12-a de julio 2008

Lee Chong-Yeong forpasis

Kiel ĉio en la naturo, nia kara korea amiko Lee Chong-Yeong nun foriris el la Tero kaj sekvas sian animan vojon; ĝi estu kia estu! Restas por ni la memoroj pri liaj paŝoj en la vivo, pri liaj bonfaroj rilate al Esperanto kaj liaj familianoj! La skipo de “Parolu, mondo!” deziras al lia familio pacon kaj trankvilon kaj al ĉiuj esperantistoj de Koreio amikajn kondolencojn! Aŭdu kaj vidu tie ĉi nian omaĝon al tiu simpatia kaj kompetenta D-ro.

Ni vin salutas, kara Lee Chong-Yeong!

Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

Kara aŭkultanto! Dankon pro via akompano al nia programo!

Mi, Mirna Marino, estas survoje al Eŭropo…jes! Mi partoprenos en la 93-a U.K-o - Roterdamo! Bonege! Mi volas koni vin tie…bonvolu prenu mian manon se vi ankaŭ ĉeestos en ĝi.

Nia amiko Emilio Cid estas de nun la prezentanto kaj produktanto de nia radio-programo Julie. Li prezentos al vi interesajn novaĵojn…atendu ilin!

Lee Chong-Yeong

La antaŭa prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, forpasis en Koreio la 4-an de julio 2008 en la aĝo de 76 jaroj. Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932 en Samcheonpo, Koreio. Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Havajo kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis en Japanio pri komerca ekonomiko. Li laboris kiel ĉefo de la merkatuma grupo de la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Nutraĵoj kaj Agrikulturo kaj estis emerita profesoro de la Ŝtata Universitato Kyungpook (Koreio). Kiel prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong iniciatis la Nitobe-simpozion, kiu okazis unuafoje en la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1996, kaj estis inter la iniciantintoj de la Manifesto de Prago.

Brazila Kongreso de Esperanto

Hodiaŭ komenciĝas la nacia kongreso de Brazilo! La 43-a BKE - Brazila Kongreso de Esperanto, en la urbo Fortaleza-Cearao! “Parolu, mondo!” deziras al la ĉeestatoj bonegan renkontiĝon!
Aŭdu en la hodiaŭa programo la himnon La Espero!

OOMOTO

Ĝin prezentas la skipo de Oomoto:

Iweth Kussano - Diaj Revelacioj;
Prof-ro Benedicto Silva taksas komentojn;
Demandoj kaj Respondoj de Oomoto: Lucas Yassumura
40. Kiam fondiĝis Oomoto?

Oomoto naskiĝis en la jaro 1892 (la novjara tago en luna kalendaro), kiam Fondintino DEGUĈI Nao eniris en la staton de spiritposedo de la Prapatra Dio kaj ekparolis Diajn Vortojn.
Dio estas la Prapatra Dio, Kreinto de la Universo, kies nomo ofte aperas en “KoΔiki” (kroniko pri malnovaj okazaĵoj) kaj “Nihonßoki” (Kroniko Japana.) En tiu senco Oomoto estas religio kiu daŭre ekzistadis de la antikva tempo.
Dio, la Kreinto de la Universo, revenis al tiu ĉi mondo en 1892 por savi nunan mondon de la tumulto kaj putro kaj por konstrui eterne neŝanĝotan belan mondon.
Nu, de la jaro 1837 kiam Fondintino naskiĝis, ĝis la jaro kiam Oomoto aperis-estis la tempo de granda ŝanĝo en Japanujo. La regado de Tokugaŭa Bakufu (ßoguna registaro) putris, malsatego atakis tutan parton de Japanujo, grandskala kampara puĉo, movado por faligo de Ŝoguna registaro en diversaj lokoj, tia tumulta tempo…. Finfine Tokugaŭa reĝimo falis. Imperiestra registaro komenciĝis. Ankoraŭ post tio daŭris la konflikto inter nova potenco kaj malnova potenco. Nova nacia reĝimo ankoraŭ ne estis firme solidigita. En tia epoko Oomoto aperis.
Ĝuste en tiu tempo, okazis Civila Milito en Usono, Liberigo de Servutuloj en Rusio kaj aliaj liberigaj movadoj progresis. Aliflanke, kapitalismo rapide progresis kaj granda ŝanĝo okazis mondoskale.

