19-a de aprilo 2008
Ĉu vi scias? Kompilaĵo de Wilfrid Appleby. Raporto: Zamenhofa pentraĵo en hispana loteribileto. Gutoj de Spiritismo - Ari Caldeira kaj la konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado. Ĉinaj Fabloj : “Lakto por festeno”- Zhao Jianping. Tekstoj de la programo >>> Ĉu vi scias? Kompilaĵo de Wilfrid Appleby. Projekciologio kun Marcia de Castro “Mi, eksterkorpe” 8-a ĉapitro “Ago kaj reago”. Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj - 7-a ĉapitro: “Li petis antaŭ ol naskiĝi” .
Saluton kara aŭskultanto! Estu bonvena ĉe “Parolu, mondo!”
Ĉu vi scias?
Kiom da konsonantoj estas en la alfabeto de Esperanto?
Atendu iomete… Vi tuj ricevos la respondon!
ZAMENHOF EN LOTERIBILETO

La portreto kaj la nomo de Zamenhof ornamos venontan loteribileton de la
hispana blindulara organizo.
La Organizo de Hispanaj Blinduloj (konata per la siglo ONCE) estas certe unu el la plej sukcesaj en la tuta mondo, pro siaj laboroj en la integriĝo de
blinduloj en la socio. Granda parto de la sukceso ŝuldiĝas al ties loterio,
tre konata en la tuta lando per la nomo “Cupón”. Tiu _kupono_, vendata
ĉiutage, kaj kun specialaj premioj en difinitaj tagoj de la semajno, montras
foje specialajn bildojn kun diversaj motivoj.
La hispana esperanto movado anoncas al vi ke la kupono de la venonta 17-a de majo portos la portreton de D-ro Zamenhof, kun jena teksto :
(”L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto, pioniro en la kreado de iu mondo por ĉiuj. 2008, Internacia Jaro de la Lingvoj”). Kompreneble, la teksto estas en la hispana.
La iniciaton por tiu ĉi demarŝo prenis laborgrupo kiu en la sino de Hispana
Esperanto-Federacio organizis diversajn agadojn por la kunmemoro de la
Internacia Jaro de Lingvoj 2008, koincide kun la centjariĝo de UEA.
Por kolektemuloj kaj ĝeneralaj interesitoj ekster Hispanio, Hispana
Esperanto-Federacio povas peri la aĉetadon de la bileto. La kosto estos 5
eŭroj por du biletoj, inklude de la sendokostoj. La mendon kaj la detalojn
pri la pagoproceduro vi povas ricevi en la adreso admin@esperanto. es.
Sed atentu ke vi povas mendi la biletojn maksimume ĝis unu semajno antaŭ la lotado-dato, kiu okazos en la 17-a de majo.
Estas antaŭvidita gazetara kampanjo en Hispanio por informi al la komunikiloj pri Esperanto kaj la agado ĉirkaŭ la Internacia Jaro de Lingvoj.
Ĝi komenciĝos kelkajn tagojn antaŭ la lotado, kaj estos kunordigata de la
organizo por blinduloj mem. Pliajn informojn ĉe: esperanto.es
Ĉu vi scias? Jen la respondo:
Kiom da konsonantoj estas en la alfabeto de Esperanto? 23!
Ĉu vi scias? Estas kompilaĵo de Wilfrid Appleby.
Gutoj de Spiritismo - per la voĉo de Ari Caldeira

LA KREADO
Konsideroj kaj konsentaj asertoj en la Biblio pri la mondkreado
59. La popoloj, laŭ sia instruiteco, faris al si tre malakordajn ideojn pri la mondkreado. La prudento, apogita sur la scienco, rekonis la neverŝajnecon de kelkaj teorioj; la teorio, donata de la Spiritoj, konfirmas la opinion, jam de longe akceptitan de la plej kleraj homoj.
La kontraŭdiro, kiun oni povas prezenti rilate tiun teorion, estas, ke tiu teorio ne akordas kun la teksto de l’ sanktaj libroj; sed pli profunda studado portas la konkludon, ke tiu malakordo estas pli ŝajna ol reala kaj rezultas de la interpreto de ofte alegoria esprimo.
