La 26-a de aprilo 2008
Datrevenantoj [14:30m]: Play Now | Play in Popup | Download
La Verda Biblio kaj UEA [9:30m]: Play Now | Play in Popup | DownloadHodiaŭ estas festa tago en “Parolu, mondo!” Homaĝe al la datrevenantoj: Emilio Cid, Ari Caldeira, Lucas Yassumura kaj UEA! Raporto pri Monda Socia Forumo – Emilio Cid ; La Semisto – Ari Caldeira
Dua parto: La verda Biblio kaj la 100-jara UEA
Legu la tekstojn de la programo“Parolu, mondo!”

FELIĈAN NASKIĜDATREVENON!
Hodiaŭ la datrevenantoj faras la programon por vi! Ĝuu ĝin! Frandu kun ni la kukon de la amikeco! Kaj kantu…”En la plej bela tago… ni gratulas al vi! Dezirante feliĉon kaj la benon de Di’ !
Raporto de Emilio Cid: MSF – Monda Socia Forumo
Esperanto en la paĝaro de la Monda Socia Forumo




http://www.forumsocialmundial.org.br
La MSF estas movado sufiĉe neutrala kiu provas arigi movadanojn el ĉiuj branĉoj de la socio por proponi “alian mondon” pli justan. Ĝia nomo estas kontraŭ-aludo al la Monda Ekonomia Forumo, kiu okazas en Svisio por diskuti kiel pli bone ekspluati la mondon.
Ĝi ne permesas partoprenon de registaroj nek politikaj partioj. Ĝi proponas alian ordon en la socio kaj ekonomio, simile al esperanto kiu proponas alian ordon en la internacia komunikado.
En februaro 2008 la franco Vilhemo Lutermano instigis esperantistojn skribi al la MSF proponante esperanton.
En la sama tago Rodrigo Nobile, kiu respondecas pri la paĝaro de la MSF respondis al kelkaj esperantistoj akceptante la proponon.
En Marto la kolombiano, loĝanta en Belgio, Jacob Hasbun skribis la MSF en la kastilia informante pri la unuaj tradukoj kaj pri la adreso de la tradukejo www.parolumondo.com/forumo
——————-
La devizo de la Monda Socia Forumo estas “Alia mondo eblas”. Oni ofte nomas la MSF-n kiel “alimondisma” movado.
Laŭ Klaŭdjo Piron
La monda socia forumo certe estas la iniciato, kiu plej esperigas ĉiujn, kiuj deziras, ke enmondiĝu nova ordo ekonomia kaj politika, pli justa ol tio, kion oni nun trudas al ni kun la nomo “tutmondigo”. Sed por efike agi, necesas efika komunikado, precipe inter la aktivaj elementoj de la plej malfavoritaj medioj. Necesas ankaŭ ŝanĝo en la maniero pensi, distanciĝo rilate al la valoroj, kiujn la amaskomunikiloj disvastigas: tiuj, tre ofte, esprimas nur la interesojn de la potencularo.
Vi povas legi kaj vidi fotojn de la agado de esperantistoj kaj de UEA en la pasintaj forumoj ĉe:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Monda_Socia_Forumo
En 2004 estis budo de la Universala Esperanto-Asocio dum la Monda Socia Forumo (MSF) en Mumbajo, Barato.
D-ro A Giridhar RAO, D-ro RANGANAYAKULU , S-ro Nisĉad SALAM , Raĝeŝvar Redi, Guy BARBIER
——————————–
2005 Libero por la Lingvoj www.liberoporlalingvoj.cjb.net , Brazila Esperanto Ligo, Amerika Komisiono de UEA
Francisko Simonnet, Paŭlo Isaías Ereno Taŭtê Oliveira, Daniel Haddad , Rodrigo de Méo, Jozefo Paĉeco, Neil Bronstejn, kaj D-ro José Vergara
En 2006
Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
Ĉi-jare tiu mondskala evento de la civila socio, sociaj movadoj kaj neregistaraj organizaĵoj, kies celo estas spert-interŝanĝado kaj demokrata diskutado pri ideoj serĉe de praktikaj vojoj al pli justa mondo, estas la unuan fojon tricentra, kun Caracas (Venezuelo) kaj Karaĉi (Pakistano) kiel kromaj okazejoj, kaj en ĉiuj Esperanto kaj ĝia ĉirkaŭa temaro lingva demokratio kaj lingva ekologio aktive reprezentiĝas per atelieroj, informobudoj kaj aliaj agoj.
Parte, tiu ĉi videbligo de Esperanto sur tiuj aparte gravaj scenejoj de la Monda Socia Forumo rezultis el la iniciato de Jose´ Antonio Vergara el Ĉilio, komitatano de UEA, kiu gajnis sperton kiel Esperanto-aganto ĉe antaŭaj okazigoj de MSF en Porto Alegro (Brazilo). Pri sia sperto li prelegis en la Kleriga Lundo de la UK en Vilno kaj tiam komenciĝis kontaktoj kun afrikaj, pakistanaj kaj barataj esperantistoj por instigi ilin al partopreno. Samtempe oni petis volontulan financan subtenon por la vojaĝkostoj de la afrikanoj. La Centra Oficejo de UEA helpis kolekti la monon kaj transsendi ĝin al la vojaĝontoj.
Estas interese, ke okazas kunlaboro inter kontinentaj komisionoj kaj kelkaj landaj asocioj de UEA, kaj aliaj organizaĵoj ekster ĝia medio, rekte partoprenantaj la Forumon aŭ reprezentataj en ĝi, kiel la Kooperativo Esperanto-Amikaro, Monda Asembleo Socia, SAT kaj Libero por la Lingvoj. En Caracas gvidos la E-ĉeeston la venezuelano Juan Negrete kaj en Karaĉi la pakistanoj Ŝabbir Ahmad Sial kaj Jawaid Eahsan kune kun A. Giridhar Rao el Barato, el kiuj la du lastaj estas komitatanoj de UEA. En la tri centroj al la partoprenantoj eventuale aliĝas ankaŭ aliaj lokaj esperantistoj.
Laŭ la argentinano loĝanta en Brazilo, Prof. Lunazzi:
Ni instigu ĉiun esperantiston legi almenaŭ iomete sed konstante, por ke ili havu la registron pri uzado. Se niaj samideanoj konscias kaj almenaŭ unu foje jare sendas mesaĝon al la MSForumaj organizantoj raportante pri la utilo de la esperanta versio, en tiu momento ili perceptos ĝin.
Ni instigu al legadon, eĉ al tiuj kiuj ne multe interesiĝas pri la MSFa agado.
Ni estu atenta por kapti la neesperantistoj kiuj kontaktus nin vidante la eblecon pri lingvo en la paĝaro, kaj enkonduku ilin lerni esperanton.
Laŭ Jacob Hasbun
La ora argumento, kiun ni disponas, konsistas en tio, ke Esperanto estas la ununura lingvo en la mondo, kies naturo estas “alimondisma”, esprimas tutfacile alimondisme, kaj konstituas ankaù ege konsiderinda historia atingo, ĉe la kampo pri lingvaj rilatoj, de tiu sama alimondisma spirito: Esperanto antaùprezentas ĉiujn aktualajn kaj estontajn venkoj de la alimondismo. Mi kredas, ke la aktuala estraro de tiu monda forumo estas iugrade “varbebla”, kondiĉe, ke ni lerte insistu.
Nun ni havas grandan ŝancon por ke Esperanto iĝu la internacia lingvo de la movado kiu celas alian mondon pli justa .
Bedaŭrinde multaj esperantistoj ankoraŭ ne povis iri persone al la Forumo.
En 2009 la MSF okazos en Belém-Parao, urbo kiu situas en Amazonio en la nordo de Brazilo, ĉirkaŭ 3.000 km de San-Paŭlo.

