14-an de junio 2008

 
icon for podpress  RAPORTO DE THIERRY SALOMON PRI DUA VIVO - ĈINAJ FABLOJ: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  BUDHISMO - TEKSTO DE MIAOHUI - AMO AL LA VIVO - JIANPING ZHAO: Play Now | Play in Popup | Download

DUA VIVO/SECOND LIFE – KIO PRI ĜI? ĈU ALIA ŜANCO POR ESPERANTO?
AŬDU LA RAPORTON DE THIERRY SALOMON !
ĈINAJ FABLOJ – JIANPING ZHAO
BUDHISMO

ESTU BONVENA!


Saluton kara aŭskultanto!

Ĝojplene mi retrovas vin hodiaŭ per la elsendo de Rede Boa Nova kaj ĉe parolumondo.com ! Dankon!

Nia radio-programo hodiaŭ konatigas vin al la ludo Dua Vivo/Second Life! Fakte, ĝi estas iom pli ol ludo; ĝi estas ebleco por multaj aferoj al la esperantistoj. Kiuj eblecoj? Do jen:

Dua Vivo – Raporto de Thierry Salomon*

Dua Vivo (”Second Life” en la angla) estas interreta virtuala mondo en kiu eblas interagi skribe, voĉe kaj geste. Ĝi konsistas el multaj insuloj dividitaj je terenoj.
Ĉiu uzanto povas elekti sian aspekton kaj aperas tie sub la formo de tiel nomata “avataro”. Por moviĝi avataro povas marŝi, kuri, flugi, kaj transportiĝi
(”teleport”-iĝi kiel en Star Trek).
Grava flanko de tiu bela 3 dimensia mondo kun sonoj lanĉita en 2003 estas, ke la uzantoj mem kreas plejmultajn objektojn kaj servojn.

Kio pri Esperanto?
Verŝajne jam antaŭ 2006 estis esperanto-parolantoj en Dua Vivo, sed en tiu jaro aperis la unuaj esperantaj terenoj kiel ekzemple: Esperanto muzeo kaj Esperanto-parko. Antaŭe la parolantoj de la internacia lingvo malfacile eksciis pri unu la alia. Sed ekde kiam kelkaj el ili aĉetis aŭ luis terenon, tiuj lokoj aperas en la serĉilo de la programo kaj tiel irante tien eblas renkonti aliajn esperanto-parolantojn.
Nuntempe la ĉefa tereno por uzi la intergentan lingvon estas “Esperanto-Lando 1″ administrita de Erick Nykvist kaj aliaj danoj.
Tie vi povas babili skribe aŭ voĉe kun esperanto-parolantoj el la tuta mondo.
Ekde oktobro 2007 okazas ankaŭ lingvokursoj tie. Anna Löwenstein gvidas la lundan kurson por progresantoj kaj Bea Alle’e la merkredan por komencantoj.
Dimanĉe estas konversacia rondo.
Krom tio kelkfoje estas organizataj prelegoj kaj kunvenoj (ekzemple virtuala kongreso).
Alia interesa loko estas la “Muse dancejo” kie eblas aŭskulti esperantlingvan muzikon.
Kiom da esperanto-parolantoj en Dua Vivo?
Malfacila demando. Ekzemple en mia listo de amikaj kontaktoj mi havas 40 nomojn. Do verŝajne estas jam pli ol cent. Sed preskaŭ ĉiusemajne aperas novaj (ĉefe el lernu.net).