La demando, ĉu Adamo estis la unua homo kaj unika patro de la surtera homaro, ne estas la sola, pri kiu la religiaj kredoj devis sin modifi. La turniĝado de la Tero ŝajnis, iam, tiel kontraŭa al la sankta teksto, ke en tiu aserto oni trovis pretekston por ĉiaj persekutoj; tamen la Tero turniĝas spite al la anatemoj; kaj neniu hodiaŭ tion povus refuti, sen malprofito por sia prudento mem.
La Biblio diras ankaŭ, ke la mondo estas kreita en ses tagoj kaj ke tiu kreado datiĝas de kvar mil jaroj antaŭ la naskiĝo de la Kristo. Antaŭ tiu tempo la Tero ne ekzistis; ĝi estas tirita el la nenio; la teksto estas formala. Sed, jen, la pozitiva scienco, la nefleksebla scienco pruvas la malon. La formado de la terglobo troviĝas stampita per neelviŝeblaj signoj en la fosiliaj tavolaroj, kaj estas pruvite, ke la ses tagoj de la mondkreado estas ses periodoj, ĉiu el kiuj eble de centoj da jarmiloj. Tio ĉi ne estas ia sistemo, ia doktrino, ia izola opinio, sed fakto tiel reala kiel la movado de la Tero, kiun la teologio ne povas ne akcepti: evidenta pruvo pri la eraro, en kiun oni povas fali, se oni prenas laŭlitere la esprimojn de ofte figura dirmaniero. Ĉu ni do konkludo, ke la Biblio eraras? Ne, sed, kontraŭe, ke la homoj ĝin erare interpretis.
Sondante la arkivojn de la Tero, la scienco konstatis la ordon, laŭ kiu la vivantaj estaĵoj aperis sur la supraĵo de la planedo; tiu ordo akordas kun la indikita en la Genezo, kun tiu diferenco, ke tiu apero, anstataŭ esti mirakle elŝprucinta el la manoj de Dio en kelkaj horoj, fariĝis, ĉiam per Lia volo, laŭ la leĝo pri la naturaj fortoj, en kelke da jarmilionoj. Ĉu, pro tio, Dio estas malpli granda kaj malpli pova? Ĉu Lia verko estas malpli bela pro tio, ke ĝi ne havas la prestiĝon de l’ subiteco? Certe, ne; oni farus pri Dio tre mizeran ideon, se oni ne rekonus Lian ĉiopovecon super la eternaj leĝoj, al kiuj la mondoj obeas. La scienco tute ne malaltigas la Dian verkon, sed, male, ĝi prezentas al ni tiun verkon kun aspekto pli grandioza kaj pli konforma al tio, kion ni scias pri la potenco kaj majesteco de Dio, ĉar tiu verko estas ja plenumita sen nuligo de la naturaj leĝoj.
Konsentante pri ĉi tiu parto kun Moseo, la scienco starigis la homon sur la lastan lokon en la ordo de la kreado de la vivantaj estaĵoj; sed Moseo diris, ke la universala diluvo okazis en la jaro 1650 a.K., kaj la geologio asertas, ke tiu granda kataklismo fariĝis, antaŭ ol aperis la homo, ĉar ne estas ĝis hodiaŭ trovitaj, sur la primitivaj tavoloj, pstesignoj de homo kaj de samkategoriaj bestoj - laŭ la fizika vidpunkto; sed nenio pruvas, ke tio estas neebla; multaj eltrovoj jam naskis dubojn pri tiu scienca aserto; povas okazi, ke oni baldaŭ ekhavos la materialan certecon pri tiu antaŭeco de la homa raso kaj, tiam, oni konstatos, ke, pri tiu, kiel pri aliaj temoj, la biblia teksto estas figuro. La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la geologia kataklismo estas tiu sama travivita de Noa; nu, la tempo necesa al la formado de la fosiliaj tavoloj ne allasas konfuzon; kaj, kiam aperos signoj pri la ekzisto de la homo antaŭ la granda katastrofo, tiam estos pruvite, aŭ ke Adamo ne estis la unua homo, aŭ ke lia kreado perdiĝas en la nokto de la tempo. Kontraŭ la evidenteco, konjektoj estas neeblaj; estos do necese akcepti la fakton, kiel estas akceptitaj la movado de la Tero kaj la ses periodoj de la mondkreado.