La elekto de tiu urbo en fora parto de la mondo, malhelpas nian partoprenon. Por Europanoj, Belem estas pli proksime geografie, sed la aviadilo iras unue suden al SP, kaj de SP ĝi revenas norden al Parao.
Sed se multaj el ni ne povas iri al la MSF, ni povas uzi interreton por disvastigi Esperanton, kaj per Esperanto ebligi plurajn utilajn tradukojn.
Per la paĝaro de la MSF, multaj homoj havos la unuan kontakton kun Esperanto, sed ili vidos ĝin ne kiel la lingvo de la estonto. Ili vidos ĝin kiel utila lingvo, kiu ebligas al ili legi tekstojn en la araba, rusa, japana, ktp, NUN .
La estraro de la MSF tre fidis je nia laboro, kaj ni devas nun meriti tiun fidon.
Ni ĉiuj klopodu traduki tekstojn kaj varbi novajn tradukantojn.
Bonvolu disvastigi la novaĵon al multaj homoj kaj peti helpon de kunlaborantoj.
www.parolumondo.com/forumo
Ari Caldeira legas la historieton La Semisto, de Divaldo Pereira Franco, traduko de Nelson Pereira de Souza.
Angeliko, la instruistino, estis rigardata kiel ne normala pro ŝiaj strangaĵoj.
Dua parto de la programo:
“La verda Biblio” Izrael Lejzerowics:

Mirna Marino legas la komencon de la artikolo de Ulrich Lins aperinta en la aprila revuo Esperanto pri la centjariĝo de Universala Esperanto Asocio – UEA.


