10-a de majo 2008
Hodiaŭ en nia programo:
Ĉu vi scias? * BUDHISMO * Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj * Ĵurnalista Kongreso en Vilno * Projekciologio * Brakumon al la patrinoj!
Tekstoj de la programo -
BUDHISMO – Koran dankon al Miaohui, el Ĉinio!
La vivo ne estas respondenda demando. Ĝi estas vivinda mistero.
Kiu estis la Budho?
En la jaro 563 A.K. knabo naskiĝis en reĝa familio en norda Hindio. Li plenkreskiĝis en riĉeco kaj lukso, sed poste trovis, ke la mondaj komforto kaj sekureco ne garantias homan feliĉon. Li profunde emociiĝis de homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj, kaj decidis eltrovi la ŝlosilon por homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al grandaj religiaj instruistoj por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili vere sciis la kaŭzon de homaj suferoj kaj la metodon por sin liberigi el la suferado. Fine, post siaj 6-jara studado kaj meditado ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam, li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. Li vivis pliajn 45 jarojn, kaj vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui tion, kion li trovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li altiris milojn da sekvantoj. En sia 80-a jaraĝo, estante maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ feliĉa kaj paca, li forpasis nirvane.
Ĉu ne estis malrespondece, ke la Budho forlasis siajn edzinon kaj infanon?
Probable estis ne facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ sia fina forlaso. Sed li devis elekti, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la tuta mondo. Fine, lia granda kompato igis lin sin dediĉi al la tuta mondo. Kaj la tuta mondo profitis de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeca, sed eble estis la plej grava ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.
Sutro de l’ koro – Lucas Yassumura
Dankemo de Testudo – Zhao Jianping
Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyingubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera.
13 Ŝajne la testudo bone komprenis, ke Kong Yu savis ĝian vivon. Ĝi do senĉese turnis sian kapon por rigardi al li. Kong Yu najlis sian rigardon al la testudo ĝis kiam ĝi malaperis el lia vidkampo.
Plurajn jarojn poste Kong Yu promociiĝis al pli alta rango. Gvidante sian armeon, li sufokis ribelon, kaj pro la brila sukceso la reĝo nomumis lin Lordo de la kortego. Tio estis alta rango en tiu periodo. La oficista atestilo por Lordo estis metala sigelilo. Je la promociiĝo de Kong Yu, la kortegaj metiistoj ekmuldis sigelilon por li. Sed ili trovis eksteratende, ke la sigelilo elmuldiĝis en la formo de retrorigardanta testudo. Ili opiniis tion stranga, kaj refandis ĝin por fari la novan, sed la nove elmuldita sigelilo ankoraŭ similis al
retrorigardanta testudo. La metiistoj provadis foje kaj refoje, kaj ĉiuj el ili inspektis la muldadon, sed ĉiufoje, la nove farita sigelilo aspektis tiel, kiel testudo turnis sian kapon malantaŭen por ion rigardi.
Tio mirigis la metiistojn. Ili do decidis viziti la novan lordon por peti lian instruon. Ili genuiĝis antaŭ li kaj raportis: “Via Lorda Moŝto.
Lia Reĝa Moŝto ordonis nin muldi sigelilon kiel atestilon por via nova posteno, tamen la supra parto de la nova sigelilo ĉiam havas formon de retrorigardanta testudo je la muldiĝo.” “Daŭrigu,” diris Kong Yu, “kaj muldu ĝin denove.”
La metiistoj agis laŭ lia ordono, tamen alifoje, la elmuldita sigelilo formiĝis same kiel antaŭe. Tio konfuzis Kong Yu. La informo pri tiu strangaĵo diskoniĝis ĉie, kaj eĉ atingis la reĝon. La reĝo alvenigis Kong Yu por informiĝi, pro kio la sigelilo ĉiam elmuldiĝas en formo de testudo, sed Kong Yu havis nenian ideon pri tio. Hejmenirante, la lordo subite rememoris antaŭan okazaĵon. En la sekva tago kiam li estis
en la palaco, li raportis al la reĝo: “Via Reĝa Moŝto, mi, via humila subulo, pensis pri la sigelilo en formo de testudo, kaj probable trovis la kaŭzon.