Ĝenerale fondinto estas nur unu de la mondaj religioj (Kristanismo, Budhismo, kaj Islamo.) Tamen Oomoto havas du fondintojn: Fondintino DEGUĈI Nao kaj Kunfondinto DEGUĈI Onisaburo. Tio estas unu el la karakterizoj de Oomoto. Fondintino skribis la librojn “Diaj Revelacioj” kaj Kunfondinto skribis la librojn “Rakontoj el la Spirita Mondo”. Fondintino koncize eksplikis pri la regulo de Dio. Kunfondinto instruis kaj klarigis la regulon al modernuloj en facile komprenebla maniero en la kampoj de politiko, ekonomio, edukado, religio kaj arto. La fundamento de la instruo baziĝas sur la instruoj de du fondintoj. Ni konsideras ke Fondintino kaj Kunfondinto aperis por gvidi ne nur Oomotanojn sed ankaŭ por gvidi la homaron.

Vizitu Oomoton tie ĉi:

http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html

2-a parto de la programo:

BIOGRAFIOJ
Lucas Yassumura prezentas la vivon de Onisaburo Deguchi

Onisaburo Deguchi naskiĝis Kisaburo Ueda, la 22-an de aŭgusto 1871, en la vilaĝo Aso, Kyoto-fu, Japanio. Lia vivo tamen estas intime ligita kun la historio de Oomoto.

Sinjorino Nao Deguchi havis mizeran kaj tragedian travivadon ekde la naskiĝo en 1837 dum la jaroj de malsato em Japanio. Ŝia patro estis drinkemulo kaj dum la ebriiĝo frapis ŝin fojfoje, li agis krudele kontraŭ la filino. Krom tio, ŝi havis mizeran vivkondiĉon.
Jam plenkreska virino, ŝi perdis sian edzon kaj plurajn gefilojn ankoraŭ dum infanaĝo. Tiam ŝi sekvantis novan religion de “konkokyo”, en kiu oni respektegis popularan Dion, nome Konjin. En 1896, en sia 56-a jaraĝo, en la pinto de sia malespero kaj sufero pro nekredebla malriĉa vivkondiĉo, ŝi falis en spiritposedan staton, kiu daŭrigis dum du semajnoj. Tiam oni diris, ke ŝi estis posedata de amika spirito, supera je ĉiuj aliaj Dioj laŭ origino, povo kaj universaleco.
Spite la fakton, ke ŝi neniam lernis legi kaj skribi, ŝi registris per sia mano la tekstojn diktitajn de la supera spirito, kaj en tiuj unuaj tagoj dum ŝi estis en spiritposedo, ŝi fariĝis iom ne plu rekonebla homo kaj ŝi ŝlosis sin en sia dormoĉambro kiel strangulo.

La skribaĵoj de Nao enhavis plurajn revelaciojn, kiuj reliefige parolis pri la spirita mondo kaj kritikoj pri la socia tiama vivo. La homoj estis incitataj al plej bone pripensi la vivon kaj ĉiujn sociajn strukturojn, kaj samtempe disvolvigi novajn sistemojn pri la sociaj homvaloroj. Plie, ŝiaj tekstoj, ricevitaj per konstanta bildo el la spirita mondo, surbaziĝis sur iu Dio universala, kiu taksis ĉiujn homojn laŭ egalvaloraj kondiĉoj. Kompreneble, tiuj homrajtoj konfliktis kun la regantaj legoj de la lando, en kiu oni tenis la Imperiestran Familion en la centroj de la atentoj, kaj la Imperiestro mem kiel Dio.

En 1898 Kisaburo Ueda, laŭ la konduko de “diospirito”, ĉe Monto Takakuma en sia hejmloko, travivis unu semajnon da spirita asketismo, ricevis dian forton klarvidi la pasintecon, nunon kaj estontecon de la tri mondoj - la materia, obskura kaj Dia - kaj vidis sian mision de la mondosavo. En 1899, sekvante ordonon de Dio, li eniris en Oomoton, edziĝis kun Sumiko Deguĉi, la kvina filino de Fondintino Nao Deguĉi, kaj post la geedziĝo, en 1900, li ŝanĝis sian nomon al Onisaburo Deguĉi, kaj, kune kun la Fondintino, elfaris la Fundamenton de Oomoto.
La unuigitaj klopodoj de Nao kaj Onisaburo multe sukcesis. La movado gajnis iom post iom forton kaj komencis esti rigardata kiel minaco fare de la Imperiestra aŭtoritato; tiom, ke Nao kaj Onisaburo ricevis persekuton, ĝis la aresto de Onisaburo.
La kialoj por tio, estis la ideoj de la ekanta Oomoto, kiu parolis pri novaj perspektivoj pri la homa vivo en tiu socio; ili parolis pri iu socio en kiu ĉiuj homoj estis egalaj.
Onisaburo Deguchi eklernis Esperanton en 1923 kaj samtempe enkondukis ĝin en Oomoton, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de Oomoto. En 1924 fondis Esperanto-propagandan asocion en Kameoka.
Li estis prezidanto de Universala Homama Asocio kaj verkis la libron “Poemetaro” en 1924, por facila memorigo de Esperantaj vortoj.