La ekzisto de la homo antaŭ la geologia diluvo estas ja ankoraŭ hipoteza; sed ni vidos tuj, ke ĝi ne estas tiel hipoteza kiel ĝi ŝajnas. Se ni konsentus, ke la homo aperis, la unuan fojon sur la Tero, kvar mil jarojn antaŭ la Kristo, kaj ke post 1650 jaroj la tuta homa raso estis detruita, escepte de unu sola familio, rezultas do, ke la loĝatigo de la Tero datiĝas nur de la tempo de Noa, tio estas, de 2350 jaroj antaŭ nia epoko. Nu, kiam la hebreoj migris en Egipton, en la dek-oka jarcento a.K., ili trovis tiun landon jam tre loĝata kaj kun tre progresinta civilizacio. La historio diras, ke en tiu tempo Hindujo kaj aliaj landoj estis same prosperaj; ĉi tie ni rezonas sen konsidero pri la kronologio de iuj popoloj, datiĝanta de multe pli antaŭa epoko. Oni devus do konsenti, ke, de la dudek-kvara ĝis la dek-oka jarcento a.K. - aŭ dum la daŭro de 600 jaroj -, ne nur la idaro de unu sola homo povis loĝatigi ĉiujn tiam konatajn grandegajn regionojn - se oni supozas, ke la ceteraj estis ankoraŭ senhomaj -, sed ankaŭ, ke, dum tiel mallonga intertempo, la homa genro supreniris de la absoluta bruteco de l’ primitiva stato ĝis la plej alta grado da intelekta elvolviĝo: tio kontraŭas ĉiujn antropologiajn leĝojn.
La diverseco de la rasoj konfirmas ĉi tiun opinion. La klimato kaj la kutimoj sendube modifas la fizikan karakteron; sed oni scias, ĝis kie ĉi tiuj kaŭzoj povas influi, kaj la fiziologia ekzameno pruvas, ke ekzistas inter iuj rasoj strukturaj diferencoj, pli profundaj, ol kiajn naskus la klimato. La kunmiksiĝo de rasoj produktas la mezajn tipojn; ĝi iom post iom forviŝas, sed ne kreas la ekstremajn karakterojn; ĝi naskas nur variojn; nu, por kunmiksiĝo de rasoj, estus nepre necesaj malsamaj rasoj; sed, kiel klarigi la ekziston de tiuj rasoj, se oni donas al ili originon komunan kaj tiel proksiman en la tempo? Kiel konsenti, ke, en kelkaj jarcentoj, iuj idoj de Noa ĝis tia grado alliĝis, ke ili estigis, ekzemple, la etiopian rason? Tia metamorfozo ne estas pli akceptebla ol la hipotezo pri iu komuna origino de lupo kaj ŝafo, de elefanto kaj afido, de birdo kaj fiŝo. Ni rediras: nenio superas la evidentecon de l’ faktoj. Ĉio, kontraŭe, klariĝas, se oni akceptas la ekziston de la homo antaŭ la epoko, dum kiu oni ĝenerale kredas, ke li vivis, kaj la plurecon de fontoj de la rasoj; ke Adamo, vivinta antaŭ ses mil jaroj, loĝatigis nur ankoraŭ senhoman regionon; ke la diluvo, ĉe Noa, estis parta katastrofo, kiun oni konfusas kun la geologia kataklismo; kaj fine, se oni konsideras la alegorian formon, karakterizan de la orienta stilo, trovatan en la sanktaj libroj de ĉiu popolo. Ne estas do saĝe akuzi frivole, kiel falsajn, doktrinojn, kiu povas, pli aŭ malpli frue, kiel tiom da aliaj, ankoraŭ disbati siajn kontraŭantojn. La religiaj doktrinoj, anstataŭ perei, gloriĝas irante ŝultro ĉe ŝultro kun la scienco: jen la sola rimedo, kiun ili uzu, por prezenti al la skeptikuloj neniun vundeblan flankon.
Ĉu vi scias?
Kiom da esperantaj vortoj oni bezonas por kalkuli ĝis miliono?
Atendu iomete… vi tuj ricevos la repondon!