“Antaŭ multaj jaroj, mi hazarde vidis fiŝkaptistojn kuirontaj kaptitan testudon, kaj sentis grandan kompaton al ĝi. Mi do aĉetis kaj forliberigis ĝin en riveron. La testudo ŝajne boné komprenis, ke mi savis ĝian vivon, ĝi do naĝis al la akvosupro kaj senĉese fiksis sian rigardon al mi retroturninte la kapon, same kiel la formo de tiu ĉi sigelilo. “Via Reĝa Moŝto promociis min al la pozicio de Lordo, kaj ankaŭ la lorda sigelilo havas formon de testudo. Verŝajne, tio aludas, ke la alta rango, per kiu Via Reĝa Moŝto favoris min, venis de la testuda dankemo. Eble mia bonkora konduto emociis la Ĉielon.”
La reĝo do diris al siaj korteganoj: “Tiuj, kiuj faris bonon, rikoltas bonon. Lordo Kong Yu estas bona ekzemplo por tio.”
Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj – 9-a ĉapitro
JURNALISTA KONGRESO EN VILNO
La unua tutmonda kongreso de esperantistoj-jhurnalistoj okazos la 26-na gxis la 30-a de Majo, 2008 en la chefurbo de Litovio - Vilnius.
La kongreso estas organizata fare de Litova Esperanto-Asocio kaj de Litova jhurnalista Asocio kunlabore kun Tutmonda Esperantista-Jhurnalista Asocio ( TEJHA ).
La kongreson auspicias Universala Esperanto-Asocio, ghin subtenas Litovia parlamento, Litovia registaro, Vilniusa urba municipo, Litovia ministerio pri eksterlandaj aferoj, Litovia ministerio pri kulturo.
Alta protektanto de la kongreso estas chefministro de Litovio Gediminas KIRKILAS.
Cheftemo de la kongreso estas „Internacia interkultura komunikado: jhurnalismo kaj Esperanto“, ghia reghisoro estas prof. Humphrey TONKIN.
Al la kongreso alighis 188 esperantistoj el 37 landoj. Chiuj alighintoj estas akceptitaj al la kongreso.
Dum la kongreso estos vochlegitaj pli ol 50 prelegoj pri aktualaj jhurnalismaj kaj aliaj proksimaj temoj.. En la kongresan programon estas enigitaj nur la prelegoj pri la plej aktualaj temoj. Chiuj aliaj povos kontribui al la programo en diskutoj kaj per aliaj surlokaj eblecoj. Krome, okazos apartaj kunvenoj pri la cheftemo kaj kunvenoj de TEJHA.
La unua kongresa tago – la 26-a de Majo – estos ekskursa tago. La 27-an kaj la 28-an de Majo ( en tri sekcioj ) la kongreso funkcios en malnova historia Urbodomo de Vilnius.
La 29-30-an de Majo kongreso funkcios en Litovia parlamenta palaco , en ties Konstitucia salono. de la parlamento nur lau ghi.
Chiuj kongresanoj loghos en hotelo de ekonomia klaso en centro de la urbo. Estas rezervitaj 16 unulitaj kaj 70 dulitaj chambroj. j
Chiutage aperos gazeto de la kongreso. Estas planataj 5 numeroj.
Ekde la 12-a de Majo, plejvershajne, en retejo esperanto.lt aperos tuta Kongresa libro.
Organiza komitato de la kongreso petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj, ghustatempaj.
Preparighu aktive labori dum la jhurnalista-esperantista kongreso. Sukceso de la arangho dependas de chiuj partoprenantoj.
“Parolu, mondo!” deziras sukceson al la organizantoj de tiu grava kongreso!
Projekciologio - Marcia de Castro. El la libro “Mi eksterkorpe”. 8-a cxapitro
“Parolu, mondo!” deziras feliĉan tagon al ĉiuj patrinoj de la mondo! La 11-an de majo vi, kiu estas filo/ino, nepre kisu kaj brakumu la sian!
Ni nin retrovos en la proksima semajno! Dankon pro via akompano!
Budhismo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Ĵurnalista kongreso en Vilno [09:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