En 1935 granda parto de la posedaĵoj de Oomoto estis detruitaj kaj la religia elmontro de la oomotanoj estis malpermesataj de la militista regantoj. Onisaburo estis arestita kaj juĝita kiel perturbanto de la paco kaj “ŝtelanto de la Imperiestro”.
Li mortis en 1948, sed liaj bonaj faroj por la japana luktarto Aikido, la japana ekumena religio Oomoto, kaj por Esperanto, sekvas ĝis niaj tagoj.

ĈU VI SCIAS?

En kiu jaro la kvinpinta verda stelo fariĝis la simbolo de Esperanto?

En 1893

ĈU vi scias? Estas kompilaĵo de Wilfrid Appleby.

Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj -

10-a ĉapitro

de Gerson Simões Monteiro


MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro Traduko de Givanildo Ramos Costa

ANSTATAŬ RIGARDI LA ĈIELON
Estas iuj, kiuj diras ke, kun la morto, ĉio finiĝas. Pro tio, oni subtenas la malfeliĉan ideon ke, per memmortigo, la suferoj malaperas. Sed ĉi tio ne estas vero. La komunikaĵoj de memmortigintaj Spiritoj pruvas, ke la doloro, kiun ili sentas post la morto de la korpo, estas nepriskribebla. Laŭ siaj korŝiraj rakontoj ĉe spiritismaj kunvenoj, ilia plej granda elreviĝo estas rimarki, ke la morto ne liberigas ilin de la postmortaj turmentoj; kontraŭe, ili estas pli grandigitaj pro la ribela procedo realigita. Tiurilate, Allan Kardec (Alan’ Kardék’) registras, en la verko “La Ĉielo kaj la Infero”, la komunikaĵon de François Simon Louvet (Fransŭa’ Simon’ Luvé’), spontane donitan ĉe kunsido gvidita de la Kodiginto de Spiritismo, en Havre (Avre), en la 12-a de Februaro 1863, en kiu la Spirito diras melankolie:

“Ĉu vi havos piecon al malŝatinda povrulo, kiu suferas, de longe, pro kruelaj turmentegoj? Ho! La vakuo… La spaco… Mi disfalas… Mi falas… Mi mortas… Helpu min! Dio, mi havis ekzistadon tiel mizeran!… Mi, kompatinda malsatis multfoje en la maljuneco; kaj estis pro tio, ke mi alkutimiĝis drinki, havi honton kaj malŝaton pri ĉio.”

Post la mediuma komunikaĵo de la kompatinda memmortiginto, iu instruanta Spirito klarigis ke François havis, surtere, teruran provon pri mizero kaj estis venkita de ĉagreno. Mankis al li kuraĝo. Anstataŭ rigardi la ĉielon, kiel devus esti, li fordoniĝis al ebrieco. Krome, li informis, ke li iris al ekstremoj de la afliktego, ĵetante sin de la turo Francisko Unua sur la plankon, en la tago 22-a de Julio 1857. Ĉe la fino de siaj informoj, la spirita bonfaranto petegis de la ĉeestantoj de tiu kunsido kompaton por la animo de tiu malfeliĉa memmortiginto, kiu ne estis progresema, sed deziris korekti siajn erarojn en iu nova enkarniĝo.

Traserĉante informojn rilate al la afero, Allan Kardec (Alan’ Kardék’) trovis ĉe “Ĵurnalo de Havre”, de la 23-a de Julio 1857, la informon, kiu klarigis la bedaŭrindan okazintaĵon; kaj en iu teksto oni diris: “Homo ĵetis sin de la turo, dispeciĝante sur ŝtonojn. Li estis maljuna ĉaro-kondukisto, kies inklino al ebrieco kuntrenis lin al la memmortigo. Li nomiĝis François Simon Louvet. Li havis 67 jarojn.”
Oni povas apliki al tiu okazintaĵo versaĵon de Casimiro Cunha (Kasimiro Kunja), psikografiitan de Chico Xavier (Ŝiko Ŝaviér’), el la mediuma libro “Parnaso de Transtomba Mondo”:

Ĉiu memmortiginto supozas
Ke la morto estas la fino de l’ amar’
Sen scii ke la malespero
Estas pordo por alia dolor’…
Sed celu unue Dian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.
- Tial ne zorgu pri la morgaŭa tago, ĉar la morgaŭa tago zorgos pri si mem. Sufiĉa por la tago estas ĝia propra malbono.
Jesuo

La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.

Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>

Koran dankon pro via akompano al nia laboro!

 
icon for podpress  Standard Podcast [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

 
icon for podpress  Standard Podcast [09:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti

Lasu vian komenton

You must be logged in to post a comment.