12-a de aprilo 2008
Intervjuo kun S-ro Dennis Keefe - merkatiko, entreprenado, lingvaj festivaloj, ktp. Kosmologio de Martinus - prelegas Ole Therkelsen - Jesuo, la fina homo. Ĉinaj fabloj - per la voĉo de Zhao Jianping. Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj - 6-a ĉapitro. Tekstoj de la programo >>>
Estu ege bonvena ĉe ni!
Komenciĝas “Parolu, mondo!”
Elsendas Rede Boa Nova en San-Paŭlo - Brazilo kaj en la reto ĉe parolumondo.com
Intervjuo kun S-ro Dennis Keefe - merkatiko, entreprenado, lingvaj festivaloj, ktp.

Saluton, kara aŭskultanto!
“Parolu, mondo!” ricevas la ĉeeston de S-ro Dennis Keefe.
Dennis Keefe naskiĝis en Usono; loĝis dum 8 jaroj en Hispanio kaj preskaŭ 10 jarojn en Francio. Loĝas nuntempe en Ĉinio.
Li diplomiĝis pri Estrado de Firmaoj (Business Management) kaj speciliĝis pri Merkatiko. Estas diplomita ankaŭ pri la instruado de la angla lingvo kiel fremda lingvo.
Dennis Keefe instruis pri Strategio kaj Merkatiko en Francio.
Esperanton li lernis en Hispanio, en la Liceo de Esperanto de Madrido, kie unu jaron poste li komencis mem instrui Esperanton. Dennis keefe estas la iniciatinto de la Lingvoj Festivaloj en Esperantujo kaj aŭtoras la metodojn - BEK kurso por instruado de Esperanto kaj Pepas, por speciala instruo al Azianoj.
Kaj nun li estas ĉe ni por paroli pri merkatiko, lingvaj festivaloj kaj strategioj por la diskonigado de Esperanto.
(Por informiĝi pri S-ro Dennis Keefe kaj lia agado, konsultu la adresojn:)
http://www.liberafolio.org/search?SearchableText=Dennis+Keefe
http://www.bekkurso.info/merkatiko.htm
Ni prezentas la vi la demandojn kaj la resumon de liaj respondoj
Intervjuo kun Dennis Keefe
Demando: Kial vi rezonis pri la instruado kaj uzado de merkatiko en esperantujo?
D. K.: Li studis merkatikon ĉe la universitato kaj instruis ĝin en Francio. Oni povas apliki kelkajn principipojn de merkatiko en esperantujo.
Demando: Vi vojaĝas por instrui merkatikon. Kiaj estas la ĉefaj malfacilaĵoj, kujn vi trovas dum tiuj kursoj kaj kiamaniere vi persone sukcesas solvi tiajn problemojn?
D. K.: Li vojaĝis al Herzberg (la esperanta urbo en Germanio) por instrui merkatikon. Estis malgranda grupo kaj la esperantistoj preskaŭ ne konas la teoriojn de merkatiko, eble nur la publikajn.
Demando: Kaj ĉu vi pensas, ke en la esperanta movado mankas al ni koni tion; uzi Esperanton iom pli profesie?
D.K.: Eble jes!
Demando: Ĉu Esperanto estas facilvendebla varo?
D.K.: Jes kaj ne! Esperanto estas nova ideo malgraŭ ĝia centjariĝo. Por la plejparto de la mondo Esperanto estas nova ideo. Kiam oni havas novan ideon laŭ la merkatika vidpunkto, la vojo povas esti ege longa por la akceptiĝo de tiu nova ideo.
Demando: Vi estas la iniciatinto de Lingvaj Festivaloj en nia movado. Rakontu al ni pri la komenco de tiu ideo pri la starigo de la Lingvaj Festivaloj en esperantujo:
D.K.: Li komencis plani ĝin en la jaro 1994. Li estis invitita prelegi en malgranda urbo de Francio kaj anstataŭ tio, li proponis alion: kial ne fari specimenan kurson de Esperanto ĉiuhore dum la mateno kaj posttagmeze?
