07 de junio 2008
Estu ege bonvena ĉe nia radio-programo!
Hodiaŭ vi ĝuas la erojn:
1-a parto: Ĉinaj Fabloj – per la voĉo de Jianping Zhao, La raporto de Przemysław Wierzbowski pri la Forumo de la lingvoj en Tuluzo, la 5-a programero de Oomoto
2-a parto: Letero de Zamenhof al la kreinto de Volapük, “La martelistoj” de Thierry Salomon – per la voĉo de Emilio Cid, La muziko de Markone Froes kaj lia gitaro – “Epitafo” . Tekstoj de la programo:
SALUTON, KARA AŬKULTANTO!
Mi ĝojas retrovi vin tie ĉi en Rede Boa Nova San-paulo, Brazilo kaj ĉe parolumondo.com! Ĝuu nian programon:
Ĉinaj Fabloj – legas Jianping Zhao.
Trinki Akvon el la Rivero
Iam estis viro, al kiu mankas saĝo. Foje, li suferis pro soifo
kaj volegis trinki akvon. Kiam li vidis vaporon el la kamparo, li
opiniis, ke tio estas akvo. Do li kuregis longan vojon eĉ ĝis
Hindia Rivero. Atinginte la riverbordon, li nur gapis la akvon
anstataŭ ektrinki. Iu demandis: “Vi serĉis akvon por trinki. Nun
vi ja estas ĉe la rivero; pro kio vi ne trinkas?” La malsaĝulo
respondis: “Mi trinkus, se mi povus fintrinki ĉion el la rivero;
tamen estas tro multe da akvo por mi trinki, mi do trinku
neniom.” Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.
Forumo de la lingvoj – Tuluzo
Bone, en nia lasta elsendo ni priparolis pri la forumo de la lingvoj en la urbo Tuluzo, Francio, kaj feliĉe mi ricevis de Przemysław Wierzbowski raporton pri la evento. Kaj de Flo – Eurokka/Vinilkosmo - mi ricevis plurajn fotojn, al kiuj vi povos baldau rigardi en nia paĝo parolumondo.com.
Ĝi estis tre sukcesa kaj agrabla. Akompanu la raporton de la simpatia Pŝemek, kiun mi mem legas:
“La 1-an de junio en Tuluzo okazis forumo de lingvoj de la mondo, kadre de la festo “Prima de las lengas”. La ideo de tiu ĉiujara aranĝo estas prezenti kiel eble plej multajn lingvojn en la etoso de egaleco, samtempe organizante diversajn kulturajn distraĵojn kaj altnivelajn debatojn atingeblajn por publiko. Tiamaniere la loĝantaro povas ekscii ĝenerale pri lingva diverseco, ekhavi informojn pri lernataj lingvoj, “tuŝi” kulturon de foraj kaj malforaj landoj, ekagi en unu el pluraj internaciaj asocioj en Tuluzo aŭ… ekscii pri Esperanto.
Tiu lasta celo estis nia tasko dum la aranĝo. Dimanĉe jam fruan matenon venis sur la Kapitol-placon kelkaj unuaj esperantistoj, reprezentantaj du organizojn. Floreal Martorell okupiĝanta pri EUROKKA kaj Vinilkosmo, asocio kaj eldonejo de Esperanta muziko preparis sian muzikaparataron por aŭskultigi al homoj kantojn kaj vendadis novajn kaj malpli novajn diskojn. Krome ĉeestis membroj de Esperanto-Kultur-Centro en Tuluzo, asocio populariganta Esperanton, kiuj dismetis sub granda tendo diversajn informilojn, foliojn, afiŝojn librojn ktp.
Intertempe alvenis pluraj helpantoj, inter alie JoMo, konata en la urbo ne nur pro sia esperanta agado, ĉi tie fervore konvinkis homojn por nia afero. La samon faris ankaŭ la aliaj kaj mi devas konfesi, ke nia stando estis unu el la plej multnombre vizitataj dum tiu tago! Homojn interesis ja kursoj de tiu tre facila lingvo, lingvaj vesperoj en apuda kafejo, kie oni parolas E-on, afiŝoj pri lingvoj, tradukoj de konataĵoj (kiel ekz. Tinĉjo aŭ Asterikso) kaj eksterordinaraj rakontoj pri aventuroj dank’ al Esperanto.
Intertempe mi kaj Flo iris al budo de FMR, radiostacio kiu vive alsendis pri la festo kaj ĝiaj interesaĵoj. Tie Flo parolis pri la lingvo internacia kaj ĝia uzebleco ne nur en Tuluzo, kaj mi diris kelkajn vortojn pri mia volontula servo en la esperanta asocio, pri venontjara kongreso en Bjalistoko kaj ni salutis aŭskultantaron en Esperanto, kion ĉiuj - onidire - komprenis.
Mi komencis paroli pri aliaj budoj - kaj ili estis vere tre multenombraj! Pli ol 120 lingvoj estis entute prezentataj de diversaj asocioj. Oni povis dum tiu tago viziti la tutan mondon promenante nur sur la ĉefa placo de Tuluzo. Ĉe koreoj oni povis ricevi sian nomon skribitan koree (aŭ nomon de Esperanto, kion mi petis), ĉe japanoj gustumi suŝion, ĉe turkoj kaj kurdoj iliajn farĉitajn patkukojn; bulgaroj prilaŭdis sian alkoholaĵon, rusoj proponis skrablon en kirila alfabeto, araboj kaj tibetanoj vendadis sian belegan kaligrafion, brazilanoj dancadis, irananoj ludis tradician muzikon… kaj multe, multe pli. Estis ankaŭ stando de asocio Toulangues, proponanta lingvajn ludojn, gvidata de esperantistino Marion.