Ĉinaj Fabloj - per la voĉo de Zhao Jianping
Fabloj de cent paraboloj
Lakto por Festeno

Iam malsaĝulo volis regali gastojn kaj ekpreparis bovinan lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto pli kaj pli multiĝos, sed mankos al mi la tenujoj por tio. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone, ke la bovino tenu la lakton en sia ventro ĝis la festeno.” Do li apartigis la bovidon for de la bovino. Monaton poste, li elkondukis la bovinon je la festeno. Sed tamen, malgraŭ lia pena melkado, la bovino donis neniom da lakto. La gastoj aŭ mokridis lin aŭ koleris je li pro tio.
Esperantigis: Miaohui el ĈBRE
(Ĉina Budhana Retejo Esperantista)
http://www.ebudhano.cn
http://www.bre.net.cn
Ĉu vi scias? Jen la respondo:
Kiom da esperantaj vortoj oni bezonas por kalkuli ĝis miliono?
13! Jen: 1,2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 100, 1.000, miliono!
Ĉu vi scias? Estas kompilaĵo de Wilfrid Appleby.
Dua parto:
Ĉu vi scias?Kiu silabo estas akcentita em kvinsilaba vorto?
Atendu iomete… vi tuj ricevos la respondon!
Projekciologio - Marcia de Castro “Mi eksterkorpe:
8-a ĉapitro:”Ago kaj reago”
“Vojaĝo en Esperanto-lando” … baldaŭ en “Parolu, mondo!”
Ĉu vi scias?
Kiu silabo estas akcentita em kvinsilaba vorto? Jen la respondo:
La kvara…(antaŭlasta)
Ĉu vi scias? Estas kompilaĵo de Wilfrid Appleby.
Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj
de Gerson Simões Monteiro
Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj - 7-a ĉapitro:
LI PETIS ANTAŬ OL NASKIĜI Adelino Silveira (Adelino Silvejra), brazila spiritisma verkisto, en la libro “Chico, de Francisco” (Ŝiko, el Fransisko), rakontas pri okazintaĵo, en kiu iu sinjorino serĉis la mediumon Chico Xavier (Ŝiko Ŝaviér’), el la brazila ŝtato Minas Gerais (Minas Ĵerajs’), kondukante infanon ĉe-brake. Ŝi faris al li la jenan demandon:
“- Chico, mia filo naskiĝis surda, muta, blinda kaj sen la du brakoj. Nun li estas kun malsano je la kruroj kaj la kuracistoj volas amputi la du por savi lian vivon. Ĉu estas respondo por mi pere de Spiritismo?”
Per la interveno de Emmanuel (Emanuél’), la spirita gvidanto de Chico Xavier, la klarigo okazis:
“- Chico, klarigu al nia fratino, ke ĉi tiu nia frato, kiu estas ĉe ŝiaj brakoj, mortigis sin en la dek lastaj enkarniĝoj kaj petis, antaŭ ol naskiĝi, ke oni forprenu ĉiujn eblecojn por plua memmortigo. Sed nun, kiam li havas preskaŭ kvin jarojn, li serĉas iun riveron, iun abismon por sin ĵeti en ĝin. Avertu al tiu fratino ke la amikaj kuracistoj pravas. Liaj du kruroj estos amputitaj favore al li, por ke li restu iom pli da tempo surtere, cele al la malpliigo de lia sinteno rilate al memmortigo.”
Tiu fakto enkadriĝas en la klarigoj donitaj de la Superaj Spiritoj al Allan Kardec (Alan’ Kardék’)(*), t.e., ke la Spirito mem elektas la specon de provoj, kiujn li travivos, antaŭ ol komenci novan ekzistadon, surbaze de sia libera volo.
Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton.
Jesuo
……………………………………………………………………………………………………………
(*) Demando n-ro 258 de “La Libro de la Spiritoj”.
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro Traduko de Givanildo Ramos Costa
La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.
Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>
La direktoro Lucas Yassumura kaj la skipo de “Parolu, mondo!” : Ceser Tofanini, Marcia de Castro, Ari Caldeira, Emilio Cid kaj Mirna Marino atendas vin proksimsabate je la 10-a vespere (GMT-3)!
Ĉu vi scias? Zamenhofa pentraĵo en hispana loteribileto. Gutoj de Spiritismo [14:30m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Ĉinaj Fabloj : "Lakto por festeno" - Projekciologio kun Marcia de Castro "Mi, eksterkorpe" . Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj [10:00m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