Tio multe sukcesis! Poste li pensis pri la eblo starigi Lingvan Festivalon en kiu pluraj lingvoj estu prezentata kune kun la esperanta. La kursoj daŭras 40 minutojn kaj prezentas la lingvon en ĝeneralaj trajtoj.
Demando: Kiom da Festivaloj jam okazis?
D.K.: Ĉiujare okazas ĝin en Francio. Tie jam estis 13 aŭ 14 Festivaloj. En la tuta mondo, li pensas, la Festivaloj jam okazis en 20 landoj kaj eble en 35 urboj. Entute eble okazis inter 50 aŭ 100!
Demando: Dum tiuj Festivaloj kiajn impresojn vi havas pri la varbado de la ĝenerala publiko rilate al Esperanto. Kiaj estas la kutimaj reagoj?
D.K.: Kutime la reagoj estas favoraj! En la franca urbo preskaŭ ĉiu nova lernanto de Esperanto venas rekte de la Lingvaj Festivaloj, ĉar la publiko vidas Esperanton dum mallongaj kursoj kaj ili aŭ ŝatas aŭ ne ĝin, kaj do elektas mem la kurson por lerni ĝin. En Rusio estis 100 da novaj gelernatoj poste kaj pro la Lingvaj Festivaloj.
Demando: Ĉu la Lingvaj Festivaloj estas laŭ la merkatika kaj entreprena vidpunkto bonaj rimedoj por diskonigi Esperanton?
D.K.: Jes! Ĉar ĉiuj lingvoj prezentiĝas samtempe neŭtrale; ĉiuj lingvoj povas partopreni la Lingvan Festivalon kaj la publiko, kiu venas al tiuj Festivaloj serĉas lingvajn aferojn. Estas do la plej bona momento por varbi pri Esperanto. Dennis Keefe opinias, ke la plej bona loko por tiuj Festivaloj estas la Naciaj Kongresoj de Esperanto.
Demando: Kaj tiamaniere varbi la publikon koni Esperanton kaj la Kongreson, ĉu?
D. K.: Jes! Tutcerte la kongreso estus ĉe la televidaj kanaloj. Laŭ liaj spertoj, dum la lingvaj festivaloj, la televidkanaloj montradis la aferon kaj ĉiuj spektantoj sciis pri ĝi kaj do pri Esperanto. Do estas bona rimedo por propagandi la lingvon. Li esperas ke pli kaj pli da esperantistoj sponsoros Lingvan Festivalojn!
Li tre ŝatas sian novan loĝlandon, Ĉinio kaj baldaŭ starigos Lingvan Festivalon tie!
Demando: En Usono ĉu vi uzas Esperanton aŭ nur en la rilatoj internaciaj?
D.K.: Li starigis Lingvan Festivalon en Usono kun 65 lingvoj .
Demando: Vi instruis Esperanton en Ĉinio laŭ via metodo Bek-kurso, ĉu ne?
D. K.: Tion li faris!
Li instruis en la esperanta castelo de Gresillon, en San Francisco (Usono), en Francio kaj en Azio li volis scii, ĉu tio metodo validas por la Azianoj.
Li alvenis al la konkludo, ke lia eŭropa kurso estas tre densa kaj rapida por la japanoj, ekzemple (S-ro Dennis Keefe instruis Esperanton en la templo de Oomoto, en Japanio kaj en la grupo de la Bonzo Miaohui en Ĉinio)
Speciale por la azianoj li verkis alian instrumetodon de Esperanto: Pepas.
Demando: Ĉu vi denove instruas Esperanton tie en Ĉinio?
D.K.: Ankoraŭ ne sed la estrino de la Universitato havas multajn planojn por Esperanto tie!
Denis Keefe serĉas pri instruistoj de la angla kuj parolas (aŭ intensas lerni) Esperanton. Li starigos semajnfinajn kursojn en la Universitato.
Li proponis la lernadon de Esperanto al instruistoj de la Universitato kaj ili interesiĝis pri tio. Kaj eble li revenos al la instruado poste la Ĉina Lingva Festivalo!