Ĉu temas simple pri ludo?
Dua Vivo ne (nur) estas ludo.
Ĝi fakte estas komunikilo kaj eĉ samtempe pagosistemo.
-Komunikilo kiel tujmesaĝilo (sen video sed kun sono) en kiu eblas babili kun pluraj personoj samtempe. Do ĝi iel similas al Skype aŭ telekonferencaj programoj kiel ooVoo.
-Pagosistemo ĉar la valuto Lindendolaro (laŭ la nomo de la firmao, kiu kreis la programon) estas konvertebla al veraj dolaroj. Do tiu flanko similas al Paypal, e-gold ktp….
Do krom babili oni povas aĉeti aŭ lui terenojn aŭ tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi aĵojn aŭ servojn. Multaj grandaj famaj firmaoj faras reklamon tie aŭ vendas varojn kaj servojn pere de ĝi.
Eĉ kelkaj landoj jam malfermis amabasadejojn en tiu virtuala mondo.
Ankaŭ universitatoj uzas ĝin kiel helpo de malĉeesta lernado por lingvolernado aŭ aliaj fakoj.
Artistoj organizas ekspoziciojn aŭ kantas tie. Ekzemple la fama grupo U2 jam faris koncerton en Dua Vivo.
Sed la uzo de Dua Vivo estas senpaga.
Oni nur bezonas sufiĉe modernan komputilon kaj rapidan interretan konekton. Vi povas senpage elŝuti kaj uzi la necesan programon. Nur se vi volas aĉeti modajn vestaĵojn aŭ terenon vi bezonas monon. Iom da mono eblas eĉ gajni en la tiel nomataj kampadejoj. Tie vi devas nur ĉeesti aŭ danci dum iom da tempo por ricevi kelkajn Linden-dolarojn.
Krom propran monunuon Dua Vivo uzas ankaŭ propran tempon. Por ke uzantoj el ĉiuj mondpartoj povu interkonsenti pri rendevuoj, la horoj estas indikitaj en tempo de Dua Vivo.
Sed kontraŭe al la interreta tempo lanĉita de la firmao Swatch, ĉi tie la referenco ne estas Svislando sed la parto de Usono kie troviĝas la sidejo de la kreantoj de la programo (PDT: Pacifika taga tempo).
Ekzemple nuntempe la kursoj por progresantoj okazas lunde je la 13a tempo de Dua Vivo, tio estas la 5-a de brazila tempo kaj 22:00-a vespere laŭ mezeŭropa tempo.

Kiuj eblecoj por diskonigi Esperanton?
Teorie Dua Vivo taŭgas por diskonigi Esperanton, ĉar tie renkontiĝas homoj el la tuta mondo kaj ili ofte spertas la problemojn de la lingva barilo.
Se iu legis ion pri Esperanto en bilbioteko aŭ en interreto kaj entajpas “esperanto” en la ĉefan serĉilon de Dua Vivo li tuj povos iri al loko kie oni parolas tiun lingvon.
En la programo oni povas rigardi priskribon de alia uzanto (intereskampoj, parolataj lingvoj), do homoj povas tiel hazarde vidi, ke ekzistas lingvo nomata Esperanto.
Alia ebleco estas fari (virtualajn) t-ĉemizojn, kiuj informas pri la internacia lingvo (tamen la aspekto kaj teksto devas esti bone elpensitaj).
Informejoj pri Esperanto en frekventitaj lokoj (kiel tiu en Bellevue islet) estas bona solvo.
Grupo ankaŭ komencis okupiĝi pri la traduko de la uzointerfaco de la programo al Esperanto.
Kelkaj membroj de la grupo “esperanto/parolantoj” jam iris babili voĉe aŭ skribe en ne esperantajn lokojn kaj ankaŭ komencis fari opinienketon pri la publika bildo de Esperanto.
Tamen ĝis nun ne ekzistas vera strategio por vere efike uzi tiun virtualan mondon por diskonigi Esperanton.
Iam hazarda ne esperantista vizitanto de Esperanto-loko diris, ke oni devus meti informtabulojn en pluraj lingvoj pri Esperanto en la esperantajn lokojn.

Kial oni aliĝu al Dua Vivo?
Por praktiki la lingvon skribe aŭ voĉe kun personoj de la tuta mondo.
Por babili kaj amikiĝi.
Por sekvi kursojn pri Esperanto aŭ prelegojn en Esperanto pri diversaj temoj.
Ekzemple la 15an de junio Anna Löwenstein prelegos pri “la fontoj de la Majstro de l’ringoj de Tolkien”.
Por aŭskutli esperantan muzikon kaj radioelsendojn. Kiel ekzemple tiuj, kiuj Radio Jászberényi el Hungarujo dissendis. Eble baldaŭ ankaŭ Parolu Mondo aŭdeblos tie.
Esperanto-USA kaj la dana asocio havas informejojn kaj libroservojn en Dua Vivo. Se grandaj esperanto-asocioj kiel UEA ĉeestos eblus pagi kotizon, aboni gazetojn, mendi librojn pere de Dua Vivo.
Por aliĝi senpage vizitu la retejon secondlife.com
Tie premu la butonon “Get Started! Membership is FREE!”.
La retpaĝoj mem estas nur en la angla, sed poste la programo ekzistas en pluraj lingvoj.
Vi trovos plian helpon, konsilojn, kaj ligilojn pri la uzo de la programo en
la esperantlingva retpaĝo: duavivo.inf.hu
—–

