28-a de junio 2008
La Hirundoj de Campinas/Kosmologio/La unua legolibro: Play Now | Play in Popup | Download
Ĉinaj Fabloj/Muziko - Merlin: Play Now | Play in Popup | DownloadHodiaŭ en nia programo: La hirundoj de Campinas – Rui Barbosa (traduko de Floriano Pessoa) legas Jianping Zhao * kosmologio de Martinus – Ole Therkelsen * Ĉu vi scias? *La unua legolibro – Dr-o Kabe * Ĉinaj Fabloj * La muziko de MERLIN
Bonan aŭskultadon!
Saluton, kara aŭskultanto!
Estas plezure retrovi vin tie ĉi ĉe parolumondo.com kaj per la elsendoj de Rede Boa Nova en San-Paulo, Brazilo!
Akompanu la belan tekston de Rui Barbosa. Por la portugallingvaj sciantoj, ni disponigas la portugalan tekston sube por ke vi akompanu la belan tradukon de Floriano Pessoa dum vi aŭdas la belegan voĉon de Jianping Zhao!
“Rui Barbosa, la mondkonata brazila verkisto,oratoro, ĵurnalisto kaj politikisto kutimis viziti kuzon kaj amikon en Campinas,ŝtato San-Paulo. En unu el tiuj vizitoj li ĉeestis kaj poste priskribis la revenan flugon de hirundoj, ĉe la sunsubiro”.
LA HIRUNDOJ DE CAMPINAS
Sur la klara, jam sensuna lazuro, antaŭ ol tute forsvenis la
ora tono de ties eroj el lumo, kaj kiam la vesperkrepusko ekmildigas
la brilon de la safiro ĉiela, tiam jen malhela punkto, apenaŭ perceptebla en la forega spaco, nigre konturiĝas sur la ĉiela volbo, tre alte, ĉe la zenito, kvazaŭ la pinto de sago, perpendikulare pafita de transe,
trapikus tie la bluan firmamenton.
Komence unu, tuj poste jam multaj, ŝprucas nekalkuleblaj, jam
ŝajnas al ni senfinaj; kruciĝas, rekruciĝas, renkontas unuj aliajn, cirkulas, densiĝas en ombran amason.
La birdaro pligrandiĝis kaj jam kreskas per longaj flugantaj vicoj, jam bolas per sinsekvaj svarmoj, jam etendiĝas en vastan skuiĝantan nubon .Tutkovris la ĉielon, plenigis la aeron, kaj. ondas super niaj kapoj.
Nun, fine, moviĝante kiel granda malhela ondo blanke trapunktita, kiu sxvebus inter la tero kaj la senfino,descendas la senhalta maso, bruante, svingiĝante, flirtante en la aero; ĝi traŝiriĝas tra la pintoj de palmarboj, skurĝas la telegrafajn dratojn, ŝoviĝas sur la domaj tegmentoj kaj finfine, laŭcirkle balanciĝante, per bruega kirliĝa moviĝado, plaŭdante kiel kaskado el arĝento, kiel torento el diseriĝantaj kristaloj,-ĉe kio vigle sonas dekmilvoĉa pepado kaj blekado- kliniĝas, plonĝas kaj malaperas, laŭ tre granda ŝaŭmanta kurba strio, super larĝa forlasita remizo, kiun tiu vaganta birdaro elektis, por sia ŝirmo kaj ripozo, inter ni, en la varmaj noktoj de somero.
AS ANDORINHAS DE CAMPINAS
(Rui Barbosa)
Pelo límpido azul, já sem sol, antes que se lhe esvaia de todo o ouro de seus átomos de luz, mas quando o crepúsculo entra a desmaiar do seu brilho a safira celeste, um ponto retinto, perdido nos longes mais remotos,se acentua em negro na cúpula do firmamento, lá bem alto, bem de cima,como se a ponta de uma seta, desfechada perpendicularmente de além, varasse ali a redondeza anilada.
Era um,e logo após já são muitos, já vêm surdindo inumeráveis, já parecem infinitos, já se cruzam e recruzam,já se encontram e circulam, já se condensam e escurecem.
Eram um grupo e já formam um bando, já vêm crescendo em longas revoadas, já refervem em enxames e enxames,já se estendem em uma vasta nuvem agitada. Toldaram o céu, encheram o ar, vêm-nos ondeando sobre as cabeças. Agora, afinal, como os movimentos de uma grande vaga sombria, pontuada de branco, a librar-se entre a terra e a imensidade,baixa a massa inquieta, rumorejando, oscilando, flutuando, rasga-se na coroa das palmeiras, açoita os fios telegráficos, resvala pelos tetos do casario, e, ao cabo, arfando e remoinhando, turbilhonando e restrugindo com o estrépito de uma cascata argentina, de uma cachoeira de cristais que se despedaçam,chilreada imensa de vozes e grasnidos às dezenas de milhares, pendem, mergulham e desaparecem, numa imensa curva borbulhante, por sobre o largo telheiro abandonado,que essa aérea multidão erradia elegeu entre nós para abrigo do seu descanso nas cálidas noites de verão.
________________________________________________________
Ĉu vi scias? Kompilajxo de Wilfrid Appleby
Kiu estis la unua lando kies registraro sendis reprezentanton al Esperanto kongreso?
Belgujo, en 1907.
________________________________________________________
KOSMOLOGIO DE MARTINUS – PRELEGO DE OLE THERKELSEN
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kosmologio_de_Martinus
http://www.martinus.dk/layout_pages/index.php?lang=eo
LA UNUA LEGOLIBRO – DR-O KABE
(aperonta)
2-a parto de la programo:
ĈINAJ FABLOJ – legas Jianping Zhao
Malsaĝulo kaj Lia Mortinta Filo
Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu
el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en
la domo. Informiĝinte pri lia decido, la najbaroj diris al li: “La
vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas
bele vesti lin kaj enterigi lin en malproksimo.
Pro kio vi mem pretas transloĝiĝi por cedi al li la domon?”
Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis:
“Se mi ne restigos la mortinton en la hejmo,
mi devos porti lian korpon eksteren por enterigi. Mi do mortigu
alian por ligi al la alia pinto de mia vekto. Tio faciligos al mi la
portadon.” Li do mortigis alian filon, vekte portis ambaŭ
kadavrojn eksteren kaj enterigis en malproksima arbaro. Oni ĉiuj
mokis lin. Ili opiniis, ke ili neniam vidis tiel stultan homon en la
mondo.
_______________________________________________________
Kaj nun? La muziko de MERLIN! Hullhull!
http://www.musicexpress.com.br/artisto.asp?artista=56
Aĉetu la K-don “Por la mondo” – Merlin tie ĉi:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
Vi aŭdas la titolojn:
“Estis unu fojo” – “Aferoj por gardi” – “Alia mondo” – “Ho mia kor’!”
Kara mia,
Mi dankas al vi pro la akompano al nia laboro! Via ĉeesto tie ĉi vere ĝojigas la koron de la skipo de nia radio-programo: Lucas Yassumura, Emilio Cid kaj mi, Mirna Marino!
Kontaktu nin! rede@radioboanova.com.br
Ĝis la proksima semajno!