Demando: Ĉu jam estas dato por la Ĉina Lingva Festivalo?
D. K.: En majo, eble! Eble la 10-an aŭ 17-an de majo! Estas multe da laboro! Estas preskaŭ 100 voluntuloj… estos 15 kursoj samtempe do li multe laboras nun en Ĉinio. Krom tio, li devas organizi novajn programojn por la Universitato.
(Kara Ĉina amiko: Estu atenta! Tio estos bonega momento por Esperanto en Ĉinio!)
La adreso de la retpaĝaro en la ĉina lingvo:
Demando: Kiaj estas viaj kredoj pri la vera efektiviĝo de Esperanto kiel potenca instrumento de internacia komunikado amplekse konata de la plej multo el la monda komunumo en iu baldaŭa estonteco?
D.K.: Tio povas okazi rapide aŭ ne kaj eĉ ne okazi!
Dennis parolas pri la rapideco de la okazoj en la mondo. Estas homoj kiuj posedas multe da mono kaj povas starigi aliajn projektojn por iu internacia lingvo kaj ja esti akceptita anstataŭ la esperanta! Li parolas pri la mikrosofta sistemo: laŭ li kaj multaj aliaj en la mondo, la komputiloj kaj sistemoj de Apple- Macintosh estas multe pli bona sistemo ol tiu de Microsoft sed pro la profito kaj trafa disvastigado, Microsoft gajnis la merkatikan batalon! Oni devas esti atentaj pri tia kunkurenco kaj perlabori Esperanton serioze kaj laŭ trafaj perspektivoj!
Esperanto estas bona varo; ĝi estas la plej bona solvo sed ĉio okazas tre rapide en la mondo!
Por novaj ideoj ĉiam estas batalo inter la konkurantoj kaj la povo de la mono estas ja alvantaĝo al tiuj, kiuj ĝin posedas multe.
En la pasinta semajno la periodaĵo New York Times publikigis la nomon Esperanto sur sia unua paĝo pro la strigita ludo de Mac Donald’s rialte al la Olimpikaj Ludoj (”trovu la ringon perditan!). Oni ne perdu tiajn momentojn!
(Pri tio aŭskultu la elsendon de la 29-a de marto: “Ĉu Mac Donald’s kaj Esperanto?” Raporto de Emilio Cid)
Dennis Keefe faras sian personan saluton al vi, kara aŭskultanto:
Bonan kuraĝon kaj prosperan jaron! Ĉion bonan!
Dankon al Dennis Keefe! Feliĉan tempon en Ĉinio deziras la skipo de “Parolu, mondo!”.
Kosmologio de Martinus: Ole Therkelsen parolas pri Jesuo kaj Martinus

“Martinus pensas, ke Jesuo parolis la veron, kaj ke li estis ekzemplo de la vera homo - li estas la “fina homo”. En la esperanta movado, oni multe parolas pri la fina venko, do oni ankaŭ povas paroli pri la fina homo.
La fina homo estas la finvoluinta homo kaj tia estas la “Dihomo” aŭ Kristhomo, kaj finevoluinta homo estas homo, kiu nur povas praktiki la proksimulan amon, aŭ universalan amon.
Ĉiam estas ĝojo kaj peno pri aliaj homoj kaj la misio de Jesuo estis montradi la bonan ekzemplon kaj do la homoj havis la eblon sekvi lin. Jesuon oni krucumigis. Li mortis sur la kruco kaj tio estis la kulmino de la misio de Jesuo, ĉar li montris kiamaniere la finevolinta homo agas, eĉ se oni torturigas lin, eĉ se oni mortigas lin, li kapablis ami la malamikojn. Li eĉ preĝis pro ili kaj diris: “Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras, kaj tio estis la kulmino de la plej alta amkapablo.
Ne apartenis al la misio de Jesuo klarigi, kial ni devas praktiki la proksimulan amon sed Jesuo devis adapti la instruadon al la tiamaj homoj, ĉar antaŭ du mil jaroj, ili ne havis multon da inteligento. Ili kapablis senti kaj kompreni la instruadon de Jesuo.
