3-a de majo 2008
Hodiaŭ en nia programo: Biografioj – Hector Hodler kaj la 100-jariĝo de UEA!*Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj 8-a ĉapitro* Oomoto * Brakumoj kaj kisoj al la geaŭskultantoj!* Pri la lanĉofesto de la albumo “Invito por vojaĝo” de Jacques Ivart “Oe, oe en la ŝipo” >>
Komenciĝas “Parolu, mondo!” Estu ege bonvena ĉe nia programo! Kadre de la omaĝoj al la 100-a jariĝo de UEA, hodiaŭ nia programo prezentas la biografion de unu el la fondintoj de UEA. Akompanu la programeron:
BIOGRAFIOJ -
Hodler Hector, sviso, kunfondinto kaj dir. de UEA. Nask. l okt. 1887 en Geneve, mortis 31 marto 1920 en Leysin. Lia patro estis la fama pentristo Ferdinand Hodler. Li lernis E-n en 1903 samtempe kun E. Privat, kiu estis lia lernejkamarado. Ili fondis E-klubon kaj ĵurnaleton Juna E-isto. La lerneja benko estis la redakcio dum kvin jaroj, tie ili administris, skribis adresojn, korespondadis. Ili iom poste Iernis Idiom Neutral kaj Bolak, por konvinkiĝi, ĉu vere E estas la plej bona int. lingvo. H. estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari E-n praktike uzebla, per tio preparante int. tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj.
Oni devas fari pere de int. organizo amasmovadon E-n, malgraŭ, ke li bone sciis, ke E progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj. Privat skribis pri li: “Al tio, kion iniciatis la genio de Z sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia.” Eĉ ne fininte la gimnazion, li jam frue dediĉis sin tute al E. Li jam estis konata tiam pere de la Juna E-isto, artikoloj en Tra la mondo kaj la traduko de la novelo de Bernardin de Saint Pierre Paŭlo kaj Virginio (1905).
En 1906, okaze de la dua UK lin interesisprecipe la organizaj proponoj de Rousseau kaj Carles, pri ia Ekonsuloj, en kiuj li vidis realigebla sian planon, nome, organizi reciprokan sinhelpon inter bonvolaj homoj. Jen, la ĝermo de UEA kaj ĝiaj imciatintoj.
En 1907 li transprems la redaktadon de Esperanto de Paul Berthelot, kiu fondis kaj ĝis tiam redaktis ĝin. H. poste fariĝis ĝia posedanto 19-jara li estis, kiam la 12 febr. 1907 li publikigis sian unuan n-ron de ,E’, kiu aperis tiam jam la trian jaron. H. volis redakti la gazeton al la tutmonda E-istaro, kaj vere ,E’ fariĝis la centra organo de la E-istoj. Li aperigis ,E’-n pli ol l3 jarojn regule (escepte 6 monatojn en 1914). Li verkis multajn gravajn artikolojn, tradukis, sugestis traduki ĉefverkojn anstataŭ bagatelaĵoj. Li signis siajn artikolojn per: A R. La proponoj de Rousseau kaj Carles kunfandiĝis kun liaj planoj, ili estis pritraktataj en lia gazeto kaj trovis varman akcepton. Okaze de la UK 1907, ekzistis jam ĉ. 200 konsuloj.
UEA fondiĝis 28 apr. 1908. H. volis per ĝi “krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj.” Dum la milito H. kun la tiama sekretario de UEA Hans Jakob organizis la Dummilitan Helpservorl de UEA, servo farinta eksterordinaran bruon. Al UEA H. postlasis gravan parton de sia havaĵo kun la celo certigi ĝian ekziston. Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Geneve li aliĝis al la loka bestprotekta societo, kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion, por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj. En 1916 li skribis 387 paĝan franclingvan verkon pri la paca organizo de l’ popoloj. Konu la verkon Enciklopedio de Esperanto: http://eventoj.freeweb.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl.htm
MEMMORTIGOJ KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
de Gerson Simões Monteiro. Esperanten: Givanildo Ramos Costa. Legas: Paulo Sergio Viana.
Oomoto – Diaj Revelacioj -
La blanka visterio, umearbo kaj sakuro en la ĝardeno de la protekta dio de klano estas tiuj, kiujn Mi plantigis kiel ĝardenarbojn por esprimi Mian dankon pro la realiĝo de la sankta afero de Deguĉi Nao. Se prosperos la blanka visterio, Ajabe fariĝos bona, kaj estonte Mi faros ĝin centra metropolo de Dia mondo.Fukuĉijama kaj Majzuru estos ĉirkaŭmuroj de la sankta tereno, kiu ampleksos dek riojn en ĉiu direkto. Ajabe fariĝos la centro kaj Dio regos la mondon.Ajabe estas grava loko, la tereno de la vera Dia projekto malkonstrui kaj rekonstrui la mondon, kiun Dio sekrete tenis jam de la pratempo.
En diversaj landoj kaj lokoj en la mondo multe aperos Diaj senditoj, kiuj anoncos la malkonstruon kaj rekonstruon de la mondo. Ĉio ĉi tio estas aranĝo de Mi, Dio Uŝitora, alinome Dio Kunitokotaĉi, por sciigi Dian planon al la mondo.Kiam la anonco disvastiĝos preskaŭ ĉie tra la tuta mondo, Mi venigos al Ajabe ĝustajn diojn kaj garddiojn el diversaj landoj kaj ordonos al ĉiu konvenan taskon. Jen tiom sankta estas la surtera Dia regno, Domo Rjumon, kiu estas la radiko de la mondo kaj kiu estas la centro de la mondo. Tial, kion ajn oni faros, ĉio renversiĝos ĉe la lasta momento, se oni ne ricevos la permeson de Oomoto Ajabe. La eron de Oomoto prezentas la Skipo de Oomoto:Iweth Kusano – Diaj Revelacioj * Prof-o Benedicto Silva – Komentoj*Demandoj kaj Respondoj pri Oomoto – Lucas Yassumura.
Konu pli pri Oomoto alkalkante tie ĉi:
http://www.oomoto.jp/oomotointer/oomotointer5672006.pdfhttp://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es.html
BRAKUMOJN KAJ KISOJN AL NIAJ GEAŬSKULTANTOJ:
Fernando Maia Jr, Brazilo, La klubanoj de Varsovia Vento, Pollando kaj Claudio Colosimo, Brazilo. Konu la Varsoviajn Vento-anojn tie ĉi: http://viavento.republika.pl/
Aŭdu la elsendojn de Varsovia Vento tie ĉi: http://viavento.republika.pl/aktuale/sonmaterialoj.htm
Raporto pri la lanĉofesto de “Invito por Vojaĝo” de Jacques Yvart Flo de VINILKOSMO rakontas al ni pri tiu okazaĵo! Kaj vi aŭdas la muzikon “Oe, oe en la ŝipo” – de tiu albumo. http://www.ipernity.com/home/vinilkosmo Aĉetu kaj konu la Esperantan Muzikaron tie ĉi: http://vinilkosmo.com/vko/shop.php?lng=e
“Parolu, mondo!” finiĝas! Nur por hodiaŭ!
En la proksima semajno, sabate, ni nin retrovos tie ĉi, kaj en Rede Boa Nova de Rádio, 1480 AM – São Paulo, Brazilo!
Konu ĝin: http://www.redeboanova.com.br
Dankon! ![]()
Biografioj [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Oomoto kaj Ivarta muziko [09:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
