17-a de majo 2008

 
icon for podpress  LA ALVENO DE VINILKOSMO: Play Now | Play in Popup | Download

 
icon for podpress  LA ALVENO DE VINILKOSMO: Play Now | Play in Popup | Download

ALVENAS VINILKOSMO! HULLLHULLL!

Tekstoj de la programo:

Noto: kara aŭskultanto,
“Parolu, mondo!” zorgas pri tiu elsendo de antaŭ du semajnoj kaj ni certas, ke la alveno de Vinilkosmo estas gaja kaj festa programo, sed ni ne povas preterlasi la lastajn terurajn okazaĵojn en la mondo. Niaj gefratoj en Ĉinjo kaj Birmo suferas pro la naturaj fortoj de uragano kaj tertremo. Nome de la skipo de “Parolu, mondo!” kaj de la brazilaj esperantistoj, mi sendas kondolencojn al la ĉinaj kaj birmaj amikoj.
Memore al la suferantoj, nia kara samideano Floriano Pessoa verkis poezie kelkajn liniojn miapete.

PREĜO (*)

Nian penson ni direktu
Al la Forto Ĉiopova
Kiu regas l’Universon;
Ni tiucele forgesu
Religian malkonsenton,
En nia komuna preĝo:
Mildigu, Forto Mistera,
La suferon de viktimoj
De la tertremo terura
Kaj detruanta uragano;
Subtenu, Forto, heroan
Laboron de la savantoj,
Ankaŭ de la tombfosistoj;
Sur orfojn kaj sur gepatrojn
Verŝu balzamon konsolan
Kaj ŝirmu kontraŭ danĝero;
Al Vi ni fidas, ho Forto:
Paco refloros ĉe ni.
(*) Inspirita de la “Preĝo sub la Verda Standardo”(Zamenhof), omaĝe al viktimoj de la tertremo en Ĉinio kaj de la uragano en Mjanmao/Birmo.

Floriano Pessoa
15.5.08

PROGRAMO DE LA 17-A DE MAIO 2008

LA ALVENO DE VINILKOSMO

Saluton, kara aŭskultanto!

Hodiaŭ kun plezuro kaj ĝojo ni kunĝuas la alvenon de Vinilkosmo al nia programo!
De kelkaj monatoj mi kaj Emilio Cid planas tiun elsendon.

Ĉar “Parolu, mondo!” nepre apogas tiujn, kiuj neflankiĝante uzas la lingvon Esperanto en siaj rilatoj kun la mondo, ĉefe la financo-produktantoj, ni ĉiam estas feliĉaj kiam alvenas al la kadro de nia programo tiaj kontribuaĵoj, kia la hodiaŭa programero.

Ĉu vi jam pripensis, ke la esperanta muzikaro estas unu el la plej trafaj kaj bonaj manieroj montri Esperanton al la ĝenerala publiko? Ĉu vi jam cerbumis pri la graveco de la laboro de VINILKOSMO por nia movado? Kaj la laboro de Vinilkosmo nepre estas la klopodoj de unu sola homo, kiu de antaŭ 18 jaroj starigis firmaon por zorgi ekskluzive pri la muzike kultura elmontro de Esperanto! Tiu homo estas Floreal Martorrel!
Mi intervjuis lin en la 24-a de aprilo per telefona alvoko. Dum 1 horo kaj 10 minutoj ni amuziĝis kune, ridadis (ĉefe mi ;-) )kaj li pacience respondis al ĉiuj demandoj, kiujn mi al li faris. Li estas simpatia kaj afabla homo. Bonege, ĉar Esperantujo bezonas tiajn homojn!

Do karaj amiko kaj amikino de “Parolu, mondo!”, ĝuu la intervjuon kaj la esperantan muzikan elmontron, kiu prezentas hodiaŭ:
Jacquie Yvart – http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd90&lng=e
JoMo – http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd82&lng=e
Martin kaj la Talpoj – http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd87&lng=e
Kore – http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd88&lng=e

Cetere, hodiaŭ vi ricevas freŝajn informojn pri la lastaj aĉeteblaj albumoj fare de Vinilkosmo.
Vizitu la adresojn: http://www.myspace.com/vinilkosmo kaj http://vinilkosmo.ipernity.com
kaj sciu pri la muzika kolekto de la eldonejo Vinilkosmo, kiu estas ankaŭ via , ĉar vi estas esperantisto kaj la esperanta kulturo apartenas al al esperantistoj, ĉu ne? Zorgu pri ĝi! Konu ĝin! Aĉetu la Esperantan kulturon!

Nepre ĉeestu en KEF – KULTURA ESPERANTO-FESTIVALO!

De la 12-a ĝis la 19-a de julio, en Danio.
http://kef.saluton.dk

Kaj mesaĝu al nia programo! rede@radioboanova.com.br
Kiun muzikon vi volas aŭdi tie ĉi? Kiun artiston vi volas koni iom plie? Kio pri vi kaj viaj impresoj rilate al nia programo? Ni atendas vian reagon! Kaj ni estas:
Lucas Yassumura – direktoro; Cesar Tofanini, Ari Caldeira, Marcia de Castro, Emilio Cid kaj Mirna Marino – la skipo de la nura brazila radio-programo rekte en Esperanto!
(*”Parolu, mondo!” estas radia programo, ĉar ĝi estas originala elsendo de Rede Boa Nova de Radio, São Paulo, Brazilo, entrepreno 40-a jara, kiu de preskaŭ du jaroj kuraĝe subtenas voluntulan esperantan radio-programon. Tie ĉi, en la reto, ni uzas la rimedon podkaste montri al la mondo nian laboron, ĉar la radio en Brazilo ne elsendas per mallongaj ondoj.)

Kore kaj plejmuzike via Mirna Marino.

*Vi perceptas ke dum la intervjuo la sono ne estas tiom bonkvalita kiel kutime… sed tio estas ja normale kiam ni intervjuas per komputilo…

Comments are closed.