Ĝi estis laŭ simplaj rakontoj, ĉiuj per paraboloj, ili estis preskaŭ kiel rakontoj por infanoj. Ili ne multe komprenis kaj Jesuo ankaŭ mem komprenis, ke ne estis sufiĉa instruado por la homaro dum la sekvaj jarmiloj.
Li diris kaj ja faris profetaĵojn dirante ke iam li revenos. Li parolis pri la reveno de Kristo, sed tia estas la sankta spirito ne nur persono; tio estas scio, ĉar spirito estas scio kaj konscio kaj do estas la spirita scienco. Jesuo ne parolas pri persono, kiu devas veni kaj oni devas sekvi kaj aŭskulti tiun personon; kontraŭe, temas pri sciio, temas pri scienco, la spirita scienco.
Se vi volas ĵeti raketon en la spacon, kelkoje vi devas gxin fari en du aŭ tri ŝtupoj; kaj oni povas diri, ke la kristanismo havas du ŝtupojn. Oni ne povas unusxtupe kondukti kristanismon al perfekteco do pro tio estas du ŝtupoj en tiu kristanismo.
Jesuo jam mem inaŭguris la kristanismon antaŭ du mil jaroj sed nun estas la dua ŝtupo de la raketo, kaj tio signifas la neceson de logika klarigo (por la demando): Kial oni devas praktiki la proksimulan amon aŭ universalan amon?
Martinus donas tiun logikon. Iam Martinus tre simple diris: “mia laboro aŭ mia misio estas montri, ke oni profitas per praktikado de amo al la proksimulo; ke ni faras aferojn, kiuj estas profiteblaj, kiuj donas profitojn. Se oni havas avantaĝon por fari iun aferon, la homoj tion faras… sed ŝajne hodiaŭ en la materiisma mondo, oni profitas per egoismo.
Se mi multe gajnas monon, se mi faras komercon kaj gajnas multege da mono, mi estas riĉa homo kaj do mi feliĉe vivas. Ŝajne do estas bona afero esti egoisma. Tiu vero povas ŝanĝi la mondon, se oni povas montri, ke estas logike helpi al la aliaj; ke estas logike esti beno kaj ĝojo por aliaj. Tia estis la laboro de Martinus. Li diras, ke lia laboro estas la intelektigita kristanismo. Kaj tio do estas la Tria Testamento.” Ole Therkelsen.
Ĉinaj Fabloj - per la voĉo de Zhao Jianping

(El la verko “Fabloj de cent paraboloj - esperantigita de Miaohui el Ĉina Budhana Retejo Esperantista)
http://www.ebudhano.cn
1.Manĝado de Salo
Iam antaŭe, malsaĝulo gastis ĉe sia amiko.
La amiko regalis lin per manĝaĵo.
Li sentis la manĝaĵon sengusta, do la amiko aldonis iom da salo.
Li gustumis la manĝaĵon kaj trovis ĝin multe pli bongusta.
Li pensis: “La manĝaĵo bongustas pro la salo.
Nur iom da salo faris la manĝaĵon tiel bongusta, do pli da salo faros ĝin multe pli bongusta.”
Li do ekmanĝis nur salon.
Tio difektis lian gustorganon kaj suferigis lin treege.
Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj
de Gerson Simões Monteiro

LA DANĜERO DE LA MATERIALISMO
M.J.B.D. estis homo klera, plenplena de materialismaj ideoj kaj ne kredis je Dio nek je la ekzistado de la animo. Finfine, li sin mortigis. Pro peto de parenco, rakontas Allan Kardec (Alan’ Kardék’), en la spiritisma verko “La Ĉielo kaj la Infero”, ke M.J.B.D. estis mediume elvokita en la Spiritisma Societo de Parizo du jarojn post la elkarniĝo.