La forumo estis tre interesa kaj daŭris ĝis vespero. Intertempe en ĉefa placeto inter budoj okazis diversaj spektakloj kaj koncertetoj. Mi tre ŝatis tiun mirakle bonveteran sunan tagon kaj mi nur bedaŭras, ke Pollando ne estis prezentita - sed oni ja ne povas havi ĉion. Ĉeokaze, mi salutas elkore ĉiujn aŭskultantojn de “Parolu, mondo!” invitante kaj al Tuluzo, kaj al mia urbo en Pollando - Bjalistoko. “
Tiun raporton skribis speciale por nia programo la polan esperantiston Przemysław Wierzbowski, karese, Pŝemek.
Konu lin tie ĉi: http://www.ipernity.com/home/volontulo
Fotoj de tiu forumo, alklaku : http://www.ipernity.com/doc/31145/2159826?from=2159826&at=1212962993
Kaj tie cxi: http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/home/photo
________________________________________________________
Oomoto
Diaj Revelacioj – Legas Roberta Hajanon
Profesoro Benedicto Silva taksas komentojn;
Demandoj kaj Respondoj pri Oomoto – Lucas Yassumura.
Konatiĝu kun Oomoto:
http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html
________________________________________________________
2-a parto de la programo:
Ĉu mi povas konfesi ion al vi? Mi emas al kuriozaĵoj, ĉefe historiaj kuriozaĵoj! En tiu ĉi semajno tute hazarde mi trovis dokumenton, pri kiu mi estis forgesinta posedi. Mi rakontos al vi:
Ĉu vi iam aŭdis, ke Zamenhof en 1887 sendis leteron al la Pastro Johann Martin Schleyer la elpensinto de Volapük? Jes! Kaj mi trovis en miaj arkivoj ĝuste tiun leteron! Bone, temas pri ĝia fotokopio, komprenebele!
Kaj nun mi legos ĝin por vi dume vi atentigos pri la ĝentila kaj trafa maniero pere de kiu Zamenhof parolas pri sia verko al la pastro Schleyer! Kara, unu el la problemoj de la esperantistoj estas ĝuste la maniero reagi favore al Esperanto kontraŭ ies malfavora opinio, ĉu ne vere? Kaj en tiu letero Zamenhof donas al ni lecionon! Atentu do:
Letero de Zamenhof sendita en novembro 1887.
(Kara: tiu teksto estos je dispono dimanĉe, revenu!)
________________________________________________________
Nun aŭskultu atenteme la interesan rakonton per la voĉo de nia kara Emilio Cid…
La martelistoj – Thierry Salomon
Jen la teksto: http://www.ipernity.com/blog/32070/63249
Konu lin: http://www.ipernity.com/home/32070
_______________________________________________________
MUZIKO – MARKONE FROES
Mi amas aŭdi muzikon kaj nun mi invitas vin resti kun mi dum Parolumondo disaŭdigos por ni akustikan version de la fama verko de Roberto Carlos (fama kantisto de Braziko, alnomata “La Reĝo”; kontrolu: http://robertocarlos.globo.com/ ) sed tiu muziko fakte konkeris plian famon post la versio de la rokgrupo Titãs.
(Konatiĝu kun Titãs: http://www.titas.net/ )
Mi parolas pri la verko Epitáfio, Esperante Epitafo.
Ĝin kantos Markone Froes kaj lia gitaro. Markone Froes estas la kantisto de la grupo Merlin, certe vi memoras pri tiu grupo. Merlin sukcese prezentiĝis en Naciaj Kongresoj kaj registris la kodon “Ho! Mia Kor’ “ je dispono ĉe Vinilkosmo.com, kiel kutime…
Kontrolu ĉi tie:
http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
(Kara, pardonu al mi, ĉar mi mise informis, ke la nomo de tiu K-do estus “Ho mia kor’” sed ne, fi! Ĝi nomiĝas “Por la mondo” – Merlin! L
Do vi aŭdos nun la akustikan version de Markone Froes por la muziko Epitafo sed laŭ speciala versio de “Parolu, mondo!”… Ni aŭdu do:
“Epitafo” - Markone Froes:
Mirna Marino parolas al vi kaj kun vi!
Kara, profitu tiun mesaĝon! Lasu nenion por la morgaŭo! Faru tuj! Agu tuj! Forviŝu tiun “us” el via vivo, ĉar valoros nenion estontece plendi pro tio, kion vi ne faris pasintece, ĉar tiam mankis kuraĝo, risko-volo… do kuraĝon! La bona momento estas la nuno! Nun! Tuj! Faru, iru, agu, trovu la feliĉon! Spektu sunsubiron, kisu vian amatinon/amaton, amu, sentu la koron batanta…Estu do!
Kaj per tiuj vortoj mi kore bondeziras al vi! Ne forgesu, ke la vivo estas efemeraĵ; nenio-u garantias al vi, ke la morgaŭ alvenos…do…via plej bona momento estas la nuno!
En la proksima semajno ni nin retrovos ĉi tie en Rede Boa Nova kaj ĉe Parolumondo.com… dankon pro via akompano! Ĝise mi brakumas vin!
Fartu bone! Via radiparolistino, Mirna Marino
Ĉinaj Fabloj - Forumo de la lingvoj en Tuluzo - Oomoto: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Letero de Zamenhof al Schleyer - "La Martelistoj" de Thierry Salomon - "Epitafo" (kantas Markone Froes) : Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
