prelegemuloj bv. kontakti Anna (KN 896) aŭ Bea (KN 870) por anonci sin. Finis la prezenton la kreado de nova rolfiguro kaj klarigoj pri la elŝuto de la programo ĉe secondlife.com; evidentiĝis, ke tio eblas eĉ sen spertoj pri komputiloj.
Eblos informiĝi pri la uzo de DV por instruado dum la metiejo de edukado.net, ĵaŭdon je la 11h00.
Dua ŝanco je Dua Vivo. Estos dua eblo viziti la tre sukcesintan informkunvenon pri Esperanta agado en la virtuala mondo Dua Vivo. La kunveno okazos vendredon en salono Piron. La gvidantoj estos Anna Löwenstein, Beatrice Allée, kaj per retkonekto el Hispanujo, Rafaelo Markstein.