*Pri la aŭtoro de la raporto:
Thierry Salomon,
Naskiĝis en Francujo sed loĝas en Budapeŝto de pluraj jaroj.
Laboras kiel komputada inĝeniero kaj tenisinstruanto.
Koncerne Esperanton ĉefe agadas por ĝia praktika uzo kiel intergenta lingvo (kaj ne kiel hobieto kvazaŭ filatelio aŭ lingveto de aparta fermita rondo). Prizorgas la retejojn esperantomarkoj.inf.hu pri varoj aŭ firmaoj kun esperanta nomo kaj informado.inf.hu pri esperanto-informado.

Do morgaŭ, la 15-an, okazos prelego de Anna Löwenstein pri la verkoj de Tolkien “La Mastro de la Ringoj” en Dua-vivo, je la 10-a vespere por Eŭropanoj kaj la 5-a posttagmeze por Brazilanoj! Tamen kontrolu la horon en via loĝloko laŭ la tempo en Kalifornio (Pacifika taga tempo) plus 4 horoj.


Mi provos ĉeesti tie por la unua fojo, espereble mi ne perdiĝos en tiu mondo, ĉar mi fojfoje eraras la vojojn en la reala mondo, do, imagu en la virtuala!! Dank’ al la misteraj fortoj de la Universo, mi havas specialan spertulon en la skipo de “Parolu, mondo!”, kiu multe helpas al mi, kaj ĉi-foje li faras same, kaj jam sendis al mi provekzemplojn pri la maniero agi en la ludo do, dankon al Emilio Cid! ;-D Kaj tie mi plezure konatiĝos kun kelkaj geaŭskultantoj de “Parolu, mondo!”, kiel Erundino Mariño, Jose Manoel, esperantisto Allen…
Dum la pasinta semajno Erundino diris al mi, ke pasintsabate li estis tie en Dua Vivo kaj parolante pri nia radio-programo, li trovis inter siaj amikoj plurajn geaŭskultantojn de “Parolu, mondo!” el Norvegio, Hispanio, Germanio, Japanio kaj pollando! Do brakumojn! Jose Manuel, ekzemple, ankoraŭ estas novulo en tiu vituala mondo… Li partoprenas ĉiusemajne la lecionojn por komencantoj kaj progresantoj. Mi volas konatiĝi kun vi pere de mia avataro “Mirna Xue” kaj atendu novaĵojn! Certe mi kaj Emilio Cid sukcesos elsendi en ĝi nian radio-programon “Parolu, mondo!”.
Do ni provu! ;-D

Spektu videon pri instruoj Dua Vivo


Klaku sur Por spekti. Se via konekto estas malrapida, post la komenco de la video klaku sur kaj atendu kelkajn minutojn. Por spekti je plena ekrano, klaku sur

ĈINAJ FABLOJ– legas Jianping Zhao

Konstruigi Trietaĝan Domon

Antaŭ longa tempo estis riĉa homo senscia kaj malsaĝa.
Kiam li gastis ĉe alia riĉulo, li vidis trietaĝan domon altan,
vastan kaj brilan. Li ekŝatis ĝin kaj diris al si mem: “Mi estas ne
malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?” Li do
senprokraste alvenigis metiistojn kaj demandis ilin: “Ĉu vi
povas konstrui tian etaĝdomon?” Ili respondis: “Jes, ni povas.
Tiu etaĝdomo estas konstruita de ni mem.” Li ordonis:
“Konstruu por mi tian etaĝdomon.” La metiistoj konsentis kaj
eklaboris. Ili mezuris la sidejon kaj ekmasonis brikojn por la
konstruaĵo.
Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la
metiistoj. Li demandis ilin: “Kian domon vi konstruas?” Ili
respondis: “La trietaĝan.” La riĉulo diris: “Mi ne volas la
malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran.” Ili
respondis: “Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon
sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?” La malsaĝulo
ordonis obstine: “Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas
konstrui nur la supran por mi!” Aŭdinte la respondon, ĉiuj
metiistoj mokis lin kun rido:”Kiu en la mondo kapablas konstrui
la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!”
BUDHISMO