La Spirito M.J.B.D., en sia mediuma mesaĝo, rivelis ke la motivo de la memmortigo estis, vere, “la enuo de iu vivo sen espero”. Respondante al Allan Kardec pri la situacio en kiu li troviĝis, la eksa ateisto diris:
“- Mi suferas pro la nuna devigo kredi pri ĉio, kion mi antaŭe neis. Mi spirite estas kiel fajrujo, terure turmentata.”
Allan Kardec, en la ĉapitro 5-a, de “La Evangelio laŭ Spiritismo”, rilate al la afero, diras:
“La disvastiĝado de la materialismaj doktrinoj estas, do, la veneno de tiuj, kiuj memmortigas sin; kaj tiuj, kiuj fariĝas apostoloj de similaj doktrinoj prenas sur sin teruran respondecon. Kun Spiritismo, la dubo ne eblas, ŝanĝiĝas la aspekto de la vivo. La kredemulo scias ke la ekzistado plilongiĝas, senfine, al la transtomba mondo, laŭkondiĉe tre varia; la pacienco kaj la rezignacio ne permesas al li, vere, pensi pri memmortigo; el tio, resume, venas la morala kuraĝo.”
Multaj personoj pensas pri memmortigo, kiam la vivo estas senespera kaj provas fuĝi de ĝi je iu ajn kondiĉo. Sed, kiam oni havas certecon, ke la vivo daŭras post la morto, la espero firmiĝas, ĉar la spirita vivo fariĝas realaĵo; kaj la estulo komprenas, ke la falsa pordo de memmortigo starigos komencon de vivo de grandaj suferoj; sekve, pri tio li ne plu pensas.
La materialismaj ideoj estas tre danĝeraj, ĉar ili atingas la animon, kondukante ĝin al senesperaj kaj nesubteneblaj situacioj. Spiritismo, kiel oni jam scias, mortigas la materialismon. La supoze sciencaj argumentoj, senpravigantaj la postvivon de la Spirito, falis surteren pro la Spiritisma Doktrino, kiu elmontras, sufiĉege, tiun postvivon pere de nerefuteblaj faktoj; kaj nuntempe ankaŭ la scienco konfirmas tiun postulaton, jam starigitan ekde 1857, okaze de la apero de Spiritismo.
Ne provizu al vi trezorojn sur la tero, kie tineo kaj rusto konsumas, kaj kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas; sed provizu al vi trezorojn en la ĉielo, kie nek tineo nek rusto konsumas.
Jesuo
MEMORTIGO KAJ ĜIAJ KONSEKVENCOJ
Gerson Simões Monteiro Traduko de Givanildo Ramos Costa
La animo ne malaperas kun la malapero de la korpo, la morto ne detruas ĝin. Ĝi estas senmorta, nepereema kaj jen kial ĝi ne malaperas per memmortigo, same kiel ne ĉesas ĝia suferado, ĉar la vivo daŭras en alia stadio post la finiĝo de la karna envolvaĵo.
MEMMORTIGO EN KD
Post la lanĉo de la libro “Memmortigo kaj Ĝiaj Konsekvencoj”, de Gerson Simões Monteiro, nun vi povas aŭdi, en belsona Esperanto de Paulo Sérgio Viana , la tutan enhavon de la libro.
Eldonejo F. V. LORENZ
Rua dos Inválidos, n. 34, grupo 903 — Caixa Postal 3133
CEP 20001-970 — Rio de Janeiro (Brasil)
Tel. (55-21) 2221-2269 — E-mail <editora_lorenz@uol.com.br>
Koran dankon pro la akompano! Ni kalkulas je via atento por la proksima sabato!
Fartu bone! Vin salutas la direktoro Lucas Yassumura kaj la skipo: Ari Caldeira, Cesar Tofanini, Marcia de Castro, Emilio Cid kaj Mirna Marino.
Dennis Keefe-entreprenado, lingvaj festivaloj [15:00m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
Kosmologio de Martinus, Ĉinaj fabloj, Memmortigoj kaj ĝiaj konsekvencoj [10:00m]: Play Now | Ludi en alia fenestro | Elŝuti