1-5. DEMANDO: Budho jam mortis, do kiel li povas helpi nin?
RESPONDO: Jam mortis Faraday, kiu inventis elektron, sed lia invento ankoraŭ helpas nin. Jam mortis Luis Pasteur, kiu inventis la kuracmetodojn por tre multaj malsanoj, sed liaj kuracaj metodoj ankoraŭ aplikiĝas por savi vivojn. Jam mortis Leonardo da Vinci, kiu pentris majstraĵojn de arto, sed liaj majstraĵoj ankoraŭ restas kaj donas al ni ĝojon. Noblaj viroj kaj herooj mortis eble antaŭ centoj da jaroj, sed la legado pri iliaj kondutoj kaj atingoj ankoraŭ inspiras al ni konduti kiel ili. Jes, Budho jam mortis, sed post 2.500 jaroj liaj instruoj ankoraŭ helpas la homaron; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras la homaron, liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur Budho havis tiel grandan potencon eĉ post jarcentoj de sia morto.

1-6. DEMANDO: Ĉu Budho estis dio?
RESPONDO: Ne, li ne estis dio. Li ne asertis, ke li estas dio, la infano de dio aŭ la mesaĝisto de dio. Li estis homo, kiu sin perfektigis, kaj ankaŭ instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem, se ni faras same kiel li.

1-7. DEMANDO: Se Budho ne estas dio, kial budhanoj adoras lin?
RESPONDO: Estas diversspecaj adoroj. Kiam oni adoras dion, oni laŭdas kaj honoras lin aŭ ŝin, faras oferojn por peti favoron, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne sin celas al tia adoro. Jen la alispeca adoro okazas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Kiam instruisto venas en la ĉambron, ni leviĝas; kiam ni renkontas eminentulon, ni manpremas kun li; kiam la nacia himno estas ludata, ni salutas. Jen estas ĉiuj gestoj de respekto kaj adoro por esprimi nian admiron al koncernaj personoj aŭ aferoj. Jen estas la adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de Budho kun siaj manoj sur siaj kruroj kaj sia kompatema rideto sur la vizaĝo atentigas nin pliigi pacon kaj amon en nia menso; la parfumo de incenso atentigas nin vastigi influon de virto; la lampo atentigas nin pri la lumo de saĝo; la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝos kaj velkiĝos, atentigas nin pri la efemereco de homa vivo. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankon al Budho por la instruoj, kiujn li donis al ni. Tio estas la naturo de budhana adoro.
AMO AL LA VIVO – legas Jianping Zhao

Reĝo Cheng Tang kaj la Reto

Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj
eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉeng Tang).
Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn
siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari
por ili.
Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj
la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo
ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam
li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj
preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li
aŭdis ĉasiston preĝi laŭte:
Ĉiuj birdoj en la ĉielo,
Ĉiuj animaloj sur la tero,
Ĉiuj animaloj de la nordo, okcidento,
oriento kaj sudo,
Venu en mian reton,
kaj neniu el ĝi forfuĝu plue.
La reĝo Cheng Tang maltrankviliĝis vidante
tiel avidan kaj senkoran ĉasiston, sed kiel saĝa
budhano, li ne ordonis la ĉasiston ĉesigi la
ĉasadon. Anstataŭe, per sia reĝa mano li
malfermis tri flankojn de la reto, kaj lasis nur unu
fermita.
La ĉasisto ne povis diveni, kion faras la
reĝo, kaj ankaŭ ne kuraĝis haltigi lin. Tiam li
aŭdis la reĝon preĝi laŭte:
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de dekstre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de
maldekstre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de
supre;
Trapasu tiuj, kiuj volas trapasi la reton de
malsupre.
Nur tiuj, kiuj ne plu volas daŭre vivi, venu
en mian reton.
La ĉasisto ekkonsciis pri siaj avideco kaj
senkoreco. Li do rakontis al ĉiuj, kiel bonkora
estas la reĝo. Ĉiuj popolanoj ekhavis fidon je la
reĝo Cheng Tang.
Shang-dinastio (Shang) fondita de
Imperiestro Cheng Tang regis Ĉinion pli ol 600
jarojn.

Lasta vortoj de via radiparolistino Mirna Marino:

La feliĉo jam loĝas en via memo! Ne serĉu ĝin ekstere!
Ĉu interkonsentite?

Reagoj al nia radio-programo faru per la retadreso: rede@radioboanova.com.br

Ĝis la proksima programo!

Comments are closed.